Besarabio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Besarabio
Historia regiono
Blazono
historia regiono • historia regiono de Ukranio [+]

LandojMoldavio, Ukrainio
- koordinatoj46° 50′ 0″ N, 29° 0′ 0″ O (mapo)46.83333333333329Koordinatoj: 46° 50′ 0″ N, 29° 0′ 0″ O (mapo)


Besarabio (Tero)
Besarabio (Tero)

Besarabio (Moldavio)
Besarabio (Moldavio)
DEC
Besarabio
Besarabio

Map
Besarabio
Vikimedia Komunejo:  Bessarabia [+]
vdr
Besarabio en Eŭropo
(Basarabia în Europa)

Besarabio (rumane Basarabia, ukraine Бессарабія kaj ruse Бессарабия, do "Besarabija", germane Bessarabien, angle Bessarabia) estas historia teritorio en sudorienta Eŭropo, kiun limigas la rivero Prut okcidente, la rivero Dnestro oriente kaj la Nigra Maro sude. La historia teritorio de Besarabio grandparte identas kun la parto de la nuntempa ŝtato Moldavio okcidente de la rivero Dnestro, nur la sudo (Buĝak), kaj la pleja nordo (ĉirkaŭ la urbo Ĥotin, kiu tamen laŭ aliaj difinoj ankaŭ kalkulatas parto de la nordokcidente najbara historia regiono Bukovino) apartenas al Ukrainio. Dum jarcentoj la lando estis "bufrozono" inter la grandpotencoj Aŭstrio, la Rusia Imperio kaj la Otomana Imperio. La nuntempa nomo de la teritorio tamen ekestis nur en la jaro 1812, kiam la Princlando Moldavio devis cedi la regadon al la Rusia Imperio kaj populariĝis la rusa nomo Бессарабия. Post tio la plejparto de la rumanlingvanoj, sed ankaŭ de multaj judoj kaj de la germanlingvaj setlintoj la loĝata regiono ĝis la jaro 1917 estis gubernio de la rusa cara imperio, sekve ĝis la Dua Mondmilito estis orienta provinco de Rumanio, estis okupita de la Ruĝa Armeo de Sovetunio kaj post la milito ekapartenis al la tiam kreita Moldavia Soveta Socialista Respubliko de Sovetunio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo „Besarabio“ (kun vokalo -e- laŭ la rusa kaj aliaj lingvoj, kvankam rumane Basarabia kaj gagauze Basarabiya kun vokalo -a-) devenas de la valaĥia nobela dinastio "Basarab", kiu tie regis dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj, kaj havas neniun rilaton al la vorto Arabio. Origine nur la suda triono de la regiono nomiĝis latine Terra Bassarabum. Nur post la rusia transpreno de la regado dum la jaro 1812 la nocio "Besarabio" iĝis kutima por la tuta areo inter la riveroj Prut kaj Dnestro.

Blazono[redakti | redakti fonton]

Al bildkarton el Besarabio de 1856.

La centra motivo de la besarabia blazono estas kapo de uro, kiun ĉirkaŭas supre kvinpinta stelo, maldekstre (heraldike dekstre) rozo kaj dekstre (heraldike maldekstre) lunarko. La blazona dezajno bildigita maldekstre devenas el dokumento en kiu la nacia asembleo de Besarabio ("Sfatul Ţării") la 9-an de aprilo 1918 "por eternaj tempoj" deklaris la aliĝon de la teritorio al Rumanio.

La uro jam estis la simbolo de la Princlando Moldavio, al kiu la regiono apartenis ĝis la jaro 1812.

Lando kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Besarabio, kiel skizite, estas pejzaĝo borde de la Nigra Maro, inter la riveroj Prut okcidente kaj Dnestro oriente. Ĝi markas la transiron de la montaro Karpatoj okcidente al la orienteŭropa stepo oriente. La regiono kovras areon de proksimume 450 km × 100 km, do pli-malpli 45.000 km². La suda triono (Buĝak), kaj la pleja nordo (ĉirkaŭ la urbo Ĥotin) nuntempe apartenas al Ukrainio kaj konsistigas la okcidenton de la Odesa respektive la orienton de la Ĉernivca provinco – la pli granda resto konsistigas la plejparton de la nuntempa ŝtato Moldavio.

