Ratlinioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ratlinioj estis sistemoj de eskapaj vojoj por naziistoj kaj aliaj faŝistoj fuĝante de Eŭropo ĉe la fino de la 2-a Mondmilito. Tiuj eskapaj vojoj plejparte gvidis direkte al rifuĝejoj en Sudameriko, precipe Argentino, Paragvajo, Brazilo kaj Ĉilio. Aliaj celoj estis Usono, eble ankaŭ Kanado kaj Mezoriento.

Ekzistis du precipaj itineroj: la unua iris de Germanio ĝis Hispanio kaj plue al Argentino; la dua de Germanio ĝis Romo, plue al Ĝenovo, tiam al Sudameriko; la du itineroj „evoluis sendepende“ sed fine kuniĝis kunlaborante.

Ratlinioj famiĝis per la suspensfilmoLa Odeso-Dosiero“ (laŭ la samtitola romano de Frederick Forsyth), kiu priskribis tiun apartan ratlinion prizorgita de ODESO (ODESSA - akronimo laŭ la germana „Organisation der ehemaligen SS-Angehörigen“; organizo de iamaj SS-anoj), reto organizita fare de Otto Skorzeny.

La fruaj ratlinioj tra Hispanio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la unuaj ratlinioj estas ligitaj al diversaj evoluoj en Vatikan-Argentinaj rilatoj antaŭ kaj dum la 2-a Mondmilito. Jam en 1942, monsinjoro Luigi Maglione kontaktis la argentinan ambasadoron Llobet, demandante ĉu „la argentina registaro volus uzi ĝian enmigradleĝon malavare kaj instigi en la oportuna momento eŭropajn katolikajn enmigrantojn serĉi teron kaj kapitalon en nia lando“. Poste germana pastro, Anton Weber, la kapo de la Rom-bazita Socio de Sankts Rafaelo, vojaĝis al Portugalio kaj pluen al Argentino por prepari la estontan katolikan enmigradon. Laŭ historiisto Michael Phayer, „tio estis la senkulpa origino de tio, kio iĝus la vatikana ratlinio“.

Kardinalo Eugene Tisserant

Hispanio, ne Romo, estis la „unua centro de ratliniagado kiu faciligis la fuĝon de naziaj faŝistoj“, kvankam la elirado mem estis planita ene de la Vatikano. Charles Lescat, franca katolika membro de Action Française (organizaĵo subpremita fare de Pio la 11-a kaj rehabilitita fare de Pio la 12-a), kaj Pierre Daye, belgo kun kontaktoj en la Hispana registaro, estis inter la unuaj fuĝantoj helpite de franca kardinalo Eugene Tisserant kaj argentina kardinalo Antonio Caggiano.

En 1946 verŝajne troviĝis centoj de militkrimuloj en Hispanio, kaj miloj de iamaj naziistoj kaj faŝistoj. Laŭ la usona ministro pri eksteraj aferoj James F. Byrnes, la Vatikana kunlaboro transdoni azilpetantojn estis „nekonsiderinda“. Laŭ Phayer, Pio la 12-a „preferis vidi faŝismajn militkrimulojn surborde de ŝipoj irantaj al la Nova Mondo prefere ol vidi ilin putri en tendaroj por militkaptitoj en iu zono de postmilita Germanio“. Dum la italaj ratlinioj sekvis la striktan vatikanan hierarkion, la ratlinioj de Hispanio, kvankam ankaŭ direktita de la Vatikano estis relative sendependaj de tiu hierarkio de la vatikana elmigrado-agentejo.

La romiaj ratlinioj[redakti | redakti fonton]

Fruaj klopodoj - episkopo Hudal[redakti | redakti fonton]

Episkopo Alois Hudal estis rektoro de Pontificio Istituto Teutonico Santa Maria dell'Anima en Romo, seminario por aŭstraj kaj germanaj pastroj, kaj "Spirita Direktoro de la Germanoj loĝantaj en Italio". Post la fino de la milito en Italio, Hudal iĝis pastro por la germanlingvaj militkaptitoj kaj malliberigitoj tiam troviĝantaj en tendaroj ĉie en Italio. En decembro 1944 la vatikana Ŝtatsekretariejo ricevis permeson nomumi reprezentanton por "viziti la Germanlingvajn ĝentilajn malliberigitojn en Italio", tasko asignita al Hudal.

