Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20121219

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mondaj heredaĵoj[redakti fonton]

Dankon, nu nin atendas granda tasko, ĉar roboton neniu el la nun aktivaj vikipediistoj povas funkciigi por aŭtomata korektado.Narvalo (diskuto) 18:40, 24 Apr. 2012 (UTC)

Pri kiu aŭtomata korektado temas? La ŝablono aŭtomate aranĝas la kategoriojn. Do, se oni ŝanĝas ĝin tie, post certa tempo aperas la novaj en la artikoloj. Nur necesas iomete atendi, eble pro la kaŝmemoro de la servilo. Kaj poste la malnovaj kategorioj povos esti forigataj. --Tlustulimu (diskuto) 18:45, 24 Apr. 2012 (UTC)
(+) Ĉu temas pri la kreado de novaj kategorioj? Mi povus demandi en la germana vikipedio pri robota helpo. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 18:47, 24 Apr. 2012 (UTC)

Jes, do mi petas vian helpon, jen mia propono por robota laboro. Modifu ĉiujn artikolojn en "Kategorio:Monda heredaĵo en {{{lando}}}" al "Kategorio:Mondaj heredaĵoj en {{{lando}}}". Kreu la novajn "Kategorio:Mondaj heredaĵoj en {{{lando}}}" kaj kopiu la enhavon de "Kategorio:Monda heredaĵo en {{{lando}}}" al la nova. Narvalo (diskuto) 13:51, 25 Apr. 2012 (UTC)

Mi pensas, ke la malplenajn kategoriojn ni povas - post kontrolo - forigi. Antaŭdankon.Narvalo (diskuto) 13:51, 25 Apr. 2012 (UTC)

Ĉu vi havas ian novaĵon?Narvalo (diskuto) 16:48, 1 Maj. 2012 (UTC)

Saluton. Narvalo. Bedaŭrinde ne. Ĝis nun neniu reagis en la germana vikipedio. Eble oni ne ŝatas korekti niajn kategoriojn. Ĉu vi hazarde konas spertan uzanton kun roboto? Mi konas uzanton kun roboto. Sed mi timas, ke la tasko por li povus esti tro komplika. Ĉu mi tamen demandu lin? Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:52, 1 Maj. 2012 (UTC)
Ĉu vi povas kontroli, kio okazas ekz. ĉe Valo Omo kaj multaj armenaj heredaĵoj, kie aperas la sama komenca "frazo" kun landoflagoj. Ĉu mi devas denove korekti, ĉifoje la ŝablonojn?Narvalo (diskuto) 21:13, 2 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Narvalo. Bonvolu rigardi mian korekton en Valo Omo. Unu informkesta parametro estis tute malĝuste uzata. Tie ne estu iu nomo de ŝablono, sed de la koncerna lando. Alikaze okazas la fuŝo en la kategorio. Mi ne scias, kial kelkaj uzantoj ne atentas tiajn kromefikojn. --Tlustulimu (diskuto) 21:19, 2 Maj. 2012 (UTC)

Bot Request[redakti fonton]

Hi. i requested for bot flag several month ago! at Here. Thanks درفش کاویانی (diskuto) 13:35, 28 Apr. 2012 (UTC)

Por ke flago montriĝu necesas ke dosiera paĝo ekzistu en nia vikipedio. Kiam la dosiero troviĝas en Komunejo, la kodo [[Dosiero: <nomo de la dosiero> ]] funkcias sed la demando {{#ifexist:Dosiero: <nomo de la dosiero>}} resendas "ne". Tial mi kreis la dosierajn paĝojn en kiujn mi nur enmetis Kategorio:Flagoj por lingvoj. Jen ĉio. Mi devus aldoni tiun informon en la dokumentpaĝon. --Arno Lagrange @ 20:55, 1 Maj. 2012 (UTC)

Mi provis File se ŝajnas ke same rezultas. Mi kontrolos. --Arno Lagrange @ 20:56, 1 Maj. 2012 (UTC)
Ĉu ekzistas File:Hornjoserbšćina.svg ?  jes
Ĉu ekzistas dosiero:Hornjoserbšćina.svg ?  jes
File:Hornjoserbšćina.svg
Mi ĵus kreis ĉivikipedie la paĝon Dosiero:Hornjoserbšćina.svg kaj la nea respondo fariĝis jesa - egale ĉu per la vorto "File" aŭ par "Dosiero"

Kara René,

jen eta demando al vi kiun mi pro simpleco metas al via ĝenerala diskutpaĝo, anstataŭ al la subpaĝo pri ŝablonoj, kiun vi eble malpli rapide vidas: mi havas la ideon ke por la ŝablono "priskribo" bonus aldoni eblecon simple tajpi esperantlingvan kolorovorton kaj atingi bazan elekton de retaj koloroj, sed samtempe ne tuŝi la ĝisnunan funkcion difini kolorojn detale per kodoj kiel #000000. Principe tia programigo simplas, kaj mi ĵus faris proponon en "priskribo/provejo", sed mi nun kompleneble miksas la novan kaj malnovan funkciojn, kaj aldono de esperanta kolorovorto nun donas unue ĝustan kolorokeston kaj aldone due ankoraŭ nigran, laŭ la malnova programigo kiu atendas nombron post signo # kaj tiusence ne komprenas simplan vorton. Ĉu vi pensas ke tia plifaciligo utilas, aŭ ĉu ĝi eble jam estas realigita ie alie, sen ke mi konscias? Kaj ĉu vi povus konsili kiel enmeti alternativigon, ke la ŝablono funkcias kaj per kolorokodoj kaj per kolorovortoj (supozeble tio facilas, se oni bone "komprenas la ŝablonolingvon", sed mi ne emas malsaĝe investi tempon lerni per eksperimenta provado kaj erarado.

Vidu la ekzemplan uzon:

██ tute blua bluo

██ tre hela bluo


Sincere, ThomasPusch (diskuto) 20:28, 6 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Thomas. La kodo, kiu nun estis en la ŝablona mem, tiel ne povis ĝuste funkcii, ĉar la {{#switch:-bloko staris ekster la ĝusta kodo. Tial mi proponas, ke la {{#switch:-bloko estu metata en subŝablonon aŭ ni eble eĉ enplektu jam ekzistantan ŝablonon por la koloro. Momente mi ne scias, ĉu ni jam havas konvenan ŝablonon kun tia kodo. Kiun varianton vi preferus? --Tlustulimu (diskuto) 20:34, 6 Maj. 2012 (UTC)
(+) Mi jam trovis taŭgan helpan ŝablonon, nome {{Koloro}}. Ĝia provejo nur devus ricevi la kodon el {{priskribo/provejo}}. Ĉu mi aranĝu tion? Post sukcesaj testoj mi povus aldoni la trajton al {{priskribo}}. --Tlustulimu (diskuto) 20:39, 6 Maj. 2012 (UTC)

Mi ĵus rigardis la kodon de {{priskribo/provejo}}. Ĉar multaj partoj ripetiĝas, nur la variaj partoj devus resti en ĝi. La konstantaj tekstoj tiam estu en la ĉefa ŝablono. Sed kion fakte faru la ŝablono post la ŝanĝo? Fakte la proveja kodo variigas ne la fonan koloron, sed la malfonan. Ĉu vi celis tion? Se ne, la kodo devus esti ŝanĝata. --Tlustulimu (diskuto) 21:05, 6 Maj. 2012 (UTC)

Resaluton. Mi intertempe ŝanĝis {{priskribo}}, tiel ke ĝi nun "toleras" kelkajn esperantajn vortojn por difini koloron. La difinoj troviĝas en {{priskribo/koloro}}. Por ke la ĝisnuna uzado de la unua, nenomita parametro plu funkciu, la defaŭlta valoro en la helpa ŝablono devas esti la transdonita valoro mem. Alie ne funkcius. --Tlustulimu (diskuto) 22:15, 6 Maj. 2012 (UTC)

Oficiala foto[redakti fonton]

Sauton. En la koncerna paĝo aperas sube ke ĝi ligas al dosiero pri ĵusa hispana kongreso. Se tio ne sufiĉas, faru laŭ via bontrovo, ekzemple pri alinomado, sed memoru, ke jam aperas laŭ la malnova nomo en tiu artikolo.--kani (diskuto) 20:50, 6 Maj. 2012 (UTC)

Tute en ordo. Dankon.--kani (diskuto) 20:55, 6 Maj. 2012 (UTC)
Jen alia peto. Mi ĵus ricevis saman foton kun plia gando (difino) nome 3,2 MB. Ĉu eblas kaj indas anstataŭi la unuan version? Kion mi faru, ĉu alŝuti la novan?--kani (diskuto) 21:14, 6 Maj. 2012 (UTC)
Vi povas simple alŝuti la pli grandan sub la nuna nomo. Tio devus funkcii, ĉar la bildo ja ne estas protektita. --Tlustulimu (diskuto) 21:18, 6 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Ip-ulo ĵus kreis la artikolon menciata ĉi supre. Ĉu vi povas verifi ĝin, ĉar la artikolo certe enhavas plurajn erarojn. (La artikolo ŝajnas veni el itala artikolo provolone) Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:25, 6 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Bedaŭrinde mi ne povas verifi la artikolon Provolono, ĉar mi ne komprenas la italan it:provolone. Do tio estus tasko por uzanto, kiu komprenas la italan, ĉu ne? Tamen mi aldonis indikilon pri korektendaj aferoj. --Tlustulimu (diskuto) 22:33, 6 Maj. 2012 (UTC)
Saluton. Mi faris parton de korektado. Bedaŭrinde mi ne parolas la italan. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:37, 6 Maj. 2012 (UTC)

verifi ne estas E-a vorto (franca vérifier, angla verify, el latina verificare = igi vera). Estu "verkontroli" AL @

foliumiloj[redakti fonton]

Kara ! mi kreis paĝon Vikipedio:Internacia Vikipedio/Artikolnombro de ĉiuj Vikipedioj, kaj plurfoje kontrolis: ĝi aperas en Google chrome sufiĉe rapide (normale) kaj preskaŭ neniam per Fajrovulpo: anstataŭe mi ricevas diversajn vikipediajn erarojn ĉu la ĝenerala vikimedia erarmesaĝo, ĉu erarmesaĝo en la vikipedia paĝo dirante ke la paĝo estas tro ofte petata. Ĉu vi havas ideon kiel elturniĝi por ke la paĝo tamen aperu en Fajrovulpo? Mi atentigas vin ke en ĝi estas 285 vokoj de la ŝablono {{Artikolnombro de ĉiuj vikipedioj/linio}} kiu mem vokas la ŝablonon {{Nombro da/dateno}} kiu enhavas 285 bazajn datenojn. Sekve verŝajne la foliumilo ŝargas la datenojn 285 X 285 - foje, anstataŭ uzi iun kaŝmemoron. Supozeble Google chrome laboras kun kaŝmemoro kaj Fajrovulpo ne. --Arno Lagrange @ 12:38, 7 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus vokis la paĝon Vikipedio:Internacia Vikipedio/Artikolnombro de ĉiuj Vikipedioj. Tio daŭris sufiĉe longe. Sed funkciis. En la fontokodo aperas la jenaj indikoj:
NewPP limit report
Preprocessor node count: 627640/1000000
Post-expand include size: 190699/2048000 bytes
Template argument size: 28359/2048000 bytes
Expensive parser function count: 0/500
Kiun version de Fajrvulpo vi uzas? Mi uzas la version 12.0 sub Vindozo XP. --Tlustulimu (diskuto) 12:54, 7 Maj. 2012 (UTC)
(+) Mi ĵus testis la paĝon per Google Chrome, Opera kaj Internet Explorer 8. En ĉiuj tri foliumiloj ĝi aperis sufiĉe rapide. Mi ankaŭ ne scias, kial Fajrvulpo bezonas pli da tempo. --Tlustulimu (diskuto) 13:08, 7 Maj. 2012 (UTC)
Mi ankaŭ uzas Fajrovulpon 12.0 AL @ 19:27, 7 Maj. 2012 (UTC)
Mi priskribis la problemon en Mozila Bugzilo AL @ 19:41, 7 Maj. 2012 (UTC)
En Mozila Bugzilo iu respondis ke li konstatis la malon de tio kion mi priskribas, nome elmontro en Fajrovulpo kaj erarmesaĝo en Google chrome. Al mi same okazis hieraŭ.
Mi elturniĝis per {{Artikolnombro de ĉiuj vikipedioj/subst}}: tiel la vokoj al ŝablonoj ests dividitaj en du partojn. La rezulto estas duon-aŭtomate ĝisdata, jen bona kompromiso. --Arno Lagrange @ 07:41, 8 Maj. 2012 (UTC)

