John Maxwell Coetzee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Maxwell Coetzee
Nobel-premiito
Persona informo
John Maxwell Coetzee
Naskiĝo 9-an de februaro 1940 (1940-02-09) (84-jaraĝa)
en Kaburbo,  Unio de Sud-Afriko
Religio ateismo vd
Lingvoj afrikansaangla vd
Ŝtataneco Sud-AfrikoAŭstralio vd
Alma mater Universitato de KaburboUniversitato de Teksaso en AŭstinoUniversitato de Adelajdo vd
Profesio
Okupo lingvistotradukisto • romanisto • eseisto • libretisto • scenaristo • universitata instruisto • poeto • verkisto • prozisto • kritikisto vd
Laborkampo romano vd
Aktiva en KaburboAdelajdoLondonoBracknellBufalo vd
Verkado
Verkoj Life & Times of Michael K vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Maxwell COETZEE (elp. ku:tsi: ; (naskiĝis la 9-an de februaro, 1940 kiel John Michael Coetzee[1]) estas estas sudafrika lingvisto, literatura tradukisto, eseisto kaj verkisto[2] kiu ekde 2006 estas ankaŭ aŭstralia civitano. Li ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 2003. Coetzee estas konsiderita unu el la plej gravaj verkistoj de nia tempo. Li estas ankaŭ la unua verkisto kiu gajnis la premion Booker dufoje. Li estas konsiderata unu el la plej renomaj aŭtoroj en la angla lingvo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Coetzee naskiĝis en Kapurbo en Sudafriko, en familio angla kaj afrikansa. Li originale nomiĝis John Michael Coetzee, kaj poste ŝanĝis sian meznomon. Li pasigis siajn studjarojn inter la havenurbo kaj la okcidenta Kapurbo Worcester. Li studis ĉe Kapurba Universitato kie li diplomitiĝis pri matematiko kaj angla lingvo.

En la fruaj 1960-aj jaroj li loĝis en Anglio, kie li laboris kiel komputilprogramisto; siajn tieajn spertojn li poste raportis en Youth (2002). En 1965 li transloĝiĝis al Usono kie li helpe de la stipendia programo Fulbright iris al la Universitato de Teksaso en Aŭstino, kie li doktoriĝis pri lingvistiko en 1969, kun tezo pri komputilizita stila analizo en la verkoj de Samuel Beckett. Poste li instruis la anglan lingvon kaj anglan literaturon ĉe la Ŝtata Universitato de Novjorkio ĉe Buffalo ĝis 1983.

En 1984 li reiris al Sudafriko por instrui anglan literaturon ĉe la Universitato de Kapurbo. Post emeritiĝo en 2002, li transloĝiĝis al Adelajdo, Aŭstralio, kiel li estis nomita honora esploristo en la angla departemento de la Universitato de Adelajdo.

Kritika spirito[redakti | redakti fonton]

Apartismo (Apartheid)[redakti | redakti fonton]

Kune kun André Brink kaj Breyten Breytenbach, Coetzee estis "ĉe la avangardo de la kontraŭ-rasapartisma movado en la sudafrika literaturo"[3]. Lia verko Disgrace (Malhonoro, honto) el laj jaro 1999 rekte traktas la post-rasapartisman sudafrikan socion kaj ĝiajn misfunkciojn.

La ideoj kaj la sintenoj pri la apartismo, kiuj laŭ la aŭtoro povas disvolviĝi ie ajn, konsistigas fundamentan temon en liaj romanoj, kvankam tiu temo apenaŭ aperas en lia verkaro en rekta senco.

Bestaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

Li ankaŭ publikigas recenzojn kaj regule esprimas sian opinion pri bestaj rajtoj en libroj kaj amaskomunikiloj. Coetzee estas vegetarano[4] kaj patrono de la aŭstralia bestrajta organizaĵo Voiceless[5]. La temo de bestaj rajtoj estas eksplicite traktita en la romanoj Elizabeth Costello kaj Shame.

Global English (Tutangla)[redakti | redakti fonton]

Li ankaŭ estas kritikema rilate al la angla kiel lingvofrankao[6][7]. Kvankam la angla estas lia "unua lingvo" per kiu liaj gepatroj edukis lin, li kritias ĝin pro la fakto ke lingvofrankao kiel la angla kondukas ofte al malriĉigo se, en la nomo de efikeco, oni sole uzas unu komunan lingvon sen studi aliajn lingvojn[8]. Tial lil alvokis la eldonejojn uzi la hispanan (en kiu la libro 'El Polaco' (La polo) estis une eldonita) kiel bazon por pliaj tradukoj. Ili rifuzis, sed tamen sekvis la eldonoj en la pola, nederlanda kaj germana, kaj nur lastvice en la angla, eldonita en Usono. En la pasinteco, kiam estis pli da lingva diverseco, pasiva dulingveco aŭ plurlingveceo estis pli ofte uzata. Estas pli facile kompreni iun fremdan lingvon ol paroli ĝin kaj tial la dialogoj havis pli da profundeco kaj nivelo, eĉ se oni ne komprenas ĉion, ekzemple uzante metaforojn aŭ nuancitajn emociajn esprimojn[8].

