Surat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Surat, en loka lingvo સુરત, hinde सूरत estas havenurbo, urbo kaj distrikta sidejo (onidire diamanto-ĉefurbo) en Barato, en subŝtato Guĝarato. La angla historia nomo estis Suryapur.

Surat

Bazaj informoj

Situo

Surat situas laŭ rivero, proksime de la maro.

Historio

En la fruaj jarcentoj la haveno de Surat estis utiligita, kiel enirejo de pilgrimantoj. Laŭ la onidiroj la urbo fondiĝis en la 15-a jarcento. En 1512 kaj en 1530 la portugaloj bruldetruis la urbon. En 1540 fortikaĵo konstruiĝis, kaj la haveno estis grava bazo de la portugaloj. En 1608 britaj ŝipoj alvenis kaj en 1613 ili venkis la portugalojn. Dume ankaŭ nederlandanoj alvenis. En 1837 inundo kaj incendio okazis. En 2006 granda inundo okazis. Nun Surat havas la plej grandan sintezan teksaĵo-produktado-centron de la lando.

Klimato

Surat havas tropikan klimaton kun musono (inter julio-septembro). Jare pluvas po 2500 mm. La somero daŭras inter marto-junio. En aprilo kaj en majo estas varmego kun 30 °C. Vintro estas inter decembro kaj februaro kun temperaturo 22 °C. Tiam malofte pluvas.

Trafiko

Enurbe modernaj aŭtobusoj trafikas. Surat havas modernan flughavenon. La kontaktoj laŭ aŭtovojoj kaj fervojoj estas bonaj.

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