Bot flag[redakti fonton]

Hi dear Tlustulimu ,

I request for bot flag in this wiki , please check my request here

Best Regards Javadyou (diskuto) 18:24, 8 Maj. 2012 (UTC)

Du mapoj[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, ĉu vi povus fari ankoraŭ ion anstataŭ mi? Ĉu vi povus aldoni al ŝablono {{Geokesto2 mapo}} indikojn el bosnia ŝablono bs:Šablon:Geobox2 map, kiu montrigas administran kaj reliefan mapojn en unu kampo. Vidu ekz. paĝon bs:Mostar. Se tio eblus, ĉu reliefa mapo estu bildigata defaŭlte? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:10, 11 Maj. 2012 (UTC)

Mi demandis pri tiu ĉi temo ankaŭ uzanton Maksimkaaa, kiu diras, ke necesas aldoni ion al css-klasoj. Vidu lian diskutan paĝon. Ĉu vi scias, kie? Petr Tomasovsky (diskuto) 08:59, 11 Maj. 2012 (UTC)

Gratulojn pro {{Bildo-ŝaltilo‎}}. Jen tre eleganta ilo ! --Arno Lagrange @ 10:29, 13 Maj. 2012 (UTC)

Kie la ŝablono Bildo-ŝaltilo estos uzebla? Estas domaĝe, se ĝi estos uzita nur en kelkaj paĝoj, se ĝi povus aperigata en kelkcentoj aŭ miloj da paĝoj en Geokesto. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:28, 13 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Petr. Mi momente ne scias, kie Bildo-ŝaltilo estas uzebla. Tamen mi havas jam pli longe alian ideon pri Geokesto, kiel videblas en {{geokesto2}} kaj mia provejo.
Ĉu vi eventuale foje legis la jenan proponon: [1], kiu eĉ trovis subtenantojn? Bedaŭrinde Pejno ja metis ĉion en arkivon senatente ĉu jam okazis fina decido aŭ ne. --Tlustulimu (diskuto) 12:30, 13 Maj. 2012 (UTC)
(+) La skripto por Bildo-ŝaltilo estas eĉ la sama kiel por {{Geografia lokigo multobla}}. T.e. ambaŭ uzas la samajn HTML/CSS-klasojn. --Tlustulimu (diskuto) 12:47, 13 Maj. 2012 (UTC)

Kongresejo[redakti fonton]

Bone. Mi klopodos memori ne nomigi foton tiom svage.--kani (diskuto) 16:24, 13 Maj. 2012 (UTC)

Kataĵoj[redakti fonton]

Evidente neniu zoogolo aŭ simile ĉeestas por doni opinion kiel plej konvene solvi la kataĵojn. Neniu krom vi reagas entute pri la kataj demandoj en la ĉefa diskutejo.

Sed ne baldaŭ iu kompetenta anoncos sin, mi donos al mi mem la respondojn.

Vere ne estas superhome malfacile trovi senchavan solvon. Ni ne forgesu, temas nur pri katoj {{{1}}}. Kaj al kiu ne plaĉas mia solvo, kia ajn tiu finpaŝe estos, ĉiam povos refari ĉion por resolvi iel alimaniere.

La ADLS-an aferon mi povis &#151; kvazaŭ neleĝe, eble iomete diktatore &#151; konsiderinde glatigi kaj adapti al la fakte troveblaj homfortoj. Jam la nova instrusekcio  Vikipedio:Artikolo de la semajno#Kion fari okaze de elekto de nova artikolo  estas plibonigo unuaranga.

--  PEJNO Simono  Diskuto  15:28, 14 Maj. 2012 (UTC)

Warning: the IP address, 212.121.219.1 is the source of serious hacking activities.[redakti fonton]

Warning: the IP address, 212.121.219.1 registered to Oldham MBC public libraries, and which is permanently blocked in English Wikipedia since 2009, is the source of serious hacking activities. From this address Wikipedia itself has been hacked and its archives erased. Please be on guard with this IP address.

Ŝablono Informkesto aŭto[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu! Jes, mi jam korektis en propraj artikoloj kaj kontrolis ke neniu antaŭa artikolo havis nomon de desegnisto/dezajnisto. Cetere, koncerne generadon de kategorio, mi ŝanĝis ĝin de "Aŭtomodelo" (kiu ne ekzistas) al "Aŭtomobilmodeloj" (kiu ja ekzistas). --Dominik (diskuto) 14:51, 21 Maj. 2012 (UTC)

Informkesto germania komunumo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus konstatis ke en multaj artikoloj pri germanaj urbaj kaj neurbaj komunumoj informkeste ne plu montratas la nombro de loĝantoj. Plie mi ĵus vidis ke vi jam en junio 2011 demandis en la informkesta diskutpaĝo, kial ekzemple en la artikolo Usingen ne montratas nombro de loĝantoj. La demandon pri Usingen mi povas respondi (supozeble intertempe ankaŭ vi mem): La informkesto - kiel en la germana vikipedio - aŭtomate prenas la nombron de loĝantoj el listaroj pri ne-urboŝtataj federaciaj landoj de Germanio (kaj Bremeno), facile aktualigeblaj. Tiel aktualigo de nur 14 listoj tenas milojn da artikoloj aktualaj. Tio tamen nur funkcias, se la parametro "oficiala kodo" (germanlingve formale "Amtlicher Gemeindeschlüssel") en la informkesto estas indikata. Mi ĵus aldonis ĝin en la paĝo Usingen, kaj la nombro de loĝantoj fidinde ekaperas. Mi certas ke en junio 2011, kiam vi skribis la supre aluditan noton, principe la informkesta sistemo ankoraŭ bone funkciis - kiam mi aktualigis multegajn paĝojn pri komunumoj de Meklenburgo-Antaŭpomerio en februaro-marto 2012 (vi scias, ĉar temis pri via peto), tiuj komunumoj informkeste ĉiuj bone montris la nombron de loĝantoj se aktualiĝis la "oficiala kodo", domaĝe ŝanĝita en centoj da paĝoj pro la administra reformo de la lando "Mek-Pomo"). Nun tamen praktike pri neniu komunumo informkeste restas nombro de loĝantoj. Proveto montras, ke ĝis antaŭ kelkaj semajnoj la sintakso komprenis traduki parametron pri oficiala kodo kiel 12 0 71 160 (ekzemplo urbo Guben) al 12071160 kaj tiam el sablono kiel ĉi-tie Ŝablono:Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Brandenburgio preni aktualan nombron de loĝantoj. Nun tio nur funkcias, se oni mem forprenas la tri interspacojn el la nombro (mi ĵus faris tion ĉe teksto Guben). La oficiala kodo en la informkesto tiam aperas same sen interspacoj, malbone legeble, sed la indiko pri loĝantonombro reĝustas. Ĉu vi havas ideon kio fuŝiĝis? Kaj ĉu necesus robote (aŭ permane...) trairi ĉiujn paĝojn pri germaniaj komunumoj por forpreni la po tri interspacojn en la "oficiala kodo"?

Sincere, ThomasPusch (diskuto) 20:13, 21 Maj. 2012 (UTC)

Bildo-ŝanĝilo[redakti fonton]

Kara Tlustulimu, vi faris bonan laboron koncerne la ŝablonon Bildo-ŝanĝilo - tamen mi devis iom barakti, kaj reordigi la liniojn por ke la ĝusta bildo aperu kun la ĝustaj supraj kaj malsupraj frazoj. Jen la fina rezulto:

Jen Citroën Saxo, 2-a generacio (2000-2003)
Citroën Saxo, 2-a generacio (2000-2003)
Jen Citroën Saxo, 1-a generacio (1996-1999)
Citroën Saxo, 1-a generacio (1996-1999)

La triopo "1" koncernas la 1-an generacion, kaj la triopo "2" koncernas la 2-an generacion. Nu, nur gravas la rezulto - multan dankon pro via kunlaboro al artikolo Citroën Saxo. --Dominik (diskuto) 15:25, 22 Maj. 2012 (UTC)

Tio ankaŭ bone funkcias en artikolo Peugeot 106. --Dominik (diskuto) 15:44, 22 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Dominik. Nu bone, se la aldono plaĉas al vi. Espereble neniu leganto konfuziĝos, se la bilda alteco malsamas. La larĝeco de la du bildoj ja estas difinata per nur unu parametro. Ĉu la alteco ankaŭ estu unueca, se eblas? Sed tio verŝajne plikomplikigus la ŝablonan kodon aŭ eble eĉ la uzadon. --Tlustulimu (diskuto) 15:59, 22 Maj. 2012 (UTC)
Koncerne altecon de bildoj, necesas elekti proksimume egalajn bildojn. Ju pli facile uzebla ŝablono, des pli bone. --Dominik (diskuto) 16:31, 22 Maj. 2012 (UTC)

Karaj! vi devus elturniĝi por evidentigi ke per la ligilo sub la bildo oni atingas alian bildon. Mi bezonis iom da tempo por kompreni kiel funkcias, kaj eksupozis ke ne funkcias. Sugesto: Antaŭmetu la vortojn Vidu alian bildon: --Arno Lagrange @ 14:54, 26 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Arno. Mi jam pripensis antaŭmetadon de indika teksto. Sed pro la maniero, kiel la javaskripto kaj la ŝablono kune funkcias, tio ne havas sencon. Do la antaŭtmetata teksto ankaŭ aperus ĉe la "tooltip" super la bildo. --Tlustulimu (diskuto) 14:58, 26 Maj. 2012 (UTC)

Hallo, du hast mir neulich ja schonmal mit dem Löschen geholfen. Ich habe noch eine Datei gefunden die auf Common existiert: EO: Dosiero:B4_in_Melbeck.jpg Common: File:B4_in_Melbeck.jpg könntest du diese hier auf EO wieder löschen? --Flor!an (diskuto) 20:27, 23 Maj. 2012 (UTC)

✔ Farite das hiesige Bild ist schon weg. / la ĉitiea bildo jam forestas. --Tlustulimu (diskuto) 11:19, 24 Maj. 2012 (UTC)

Magenta kaj malva[redakti fonton]

Ne! Faru absolute nenion! Mi ĵus ordigas la aferon inter la du malsamaj koloroj. --  PEJNO Simono  Diskuto  19:03, 29 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Se malva vere havas la heksadecimalan kodon #EE67DC, tiam estas iomete strange, ke la antaŭa artikola nomo estis uzata por magenta, kiu ja havas la valoron #FF00FF. Do ambaŭ estas sufiĉe malsimilaj koloroj, ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 19:12, 29 Maj. 2012 (UTC)
(+) Laŭ la germana artikolo de:Mauve la kolora kodo de malva devus esti eĉ korektata al #E0B0FF. Ĉu vi faros tion? Per tio la malsimileco estus eĉ pli granda. --Tlustulimu (diskuto) 19:16, 29 Maj. 2012 (UTC)
Mi jam alĝustigis la kolorojn. Pri kiu bildo vi parolas? Ĉu de la floro malvo? Se jes, ĝi venas el la Angla Vikio. Mi petas ne prilabori samtempe kiel mi. Do unue lasu la bildon, ĝis mi estas pritraktinta la aferon.
Kio tamen vere treege helpus, tio estus renomi:
  1. Magenta al Magenta (komunumo),
  2. Magenta (koloro) al Magenta.
Poste mi riparos la intervikiajn lingvajn ligilojn. Ĉi-momente ili respondas al la nuna nova situacio. Post via alinomado mi denove devos korekti.
Mi ĉesas nun por hodiaŭ. Mi volas daŭrigi morgaŭ. Ĝis!
--  PEJNO Simono  Diskuto  19:33, 29 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Pejno. Mi alinomigis la urban artikolon al Magenta (Italio), ĉar mi legis en de:Magenta, ke ekzistas pliaj urboj kun ĉi tiu nomo. Krome mi jam ŝanĝis la iaman alidirektilon Magenta al apartigilo. Kaj la intervikiajn ligilojn mi jam aranĝis, ĉefe en la artikoloj pri la koloroj. Alikaze la ŝanco estas tro granda, ke iuj robotoj kreas ĥaoson ĉe la intervikiaj ligiloj de Malva kaj Magenta (koloro). --Tlustulimu (diskuto) 21:17, 29 Maj. 2012 (UTC)

1. Modo estas plene malĝusta. 2. Kaprica estas tre duba. 3. Mi aldonis plurajn aliajn titolojn.

Do ne tiom rapide faru ion ajn.