Gvatada socio[redakti | redakti fonton]

En 2013 li estis unu el la subskribintoj, kune kun multaj aliaj verkistoj tra la mondo, inkluzive de kvar aliaj nobelpremiitoj (Günter Grass, Elfriede Jelinek, Orhan Pamuk kaj Tomas Tranströmer), de manifesto kontraŭ la gvatada socio kaj la spionado de civitanoj alvokante la Unuiĝintajn Naciojn krei "internacian leĝproponon pri ciferecaj rajtoj". Tiu manifesto asertas interalie ke gvatado igas la individuon travidebla, dum la ŝtato kaj korporacioj funkcias sekrete[9].

Premioj[redakti | redakti fonton]

Li estas la unua aŭtoro kiu ricevis la Premion Booker dufoje, gajninte unuafoje pro The Life and Times of Michael K en 1983, kaj duan fojon pro Disgrace (Malhonoro) en 1999 kie la agado same kiel en In the Heart of the Country (En la koro de la lando) 1977, disvolviĝas en izolita farmo en Sudafriko. Por eviti la reklamon ligitan al tiuj premioj li ne aperis por ricevi ilin.

Krome li ricevis la Jerusaleman Premion, la CNA Prize (trifoje), la Prix Femina étranger, la premion The Irish Times International Fiction Prize, same kiel multajn aliajn premiojn kaj honorojn.

En 2005 li ricevis la sudafrikan Order of Mapungubwe por escepta kontribuo en la kampo de literaturo kaj por meti Sud-Afrikon sur la mondmapon[10]. En 2006 li estis elektita membro de la American Philosophical Society[11] kaj eksterlanda honora membro de la American Academy of Arts and Letters[12].

Coetzee tenas ankaŭ honorarajn doktorecojn ĉe nombro de universitatoj interalie ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (2012)[13].

Nobel-premio pri literaturo[redakti | redakti fonton]

Coetzee estas gajninto de la Nobel-premion pri Literaturo en 2003[14] pro "liaj fluaj eseoj, verkitaj per spritaj dialogoj kaj brila analizo", estis emfazita "lian kritikan kaj senkompatan observadon de la hipokriteca moralo de la okcidenta civilizo" kaj lian zorgon pri "esceptuloj kaj senkulpuloj surgenuiĝantaj sub la ŝarĝo de la historio". Li estas la dua sudafrikano kaj la kvara afrikano kiu ricevis tiun premion.

Temaro kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Coetzee verkis plurajn romanojn en kiuj la ofte ripetanta temo estas la eksterulo kiu devas pluvivi ene de grupo. En siaj romanoj li ankaŭ traktas gravajn homajn temojn el diversaj anguloj, kiel amo, feliĉo, soleco, timo, malĝojo, bono kaj malbono.

Coetzee ekverkis romanojn en 1974 kaj atingis internacian famon en 1980 dank'al la romano Waiting for the Barbarians (Atendante la barbarojn, 1982). La romano Infamy (1999) priskribas la post-rasapartisman sudafrikan socion, mankon de ordo kaj la rezultan brutalecon. Ĉi tio estas lila matura verko kiu alportis al li tutmondan famon.

Post modernigo de Robinson Crusoë en la romano Foe (1986), Coetzee reesploras Sudafrikon kun sia Age of Iron (1990).

En kvar romanoj (Elizabeth Costello (2003), Animal Life (1999), Slow Man (2005) kaj When a Woman Grows Older (2008)), Coetzee verkis pri fikcia maljuna aŭstralia verkistino (Elizabeth Costello) kiu funkcias kiel sia dua identeco.

Liaj literaturaj studoj publikigitaj en revuoj kiaj Comparative Literature, Journal of Literary Semantics kaj Journal of Modern Literature, estas kunigitaj en esearoj: White Writing, 1988, (Blanka skribaĵo) Doubling the Point, 1992, Giving Offense : Essays on Censorship, 1996, kaj Stranger Shores : Essays 1986-1999, 2001.

En lia lasta verko Elizabeth Costello: Eight Lessons, 2003 (Elizabeth Costello : Ok lekcionoj), Coetzee miksas eseon kun fikcio. Iuj partoj kiaj What is Realism? (Kio estas realismo ?) kaj The Lives of Animals (La vivoj de animaloj) jam estis publikigitaj en aliaj libroj.

La aŭtorbiografia trilogio konsistas el la verkoj "Boyhood" (Knabaĝo), "Youth" (Juneco) kaj "Summertime" (Somera tempo).

