Platformo de Eŭropa Memoro kaj Konscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Platformo de Eŭropa Memoro kaj Konscienco
internacia organizaĵoorganizaĵone-registara organizaĵo
Komenco 14-a de oktobro 2011 vd
Geografia situo 50° 4′ 25″ N, 14° 26′ 2″ O (mapo)50.07367730034714.433927511713Koordinatoj: 50° 4′ 25″ N, 14° 26′ 2″ O (mapo)
Lando(j) Ĉeĥio vd
Sidejo Prago
Platformo de Eŭropa Memoro kaj Konscienco (Prago)
Platformo de Eŭropa Memoro kaj Konscienco (Prago)
DEC
Platformo de Eŭropa Memoro kaj Konscienco
Platformo de Eŭropa Memoro kaj Konscienco
Map
Platformo de Eŭropa Memoro kaj Konscienco
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Platformo de Eŭropa Memoro kaj Konscienco (ĉeĥe Platforma evropské paměti a svědomí) estas eduka projekto de Eŭropa Unio. Ĝi estas kunlaboro inter ŝtataj institucioj kaj organizoj de EU-landoj en esplorado, dokumentado, konsciigo kaj edukado pri la krimoj de totalismaj (precipe komunismaj kaj faŝistaj) reĝimoj.

Ĝiaj membroj inkluzivas 68 registaragentejojn kaj NRO-ojn de 15 membroŝtatoj kaj de 8 landoj ekster de la EU, interalie Usono. La organizaĵo estas bazita en Prago kaj Bruselo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Platformo estis fondita en Prago okaze de la Pintkunveno de Ĉefministroj de la Grupo Visegrád la 14-an de oktobro 2011. La subskriba ceremonio okazis en la Palaco Lichtenstein sub la patroneco de ĉefministroj Petr Nečas (Ĉeĥio), Donald Tusk (Pollando) kaj Viktor Orbán (Hungario). La celo de la platformo estas "malhelpi maltoleremon, ekstremismon, kontraŭdemokratiajn movadojn kaj la ripetiĝon de totalisma regado en la estonteco" [1][2].

La 2-an de aprilo 2009, la Eŭropa Parlamento adoptis rezolucion favore al la iniciato kaj en junio 2009 la Konsilio de la Eŭropa Unio bonvenigis la iniciaton. La platformo tiam estis fondita sur la iniciato de la pola EU-Konsilia Prezidanteco en 2011. La sekretariejo de la platformo troviĝas en Prago. La fondintoj estis ŝtataj institucioj el Ĉeĥio, Pollando, Germanio, Hungario, Rumanio, Litovio, Estonio kaj Latvio, kaj ankaŭ pluraj NRO-oj el Eŭropo. La prezidanto estas iama sveda Riksdag-membro Göran Lindblad [3][4].

Membraj institucioj[redakti | redakti fonton]

Membroj fondintoj
  • Bulgario Centro Hannah Arendt (permanenta membro)
  • Ĉeĥio Instituto por la Studo de Totalismaj Reĝimoj (membreco elĉerpita en 2014), Arkivo de Sekurecaj Servoj,
  • Estonio Estona Instituto pri Historia Memoro, Unitas Foundation
  • Germanio Berlina Hohenschönhausen Memorial, Hannah Arendt Societo, Stiftung Sächsische Gedenkstätten,