Adolf Eichmann, fuĝinto helpe de episkopo Hudal

Hudal utiligis tiun postenon por helpi la fuĝon de serĉataj nazioj-militkrimuloj. Inter ili: Franz Stangl, komandanta oficiro de Treblinka, Gustav Wagner, komandanta oficiro de Sobibor, Alois Brunner, respondecan por la koncentrejo de Drancy proksime de Parizo kaj por deportadoj el Slovakio al germanaj koncentrejoj, kaj Adolf Eichmann - fakto, pri kiu li poste estis senhonte konfesema. Kelkaj el tiuj viroj estis tenitaj en Aliancaj internigejoj: ĝenerale sen identecpaperoj, ili estis registritaj sub falsaj nomoj. Aliaj naziistoj kaŝadis sin en Italio, kaj kontaktis kun Hudal, kiam lia helpa rolo por fuĝoj famiĝis en naziaj rondoj.

En siaj memuaroj Hudal diris pri siaj agoj: Mi dankas dion ke Li [permesis min] por viziti kaj konsoli multajn viktimojn en iliaj malliberejoj kaj koncentrejoj kaj helpi al ili eskapi kun falsaj identecpaperoj. Li klarigis siajn kialojn:

"La Milito de la aliancanoj kontraŭ Germanio ne estis krucmilito, sed la rivaleco de ekonomiaj kompleksoj por kies venko ili batalis. Tiu tielnomita komerco … uzis frapvortojn kiel demokratio, raso, religia libereco kaj kristanismo nur kiel logilon por la amasoj. Ĉiuj tiuj spertoj estis la kaŭzo kial mi sentis mian devon, ke post 1945 mi dediĉu mian tutan bonfaran laboron plejparte al iamaj nacisocialistoj kaj faŝistoj, precipe al tielnomitaj „militkrimuloj“. "

Laŭ Mark Aarons kaj John Loftus en ilia libro „Malsankta Triunuo“ (1991), Hudal estis la unua katolika pastro por dediĉi sin al establado de eskapaj vojoj. Aarons kaj Loftus asertas ke Hudal disponigis al la objektoj de sia bonfarado monon por helpi al ili eskapi, kaj – pli grave – falsajn legitimilojn inkluzive de identecodokumentoj emisiitaj fare de la Vatikana Rifuĝ-Organizo („Commissione Pontificia d' Assistenza“).

Tiuj Vatikanaj legitimiloj ne estis plenaj pasportoj, kaj ili en si mem ne sufiĉis por akiri trairejon eksterlanden. Ili estis nur la unua paŝo por burokrata identigo - per ili oni povis akiri rifuĝinto-pasporton de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (ICRC), kiu siavice povis esti uzata por akiri vizon. Teorie la ICRC devus fari kontrolojn pri la pasporto-kandidatoj, sed praktike la vorto de pastro aŭ precipe episkopo jam sufiĉis. Laŭ deklaroj kolektitaj fare de Gitta Sereny ĉe altranga oficisto de la Roma filio de ICRC , Hudal eĉ povis utiligi sian postenon kiel episkopo por peti legitimilojn de ICRC „emisiitaj tute laŭ liaj specifigoj“. La fontoj de Sereny ankaŭ rivelis aktivan kontraŭleĝan komercon pri ŝtelitaj kaj imititaj ICRC-dokumentoj en tiutempa Romo.

Laŭ malkaŝitaj usonaj spionraportoj, Hudal ne estis la nura pastro helpante al naziaj fuĝintoj en tiu tempo. En la „La Vista raporto“, malsekretigita en 1984, Counter Intelligence Corps (CIC) agento Vincent La Vista rakontis, kiel facile li aranĝis ke du pretenditaj hungaraj rifuĝintoj ricevis falsajn ICRC-dokumentojn per la helpo de letero de Patro Joseph Gallov. Gallov, kiu prizorgis Vatikanan bonfaradon por hungaraj rifuĝintoj, demandis neniujn demandojn kaj skribis leteron al sia „persona kontakto en la Internacia Ruĝa Kruco, kiu tiam emisiis la pasportojn“.

La ratlinio de San Girolamo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Aarons kaj Loftus, la privata operacio de Hudal estis malgrandskala kompare al kio poste venis. La plej grava romia ratlinio estis funkciigita per malgranda, sed influa reto de kroataj pastroj, membroj de la franciskana ordeno, gvidita fare de Patro Krunoslav Draganović. Draganović organizis tre sofistikan ĉenon kun ĉefsidejo ĉe la sacerdota seminario kaj monaĥejo San Girolamo degli Illirici en Romo, sed kun ligiloj de Aŭstrio ĝis la fina embarkadejo en la haveno de Ĝenovo. La ratlinio komence fokusiĝis al helpo por membroj da la kroata Ustaŝo-movado, unuavice la kroata milittempa diktatoro Ante Pavelić.