En 2022 li aperigas unue la hispanlingvan tradukon (El Polaco) kies originalo (The Pole) estis verkita en la angla kaj nur eldonita en 2023, do post la traduko al la hispana. La intrigo rakontas la amrakonton inter Witold, pola pianisto, kaj Beatriz, kataluna melomanino. Ili provas komuniki en "tutmonda angla", sed tiu ĉi persona lingvo ne permesas al ili plene esprimi sin.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Plena listo de liaj verkoj troviĝas en la anglalingva vikipedia artikolo J. M. Coetzee bibliography

  • 1974: Dusklands (Krepuskolandoj)
  • 1977: In the Heart of the Country (En la centro de la lando)
  • 1980: Waiting for the Barbarians (Atendante la barbarojn)
  • 1998: Boyhood: Scenes from Provincial Life (Knabaĝo: Scenoj el provinca vivo)
  • 1990: Age of Iron (Silenta "Epoko de fero")
  • 1994: The Master of Petersburg (La mastro de Peterburgo)
  • 1997: Giving Offense: Essays on Censorship (Ofendante: Eseoj pri cenzuro)
  • 1999: Disgrace (Malhonoro, honto)
  • 2002: Youth (Juneco), aŭtobiografia
  • 2003: Elizabeth Costello
  • 2004: As a woman grows older
  • 2009: Summertime (Somera tempo)
  • 2011: Scenes from Provincial Life, Unuvoluma eldono de Boyhood: Scenes from Provincial Life, Youth: Scenes from Provincial Life II, and Summertime, ISBN 1-84655-485-3.
  • 2013: The Old Woman and the Cats (La oldulino kaj la katoj)
  • 2017: Moral Tales (Moralaj rakontoj)
  • 2022: El Polaco, originalo The Pole (2023)[15], la tradukon al la hispana li aperigis antaŭ la angla originalo. La itala versio aperis sub la titolo Il Polacco, tradukis Maria Baiocchi, Collana Supercoralli, Torino, Einaudi, 2023, ISBN 978-88-062-5752-1: La intrigo rakontas la amrakonton inter Witold, pola pianisto, kaj Beatriz, kataluna melomanino. Ili provas komuniki en "tutmonda angla", sed tiu ĉi persona lingvo ne permesas al ili plene esprimi sin.

Tradukado[redakti | redakti fonton]

Krom instruado kaj verkado, li ankaŭ laboris kiel literatura tradukisto de romanoj kaj poezio el la nederlanda kaj la afrikansa. Krom siajn romanojn kaj literaturajn tradukojn, li ankaŭ faris recenzojn interalie por New York Review of Books. Kelkaj ekzemploj:

  • The Expedition to the Baobab Tree by Wilma Stockenström (Johannesburg: Jonathan Ball, 1983 & London: Faber, 1984). Tradukita de J. M. Coetzee. ISBN 0-571-13112-3

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Rory Carroll, Nobel prize for JM Coetzee - secretive author who made the outsider his art form, The Guardian, la 3.-an de oktobro 2003.
  2. Noto: (franca) Coetzee rifuzas difini sin kiel "sudafrikan verkinton", preferante ke oni parolu pri li kiel "okcidenta verkisto el Sudafriko.", Télérama, la 21-an de auĝusto 2010.
  3. (en) Isidore Diala, Nadine Gordimer, J. M. Coetzee, and André Brink: Guilt, expiation, and the reconciliation process in post-apartheid South Africa, En: Journal of Modern Literature, vol. 25, n-ro 2, 2002, paĝoj 50–68, DOI:10.1353/jml.2003.0004.
  4. (en) James Meek: All about John, The Guardian, la 5-an de septembro 2009
  5. (de) Ich fühle, also bin ich, Oya
  6. (en) Colin Marshall, J. M. Coetzee’s War Against Global English, The New Yorker, la 8-an de decembro 2022
  7. (fr) Charles Tiayon, L’anglais, une langue métissée ou hégémonique ?, Courrier International, la 22-an de decembro 2020.
  8. 8,0 8,1 (de) Karl Gaulhofer, Macht Englisch unsere Gespräche banaler?, Die Presse, la 14-an de julio 2023
  9. (fr) Refusons la société de surveillance !, Le Monde, la 10-an de decembro 2010.
  10. (en) National orders, brandsouthafrica.com
  11. (en) Member History: J. M. Coetzee. American Philosophical Society,
  12. (en) Honorary Members: J. M. Coetzee. American Academy of Arts and Letters.
  13. (en) The ceremony of awarding the title of doctor honoris causa to professor J.M. Coetzee, Adam Mickiewicz University in Poznań, la 13-an de julio 2012.
  14. (eo) Literatura Nobel-premio al Coetzee, Libera Folio, kun traduko de la oficiala gazetara komuniko de la Sveda Akademio.
  15. (en) Harbour, Berna González, M. Coetzee: 'After many years of practice, I write good English sentences'. El Pais, angla eldono, la 13-an de septembro 2022.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Penner, Dick (1989). Countries of the Mind: The Fiction of J. M. Coetzee. New York: Greenwood Press. ISBN 0-313-26684-0.
  • Canepari-Labib, Michela (2005). Old Myths-Modern Empires: Power, Language, and Identity , En: J. M. Coetzee's work. Oxford; New York: Peter Lang. ISBN 0-8204-7191-7.
  • Clarkson, Carrol (2009). J. M. Coetzee: Countervoices. Basingstoke; New York: Palgrave Macmillan. ISBN 978-0-230-22156-7.
  • Marais, Mike (2009). Secretary of the Invisible: The Idea of Hospitality in the Fiction of J. M. Coetzee. Amsterdam: Rodopi. ISBN 978-90-420-2712-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]