Simono--  PEJNO Simono  Diskuto  17:46, 31 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Eĉ se vi havas dubojn pri la terminoj. Ili jam estas uzataj en la paĝaro de Bertilo Wennergren: http://bertilow.com/html/xhtml/kurso/formalajhoj.html#Laŭnorma_prezentado. Se via propono nenie troveblas, nek en la reto nek en libro aŭ paĝaro, estus pli bone uzi la jam uzatajn ankaŭ en la vikipedio. Ne estas la tasko de la Vikipedio krei terminojn. --Tlustulimu (diskuto) 17:51, 31 Maj. 2012 (UTC)
La problemo estas malpli la kaprica, kvankam jen tre kuraĝa traduko {{{1}}}.
La problemego estas modo. Se entute io ajn, temus pri moduso (ekz. Pokrovskij) kaj tute ne pri modo. Aldone la faktermino estas reĝimo (ekz. Pokrovskij). Do aŭ modusoreĝimo, sed tutcerte ne modo. Pivo tre klaras pri tio, ke modo ne estas eĉ modalo, bedaŭrinde ĝi ne mencias moduso.
Aŭ ĉu novpivo sukcesis iel fuŝi la aferon? --  PEJNO Simono  Diskuto  18:02, 31 Maj. 2012 (UTC)
Ho, mi vidas la problemon. Bertilo misuzas modo! Tja, kion diri? Li plene malpravas. Komparu pive &#151; modo kaj reĝimo. --  PEJNO Simono  Diskuto  18:06, 31 Maj. 2012 (UTC)
Eble Bertilo ne tradukis la anglan mode, sed la germanan Modus al modo. Laŭ la vortarego de Krause Modus estas modo; maniero, vojo. Ĉu mi eble demandu Yves Nevelsteen pro la termina problemo? --Tlustulimu (diskuto) 18:15, 31 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Pejno. Mi trovis aliajn tradukojn en la esperanta versio de Fajrvulpo, kiun mi ĵus instalis kiel porteblan version.
Por quirks mode tie estas uzata Kongruema reĝimo.
Por standards mode tie estas uzata Normokongrua reĝimo.
Eble ni ja povos uzi tion. Tiam ni povos eviti la iomete strangan kaprica, ĉu ne?
Ĉu estu apartaj artikoloj pri la reĝimoj aŭ unu por ĉio? Mi pensas, ke unu sufiĉas. Krome alikaze ni havus problemon kun la aldonenda tabelo pri la rilato inter la reĝimo kaj la dokumentotipa deklaro. --Tlustulimu (diskuto) 19:58, 31 Maj. 2012 (UTC)
(+) Mi supozas, ke ne estas vera distingo inter standards mode kaj strict mode. Do, ni ne devus "inventi" distingon en esperanto. La paĝo http://www.quirksmode.org/css/quirksmode.html nur konas quirks mode kaj strict mode, sed ne standards mode. Eble ja foje la dua estis alinomita. --Tlustulimu (diskuto) 20:03, 31 Maj. 2012 (UTC)
Mi formulu tiele. Mi estas profesia programisto. Se mi mem ne komprenas, kio estu kaprica reĝimo kaj devas konsulti la Anglan retradukon por tiam tuj kompreni pri kio temas, la elektita faktermino de Bertilo ne povas esti tre konvinka. Kaj pri la standards mode, temas pri difino de DOCTYPE laŭ specifa normversio. Do normalokaze estas (aŭ estis) tiel: oni povas signi strikta reĝimo, aŭ transira reĝimo, aŭ detale laŭ HTML-a specifa versinumero. Temas interalie pri tio, kiel oni kontroligu la dokumenton fare de ĉelinee disponebla HTML-kontrolilo.
Supozeble standards mode aludas al la tria eblo, laŭ specifa versio de la normo. Mi devos iomete priesplori tion, ĉar ĝuste en tiu ĉi angulo kelkaj aferoj ŝanĝiĝis. Kaj denove, modo neniam ajn estis modusoreĝimo. Sufiĉas unusola rigardo Piven por eltrovi, ke la dezirata signifo estas vere perfekte donata de reĝimo. Ĉe Pokrovskij en lia Komputada Leksikono statas same. Tio ne estas la unua okazo, ke Bertilo termine (ne gramatike) malpravas aŭ prezentas ion apenaŭ akceptebla. Mi menciu nur lian strangan drumo.
Kaprica mi povus akcepti, kvankam kongruema estas ege pli bona. Sed modo vere neniel ajn.
Cetere, ni havas tie ĉi du apartigendajn aferojn. Tion, kion la dokumento per DOCTYPE-komando postulas, kaj, tion, kion krozilo fakte faras kaj kiel ĝi fronte al ne plu laŭnorma HTML-aĵo reagas.
Kaj lastvice, kial mi ne ekdiskutis tion? Tute simple. Mi jam ekdiskutis la tradukojn de chromaticity kaj luminosity en la ĉefa diskutejo. Tie mi tre evidente diskutas nur kun mi mem. Do mi supozis, ke neniu ajn volas diskuti. Simile statis pri la misuzo de malva kaj la enkonduko de magenta. Neniu ajn diskutis. Laŭŝajne mankas fakuloj pri kolorometrio.
Aldone estas alia afero. Mi ricevas la impreson, eble malĝuste, ke en la momento, kiam mi tuŝas nur iun ajn dokmenton, tiam ĝuste vi tuj aperas por malfari mian ĵusajn ŝanĝojn. Vi agas tiel, antaŭ ol mi entute estas preta rilate eblan tutan aron de ŝanĝetoj. Kaj ĉe tio, se nur unu specifa ŝanĝo ne plaĉas al vi, vi malfaras rigore ĉion. Sciu, mi povas pli bone apliki mian tempon, ol vane korekti faklingvaĵon kaj aldoni fakaĵojn fronte al iuj malfaroj, kiuj eĉ ne estas pravaj.
Kaj tiam estas Arno, kiu nepre volas Esperantigi ĉion &#151; RVB-modelo, CMFN-modelo. Mi ĵuras, eĉ se fakulo povos eble diveni, kio estu RVB, li tute ne povos ekkoni CMYK malantaŭ CMFN. Kaj pretere, la K tute ne estas mallongigo por nigra. Temas pri key, nome la ŝlosila farbo, do la ĉefa inko ĉe presado.
--  PEJNO Simono  Diskuto  05:24, 1 Jun. 2012 (UTC)

Afbeelding.jpg[redakti fonton]

La nomo jes signifas "bildon" en la nederlanda. Mi trovis ĝin en malnova libro el heredaĵo. Laŭ mia informo ĝi estis farita de S-ro Hans Bakker (patro) el Amsterdamo kiu disdonis ĝin tra Nederlando. Laŭ la ortografio de la nederlanda lingvo tio estis antaŭ 1947. Se vi volas vi rajtas ŝanĝi la dosiernomon ĉar mi forgesis tion. --Verdulo (diskuto) 10:53, 6 Jun. 2012 (UTC) Samideane

Ne, ne bildo, temas pri bildigo. --  PEJNO Simono  Diskuto  15:23, 6 Jun. 2012 (UTC)

Kolormodeloj[redakti fonton]

Ĉar iu jam faris tion. Ĉu eble vi?

Nome iu menciis HSV, kiun CSS tute ne subtenas, kaj poste donis la notadon de HSL. (Plene freneze.) Mi atentigas, ke HSV kaj HSL estas du diversaj modeloj kun iomete malsamaj malavantaĝoj. Ambaŭ kalkulas kaj saturecon alie, kaj lumigvaloron/helecon (aŭ kion ajn) alie.

Por ripari tion, mi apartigis la alineon HSV de la notado kaj skribis pri ĝi. Laŭ miaj scioj, CSS ne subtenas tiun ĉi sistemon.

Poste mi difinetis HSL kun la laŭa ĉi-cele ĝusta notado.

Ĉar oni jam menciis CMYK, kiun mi nun ankaŭ iomete klarigis, estas nur logike mencii ankaŭ HSY', kiu memkompreneble konsiderinde rolas en komputiloj kaj estas eble la plej grava sitemo de ĉiuj, kaj aldone la sola modelo, kiu (preskaŭ) perfekte funkcias.

Oni povos supozi, ke CSS iam subtenos ankaŭ tiujn kolorsistemojn kaj eble kelkajn pli. --  PEJNO Simono  Diskuto  15:11, 6 Jun. 2012 (UTC)

Cetere, ne estis mia ideo ŝovi iujn kolormodelojn en la artikolon Kolornomoj por TTT. Ili de ie magie estiĝis. Eble de vi aŭ eble de Arno, mi tute ne esploris. --  PEJNO Simono  Diskuto  15:20, 6 Jun. 2012 (UTC)

Sed vi menciis HSV-on, kaj HSV ne subteniĝas. HSL subteniĝas. Jen du malsamaj aferoj. --  PEJNO Simono  Diskuto  15:26, 6 Jun. 2012 (UTC)
Eble mi iam okupiĝos pri la tuta kolorkako tie ĉi. Fakte la konceptoj estas sufiĉe simplaj, eĉ se la matematiko estas eble iomete forpelema. Per miaj tradukoj de kolornomoj &#151; mi ne vere scias kial, ĉar la rezultoj estas praktike sen iu ajn vera utilo &#151; mi praktike metis min mem en la kaĉon. --  PEJNO Simono  Diskuto  15:35, 6 Jun. 2012 (UTC)
Ne estas bone tiel. Nur ĉar la Angla parolas pri pluraj modeloj en unu artikolo, ne estas kialo iel kombini ilin. Ili estas nur unuavide similaj. Aldone la unuan CSS ne subtenas, la duan tamen. Kaj Inter-Vikaj ligoj iru al en:Web colors. Se mi ĝuste memoras, estis mi, kiu interligis. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:48, 6 Jun. 2012 (UTC)
Mi povus klarigi la diferencojn, eble kiel Parentezaĵo. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:51, 6 Jun. 2012 (UTC)

Dankon pro forigo ! La haksoj devas esti tuje forigitaj. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 14:05, 9 Jun. 2012 (UTC)

Pejno Simono[redakti fonton]

Mi simple faciligis por mi la aferojn. Mi havas precize la samajn informojn en ambaŭ lokoj. Mi certe ne volas atingi la mizeran staton de ies kaj ies uzantula paĝo tie ĉi. Prefere unu bona, senerara, bonaspekta paĝo, ol du duone bonaj, eble cimhavaj, duone bonaspektaj, eble eĉ mizeraj paĝoj. Aldone mi laboras ĝuste pri Koloroj por TTT kaj ne volas ĝuste nun okupiĝi pri personaj paĝoj. --  PEJNO Simono  Diskuto  17:50, 10 Jun. 2012 (UTC)