Al aktivaj pastroj en la ĉeno apartenis: Frato Vilim Cecelja, iama Militara vic-vikaro de Ustaŝo, loĝanta en Aŭstrio kie multaj Ustaŝaj kaj Naziaj rifuĝintoj restis en kaŝado; Fr. Dragutin Kamber, laboranta en San Girolamo; Fr. Dominik Mandić, oficiala Vatikana reprezentanto ĉe San Girolamo kaj ankaŭ ĉefekonomisto aŭ kasisto de la franciskana ordeno - kiu uzis tiu pozicion por meti la franciskanan gazetaron je la dispono de la ratlinio; kaj monsinjoro Karlo Petranović, loĝanta en Ĝenovo. Vilim faris kontakton kun tiuj kaŝitaj en Aŭstrio kaj helpis al ili trans la limo al Italio; Kamber, Mandić kaj Draganović trovis por ili restejojn, ofte en la monaĥejo mem, dum ili pretigis la legitimilon kaj dokumentojn; finfine Draganović telefonis al Petranović en Ĝenovo kun la nombro da bezonataj litoj sur ŝipoj forvojaĝantaj al Sudameriko. (Vidu sube por la operacio de la sudamerika fino)

La operaco de la Draganoviĉa ratlinio estis malferma sekreto en la intelektaj kaj diplomatiaj komunumoj en Romo. Jam en aŭgusto 1945 la aliancitaj komandantoj en Romo kritike demandis pri la uzo de San Girolamo kiel rifuĝejo por Ustaŝanoj. Jaron poste la raporto de la usona ministerio pri ekstero je la 12 julio 1946 listigis naŭ militkrimulojn, inter ili albanaj kaj montenegranoj samkiel kroatoj, kaj pluraj aliaj, kiuj „fakte ne ŝirmiĝis en la COLLEGIUM ILLIRICUM (tio estas: San Girolamo degli Illirici), sed kiu alimaniere ĝuas subtenon kaj protekton de la eklezio.“ La brita diplomato ĉe la Sankta Seĝo, Francis Osborne, petis de altranga vatikan-oficialulo Domenico Tardini permeson, ke la brita armea polico rajtu trudeniri eksterteritorian vatikanajn institutiojn en Romo. Tardini rifuzis kaj kontestis ke la eklezio ŝirmis militkrimulojn.

En februaro 1947 Robert Clayton Mudd, speciala agento de Counter Intelligence Corps (CIC) raportis, ke dek membroj de la Paveliĉa Ustaŝa kabineto vivis aŭ en San Girolamo aŭ en la Vatikano mem. Mudd infiltris agenton en la monaĥejon kaj konfirmis ke ĝi estis "plena de ĉeloj de Ustaŝo-agentoj" garditaj de "armitaj junuloj". Mudd ankaŭ raportis:

„Plue konfirmiĝis, ke tiuj kroatoj vojaĝadas el kaj en la Vatikano plurajn fojojn semajne en aŭto kun ŝoforo kies numerplato ekhavas la du inicialojn CD ('Corps Diplomatique' – france: diplomata korpo = diplomataro, protektita per internacie akceptata imuneco). Ĝi forveturas el la Vatikano kaj ellasas siajn pasaĝerojn ene de la monaĥejo de San Geronimo. Kaj estas protektita de diplomatia imuneco, do, maleblas haltigi la aŭton kaj esplori, kiuj estas ĝiaj pasaĝeroj.“

La konkludo de Mudd estis jena:

„La sponsorado de DRAGANOVIC por tiuj kroataj Ustaŝanoj sendube ligas lin kun la plano de la Vatikano, protekti tiujn eks-Ustaŝajn naziistojn ĝis kiam prizorgis por ili bonordajn dokumentojn kaj tiel ebligi al ili iri al Sudameriko. La Vatikano, sendube fidanta en la fortaj kontraŭ-komunismaj sentoj de tiuj viroj, klopodas infiltri ilin en Sudameriko por tiel kontraŭagi la disvastiĝon de ruĝa doktrino. Estis fidinde raportita, ke ekzemple D-ro VRANCIC jam iris al Sudameriko kaj ke Ante PAVELIC kaj Generalo KREN estas registritaj por baldaŭa foriro al Sudameriko tra Hispanio. Ĉiuj tiuj operacioj laŭdire estis negocita fare de DRAGANOVIC pro lia influo en la Vatikano.“

La ekzisto de la Draganoviĉa ratlinio estis konfirmita fare de Vatikan-historiisto, Frato Robert Graham: „Mi ne havas iun dubon, ke Draganoviĉ estis ekstreme aktiva eltiri siajn kroatajn Ustaŝo-amikojn.“ Tamen, Graham insistis, ke tiu Draganoviĉ ne estis oficiale subtenita en tiu afero fare de liaj ĉefoj: „Nur ĉar li estas pastro, tio ne signifas ke li reprezentas la Vatikanon. Ĉio estis lia propra operaco.“ En kvar kazoj la Vatikano intervenis favore al internigitaj Ustaŝaj kaptitoj. La Ŝtatsekretariejo petis al la brita kaj usona registaroj liberigi kroatajn militkaptitojn el britaj internigejoj en Italio.