Agrikulture, Besarabio divideblas en tri zonojn. La nordo kiel antaŭmontaro de la Karpatoj estas parte per arbaroj kovrita altebenaĵo ĉirkaŭ 400 metrojn super la marnivelo. La regionaj arbaroj konsistas ĉefe el kverkoj kaj fagoj, kaj la teritorio estas tranĉata de profundaj kanjonoj. La meza parto, same kovrita de arbaroj, ekde la urbo Tighina iom post iom transiras al la teritorio Buĝak en la sudo, senarba pejzaĝo kun ondosimilaj malaltaj montetoj ĉirkaŭ 100 metrojn super la marnivelo. Sub alta stepa herbaro troviĝas tre fekunda ĉernozjomo. Ĉiuj riveroj de la sudo kun malalta altecodiferenco fluas sudorienten al la Nigra Maro kaj dum someroj la malgrandaj el tiuj riveroj estas preskaŭ senakvaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de la regiono ĝenerale estas kontinenta, kun sekaj kaj varmegaj someroj, kaj kun frostaj vintroj. En la stepa sudo la klimato estas aparte seka (averaĝa jara pluvo 300 mm), kio en aparte sekaj jaroj sen artefarita akvumo gvidas al misrikoltoj. Aliflanke subitaj pluvegoj ankaŭ povas kaŭzi gravajn inundojn, kiam la etaj riveroj ne sukcesas teni la akvoamasojn. En la arbaroriĉa nordo jara pluvokvanto 600 mm estas averaĝa.

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

La kapitalo de Besarabio ĉiam estis la tre fekunda ĉernozjoma grundo, kiu ĉiam garantiis riĉajn rikoltojn de vino, tritiko, mileo, maizo kaj diversaj fruktoj. Besarabio tradicie estis pura agrikultura lando kaj eksportis precipe vinon, melonojn kaj kukurbojn, legomojn, tabakon, grenon kaj lanon, kiujn liveris la multnombraj ŝafoj, aparte el la specio Karakula ŝafo, kies tondo rezultigas aparte fajnan lanon. Ankoraŭ nuntempe la agrikultura produktado estas tre grava. En la tuta ŝtato Moldavio ekzemple dum la jaro 2000 pli-malpli 40 procentoj de la malneta enlanda produkto kaj du trionoj de ĉiuj eksportoj estis agrikulturaj.

Bovaro kun paŝtisto en stepo de la regiono Buĝak de Besarabio dum la jaro 1940

Eksportotajn produktojn la farmistoj tradicie transportis al la haveno de la urbo Odeso en Ukrainio borde de la Nigra Maro. Post la aliĝo de la teritorio al Rumanio dum la jaro 1918 tiu transportovojo tra la tiam sovetunia urbo Odeso forfalis, kaj dum la posta tempo de aparteno al Sovetunio la prezoj por agrikulturaj eksportoj entute estis malfavoraj por la lokaj produktistoj. Ioma kompenso dum la 1930-aj jaroj estis eksporto de oleoplantoj (kiel heliantokolzo) kaj de sojfaboj al la Germana Regno je fiksaj kaj produktiste favoraj prezoj. En agrikulturaj laboroj, ekzemple dum plugado aŭ dum trenado de ĉaroj, tradicie multe helpis bovoj kaj malmulte ĉevaloj.

