Viossa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viossa
konstruita lingvopiĝino
Prononco /viˈosa/
Dato 2014
Lingvistika klasifiko
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sen valoro
Angla nomo Viossa
Franca nomo Viossa
Fontoj rusa, albana, japana, greka, finna, norvega, svisgermana
vdr

Viossa estas eksperimenta piĝina planlingvo, kreita per komunuma kunlaborado ekde 2014. Ĝin kreis membroj de la Reddit-komunumo r/conlangs. La lingvo estas kreita por eksperimenti pri interlingva kontakto kaj interlingva influado.

La nomo de la lingvo estas kuntiriĝo de la viosaj vortoj "vi" (ni) kaj "glossa" (lingvo).[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La projekto de Viossa komenciĝis la 24-an de decembro 2014, fare de membroj de la oficiala Skype-grupo de la Reddit-komunumo r/conlangs.[2] Ili disvolvis la lingvon pere de videotelefonado, kio ebligis simuladon de la ĉirkonstancoj, en kiuj piĝinoj normale ekestas, malgraŭ fizika distanco inter la partoprenantoj. Ĉiu partoprenanto elektis unu lingvon, kiu estis reciproke komprenebla kun kiel eble malplej da partoprenantoj, kaj oni ĝenerale ne rajtis uzi la anglan.[3][4]

Komence Viossa formiĝis el ĉirkaŭ sep fontaj lingvoj, elektitaj de la unuaj ses parolantoj (nome la rusa, la albana, la japana, la greka, la finna, la norvega kaj la svisgermana). Poste ankaŭ aliaj lingvoj (ekzemple la nord-samea, la malnovangla, la sveda, la ajnua, la irlanda kaj latino) influis la piĝinon, kiam aliĝis novaj parolantoj, kiuj enkondukis vortojn kaj gramatikaĵojn el novaj fontolingvoj.

Viossa estis la dua fojo, ke la grupo r/conlangs provis krei konstruitan piĝinon. La unua projekto nomiĝis "NEA (No English Allowed)" (t.e. "la angla estas malpermesita"), kaj ĝi malsukcesis ĉar oni emis simple paroli kun aliaj partoprenantoj per komunaj lingvoj anstataŭ miksi ilin.[2]

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Unu karakteriza trajto de Viossa estas ĝia manko de lingvaj normoj, precipe kiam temas pri gramatiko kaj ortografio. Ĉiu uzanto de la lingvo kreas sian propran idiolekton (unuhoman dialekton), kies frazstrukturo, vortprovizo kaj literumado varias laŭ propra prefero kaj socia kunteksto. La lingvo uzas la principon "se ĉiu povas kompreni ĝin, ĝi estas Viossa".[2] Pro tio oni povas priskribi la lingvon nur per ĝeneralaj priskriboj, kiuj ne ĉiam kongruas kun la uzado de ĉiuj parolantoj. Individuaj lingvaj variaĵoj kutime havas fortan influon de la denaska lingvo de la parolanto, kaj tial oni fojfoje diras, ke Viossa estas interlingvo.

La plejmulto de uzantoj de Viossa uzas SVO-vortordon, kvankam kelkaj uzas SOVOSV laŭ esploro de Nichols en 2021. Gramatika kazo estas kutime ne markita, sed fojfoje ja okazas verba konjugacio laŭ gramatika persono kaj nombro (kvankam tio ne okazas, kiam subjekto havas du aŭ pli da substantivaj frazpartoj). Pronomoj varias laŭ persono kaj nombro, sed ĝenerale ne estas genra distingo.[5]

Ortografio en Viossa varias multe inter parolantoj, kaj laŭ multaj parolantoj ortografio estas kvazaŭ maniero por arte esprimi sin.[6] Oni kutime skribas per la latina alfabeto, ofte kun diversaj diakritaj signoj kaj maloftaj literoj. Tamen, parolantoj ankaŭ elpensis alternativajn skribsistemojn per la cirila alfabeto, la hebrea alfabeto, japanaj kanaoj, kaj la ĉina skribo.

Komunumo[redakti | redakti fonton]

La Viossa-komunumo ekzistas preskaŭ nur en la interreto, kaj ĝia kerno estas en Discord, kie oni lernas kaj instruas la lingvon pere de mergado. Tradukado inter Viossa kaj aliaj lingvoj estas plejparte malpermesita,[6] krom ekzemple ĉe akademiaj studoj de la lingvo kaj ĉe belartaj tradukoj.

Ekzistas vikio en Viossa, kiu nomiĝas "Vikoli" kaj uzas MediaWiki. Ekzistas originala muziko en la lingvo, plej menciinde la albumo Korohtella de DJIMA, kiu eldoniĝis en februaro 2022.[7] Ekzistas ankaŭ pluraj podkastoj en Viossa, ekzemple Davi Hanu![8] Kaj K'Slucj,[9] kiuj ambaŭ neregule eldonas novajn epizodojn.

Flago[redakti | redakti fonton]

La flago de Viossa

Kiel simbolon de la lingvo oni ofte uzas la flagon de Viossa, kiu konsistas el blua birdo en blanka cirklo sur blua fono. La birdo estas kolombo, kiu estas elektita ĉar la anglaj vortoj por kolombo ("pidgeon") kaj piĝino ("pidgin") sonas tre simile. La pozo de la kolombo figuras la literon V, la unua litero de la nomo de la lingvo. La flagon proponis la uzanto u/clausangeloh en 2016, kaj la uzitaj koloroj estas #00bbff kaj #fff.[10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Viossa (angle). Wiktionary (2022-01-10). Alirita 2022-12-23.
  2. 2,0 2,1 2,2 Gwaur's conlangs: Viossa. Alirita 2022-12-22.
  3. LCC8 Speakers & Presenters | Language Creation Society (angle). Alirita 2022-12-22.
  4. Tabor, Trent. Breaking the Boundaries of Language Through the Power of Conlangs. Alirita 2022-12-22.
  5. Nichols, Shane. Morphological and Syntactic Diversity Among Viossa Speakers. Alirita 2022-12-22.
  6. 6,0 6,1 Language of the Month May 2022: Viossa - The Language Museum. Alirita 2022-12-22.
  7. Korohtella by DJIMA (2022-02-02).
  8. Davi hanu! on Apple Podcasts. Alirita 2022-12-23.
  9. K'Slucj?. Alirita 2022-12-23.
  10. Viossa Flag. Alirita 2022-12-22.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]