Ĉielon, Tlustulimi, ĉu vi kaj CubeF vere ne havas ion pli bonan por fari ol okupiĝi pri miaj du paĝoj? Fakte nur unu. Aldone mi tute ne planas starigi iun ajn paĝon kiel tiun vian. Ĝi konsistas nur el informkestoj.
Vi estas administranto, ĉu? Mi jam petas pri la instalado de la ĉenfunkcia etendaĵo. Do kiel statas ĉi-rilate? --  PEJNO Simono  Diskuto  18:20, 10 Jun. 2012 (UTC)
Kiuj estas la teknikistoj? Kaj ĉu iu el la administrantoj jam petis al tiuj pri la instalado? --  PEJNO Simono  Diskuto  18:29, 10 Jun. 2012 (UTC)
Do interkonsento inter kiuj? Inter mi kaj vi? Inter ĉiuj administrantoj? Inter ĉiuj entute? Inter tiuj, kiuj voĉdonos en iu baloto? --  PEJNO Simono  Diskuto  18:51, 10 Jun. 2012 (UTC)
Ĉu en la ĉefa diskutejo? --  PEJNO Simono  Diskuto  18:56, 10 Jun. 2012 (UTC)
Bone, mi okazigos baloton. Sed la afero ne plu estas tiom urĝa, ĉar mi elturniĝis. (Vidu: Ŝablono:E-koloroj.) Sed ege eleganta vere ne aspektas mia solvo. {{{1}}} --  PEJNO Simono  Diskuto  19:02, 10 Jun. 2012 (UTC)

Rompo de linio[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, ĉu vi hazarde ne scias, kiel mallarĝigi verŝajne ŝablonon {{Geokesto2 unuo}} aŭ {{Unuo areo}} tiel, ke se ĝi (aŭ ili) tro plilarĝigus la ŝablonon Geokesto mem, ĝi (aŭ ili) aŭtomate aperu en du linioj? Antaŭe tio ne faris, sed de certa tempo ŝajnas al mi, ke jes. Mi iom kompletigis paĝon pri Islando kaj tie estas informo pri areo, kiu estas sur unu linio. Estus pli bone, se tiu informo aperus en du linioj. En unu linio kvadrataj kilometroj kaj sub ĝi hektaroj. Vi povas kontroli tion ankaŭ ĉe aliaj paĝoj, ekz. Siberio, pluraj slovakaj municipoj, ekz. Žiar nad Hronom. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:55, 12 Jun. 2012 (UTC)

Koloroj por TTT[redakti fonton]

Mi kredas, ke vi pravas. Mi elĵetis la ne-subtenatajn kolormodelojn. La artikolo estas pli bona sen ili, ol kun ili. Mi aldonis kelkajn aliajn aferojn kaj iomete restrukturis. Mi kredas, ke la tuto estas nun sufiĉe bone legebla. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:15, 12 Jun. 2012 (UTC)

Please, see: Vikipedio:Alinomigi uzanton. Pedroca cerebral (diskuto) 15:58, 20 Jun. 2012 (UTC)

Ŝablono pri hidroelektra centralo[redakti fonton]

Saluton! Mi kreas artikolon pri la Novosibirska hidroelektra centralo kaj trovis, ke mankas taŭga ŝablono. En la angla mi trovis jenan: http://en.wikipedia.org/wiki/Template:Infobox_dam Ĉu ĝi taŭgas? Bedaŭrinde mi ne scias krei ŝablonojn. Ĉu vi povas helpi al mi pri tio?--RG72 (diskuto) 15:53, 26 Jun. 2012 (UTC)

Saluton, RG72. Certe mi povos helpi al vi pri la ŝablono. Sed ne plu hodiaŭ, ĉar jam estas malfrue ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 21:49, 26 Jun. 2012 (UTC)
Jes, kompreneble, la afero ne urĝas. Dankon!--RG72 (diskuto) 11:30, 27 Jun. 2012 (UTC)
Ankaŭ estus utile krei ion similan al la angla ŝablono pri iloj: http://en.wikipedia.org/wiki/Template:Infobox_tool Nuna eo-ŝablono ŝajne estas forigenda http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cablono:Iloj Mi ĵus kreis artikolon pri Plattenajlo, sed ne povas enmeti laŭan ŝablonon.--RG72 (diskuto) 16:20, 7 Jul. 2012 (UTC)

Kesteto "30 00"[redakti fonton]

Saluton René, vidu ke mi trovis solvon por la demando kiun antaŭ du sejmajnoj havis Aidas. Estis relative simple... Sincere, ThomasPusch (diskuto) 22:10, 26 Jun. 2012 (UTC)

Saluton, Thomas. Dankon pri via korekto. Ĉar mi ne vidis la fuŝon en mia foliumilo, mi ne havis ideon, kiel ĝi povis estiĝi. Espereble nun ĉio estas en ordo. --Tlustulimu (diskuto) 13:02, 27 Jun. 2012 (UTC)

  PT evidente planas denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Jen la problemo: Uzanto:Pejno Simono/provejo/PT -- PEJNO Simono Diskuto  18:07, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Saluton Tlustulimu

Mi petas vin tuj ŝlosi la paĝon Pejno Simono en la lasta Pejna stato de hodiaŭ. Bedaŭrinde CubeF vere vandalas sur tiu ĉi paĝo. La problemo ĉe tio estas, ke li faras ankaŭ kelkajn neriproĉindajn kaj utilajn ŝanĝojn. Fakte mi transprenis ĉiuj tiujn kaj malfaris nur liajn plene arbitrajn ŝanĝojn. Tio dauris jam plurajn horojn, ĉar mi ne simple volis restarigi, fake plene sufiĉan, antaŭan version.

Intertempe mi estas supozeble la plej bone referencanta Esperantisto el la tuta Vikipedio. CubeF volis eĉ, ke mi referencu al firmaoj, simple pro tio ke mi diris ion kiel kaj fondis kelkajn firmaetojn. Nun estas referencoj al la firmaoj. Cetere, unu el la referencoj estas pagenda, se oni volas havi pli da detaloj - temas pri http://www.genios.de !

Do mi petas vin tuj ŝlosi tiun ĉi damindan paĝon kontraŭ ĉiu ajn plua redaktado, por tio, ke mi nun fine povu okupiĝi pri io pli senchava. -- PEJNO Simono Diskuto  09:55, 5 Jul. 2012 (UTC)

✔ Farite Mi protektis la artikon por unu semajno. Diskutoj pri iuj ŝanĝoj okazu en la tiea diskutopaĝo ne en la ĉefa. --Tlustulimu (diskuto) 10:05, 5 Jul. 2012 (UTC)

  Sed Tlustulumu, unu semajno tute ne sufiĉos. Tiam la tuta dancado rekomenciĝos post nur unu semajno. Ŝlosu por almenaŭ duona jaro. Honeste, mi ne planas diskuti ion ajn plu pri tiu ĉi paĝo. Kiel oni diras en la Germana: ich habe die Schnauze gestrichen voll! Per iu unusemajna diskutigo vi fakte laborigus min eĉ pli ol antaŭe! -- PEJNO Simono Diskuto  10:19, 5 Jul. 2012 (UTC)

Strangaj agoj en la Diskutejo[redakti fonton]

  Mi ĵus arkivigis la unuajn 10 tagojn el Junio de la Ĉefa Diskutejo. Jen la maksimumo arkivebla, kiun la uzuloj deziras. Kvar semajnoj restu.

Sed tiam ekvenis CubeF kaj arkivigis la tutan ceteron de Junio. Ĝi entenis eĉ aĵojn de hieraŭ! Aldone, li arkivigas eĉ aferojn el Julio, kiuj hazarde aŭ ne plaĉas al li {eble PT mem?} aŭ ne plaĉas al PT. Kion fari? -- PEJNO Simono Diskuto  14:22, 5 Jul. 2012 (UTC)

Malgranda problemo[redakti fonton]

Hieraŭ vespere mi prenis al mi la tempon, pruvi ke fakte Petr Tomasovski kaj CubeF estas unusama persono. Ili alterne agas tie ĉi, ofte estas nur 2 aŭ 3 minutoj inter la elsaluto de la unua kaj la ensaluto de la dua. Por tio mi esploris la horojn de la po 250 lastaj kontriboj per Excel. Do fakte PT persekutas min jam de tuta monato maskiĝanta malantaŭ la fasado de normala uzulo. Mi jam tre forte suspektis tion, kaj nun havas la statistikajn pruvojn.

Li postulis 50 referencojn de mi en mia membiografia paĝo kaj postulas plu eĉ pliajn. Li, en sia membiograifo, kiun li tuj malaktivigis, kiam mi malkovris ĝin, havas neniun. Eĉ Zamenhofo mem havas nur 7.

Aldone li sekvas mian ĉiun movon tie ĉi. Pro tio nun alia uzula nomo. Kion fari? --Nomis (diskuto) 08:59, 6 Jul. 2012 (UTC)

Hoakso (Partio Ĵuĉe en Francujo)[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu! mi ne komprenis kiel redakti "Aldoni novan peton" en Forigendaj Artikoloj. Ĉiuokaze ambaŭ artikoloj Partio Ĵuĉe en Francujo kaj Hoakso (Partio Ĵuĉe en Francujo) estas tuj forigendaj, la korespondaj franca fr:Parti Juche de France kaj rusa ru:Чучхе Партия Франции jam estis forigitaj. --Dominik (diskuto) 19:01, 6 Jul. 2012 (UTC)

Saluton Tlustulimu! Koncerne paĝon Specialaĵo:Listo de uzantoj mi rimarkis ke "Stevardoj" estas misnomitaj "Stivardoj". Kvankam mi jam alinomis Vikipedio:Stivardoj al Vikipedio:Stevardoj, tio ne sufiĉas. Ĉu vi povus ankaŭ korekti tion en Specialaĵo:Listo de uzantoj? Antaŭdankon --Dominik (diskuto) 03:33, 7 Jul. 2012 (UTC)

Petr Tomasovsky kontraŭregule forigis tutan sekcion[redakti fonton]

Mi ŝovis vian diskutegon al Vikipedio:Diskutejo/Administrejo. Tie okazu la plua diskutado. --Tlustulimu (diskuto) 20:47, 8 Jul. 2012 (UTC)

Diskutejo[redakti fonton]

Tlustulimu, mi aldonis la administrejan sekcion al la diskutejo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 20:54, 8 Jul. 2012 (UTC)

Dankon, Ĉiuĵaŭde. --Tlustulimu (diskuto) 21:04, 8 Jul. 2012 (UTC)

Peto pri plua ŝloso[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu.

Mi ankoraŭfoje petas ŝlosi la paĝon Pejno Simono por duonjaro. Simple por forigi almenaŭ unu eblan disputeron.

Aldone mi atentigas, ke, se mi estas ĉikanata alterne de la du uzulaj nomoj CubeF kaj Petr Tomasovsky &#151; vortope alterne kun identŝanĝo ofte ene de nur du aŭ tri minutoj (vidu ankaŭ hodiaŭ) &#151; kaj tio jam ekde kvar semajnoj, praktike ĉiun tagon kvarfoje, tio ne temas pri "klaĉo" aparteninda en iuspeca "klaĉejo", kiam mi laŭ miaj ebloj protestas kontraŭ tia miskonduto flanke de administranto kaj iuspeca ŝtrumpopupo, kiel Ĉiuĵaŭde tre trafe nomis la duan.

Eĉ meze de la nokto, ĝuste kiam mi finis la novan Diskutejon, tuja ĉikano ne mankis. (La Anglaj subtitoloj.)

Do temas pri tre justigebla protesto, pri kiu miaopinie la administrantaro devus jam delonge iomete pli detale okupiĝi. Aldone, mi iam demandis, kion fari? Respondon mi neniam ricevis.