Industria produktato pro la malmulto de lokaj energiofontoj sufiĉis nur por la regiona merkato, kaj precipe limiĝis al produktado de agrikulturaj iloj. En lagunoj borde de la Nigra Maro tradicie kolektiĝis salo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj trafikaj vojoj kaj dum la Antikvo kaj la Mezepoko estis la riveroj, kaj regado de la teritorio signifis precipe kontroli ilin. Grava komerca vojo gvidis de la preskaŭinsulo Krimeo tra la marbordo de Besarabio ĝis la Mediteranea Maro. Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj tiun vojon kontrolis la itala urboŝtato Ĝenovo kaj sekurigis ĝin per fortikaĵoj. Ĝis la konkero de Krimeo fare de la Otomana Imperio en la jaro 1475 tiu vojo estis la okcidenta parto de la Silka Vojo. La fortikaĵo de la urbo Bilhorod-Dnistrovskij sub la nomo Mauro Castro dum la 14-a jarcento apartenis al la Ĝenovanoj. Plian komercan centron ili havis en la urbo Tighina borde de la rivero Dnestro.

La reto de stratoj en la lando ĉiam estis subevoluinta kaj malhelvis ekonomian prosperon. En la jaro 1930 ekzistis nur 800 kilometroj da pavimitaj stratoj kaj 7000 kilometroj da sablaj vojoj, kiuj nur paseblis dum seka vetero. La unua fervoja linio ekde la jaro 1871 konektis la regionan ĉefurbon Kiŝinevo al la Rusia Imperio. Kiam la regiono en la jaro 1918 aliĝis al Rumanio, la fervoja reto tiam ampleksanta 1300 kilometrojn estis ŝanĝita de la rusiaj larĝŝpuraj fervojaj trakoj al la mezeŭropaj trakoj. Kiam la areo estis konkerita fare Sovetunio kadre de la Dua Mondmilito, oni reŝanĝis ĉiujn fervojajn liniojn al la rusia sistemo. La ŝipa komerco post la 19-a jarcento malprosperis, malmultis transportaj ŝipoj sur la rivero Prut, kaj post la jaro 1918 tute ĉesis transportŝipa trafiko sur la rivero Dnestro, tie kie ĝi tuŝis Besarabion, pro tio ke la rivero signis la ambaŭflanke armite gardatan limon inter Rumanio kaj Sovetunio.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Krom la besarabia ĉefurbo Kiŝinevo (rumane Chişinău) ĝis la 19-a jarcento ne ekzistis signifaj urboj. La urbo, kiu ekde 1812 situis ĉe la rando de la Rusia Imperio, tamen en la cara regno ne havis bonan renomon, sed konsideriĝis postenejo por punitaj protestemuloj. Ekzemplo estis la juna poeto Aleksandro Puŝkin, kiu inter la jaroj 1820 kaj 1823 estis pune postenigita kiel tradukisto en la urbo kaj kiu tre ĝemis pri tiu sorto.

Ekde la jaro 1834 la urbo ricevis imperian urbobildon kun larĝaj kaj longaj stratoj kaj imponaj konstruaĵoj. Tamen principe Besarabio restis agrikultura lando kaj la granda plejparto de la loĝantaro pluvivis en malurbaj kamparaj loĝlokoj for de la regiona centro. La pli grandaj el tiuj malcentraj loĝlokoj estis merkatejoj. Iuj toponimoj en la sudo indikis pri la dumtempa aparteno al la Otomana Imperio kaj al tataraj loĝantoj, kiel Akkerman (turke por "blanka fortikaĵo", nuntempe Bilhorod-Dnistrovskij en Ukrainio), Bender (turke por "pordego", nuntempe Tighina), Tatarbunar, Ismail, Tuzla, Kubey kaj Manuk-Bey.

Loĝlokoj kun urba karaktero (kun nombro da loĝantoj) dum la jaro 1937 estis:

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Dum la rumania censo de 1930 Besarabio havis pli-malpli 2,8 milionojn da loĝantoj. La loĝantaro konsistis el

  • 57 procentoj da rumanlingvanoj (moldavianoj)
  • 12 procentoj da rusoj
  • 11 procentoj da ukrainanoj
  • 7 procentoj da judoj
  • 6 procentoj da bulgaroj
  • 3 procentoj da besarabigermanoj
  • 1 procentoj da aliaj, inter ili gagauzoj, ciganoj, grekoj, armenoj kaj kozakoj.