la Federacia Komisaro por Stasi Arkivoj

  • Hungario Public Foundation for the Research of Central and East European History and Society, Domo de Teruro
  • Latvio La Okupa Muzea Asocio de Latvio, la Okupo de Latvia Esplora Societo
  • Litovio Sekretariejo de Internacia Komisiono pri Takso de Krimoj de la Nazia kaj Sovetia Okupa Reĝimoj en Litovio, Esplorcentro de Genocido kaj Rezisto de Litovio
  • Nederlando Fundamento Historio de Totalisma Reĝimoj kaj iliaj Viktimoj
  • Pollando Instituto pri Nacia Memoro, Muzeo de la Ribelo de Varsovio
  • Rumanio Esplorinstituto de Komunistaj Krimoj en Rumanio
  • Slovakio Fondaĵo Ján Langoš, Studcentro por Nacia Repaciĝo
  • Svedio Instituto por Informoj pri la Krimoj de Komunismo
Pliaj membroj
  • Albanio Instituto por Demokratio, Amaskomunikilaro & Kulturo
  • Bulgario Civitana Iniciato por Malmuntado de la Soveta Armeo Monumento
  • Kanado Eŭropa Tago de Memorfesto de la Viktimoj de Stalinismo kaj Naziismo
  • Kanado Ĉeĥa kaj Slovaka Asocio de Kanado
  • Ĉeĥio Centro por Dokumentado de Totalismaj Reĝimoj
  • Ĉeĥio Konfederacio de Politikaj Kaptitoj de Ĉeĥio
  • Ĉeĥio Memoro (Paměť)
  • Ĉeĥio Post Bellum
  • Ĉeĥio Politikaj Kaptitoj.eu
  • Ĉeĥio Praga Akademia Klubo 48
  • Ĉeĥio La Memoro-Spuroj
  • Ĉeĥio Unio de Helpaj Teknikaj Unuoj - Armeaj Punlaboro-Tendaroj
  • Estonio Fondaĵo Kistler-Ritso Eesti. Muzeo de Okupoj
  • Germanio Internacia Asocio de Eksaj Politikaj Kaptitoj kaj Viktimoj de Komunismo
  • Germanio Renkontejo Music Messiaen
  • Islando Islanda Esplorcentro por Novigado kaj Ekonomia Kresko
  • Latvio Fondaĵo Koknese
  • Moldavio Centro por la Studo de Totalismo, Ŝtata Universitato de Moldavio
  • Rumanio La Memorial al la Viktimoj de Komunismo kaj al la Kontraŭkomunista Rezisto
  • Rumanio Timișoara Societo
  • Slovakio Nacia Instituto de Memoro (Slovakio)
  • Slovakio Nacia Memorinstituto
  • Slovakio Truc sphérique
  • Slovenio Nova slovenska zaveza
  • Ukrainio Centro por Esplorado pri la Liberiga Movado
  • Ukrainio Fundamento por Konservi la Historion de Maidan
  • Ukrainio Kongreso de la Krimea Tatara Popolo
  • Ukrainio Nacia muzeo "Holodomor Victims Memorial"
  • Ukrainio Ukraina Instituto de Nacia Memoro
  • Usono Komuna Balta Usona Nacia Komitato
  • Usono Viktimoj de Komunismo Memorial Foundation

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La historiisto Juliane Wetzel deklaris en 2017, ke kvankam la organizo eksplicite referencas al la neordinaraĵo de la holokaŭsto en siaj fondaj dokumentoj, la institucioj kaj organizoj implikitaj preskaŭ ekskluzive traktas komunisman teruron. Estiĝas la impreso, ke tiuj implikitaj nur interesiĝas pri portretado de la krimoj kaj suferoj dum stalinismo [5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Institute of National Remembrance Cofounds the Platform of European Memory and Conscience. Poland.pl (2011-10-17). Arkivita el la originalo je 2012-04-21. Alirita 2011-10-24.
  2. Czech, Hungarian, Polish PMs sign European memory platform. Ceskenoviny.cz (2011-10-14). Alirita 2011-10-24.
  3. European memory platform to be founded in Prague. Prague Daily Monitor (Czech News Agency). Arkivita el la originalo je 2011-10-07. Alirita 2011-05-10.
  4. Presseerklärung StSG zur Gründung in Prag Okt. 2011
  5. Juliane Wetzel: Soft Denial in Different Political and Social Areas in the Web. In: Antisemitism Before and Since the Holocaust. Palgrave 2017, ISBN 978-3-319-48865-3, S. 312 f.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]