Evidente, mi bone komprenas, kaj eĉ iugrade kompatas, ke ĉiuj preferus, ke la problemo per si mem, eble iel ajn magie, malaperu. -- PEJNO Simono Diskuto  22:40, 8 Jul. 2012 (UTC)

{{J}}, {{N}} kaj {{JN}}[redakti fonton]

Kio ?! Tio estas plej granda insulto kiun mi neniam ricevis ĉi tie ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 16:09, 10 Jul. 2012 (UTC)

  Mi petas reprotekti la paĝon. Mi volas eviti pluan kvereladon. -- PEJNO Simono Diskuto  16:15, 12 Jul. 2012 (UTC)

Ŝanĝo de uzantonomo[redakti fonton]

Hello. I'm sorry if this is not the right place to request it, but I request renaming my following accounts:

  • محمد الجداوي → Avocato
  • GedawyBot → AvocatoBot
  • Confirmation link: [2]
  • Reason: Privacy reasons

Please, delete all my userpages and talk pages of these accounts before renaming and I will create them later .Thanks in advance.--M.Gedawy 09:12, 15 Jul. 2012 (UTC)

Saluton. La alia burokrato ArnoLagrange jam ŝanĝis vian uzantonnomojn. Sed li forgesis forigi la paĝojn, kion mi faris. --Tlustulimu (diskuto) 13:45, 15 Jul. 2012 (UTC)
Hello. The other bureaucrat ArnoLagrange already changed your user names. But he forgot delete the pages. I did that. --Tlustulimu (diskuto) 13:45, 15 Jul. 2012 (UTC)
Mi ne forgesis: vi nur pli rapide faris ! Cetere mi ne estas "la" alia sed unu inter la aliaj (ja estas tria burokrato, nome Alaŭdo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) AL @ 13:55, 15 Jul. 2012 (UTC)

Lieber Reneto ![redakti fonton]

Es ist nicht notig, daẞ Du mir auf Englisch schreibst: ich verstehe Esperanto ganz gut :-) --Arno Lagrange @ 13:53, 15 Jul. 2012 (UTC)

Saluton, Arno. Mi skribis angle ne por vi, sed por la petinto. --Tlustulimu (diskuto) 19:51, 15 Jul. 2012 (UTC)

Demandeto[redakti fonton]

Mi havas tute flankan demandeton, je kiu mi tamen ne trovis respondon. Metinte aŭtomatan indikon pri monato kaj dato de listo de loĝantoj en la artikola ĝermo Dörpen en Malsupra Saksio, indikatas "Decembro 2010" nepre per majuskla "D". En aliaj artikoloj, ekzemple Distrikto Grevenmacher en Luksemburgio, uzatas la sama principo kaj indikatas "januaro 2010" per minuskla "j". Tian minusklon mi ankaŭ ŝatus por la teksteto pri Dörpen. Ĉu vi havas ideon kial "{{#time: F Y |..." foje kreas majusklan monaton kaj foje minusklan? Sendube mi preteratentis iun detalaĵon, sed mi ne trovas la trukon.

Sincere, ThomasPusch (diskuto) 11:52, 23 Jul. 2012 (UTC)

Alinomigo de uzanto[redakti fonton]

  • Sal. Ĉu vi bonvolus alinomigi min? Mi jam ŝatus kunigi miajn novajn kontojn per SUL. Antaŭdankon. --CubeF (diskuto) 20:56, 7 Aŭg. 2012 (UTC)

✔ Farite Saluton. Mi ĵus alinomigis vian uzantonomon. --Tlustulimu (diskuto) 08:32, 8 Aŭg. 2012 (UTC)

Informkesto universala[redakti fonton]

  Saltuton Tlustulimu

Mi sendis al vi retpoŝtaĵon kun la peto malŝlosi la paĝon Ŝablono:Informkesto universala, tiel ke mi povas fini la ŝablonon. Ĉiuj subpaĝoj jam ĉelokas.

Kio estas nun? -- PEJNO Simono Diskuto  08:30, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Ĉu jam estas iu interkonsento pri la ŝablona titolo aŭ nur via propono? --Tlustulimu (diskuto) 08:36, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi ne scias. Oni neniam diskutis pri Informkesto universala. Petr nur postulis, ĝi ne nomiĝu Infokesto. Do mi petas molŝlosi. Kaj fakte, neniu diskutis ion ajn aparte de Petr.
Kaj aldone, neniam ajn estis iu redaktomilito pri tiu ĉi paĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  09:07, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

  Aldone mi petas respondi sur mia paĝo, tiel ke mi povos vidi, ĉu vi entute reagas. -- PEJNO Simono Diskuto  09:10, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

  Kara Tlustulimu, mi petas vekiĝi kaj malŝlosi la paĝon. Ne estas iu ajn laŭregula kialo por ŝlosi ĝin. Mi volas fini la ŝablonon. Ĉio estas preta ĝis la lasta parto. Mi ne povas afiŝi ĝin. Do ek!

Ne povas esti, ke mi ne plu povas prilabori la ŝablonon, en kiu mi jam investis preskaŭ du labortagojn, nur ĉar Petr plene kontraŭregule ŝlosas paĝon, pri kiu neniam ajn estis disputo.

Aŭ ĉu vi eble timas Petron kaj preferas kaŝi vin aŭ fuĝi? -- PEJNO Simono Diskuto  09:22, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

Nu bone, Pejno. Mi ĵus alinomigis Ŝablono:Infokesto al {{informkesto universala}}. La nuna titolo estas pli taŭga, ne nur lingve, sed ĝi ankaŭ pli bone montras, por kio ĝi estu uzata. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 09:32, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
  Jes vere tre bone. Mi kredis jam, ke ĉiuj simple timas fari ion. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  09:36, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

3 kolonoj[redakti fonton]

  Mi iel supozas, ke oni bezonus 3 kolonojn nur por iuj partoj de informkesto, ne por la tuto. Aldone, se oni vere bezonus 3 kolonojn, kvazaŭ de la komenco ĝis la fino, la informkesto iĝus speco de tabelo. Ankaŭ por tabelo mi eble faros ion. Laŭ la nuna tabela formulado, estas tro malfacile rapide atingi bonan aspekton sen tio, ke oni scias multe pri:

 a) la tabelo 
 b) CSS 
 c) kie kaj kiel kombini la du 

Aparte de tio, la uzado ne plu povus sekvi la nunan kampoparan skemon. Oni devus uzi ĉelgrupojn, komenci jam ĉiun grupon per la nobro da kolonoj. Do io kie:

|3|aaa|aaa|aaa|2|aaa|aaa|4|aaa|aaa|aaa|aaa|1|aaa| ktp.

Tio ne estas tre uzulkonvena kaj mi ne ekkonas, kiel oni povus enliniigi la vertikalajn kolonojn.


La nuna ekzemplo en la dokumantado de Informkesto universala ne esta malbona, ĉu? {{{1}}}

Mi ĵus ĉi-momente pripensas, ĉu mi centru la titolojn de la kaŝskatoloj. La problemo estas, ke mi tiam perdus tiom da pikseloj maldekstre, kiom jam dekstre. Ne estas tiom multe da spaco, ĉu? Kion vi pensas? -- PEJNO Simono Diskuto  12:50, 9 Aŭg. 2012 (UTC)


  Jes memkompreneble:


123
456
789
0
Testo
Io ajn:da tio multe
Io ajn alia:da tio malmulte
Mi estas trikolumna
123
456
789
0
Mi estas denove nomala
Alto:2m
Larĝo:1,50m

Do ne estas problemo uzi tabelon ene de Informkesto universala. Vi povas meti ĉion ajn en ĝin, kun la kutimaj problemoj rilate al =-signo kaj |-signo. Sed kion vi volas fakte fari? Ĉu vi havas ekzemplon el praktika vivo?

-- PEJNO Simono Diskuto  13:25, 9 Aŭg. 2012 (UTC)


Ĉu mi riparu aŭ ĉu vi?[redakti fonton]

  Rigardu la supran fuŝon fare de Petr Tomasovsky! -- PEJNO Simono Diskuto  11:11, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

  Momenton, Tlustulimu, tio tute ne estas konvena, kaj tion vi tre boni scias. Mi kreis la paĝon Ŝablono:Informkesto universala. Ĝi ne ekzistis, do la nomo estis plene libera, kiam mi kreis ĝin. Kiel vi same bone scias, mia nomo por la ŝablono estis alia. Nur pro kritiko mi ŝanĝis la nomon. Kaj nun kulmine, ĝi estu simple laŭ la plaĉo do Petr Tomasovsky Informkestoe3. Kaj vi eĉ aliancas kun li. Preskaŭ nekredeble! Kaj cetere kial vi ne respondis al mia petro pri forigo de mia redakto-forbaro? Ĉu ankaŭ pri tio vi konsentis? -- PEJNO Simono Diskuto  11:22, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
  Kara Tulutulimu, mi alparolis vin en via kapacito kiel administranto. Ĉu vi ne volas respondi? Kiel dirite, la paĝo estis plene libera. La paĝo Ŝablono:Informkesto universala tute ne ekzistis. Hast Du überhaupt kein Arsch in der Hose? -- PEJNO Simono Diskuto  11:32, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
  Das ist wohl ein Witz, wie Du hier argumentierst. Petr neglektis ... Also hast Du kein Arsch in der Hose. Kaj jen la ĉefa problemo tie ĉi. Unu sola administranto povas laŭplaĉe rabii kontraŭ ĉiun ajn, cetere ne nur kontraŭ min, kaj ĉiuj aliaj administrantoj ludas la tri simiojn &#151; nenion aŭdi, nenion vidi, nenion diri. Do mi gratulas al vi. -- PEJNO Simono Diskuto  11:38, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
  Cetere, Petr tute ne menciis, ke li iam uzis la nomon Informkesto universala por io ajn aŭ eĉ volas iam uzi ĝin. Aldone vi riparis nenion. Tion vi povas vidi en via propra diskutpaĝo. Plu aperas la ŝablono de PT. Same en pluraj aliaj paĝoj, kiuj jam uzas mian ŝablonon. Aldone, vi ŝajnas opinii, ke Petr rajtis forbari min hodiaŭ matene. Tre stranga sinteno via. Kaj cetere, la kompromison, kiun vi postulis, mi jam faris. Mi ŝanĝis la nomon de Infokesto, fakte vian tiaman nomon, al Informkesto universala. Kiel mi iel ajn sciu, ke jen nomo, kiun Petr iam volis uzi aŭ eĉ plu volas uzi? Eble vi iomete pripensu, kiel vi ĉi-rilate argumentadas. Evidente, kelkajn klarajn vortojn en la Germana vi tute ne ŝatas. Sed ŝajnas al mi, ke vi plene meritas ilin. Mi skribis, aŭ esence aŭtoris kelkajn bonegajn artikolojn, mi pretigis kelkajn utilajn ŝablonojn, kaj ĝuste la lasta ŝablono vere estus por ĉiuj utila. Ne, tio ne sufiĉas. Mi devas aldone sekvi ĉiun deziron, egale ĉu artikulaciita aŭ ne, de malgranda kliko tie ĉi. Mi devas jam diveni tion, kion iu kaj iu eble volus. Ridinde! -- PEJNO Simono Diskuto  11:59, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
  Kara, vi ne dancu laŭ mia pfajfilo, vi dancu, same kiel ni ĉiuj, laŭ la reguloj de Vikipedio. Ne povas esti, ke mi renomas ion Informkesto universala, fakte jam kiel kompromiso, per nomo, kiu eĉ plaĉis al vi, ke iu alia simple decidu, ĉe ĝi nomiĝu Informkesto3. Kaj ne nur tion, li eĉ renomis ĝin tiel la unuan fojon eĉ dum mi ankoraŭ redaktadis. Imagu tion, meze de tia komplikeco, ke tiam subite iuj subŝablonoj malaperis. Aldone, forbari min, pro absolute nenio, kaj mem okupi la paĝon ne povas esti en akordo kun la reguloj, Aŭ ĉu estas iuj aliaj reguloj, kiujn mi tute ne konas? -- PEJNO Simono Diskuto  12:09, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Informkesto universala[redakti fonton]

  Kara Tlustulimo, al vi estas klare, ke vi NE refunkciigis la ŝablonon Informkesto universala, kiu nun, espereble nur provizore, rezidas ĉe Informkesto3. Petr fuŝis perfekte funkciantan ŝablonon, por kiu mi bezonis kvar labortagojn.