Kiel postulis la rusiaj aŭtoritatoj, la etnaj grupoj dum la 19-a jarcento loĝis en etne homogenaj vilaĝoj. Inter la setlistoj vokitaj el Germanio komence eĉ ekzistis divido inter luteranaj kaj katolikaj germanaj vilaĝoj. Ekde la jaro 1918 ekmiksiĝis la etnaj grupoj en la vilaĝoj. La interrilatoj de la anoj de la unuopaj etnoj estis pace najbaraj, kvankam etne miksitaj nuptoj kaj do familiofondoj pro la malsamaj lingvoj kaj religioj restis relative maloftaj.

Judaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La rusia carino Katarina la Granda en la jaro 1791 devigis preskaŭ ĉiujn judojn de la Rusia Imperio ("Aŝkenazoj") translokiĝi al la plej okcidentaj provincoj de la imperio, kaj per tio kreis la je granda plimulto judajn urbetojn kaj urbokvartalojn, kiuj jide nomiĝis "Ŝtetl". Ŝian politikon plejparte sekvis la postaj caroj, kaj post la jaro 1812 ankaŭ Besarabio iĝis "setliga distrikto" por la judoj de la imperio. Tamen ĝis la jaro 1935 validis aparta aŭtonomia statuso, tiel ke la judoj tie suferis malpli de diskriminacio ol en la cetera cara regno. Ekzemple ĝis tiu jaro judoj en Besarabio rajtis aĉeti grundon, kio estis malpermesata en la cetero de la Rusia Imperio. Aldone al la judoj el la cara regno, kiuj translokiĝis en la regionon, venis pliaj samkredanoj el Germanio kaj Pollando, kiuj plejparte parolis jide kaj altiriĝis de la intensa juda kultura kaj religia vivo en la regiono. Sekve en la pli grandaj urboj baldaŭ ekzistis procentaĵo de preskaŭ 40 procentoj da judoj.

Dum la sekvaj jardekoj la laŭleĝa malpli-diskriminacio iom post iom similiĝis al la malfavora situacio en la resto de la Rusia Imperio. Tamen ĝis la plena forigo de kontraŭjuda diskriminacio dum la Oktobra Revolucio de 1917 en la regiono restis iuj avantaĝoj por la lokaj judoj kompare al la cetera imperio, kiujn kaŭzis la tre malcentra situo de la provinco ene de la cara regno.

Kolora litografio el la jaro 1904 pri la situacio de la judoj en la Rusia Imperio

Post la murdo de la reformema caro Aleksandro la 2-a dum la jaroj 1881 la ĵus forprenitaj limigoj al la judoj estis reenkondukitaj. Ĉie en la sudo de la Rusia Imperio ekestis kontraŭjudaj pogromoj – komence kun la escepto de Besarabio, kie la tutŝtata juda malplimulto multloke estis regiona plimulto. Fine la 6-an de aprilo 1903 tamen ankaŭ en Kiŝinevo en pogromo mortis 47 judaj loĝantoj – la eldonisto de la sola regiona gazeto, Бессарабецъ (Besarabec), konscie propagandaĉis cele al tiu ideologia murdo. La reago al dokumentado de tiu evento en la monda gazetaro estis forta, eĉ ene de Rusio. Ekzemple en julio 1905 transdoniĝis kontraŭ-pogroma usona peticio al la rusia caro, kiu tamen ne havis efikon rilate al la imperia politiko. En 1905 okazis dua pogromo kun 19 murditoj. Poste, dum la Dua Mondmilito, dum la okupo de la regiono fare de la armeoj de Rumanio kaj Nazia Germanio, unue masakre murdiĝis multaj judoj, kaj sekve la postvivintoj estis senditaj en mortigaj marŝegoj en la rumane okupitan Ĉednestrion, kie preskaŭ ĉiuj, kiuj ne mortis marŝinte, sisteme estis murditaj.

