Psamato (luno)
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 24 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Psamato. |
| Psamato | |
| Natura satelito de Neptuno (X) | |
| Oficiala nomo | Neptuno X[1] |
| Aliaj nomoj | S/2003 N 1. |
| Historio | |
| Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Jan Kleyna[1] |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
29-a de aŭgusto 2003[1] Mauna Kea[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 46 695 000 km[2] |
| Discentreco | 0,450[2] |
| Klinangulo | 137,4°[2] sur la ekliptiko |
| Periodo | 9 117 tagoj[2] |
| Fizikaj ecoj | |
| Maso - Denso |
~ 4,3 × 1016 kg 1,5 × 103 kg/m3 |
| Rotacia periodo | ? |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~ ? |
| Albedo | 0,04 hipoteze |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 25,6 |
Psamato estas neregula satelito de Neptuno, kun retrograda orbito.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
La 29-a de aŭgusto 2003, Scott S. Sheppard kaj teamo da astronomoj malkovris ĝin per la teleskopo Subaru de la observatorio de Mauna Kea[3]. Ĝi tiam ricevis la maldauran nomon S/2003 N 1.
Nomo [redakti]
Ĝi ricevis en 2007 la nomon de Psamato[4] (greke: Ψαμάθη, Psamate), unu el la kvindek nereidinoj, filinoj de Nereo kaj Doriso en la helena mitologio.
Orbito [redakti]
Psamato estas la dua plej ekstera satelito de Neptuno, post Nezo, kaj eĉ estas la dua plej ekstera natura satelito nun konata en la sunsistemo.
La proksimeco de ĝia orbito kun tiu de Nezo sugestas ke ambaŭ lunoj havus komunan devenon, Psamato kaj Nezo estus partoj de pli granda korpo diserigita.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Neptunian Satellite Fact Sheet kaj Neptune' Known Satellites (angle)
- ↑ IAUC 8193: C/2002 CE_10; Sats OF NEPTUNE (angle)
- ↑ IAUC 8802: P/2006 XG_16; Sats OF NEPTUNE; C/2006 P1 (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
pole Psamato, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Psamato (angla versio)
angle Nova satelito de Neptuno S/2003 N1
angle Psamato, el "Solar System Exploration"
france La malgrandaj satelitoj de Neptuno
france Psamato, el la paĝaro de Jean-Michel
germane La eksteraj neptunlunoj (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