Simple alklaku  [ montri ] .

Vere ne estas plene triviale alinomi ĝin. -- PEJNO Simono Diskuto  09:15, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Informkesto universala ktp.[redakti fonton]

  Mi respondis en la Diskutejo -- PEJNO Simono Diskuto  18:58, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Propra Vikio[redakti fonton]

  Saluton! Normalokaze mi tute ne faras iujn grandajn ŝanĝojn en jam preta kaj uzata ŝablono. Kaj se jes, mi metas ĝin en provejon. Hodiaŭ matene estas iomete escepte, ĉar mi tiel aŭ tiel ne volas uzi la nomon Infokesto3. Aldone mi havis iom da problemoj pri dupunkto. En #switch la formulo =: simple ne funkciis! Jen plia cimo en la sintaksa analizilo. Kaj kiujn eksterulojn mi ĝuste ĝenas? Ĉu vi volis provi la ŝablonon?

Aparte de tio mi ja havas mesaĝkeston dirante, ke mi ankoraŭ prilaboras ĝin.

Kio estas nun pri la nomo Informkesto universala? Se vi volas nun komuti, mi provizore ne plu faros ion kaj atendos. -- PEJNO Simono Diskuto  08:24, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

  Bone. Se ĝi iam ricevos la kvazaŭ ĝustan nomon, mi ne devos iel plu modifi la dokumentadon. Mi fakte laboras pli pri la dokumentado ol io alia.

Pri aparta Vikio. Tio ŝajnas al mi iomete kiel uzi kanonegon por pafi al pasereto. Tiom da ŝablonoj mi ne faras kaj ne ĉiu estas tiom komplika kiel ĝuste tiu ĉi. Aldone ĝi estas praktike ankoraŭ ne uzata. -- PEJNO Simono Diskuto  08:47, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

Dupunktoj[redakti fonton]

  Mi ĵus aldonis la eblon per unu frapo uzi aŭ ne uzi dupunktojn en la apudskriboj. Evidente tio estas nur komforta funkcio kaj ne vere necesa, ĉar oni ĉiam povis skribi Nomo: anstataŭ Nomo.

Ĉu estis iam komuna decido pri tio, ĉu oni uzu dupunktojn en apudskriboj de informkestoj? Iuj kestoj havas, iuj ne. -- PEJNO Simono Diskuto  08:58, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

Dokumentado de Informkesto universala nun preta[redakti fonton]

  Post enmeto de sekcio  Rekomendata labormaniero  la dokumentado estas preta. -- PEJNO Simono Diskuto  17:31, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

Forigo de la malnova Informkesto universala[redakti fonton]

 Mi petas pri forigo de la forigendaj paĝoj, tiel ke finfine mi povos renomi.

Cetere, intertempe ankaŭ Arno voĉdonis pri PT. -- PEJNO Simono Diskuto  05:48, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

 Saluton Tlustulimu. Jes, mi petas forigi ĉion necesas kaj tuj alinomi. Mi poste okupiĝos pri la fontaĵo. Jam anticipe dankon. -- PEJNO Simono Diskuto  16:09, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
 Bombege! Necesis nur ankoraŭ modifi la asistŝablonon &kaŝu. Ĉio refunkcias. -- PEJNO Simono Diskuto  16:30, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
 Vi povas tuj forigi ĉiujn alidirektilojn kun la nomo Informkesto3. Mi okupiĝas jam pri alinomado de la aplikoj en la artikoloj ktp. Ne estas multaj. -- PEJNO Simono Diskuto  16:40, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Peto pri robota statuso[redakti fonton]

Vi atentigas pri Aldonaĵo, kiu markas la administrantojn. Mi delonge uzas ĝin kaj konstatas ke ĝi ne akurate funkcias. vidu ekzemple kiel aspektas Listo de adminstrantoj :

   Alaŭdo (A)(B) (Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Burokrato, Revizianto, Administranto)
   Andy (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Revizianto, Administranto) (Kreita je 23 Jul. 2008, 05:43)
   ArnoLagrange (A)(B) (Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Burokrato, Revizianto, Grupano imuna de IP-forbaro, kontrolanto, Administranto)
   Blahma (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Revizianto, Administranto)
   Brion VIBBER (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Administranto)
   Castelobranco (Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Revizianto, Grupano imuna de IP-forbaro, Administranto) (Kreita je 23 Mar. 2008, 18:21)
   Chuck SMITH (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Revizianto, Administranto)
   DidiWeidmann (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Revizianto, Grupano imuna de IP-forbaro, Administranto) (Kreita je 9 Jun. 2006, 18:06)
   Marcos (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Revizianto, Administranto)
   Narvalo (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Revizianto, Administranto)
   PaulP (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Revizianto, Administranto) (Kreita je 10 Mar. 2006, 20:45)
   Roboto de Marcos (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Roboto, Revizianto, Administranto) (Kreita je 7 Jul. 2008, 21:01)
   Siebrand (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Administranto) (Kreita je 11 Jul. 2006, 10:33)
   SistMesEspigRoboto (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Roboto, Administranto) (Kreita je 7 Dec. 2006, 10:39)
   Thomas Guibal (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Revizianto, Administranto)
   ThomasPusch (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Revizianto, Administranto) (Kreita je 21 Apr. 2006, 09:49)
   Tlustulimu (A)(B) (Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Burokrato, Revizianto, Administranto) (Kreita je 11 Jan. 2006, 14:42)
   Umbert' (Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Revizianto, Administranto) (Kreita je 22 Jul. 2009, 21:45)
   Yekrats (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Revizianto, kontrolanto, Administranto)
   לערי ריינהארט (A)(Diskuto | kontribuoj | forbari)‏‎ (Revizianto, Administranto)

(ĉe adminstrantoj devus aperi (A)kaj ĉe burokratoj (B), mankas kelkaj. --Arno Lagrange @ 13:42, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

efikas via ŝanĝo ĉe aspekto de la elmontraĵo. Tamen plu mankas la markilo ĉe Castobranco kaj Umbert' --Arno Lagrange @ 14:35, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton, Arno. Mi jam parte korektis la fuŝon en MediaWiki:Gadget-markadmins.js, tiel ke Castelobranco nun aperas kun markilo. Sed ial Umbert' ne estas tolerata de la skripto, kvankam mi aldonis \ antaŭ la ', ĉar tio ja en ĝavaskripto disigas kaj tial devas esti markata. Krome mi demandis en la rusa vikipedio pri helpo. Ni ni iomete atendu. --Tlustulimu (diskuto) 14:40, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton, Arno. Hoo man aktualigis MediaWiki:Gadget-markadmins.js, tiel ke eĉ Umbert' estas nun ĝuste markata. --Tlustulimu (diskuto) 16:13, 26 Aŭg. 2012 (UTC)

Katrasoj[redakti fonton]

Dankegon, Tlustulimu! ~pikolas d 16:20, 30 Aŭg. 2012 (UTC)

Kara René, ĉu vi havas ideon pri la demando de la diskutpaĝo pri la ŝablono "ĝemeleco"? Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 11:06, 2 Sep. 2012 (UTC)

Informkestoj[redakti fonton]

Sal. Mi iom priesploris la aferon pri informkestoj sed daŭre mi ne komprenas kial ni havas 2+1 informkestojn. Unuavide al mi ŝajnas ke la du bazaj estas sufiĉe similaj laŭ funkciado kaj diferencas nur je parametroj kaj stilo. Por tradukado tio ja povas utili, ĉu tio estas la kialo? Ĉiuokaze, vidu tiun ĉi ŝanĝon, la intenco estis konservi funkciadon de la parametro nomo kaj ŝanĝi la duan iom pli kompreneblen por homoj kiuj nur vidis la skemon de la informkesto (pri la dua mi ne tro certas). Tamen, tio daŭrigus neunuecon inter la du meta-informkestoj. (Persone, al mi ŝajnas la parametroj ŝablono kaj ŝablona koloro en {{informkesto}} iom "fortiritaj de kunteksto".)

PS: Dankon pro la roboto ;) --KuboF (diskuto) 12:41, 15 Sep. 2012 (UTC)

Hi!

  1. It is needed to join two article histories: Ĥarkivo and Ĥarkovo. Somebody just redirected one article to another one and histories left split.
  2. Could you move the whole article to Ĥarkivo?
  3. Is there some page in Esperanto Wikipedia similar to en:Wikipedia:Administrators' noticeboard?

Thanks in advance. --DixonD (diskuto) 19:46, 15 Sep. 2012 (UTC)

La Dosiero:639px-YCNH20101.JPG venas el la angla versio de la artikolo en kiu ĝi estas. Mi klopodis kopii la tiean titolon sed ne aperas la bildo, ĉar ĝi ne estas ankoraŭ en la komunejo aŭ io tia, do tiam mi alŝutas denove la dosieron kiel propran. Mi esperas, ke mi ne fuŝis, sed mi ne scias fari alimaniere.--kani (diskuto) 16:59, 23 Sep. 2012 (UTC)

Dari Feitosa[redakti fonton]

There is a hoax you perhaps by accident protected instead of deleted. Please read this page about this cross wiki sockpuppet vandal. Kind regards, MoiraMoira (diskuto) 17:09, 30 Sep. 2012 (UTC)

Taksonomio[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, Roboto povus anstataŭigi la malnovan angla-lingvan ŝablonon Taksonomio per la nova Esperantlingva. Se vi havas ideojn, estas diskuto en Ŝablono-Diskuto:Taksonomio korektita. Tutkore. --pino (diskuto) 12:59, 7 Okt. 2012 (UTC)

Forigitaj citŝablonoj[redakti fonton]

Sal. Mi planas prilabori citŝablonojn kaj enkadre de tio ankaŭ anstataŭigi malnovajn, eksmodajn citŝablonojn. Ĉu vi bv. povus kopii la enhavon de la lasta versio antaŭ forigo de la ŝablonoj Ŝablono:Cite web kaj Ŝablono:Cite journal al Uzanto:KuBOT/Ŝablono? Sen ties kodo mi ne certas pri parametroj. Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 14:34, 9 Okt. 2012 (UTC)

Saluton, KuboF. Bedaŭrinde mi ne bone komprenas, kion vi ekzakte celas. Do, mi ne scias en kiu formo mi kopiu ion al Uzanto:KuBOT/Ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 16:09, 9 Okt. 2012 (UTC)
La supre menciitaj ŝablonoj estis forigitaj fare de la Petr, sekve mi ilin rekreis en nuna portempa stato. Do ekzistas du versioj: la malnova (nun forigita) kaj la nuntempa. Kaj mi bezonas la enhavon de la malnova (nuntempe forigita) versio - en la plej aktuala stato. --KuboF (diskuto) 18:55, 9 Okt. 2012 (UTC)
Saluton, KuboF. Mi ĵus metis la plej lastan version de la forigita Ŝablono:Cite web al Uzanto:KuBOT/Ŝablono. Kien mi nun metu la kodon de Ŝablono:Cite journal? Ĉu ankaŭ tien? Se jes, ĉu mi iel indiku, kio estas kio?
Sal kaj dankon pro la unua ŝablono! La duan vi povas meti en la saman lokon; mi jam preparis titolojn por distingi ilin. Amike. --KuboF (diskuto) 23:38, 9 Okt. 2012 (UTC)
Saluton, KuboF. Mi ĵus metis la malnovan kodon de Ŝablono:Cite journal al Uzanto:KuBOT/Ŝablono. Nun vi povos okupiĝi pri ambaŭ ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 06:52, 10 Okt. 2012 (UTC)
Dankon, via helpo estis utila! --KuboF (diskuto) 11:20, 10 Okt. 2012 (UTC)