Bulgaraj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Unuopaj bulgaraj familioj jam fine de la 18-a jarcento kiel elmigrintoj venis al la sudo de Besarabio, la regiono Buĝak, ĉar ili serĉis rifuĝon de la Otomana Imperio. Pli grandaj grupoj enmigris post la rusia transpreno de la regado kaj setlis en la okcidento ĉirkaŭ la urbo Bolgrad, kaj en la teritorioj forlasitaj de la tataroj en la sudo de la lando. Dum 1819 la tiam 24.000 bulgaroj en Besarabio ricevis etnan administradon kaj privilegian statuson de setlistoj.

La regioneto "Dobruĝa" ĉe la sudokcidenta limo de Besarabio estis postulata kaj de Bulgario kaj de Rumanio, ĉar kaj bulgaroj kaj rumanoj vivis tie kaj la ŝtato Rumanio nepre deziris teritorian aliron al la Nigra Maro. La besarabiaj bulgaroj estis influitaj de tiu konflikto, sed ekde la bulgaria ribelo de 1876 ankaŭ de la movado de bulgaroj luktantaj por sendependeco disde la Otomana Imperio. Dum la ribelo Ĥristo Botev, bulgaro vivanta en Besarabio, konkeris vaporŝipon sur la rivero Danubo kaj kune kun aliaj 200 ekzilitaj bulgaroj partoprenis en la kontraŭ-otomanaj bataloj. Plie dum aprilo 1877 la caro Aleksandro la 2-a deklaris militon al la Otomana Imperio kun la celo"liberigi la bulgarojn kaj aliajn popolojn de la Balkano", kio finfine rezultigis interalie la sendependiĝon de la ŝtato Rumanio, kaj ankoraŭ pli poste la aliĝon de la ĝis tiam rusie regita Besarabio al la rumana ŝtato.

Germanaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Germanaj elmigrintoj, kiujn la rusia caro vokis dum la jaro 1813 al la regiono, por agrikulture evoluigi ĝin, vivis en la sudo de Besarabio inter la jaroj 1814 kaj 1940. Dum la 125 jaroj de vivado en Besarabio la germanaj loĝlokoj multiĝis de unue 24 al fine pli ol 150 – kaj la nombro de germanlingvanoj entute de komence ĉirkaŭ 9.000 kreskis ĝis pli ol 93.000 personoj. La komence garantiitaj privilegioj, interalie la memadministrado per germanlingva Fürsorgekomitee ("prizorga komitato") kun sidejo en Odeso, forpreniĝis dum la jaro 1870. Ĉefe pro la enkonduko de multjara militservodevo en la armeo de la Rusia Imperio multaj besarabiaj germanoj sekve elmigris al Norda kaj Suda Amerikoj – precipe al Norda kaj Suda Dakoto, Kanado, Argentino kaj Brazilo.

Dum aŭtuno 1940 la plejparte sur propraj farmoj laborantaj besarabiaj germanoj preskaŭ komplete forlasis la landon. Antaŭe dum junio 1940 la Ruĝa Armeo de Sovetunio sekve de la Molotov-Ribbentrop-pakto okupis la landon kaj tuj komencis enkonduki stalinisme komunisman socian kaj ekonomian sistemon paralelan al la aliaj partoj de Sovetunio. La institucioj de Nazia Germanio sub la slogano "Heim ins Reich" ("Hejmen en la Regnon" subtenis la translokigon de la germanoj al teritorioj apartenantaj aŭ konkeritaj de Nazia Germanio. Inter tiuj besarabiaj germanaj familioj estis la gepatroj de la posta germania prezidento Horst Köhler.

Gagauzaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Nun en al sudo de Besarabio (do en la sudo de la nuna ŝtato Moldavio) vivas pli-malpli 175.000 ortodokse kristanaj gagauzoj, en la aŭtonoma respubliko Gagauzio kun la ĉefurbo Comrat.

La antaŭuloj de la gagauzoj probable estis "kumanoj", la okcidenta parto de kipĉakoj, kiuj vivis en la oriento de la Balkana Duoninsulo. Dum la 13-a jarcento ili iĝis katolikoj. Inter 1812 kaj 1845 nomadoj el la sudokcidenta limregiono Dobruĝa enmigris en la sudon de Besarabio, en la regionon Buĝak, en loĝlokojn kiel Avdarma, Comrat, Congaz, Tomai kaj Cismichioi kaj parte plu al la preskaŭinsulo Krimeo. Dum la jaro 1906 la gagauzoj fondis suverenan respublikon, kiu tamen sendepende nur ekzistis dum kelkaj tagoj.

Kulturaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

En Besarabio ekzistas pluraj signifaj kulturaj monumentoj, malgraŭ ke la lando tra jarcentoj estis tramigra zono de multaj etnoj kaj pro malgrandparcela agrikulturado ne havis multajn riĉaĵojn.

Fortikaĵo Akkerman

Arkitekture signifa estas ekzemple ĉe la enfluejo de la rivero Dnestro en la Nigran Maron la mezepoka fortikaĵo en Akkerman (turke por '"blanka urbo"), nuntempe Bilhorod-Dnistrovskij en Ukrainio, dum la rumana epoko Cetatea Alba (rumane por blanka fortikaĵo). Pliajn fortikaĵojn la regantoj de la mezepoka Princlando Moldavio konstruigis kontraŭ atakoj de la tataroj laŭlonge de la rivero Dnestro en Ĥotin, Soroca, Orhei und Tighina kaj kontraŭ la turkoj en Kilia ĉe la Danubo.

Arkeologie menciindaj estas la kulturo de "kurganoj" en suda Besarabio: En home amasigitaj tombaj montetoj, kiuj altas ĝis 30 metrojn, la anoj de al rajdista popolo Skitoj entombigis siajn mortintajn gvidantojn kune kun iuj riĉe ornamitaj ĉevaloj. El la du romiaj limesoj el la epoko de la imperiestro Trajano, kiuj longis po 120 kilometrojn, restis iuj digoj ĝis 5 metrojn altaj. Signifaj kavernaj preĝejoj kaj monaĥejoj ekestis inter la 12-a kaj 17-a jarcentoj borde de la riveroj Dnestro kaj Răut. En roko de 100 metroj da alto en Tipovar (distrikto Orhei) 19 kavernoj estas interligitaj kaj konsistigas ensemblon el ermitaj ĉeloj, sonorila turo kaj preĝejo. En Saharna (distrikto Soroca) sur roko estas spuroj de loĝado, kiuj fontas el la 2-a jarcento a.K.. Pliaj historiaj konstruaĵoj estas ruinoj en Orheiul Vechi el la tatara tempo dum la 14-a jarcento, kiuj ligiĝas al la Ora Hordo. Oni supozas ke ĉi-tie estis la plej okcidenta tatara ĉefurbo Ŝeihr-ali-Jedid.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • George Ciorănescu: Bessarabia – Disputed land between east and west, angle ("Besarabio – pridisputata lando inter oriento kaj okcidento"). Eldonejo Dumitru, Munkeno 1985, eldonejo Fundaţiei Culturale Române, Bukareŝto 1993, ISBN 973-9155-17-0
  • Hannes Hofbauer, Viorel Roman: Bukowina, Bessarabien, Moldawien – Vergessenes Land zwischen Westeuropa, Russland und der Türkei, germane ("Bukovino, Besarabio, Moldavio – forgesita lando inter okcidenta Eŭropo, Rusio kaj Turkio"). Eldonejo Promedia, Vieno 1993, ISBN 3-900478-71-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

46° 50' norde, 29° 0' oriente Mapo