Ruĝaŝultra buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝaŝultra buteo
Ruĝaŝultra buteo
Ruĝaŝultra buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. lineatus
Buteo lineatus
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝaŝultra buteo (Buteo lineatus) estas mezgranda rabobirdo de la genro Buteo. Ties reprodukta teritorio etendas tra orienta Nordameriko kaj laŭlonge de la marbordo de Kalifornio kaj norda al nordorienta-centra Meksiko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ruĝaŝultra buteo

Masklo estas 43 al 58 cm longa, pezas ĉirkaŭ 550 g kaj havas enverguron de 96 cm. Ino estas iome pli grandaj je 48 al 61 cm longa, peza ĉirkaŭ 700 g kun enverguro de ĉirkaŭ 105 cm. Plenkreskulo havas brunecan kapon, ruĝecan bruston, kaj palan ventron kun ruĝeca strieco. Ties vosto, kiu estas tre longaj por la standardoj de Buteo, estas markataj per mallarĝaj blankaj strioj. La ruĝaj "ŝultroj" estas videblaj kiam la birdoj ripozas. La supraj partoj de tiuj buteoj estas malhelaj el malhelbruna en supra dorso al nigreca plej sube kun tre kontrastaj palaj punktoj kaj ili havas longajn flavajn krurojn. Okcidentaj birdoj povas ŝajni pli ruĝecaj, dum la birdoj de Florido estas ĝenerale pli palaj. La flugiloj de plenkreskuloj estas pli striecaj en supra flanko.

La beko estas nigreca kaj tre akrapinta, krom hokoforma kiel kutime inter buteoj; la vaksaĵoj estas flavaj kaj tre markataj. La irisoj estas brunaj.

Junulo de Ruĝaŝultra buteo estas plej verŝajne konfuzebla kun junulo de Larĝflugila buteo, sed povas esti distingata per sia longa vosto, duonlunecaj flugilmarkoj, kaj pli flugilfrapeca flugmaniero stile de la genro Accipiter. Tiu birdo estas ofte konfuzata kun la Jamajka buteo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu neotrpika specio estas membro de la genro Buteo, grupo de mezgrandaj rabobirdoj kun fortikaj korpoj kaj larĝaj flugiloj. Membroj de tiu genro estas konataj kiel buzzards en eŭropa angla, sed kiel hawks en nordamerika angla.[1]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas 5 agnoskitaj subspecioj de Buteo lineatus, kiuj varias en teritorio kaj en koloraro:[2][3]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

En arbaraj areoj, tiuj birdoj tipe gvatas sur ripozejo kaj flugofalas sur predon. En klarejoj ili foje flugas malalte por surprizi predon. Malgrandaj mamuloj estas tipe la plej grava predo, el kiuj kampomusoj, musoj kaj tamiasoj estas surloke preferata. Aliaj predoj povas esti amfibioj, reptilioj (ĉefe malgrandaj serpentoj), malgrandaj birdoj, kaj grandaj insektoj. Ili atakas birdojn tiom grandajn kiom ĝis kolomboj kaj turtoj. Dum vintroj, ili foje alkutimiĝas predi birdojn komune troviĝantajn ĉe birdomanĝejoj. Tiuj buteoj estas konstante loĝantaj birdoj tre plej parto de siaj teritorioj, kvankam nordaj birdoj migras, ĉefe al centra Meksiko. Ĉefa moderna minaco al tiuj birdoj estas senarbarigo, kiu nuligis tiujn birdojn kiel reproduktantoj en kelkaj areoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reproduktaj biotopoj de la Ruĝaŝultra buteo estas deciduaj kaj miksitaj arbaraj areoj, ofte ĉe akvo. Dum starigo de teritorioj, oni aŭdas la distingan, krian alvokon kii-aah (kutime ripetata 3 al 4 fojojn) de tiu birdo. La reprodukta paro konstruas neston el bastoneteroj sur ĉefa forko de granda arbo. La ovokvanto estas tipe 3 al 4 ovoj. La makuletecaj ovoj estas tipe 54.5×43 mm. La kovada periodo povas gami el 28 al 33 tagoj. La idoj, 35 g pezaj dekomence, estas kovataj ĝis dum 40 tagoj. Elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ ses semajnoj, sed la idoj restas dependaj el la gepatroj ĝis kiam ili estas 17 al 19 semajnojn aĝaj. Predantoj de ovoj kaj birdoj de ĉiuj aĝoj estas la Granda kornostrigo, la Jamajka buteo, la Migra falko, la lavursoj, martesoj, kaj fiŝmartesoj (plenkreskuloj estas predeblaj fare de mamuloj nur dum nestumado). La Ruĝaŝultraj buteoj foje kunlaboras kaj pace kunloĝas kun la Larĝbeka korvo (kutime malamiko de ĉiuj aliaj birdoj pro ties ovoraba kutimaro) por ĉikani la Grandan kornostrigon kaj la Jamajkan buteon. La klarigado de arbaroj dum la lastaj du jarcentoj probable kondukis al malpliiĝo de populacioj, dum pliigis la arealon por la Jamajka buteo. La populacioj ŝajnas stabilaj, sed povas malpliiĝi en kelkaj areoj.

En arto[redakti | redakti fonton]

John James Audubon ilustraciis la Ruĝaŝultran buteon en sia libro.


Gnome-speakernotes.svg
Red-shouldered Hawk
Woodbridge, Connecticut, April 2002. By Tony Phillips.

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Buteo lineatus (J. F. Gmelin, 1788). Alirita 2007-09-12.
  2. ; S. Miller (2000)Buteo lineatus - red-shouldered hawk. Animal Diversity Web. Alirita 2007-09-12.
  3. http://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/Clements%206.5.xls/view The Clements Checklist of Birds of the World, Versio 6.5, 12a de junio de 2011, Clements, J.F., T.S. Schulenberg, M.J. Iliff, B.L. Sullivan, & C.L. Wood, 2010, xls, Cornell University Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]