Permpeseto al Robotoj[redakti fonton]

Kara kolego burokrato ! Ni damne neglektadas donon de robota statuso de preskaŭ du jaroj. Ĉi-nokte Makecat-bot (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) faris kelkajn centojn da redaktoj: la funkciigisto estas petinta rajtojn jam antaŭ pluraj monatoj, kaj neniu traktis ĉi tiun peton nek 15-o da aliaj. Ni devas pliboniĝi ĉi rilate. AL @ 07:54, 14 Okt. 2012 (UTC)

bredi- kultivi en mia artikolo pri brasika legomo[redakti fonton]

Kara Tlustukimu, ĝerale mi esta tre dankema, se oni koektas miajn artikolojn, sed ŝifoje ne. Mi jam multon trasukia, kiu nun forestas. Kaj mi havas leksikan problemon: Bredi laŭ nPIV oni nue povas uzi ĉe brutoj/bestoj. Por plantoj estu la esprimo "kultivi". Sed kultivi ankaŭ signifas "krskigi plantojn sub flegado de homo, kaj "bredi" estas laŭ mi krei novajn kulturvarioj ekzemple per selektado, hibridigado au aliaj metodoj. Do la signifoj de la du esprimoj malsamas. Mi certas, ke en via gepatra lingvo ekzistas ankau du esperimo. En la germana ni havas züchten por krei novan kulturvarioj, la metio nomiĝas Züchtung. Kaj por krekigi plantojn ni uzas la vorton "kulivieren" au "anbauen" La problemo estas ke multaj laiko ne povas distingi la du agojn. Ceter mi preferus la terminon brasika legomo, char temas pri legomo el la genro de brasiko. Rigardu ankau folilegomon k.a. legomaj grupoj. Se vi volas, bonvolu kontakti min rete: wolfgang.bohr@esperanto.de au skajpe "borolupiro" —La komenton aldonis, sen subskribo, 87.144.59.107 (diskuto • kontribuoj)

Kara René, mi ĵus verkis novan artikoloĝermon pri la vulkano Izalko lige al la artikolo "Tibor Sekelj". Laŭ modelo de aliaj artikoloj pri vulkanoj (ekzemple Vezuvio en Eŭropo) mi aplikis la informkeston "geokesto", kaj la situomapo devigis uzon de novkreenda Ŝablono:Geokesto lokumilo Salvadoro (ne Ŝablono:Situo sur mapo Salvadoro) - do mi kreis la koncernan ŝablonon "geokesto lokumilo...". Tamen mi supozas, ke la lokumila ŝablono ankoraŭ bezonus parametron "ratio=..." (jen iu numero), mi havas nenian ideon kiel trovi tian nombron de skaligo. Ĉiukaze post apliko de la nova Ŝablono:Geokesto lokumilo Salvadoro en la artikoleto de la vulkano Izalko, la vulkano aspektas situi en la Pacifika Oceano, multe tro sude: ĝi vere situas okcidente de la plej okcidenta el la poziciomape videblaj lagoj, en la okcidenta centro de la lando. Ĉu vi scius ripari la fuŝon? -- ThomasPusch (diskuto) 14:18, 23 Okt. 2012 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ĵus enmetis la valoron 0.635 el la slovaka ŝablono. Nun la markilo en Izalko jam aperas pli norde. Sed ĝi ŝajnas al mi ankoraŭ iomete tro suda kompare al la germana artikolo de:Izalco (Vulkan). Bedaŭrinde mi ne scias, kiel oni kalkulas la rilatumon. :-| --Tlustulimu (diskuto) 14:36, 23 Okt. 2012 (UTC)

Переименование учётки/Rename account[redakti fonton]

Advisors → Мастер теней

Hello. Please rename my account for SUL. Advisor (diskuto) 16:51, 6 Nov. 2012 (UTC)

Problems? +Confirm. Advisor (diskuto) 22:21, 3 Jan. 2013 (UTC)

Changing username[redakti fonton]

Hello and Sat Sri Akaal! I don't know the language so requesting here. I'm changing my username globally to "itarbuttar" as per the meta request. Please check to verify and rename and oblige. Thanks a lot. --TariButtar (diskuto) 13:19, 7 Nov. 2012 (UTC)

Komunumoj de Sarlando[redakti fonton]

Multaj, probable ĉiuj, komunumoj de Sarlando en la ŝablono {{urbo de}} ({{Informkesto germania komunumo}}) prezentatas situi en Francio, do tro sude. Mi kontrolis nur pri la unuaj en la listo de kategorio:Urboj de Sarlando, do

sed probable estas ĝenerala problemo. Ĉu vi havas ideon pri kio temas?

ThomasPusch (diskuto) 15:12, 7 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi trovis la ŝablonon, kiu kaŭzas la tro sudan pozicion sur la mapo. Temas pri {{Situo sur mapo}}. Sed mi ankoraŭ ne scias, kiu el ĝiaj subŝablonoj kaŭzas tion. Do, mi plu serĉos dum la sekvaj tagoj. Ĉu bone?
Strangas nur, ke la sama fuŝo aperas en la sorabaj versioj de {{Situo sur mapo}}, nome hsb:Předłoha:LocMap kaj dsb:Pśedłoga:LocMap. --Tlustulimu (diskuto) 20:54, 7 Nov. 2012 (UTC)
Dankon pro via atentigo. Mi ĵus korektis la ŝablonon {{Situo sur mapo/~*‎}}, kiu antaŭe kaŭzis fuŝon ne nur en la nomitaj artikoloj, sed eĉ en la dokumentado de {{Situo sur mapo}}. Mi pensas, ke mi trovis la solvon. Amike --Tlustulimu (diskuto) 21:57, 7 Nov. 2012 (UTC)

Taksonomio korektita[redakti fonton]

Saluton, Se estas parametro klado1 tipo estas mi volas skribi "klado1 tipo":"klado1" se ne estas skribi Klado:"klado1" Nun estas :

#{{if:{{{klado1|}}}|
#{{!}} Klado: (tie oni skribas la teksto klado aŭ la teksto el la parametro klado tipo.)
#{{!}} {{{klado1}}}

Kiel ŝanĝi? Ĉu vi scias? Antaŭdankon, amike. --pino (diskuto) 17:23, 13 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, Pino. Mi ne komprenas kion vi celas. Ĉu vi povas skribi tion iomete pli klarige? --Tlustulimu (diskuto) 10:25, 14 Nov. 2012 (UTC)
Jes mi volas skribi klado: Stylommatophora aŭ Neformalala grupo: Stylommatophora, la uzanto elektas la tekston per parametro nomata klado tipo. La ĉelo estas povi elekti la tekston. --pino (diskuto) 12:52, 14 Nov. 2012 (UTC)
Saluton, Pino. Via demando ankoraŭ estas por mi sufiĉe enigma, eble pro la lingvaĵo. Mi ĵus rigardis la fontokodon de {{taksonomio korektita}}. Mi trovis la parametron klado1. Sed iun parametron klado 1 tipo mi ne trovis. Ĉu temas pri la sama ŝablono? Krome mi ne scias, kion vi celas.
La kodo estas:
|-valign=top
{{#if:{{{klado1|}}}|
{{!}} Klado:
{{!}} {{{klado1}}}<br><small>{{{klado1 aŭtoritato|}}}</small>}}
Ĉu temas pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 13:11, 14 Nov. 2012 (UTC)
Ne, mi volas krei (uzi) novan parametron nomata "klado1 tipo", (ekzemple kiel en geokesto ŝablono por distrikto kaj distrikto tipo). Se la parametro estas malplena oni skribas Klado:<klado1>, se la parametro estas plena oni skribas teksto de la parametro:<klado>. Ĉu estas ankaŭ enigma? --pino (diskuto) 14:16, 14 Nov. 2012 (UTC)

Mi klopodis trovi. La solvo ŝajnas esti :

#{{if:{{{klado1|}}}|
#{{!}} {{{Klado tipo|Klado}}}:
#{{!}} {{{klado1}}}

Ĉu ne? Amike. --pino (diskuto) 15:52, 22 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, Pino. Verŝajne jes. Sed bonvolu demandi en la ŝablona diskutopaĝo, ĉu tia aldono estas dezirata. --Tlustulimu (diskuto) 16:03, 22 Nov. 2012 (UTC)
Jes estis longatempa demando kaj estas nur aldona ebleco. --pino (diskuto) 20:57, 22 Nov. 2012 (UTC)

Trajno Allegro[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu! Dankon pro rigardante tiun problemon!

Bonvolu rigardi ĉi: [[3]]

Dankon, Azylber (diskuto) 08:19, 16 Nov. 2012 (UTC)

Ŝablono IFA[redakti fonton]

Saluton, mi vidis, ke vi forigis la oblikvojn en {{IFA}}. Ĉu vi intencas lasi ĝin tia? Mi ne kontraŭas, sed tiam mi devos ŝanĝi la paĝojn, en kiuj mi uzis ĝin, por aldoni la oblikvojn mem (mi uzas tiun ŝablonon por indiki la elparolon de francaj urboj, vidu ekzemple Lagord). Mutichou (diskuto) 12:59, 19 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, Mutichou. Mi intencas lasi ĝin tia, por ke eblu alternative /a/, [a] aŭ a, do laŭbezone. Krome mi iomete trarigardas la koncernajn artikolojn. La aldonon de / ne bone pripensante faris uzanto, kiu ne plu emas verki en la esperanta vikipedio. Se vi emas helpi korekti la artikolojn iom post iom, mi ne kontraŭos. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:03, 19 Nov. 2012 (UTC)

Ĉu vi povas helpi?[redakti fonton]

kara Rene, mi volis alsŭti foton "Echolink Bildschirm.JPG" al vikipedio. En la esperantlingva proceduro por alsŭtado mi ne sukcesis. Sed en la germanlingva jes. Tie tuj aperis la demandaro. Mi plenigis ĉion kaj bone funkciis. Nun la bildo bone aperas en la germana Artikolo "Echolink". Demando 1: kion mi faru en la E.-proceduro?

Nun problemo 2: mi esence volis enmeti la foton en la E-artikolon. Do mi provis enmeti ĝin tie. Unua provo kun simpla enmeto de Dosiero:Echolink Bildschirm.JPG ne funkciis. Poste mi provis kopii da foton de la germana al la E-vikio. Tio ankaŭ ne sukcesis. Kion mi fuŝis? --Hans Eo (diskuto) 11:36, 20 Nov. 2012 (UTC)

Pri la ŝablono {{,}}[redakti fonton]

Jes, ja ĝi devenas de samnoma franclingva ŝablono. Vi tute bone korektis ĝin.Xian (diskuto)

Informkesto germania komunumo[redakti fonton]

Bonus funkciigo de la ŝablono {{Informkesto germania komunumo}} aŭ kun signo "_" aŭ signo " " en parametronomoj: praktike uzatas ambaŭ variaĵoj, kaj nun la uzo de signo " ", laŭ mia sperto tre ofta, simple malaperigas la parametron el la artikole montrata informkesto. Nun mi provis adapti la ŝablonon, sed enŝteliĝis erareto, kiun mi ne trovas, kaj ĉar la ŝablono estas plurmilfoje uzata, mi tuj remalfaris miajn malsukcesajn adaptoprovojn. Ĉu tamen eble vi kun via matematika analizemo povus rigardi mian redaktoprovon kaj eble trovi mian eraron?