Implikiĝo de usonaj sekretservoj[redakti | redakti fonton]

Se komence usonaj spionoj estis nuraj observantoj de la Draganoviĉa ratlinio, tio ŝanĝiĝis en somero de 1947. Uson-armea spionraporto de 1950, kiu de antaŭ mallonge ne plu estas traktata kiel sekreta, komencas sekvi en detalo la historion de la homkontrabandoperaco dum la tri jaroj. Laŭ la raporto, de tiu punkto usonaj fortoj uzis la establitan Draganoviĉan reton por evakui siajn proprajn „vizitantojn“. Kiel la raporto klarigas, tiuj „vizitantoj“ estis homoj, kiuj estis en gardejo de la 430-a Counter Intelligence Corps (CIC) kaj komplete pritraktataj laŭ la aktualaj direktivoj kaj postuloj, kaj kies daŭra loĝado en Aŭstrio konstituis sekurecminacon same kiel fonton de ebla embaraso al la Komandanta Generalo de USFA, ĉar la Sovetia Komando fariĝis konscia pri ilia ĉeesto en la usona zono de Aŭstrio kaj en kelkaj kazoj petis la revenon de tiuj personoj sub gardadon en la sovetia zono"“.

La „vizitantoj“ estis suspektitaj militkrimuloj de areoj okupitaj fare de la Ruĝa Armeo, kaj Usono havis devon transdoni ilin por tribunalo al la Sovetanoj. Usono estis malvolonta fari tion, parte pro kredo ke justa tribunalo povus apenaŭ esti atendita en Sovetunio (vidu Operation Keelhaul), kaj aliflanke Usono mem deziris akiri naziajn sciencistojn kaj aliaj fakulojn. Sekvis interkonsento kun Draganoviĉ tiel, ke post alveno de la „vizitantoj“ en Romo, Draganoviĉ prizorgu por ili la bezonatajn dokumentojn: identigilojn de la Internacia Rifuĝint-Organizo validaj por Italio kaj Sudameriko, vizojn, ŝtampojn, aranĝon de transporto kaj notojn por la reloĝigokomisionoj en la cellandoj. Usona sekretservo uzis tiujn metodojn por ricevi gravajn naziajn sciencistojn kaj armeajn strategiistojn, kiujn ne jam estis postulataj de Sovet-Unio, por preni ilin en la propraj centroj de militistiko en Usono. Multaj naziaj sciencistoj estis laborigitaj fare de Usono, prenita en „Operaco Paperclip“.

La Argentina ligo[redakti | redakti fonton]

En sia libro de 2002 „La Reala Odeso“ argentina esploristo Uki Goñi utiligis novan aliron al la landarkivoj por montri ke argentinaj diplomatoj kaj spionoj devis, laŭ la instrukcioj de Perón, forte apogis naziajn kaj faŝismajn militkrimulojn fari sian hejmon en Argentino. Laŭ Goñi, la Argentinanoj ne nur kunlaboris kun la Draganoviĉa ratlinio, sed starigis pliajn ratliniojn propre manaĝitajn tra Skandinavio, Svislando kaj Belgio.

Laŭ Goñi, la unua agado de Argentino en nazia kontrabando estis en januaro 1946, kiam argentina episkopo Antonio Caggiano, episkopo de Rosario kaj gvidanto de la argentina ĉapitro de Katolika Agado flugis kun episkopo Agustín Barrére al Romo, kie Caggiano estis sanktoleota al kardinalo. Dum en Romo la argentinaj episkopoj renkontiĝis kun franca kardinalo Eugène Tisserant, kie ili pludonis mesaĝon (registritan en la diplomatiaj arkivoj de Argentino) ke „la Registaro de la Argentina respubliko estas preta ricevi francajn personojn, kies politika sinteno dum la lastatempa milito eksponus ilin, se ili devus reveni al Francio, al severa traktado kaj privata venĝo“. Dum printempo 1946 kelkaj francaj militkrimuloj, faŝistoj kaj Vichy-oficialuloj sukcesis veni el Italio al Argentino laŭ la sama maniero: ili ricevis pasportojn de la Roma ICRC-oficejo; tiuj poste estis stampitaj kun argentinaj turistaj vizoj (pri sanatestiloj kaj revenbiletoj oni rezignis pro la rekomendo de Caggiano). La unua dokumentita kazo de franca militkrimulo alvenanta en Bonaero estis Emile Dewoitine - poste kondamnita en foresto je 20 jaroj da deviga laboro. Li veturis en la unua klaso per la sama ŝipo kiel kardinalo Caggiano.