Sincere, ThomasPusch (diskuto) 23:04, 26 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ĵus aldonis kelkajn alternativajn parametrojn, sed alie ol vi provis antaŭe. Krome la ekzemplo montras, ke ankoraŭ kelkaj parametroj ne funkcias. Do, iu fuŝis foje la ŝablonon. Mi provos nun ripari tion. Poste ni eble eĉ protektu ĝin, por eviti pliajn fuŝojn. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 11:05, 27 Nov. 2012 (UTC)
(+) Mi ĵus kodon aldonis por alternative aperigi du parametrojn, nome loĝantaro kaj loĝantaro-dato, se oficiala_kodo ne estas difinita. Tio jam bone funkcias en la ekzemplo. Sed nun la ŝablono aperas en la kaŝita kategorio Paĝoj en kiuj la ekpansiprofundo estas preterpasita pro vikia limo, nome Highest expansion depth: 41/40. Tio nur videblas en la HTML-kodo de la ŝablono, sed ne en ĝia fontokodo. Mi supozas, ke "kulpas" pri tio la helpaj ŝablonoj pri la meta-datoj. Ĉu la helpaj ŝablonoj tamen restu en la kodo? Se jes, ĉu mi eble provu rearanĝi la meta-datajn ŝablonoj, se eblas? --Tlustulimu (diskuto) 11:22, 27 Nov. 2012 (UTC)
La meta-dataj ŝablonoj tre gravas, aŭ pli precize tre gravas aranĝo ke per aktualigo de nur 14 vikipediaj listoj (federaciaj landoj krom Berlino kaj Hamburgo) kaj de 2 vikipediaj artikoloj (Berlino kaj Hamburgo) eblu aŭtomate aktualigi ĉiujn nombrojn de loĝantoj en la miloj da artikoloj pri administraj unuoj de Germanio. Alikaze permana aktualigo unufoje jare estus komplete nerealisma tasko. La sistemon ja aplikas pluraj lingvaj vikipediaj branĉoj, do ne nur la esperantlingvaj redaktantoj fidas je tia rezulte eleganta solvo, kaj principe eblas rigardi kiel faras la aliaj. Dum la lastaj monatoj, kiel klaras, la tute bela sistemo en la esperantlingva vikipedio ĝeniĝis per tio ke la ŝablonaj listoj de administraj unuoj kaj loĝantonombroj ne plu akceptis la oficialajn kodojn kun interspacoj, ekzemple 01 0 53 010 por vilaĝeto Besenthal en Ŝlesvigo-Holstinio, sed nur sen spacoj, ekzemple 01053010; mi ne vidis alternativon ol iom post iom permane adapti ĉiujn informkesto-aplikojn al oficialaj kodoj sen spacoj, kaj vidas ke tio estos laboro unufoja kun posta profito multjara... Tamen, viaj ĵusaj ŝanĝoj en la {{informkesto germania komunumo}} ankoraŭ ne bone funkcias: nun redakte aperas ruĝaj ligiloj
La ŝablona strukturo ne estas senproblema, sed se la germanoj, angloj, nederlandanoj ktp. sukcesas apliki la sistemon de regula aktualigo de datumoj el listo, iel ĉe ni ankaŭ devus povi re-funkcii... Ja jam plurajn jarojn la tuto funkciis, nur poste ĝeniĝis pro ŝanĝiĝoj de la germanaj "originaj" listoj. Despli ke la sistemo ankaŭ aplikatas pri administraj unuoj de Luksemburgio, kaj principe estus ankaŭ bona ideo por administraj unuoj de aliaj landoj, en landoj pri kiuj ekzistas multaj e-lingvaj vikipediaj artikoloj, kaj permana aktualigo sekve kostas tro da tempo. -- ThomasPusch (diskuto) 12:03, 27 Nov. 2012 (UTC)
PS: Mi povus vivi kun iom malperfekta solvo, ke informkeste nur montratas loĝantonombro pere de parametro "oficiala kodo" kaj la koncerna listo (do forestus alternativaj parametroj loĝantaro kaj loĝantaro-dato) - ĉiu neurba kaj urba komunumo, komunumaro, distrikto, distriktaro kaj lando havas oficialan kodon, nur onoj de komunumo ne (urbopartoj, kvartaloj, komunumopartoj...). Se estas e-lingva artikolo pri tiom malgranda administra unuo, malpli ol komunumo, laŭ mi tute sencas ne apliki la informkeston germania komunumo, sed meti laŭeble malmultajn kaj prefere "eternajn" informojn, kiujn ne necesos iam poste aktualigi (ni jam havis komunajn tiajn ekzemplojn kiel urbodistriktoj aŭ kvartaloj de Berlino, kiel SpandauFrohnau). La prigermaniaj e-lingvaj artikoloj estu, kaj povu ampleksiĝi, sed ili baze estu facile flegeblaj, ĉar pli necesus koncentrigi la laboron je priskribo de aliaj landoj, kiuj nun havas multe malpli da vikipediaj artikoloj. -- ThomasPusch (diskuto) 12:28, 27 Nov. 2012 (UTC)
Nun redakte aperas (denove la hazarda ekzemplo vilaĝo Besenthal)
Saluton, Thomas. La kialo por la fuŝo estis tute simpla. Mankis { ĉe parametro, tiel ke la vikia softvaro traktis tion kiel ŝablonon. Nun ankoraŭ estas problemo pri la parametro montrukoordinatojn. Kion vi proponas? --Tlustulimu (diskuto) 13:02, 27 Nov. 2012 (UTC)
Kiu problemo? En mia ekzemplo pri vilaĝo Besenthal la informkeste donitaj geografiaj koordinatoj bone montratas paĝosupre kaj ankaŭ la poziciiga globeto sur la mapo de Germanio ŝajnas esti en bona loko. Almenaŭ nun mi ne konstatas problemon. ThomasPusch (diskuto) 19:34, 28 Nov. 2012 (UTC)
Ankaŭ en aliaj paĝoj, ĉio ŝajnas bone funkcii, kaj rilate al la geografiaj koordinatoj kaj al uzo ĉu per signo "_" ĉu per signo " " en parametronomoj. Koran dankon pro la peno. ThomasPusch (diskuto) 19:40, 28 Nov. 2012 (UTC)

Permesoj por robotoj[redakti fonton]

Sal. Bv. noti novajn petojn en Vikipedio:Roboto/Permespeto. Temas precipe pri JagRoBot, mia ĉeĥa amiko, neesperantisto, kiu akceptis helpi nin pri P:KV. Amike. --KuboF (diskuto) 17:01, 27 Nov. 2012 (UTC)

Jagro jam lanĉis roboton eĉ sen robota statuso, bv. doni robotan statuson. Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 21:29, 5 Dec. 2012 (UTC)

Taksonomio korektita[redakti fonton]

Estas nun kelkaj problemoj ekz Griza bradipo sed ĉu vi vidas Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Fina_anstata.C5.ADigo ? La punkto 3 alinomigi Ŝablono:Taksonomio korektita al Ŝablono:Taksonomio solvos la problemojn. Ĉu vi estas administranto ? Ĉu vi povos finaranĝi la 4 punktoj ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 10:08, 28 Nov. 2012 (UTC)

Re: Stranga enhavo en rajtoprotokolo[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, ĉu vi rimarkis mian respondon al via komento en mia uzantopaĝo? Nun mi rimarkis, ke alia longjara vikipediisto ĝeniĝas pro neaŭtomata aprobado de liaj korektoj, nur ĉar li nun uzas alian nomon ol antaŭe (Uzanto:Mirmal antaŭe jam ekde 2002 laboris kiel Uzanto:Miroslav MALOVEC). Mi ŝatus helpi al li, igante lin revizianto tuj por ke li ne devu esti ĉiam de iu aprobata antaŭ atingi la minimumam nombron de redaktoj en tiu konto. Antaŭe mi tamen preferus scii, ke vi ne kontraŭas tian ĉi agadon, en kazoj kiam mi aŭ iu alia administranto agas laŭ sia bontrovo kaj per ĝi iusence "garantias" la spertecon de la uzanto kiu pro iu kialo ne jam fariĝis revizianto aŭtomate. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 16:35, 2 Dec. 2012 (UTC)

Polaba lingvo[redakti fonton]

Pardonu tion, ke mi redaktis la artikolon anstatŭ aldoni ion al la diskutpaĝon. Mi aldonis la ŝablono {{sen fontoj}} malgraŭ la ŝablono {{redaktata}} ĉar mi ne ŝanĝis la enhavon de la artikolo mem, sed nur aldonis ion antaŭtekstan. Nu, jes, estas fonto, sed en la artikolo estas neniu citilo.

Eble verku la artikolon iel jene:


La grandeco de la lingva teritorio grandparte rekonstrueblas per la loknomoj, kiuj montras certajn karakterizaĵojn de la polaba lingvo kaj limigas ĝin disde la malnova soraba lingvo en la sudo kaj la pomorania lingvo en la oriento.<ref>Die Slawen in Deutschland, Pĝ. 52</ref> La polaba havis la jenajn trajtojn:<ref>Die Slawen in Deutschland. Pĝ. 53</ref>

Referencoj[redakti fonton]

<references />

  • diversaj. (1985) Die Slawen in Deutschland. Berlino: Akademie-Verlag., paĝoj 51-54 germane

--Frglz (diskuto) 21:35, 2 Dec. 2012 (UTC)

Uzbekujo[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi bonvolus vidi Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Mistajpo_dum_alinomigo kaj laŭe removi Uzbekio al Uzbekujo? Por tio necesas administraj rajtoj. darkweasel94 (diskuto) 21:10, 4 Dec. 2012 (UTC)

astronomiisto/astronomo[redakti fonton]

Ambaŭ bonas, sed ĉu vi preferas astronomo ol astronomiisto? Mi preferas astronomiisto ĉar ĝi estas pli Esperanta. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 17:13, 9 Dec. 2012 (UTC)

Mitulkulturo/mitulbredado kaj konkokulturo/konkobredado[redakti fonton]

Vi povas fari la modifojn por konservi la historion de tiuj paĝoj, mi ne plu kontribuas momente al tiuj paĝoj. Fakte mi ne komprenis la klarigojn pri alinomigo por konservi la historion kaj verŝajne mi trafos la saman problemon ĉar ofte komence de traduko mi ne scias ĉu oni devas diri por ekzemplo: "insulo de Oléron" aŭ "insulo Oléron" se "Oléron" estas la nomo de la insulo mem aŭ la nomo de urbo aŭ monto sur tiu insulo, do ofte kiam tio klariĝas mi devas alidirekti la tradukitan paĝon.--Xian (diskuto) 15:59, 12 Dec. 2012 (UTC)

Tradukendaĵoj[redakti fonton]

Mi ofte tradukis (de la angla al Esperanto) materialon de Vikimedio (precipe jaraj monkolektaj alvokoj). De tiam mi ricevas informojn pri tradukendaĵoj. Sed mi nun ne plu havas nek sufiĉe da tempo nek da energio nek da emo por Esperantigi ĉiun tiun materialon kiu fakte ne estas tiom nemalhavebla en la ILo ĉar precipe temas pri argumentado por instigi homojn mondonaci por vikimediaj projektoj. Mi imagas ke tia argumentado en diversaj nacilingvoj sufiĉas kaj ne nepre necesas havi ilin ankaŭ en Eo. AL @ 19:28, 12 Dec. 2012 (UTC)

Saluton Tlustulimu! kaj dankon pro aldono de lini-skemo al artikolo Trajneto de La Rhune. Mi ĝin iomete kompletigis laŭ la koresponda franca artikolo. Bv kontroli ĉu mi faris erarojn aŭ ne, ĉar mi ne studis la de vi uzitan ŝablonon. --Dominik (diskuto) 17:30, 16 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Dominik. La liniskemo estas en ordo. Ĉu vi povus traduki la francajn tekstojn en ĝi, kiel ekz. le ravin ktp.? --Tlustulimu (diskuto) 17:35, 16 Dec. 2012 (UTC)
✔ Farite --Dominik (diskuto) 19:11, 16 Dec. 2012 (UTC)