Baldaŭ post la komenco tiu argentina-nazia kontrabando estis firme instituciigita: laŭ Goñi, la nova registaro de Perón en februaro 1946 nomumis antropologon Santiago Peralta ministron pri enmigrado, kaj krome Ludwig Freude, iam Ribbentrop-agento, kiel ties spionĉefon. Goñi argumentas, ke tiuj du tiam instalis „savteamon“ de sekretservaj agentoj kaj enmigrado-„konsilistoj“, multaj el kiuj estis eŭropaj militkrimuloj, kun argentina civitaneco kaj dungado.

„ODESO“ kaj la organizaĵo Gehlen[redakti | redakti fonton]

La italaj kaj argentinaj ratlinioj estis nur konfirmitaj antaŭ relative mallonga tempo, plejparte per la ebleco esplori en ĵus malsekretigitaj arkivoj. Ĝis la laboroj de Aarons kaj Loftus (1991) kaj de Uki Goñi (2002), oni kutime pensis, ke eks-naziistoj mem, organizitaj en sekretaj retoj, prizorgis la eskapajn vojojn sole. La plej fama tia reto estas ODESO (akronimo: Organizaĵo De Eksaj SS-Anoj; germane: ODESSA), fondita laŭ Simon Wiesenthal en 1946, kiu inkludis SS-Obersturmbannführer (SS-subkolonelo) Otto Skorzeny kaj Sturmbannführer (SS-majoro) Alfred Naujocks kaj en Argentino, Rodolfo Freude. Alois Brunner, iama komandanto de la koncentrejo de Drancy proksime de Parizo, eskapis al Romo poste al Sirio, helpe de ODESO. (Brunner supozeble estas la plej altranga nazia militkrimulo ankoraŭ vivanta (aktuale en 2011). Personoj postulantaj reprezenti ODESON postulis respondecon en noto por la 9 julio 1979 aŭtobombado en Francio direktita kontraŭ nazipersekutistoj Serĝo kaj Beate Klarsfeld.

Laŭ Paul Manning (1980), „poste, pli ol 10.000 germannaziaj militistoj sukcesis atingi Sudamerikon laŭ eskapxovojoj de ODESO kaj Deutscher Hilfsverein“.

Reinhard Gehlen

Simon Wiesenthal, kiu konsilis al Frederick Forsyth por ties romano/filma manuskripto La Odeso-Dosiero, kiu alportis la nomon ODESO al publika atento, ankaŭ menciis alian naziajn fuĝorganizojn kiel ekzemple Spinne ("Araneo") kaj Sechsgestirn ("Konstelacio de Ses"). Wiesenthal, tuj post la milito, priskribis tiujn kiel naziajn ĉelojn lokigitaj sur la tereno de Aŭstrio, kien multaj naziistoj retiriĝis kaj iris en la subgrundon. Wiesenthal asertis ke la ODESO-reto gvidis la fuĝintojn al la Katolikaj ratlinioj en Romo (kvankam li mencias nur Hudal, ne Draganoviĉ); aŭ tra dua itinero tra Francio kaj en Hispanion sub reĝimo de Francisco Franco.

ODESO estis apogita de „organizaĵo Gehlen“, kiu laborigis multajn iamajn naziojn, kaj estis gvidita fare de Reinhard Gehlen, iama nazia spiono laborigita postmilito fare de la CIA. (Organizaĵo Gehlen poste fariĝis la kerno da la BND, germana sekreta servo, direktita fare de Reinhard Gehlen de ĝia kreo en 1956 ĝis 1968).

Fuĝintoj per ratlinoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la naziistoj kaj militkrimuloj kiuj eskapis uzanta ratliniojn estas la jenaj:

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

  • Iamaj oficiroj de Nazia Germanio laborantaj por Usono estas prezentitaj en la televida filmo La Belorusio-Dosiero (1985) adaptiĝo de la libro de John Loftus, La Belorusio-Sekreto.
  • Iamaj naziistoj vivantaj en Rio-de-Ĵanejro estas infiltritaj de la filino de iama nazio en Fifama (1946) fare de Alfred Hitchcock.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]