Ĉifĉafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉifĉafo
Subspecio tristis en Barato
Subspecio tristis en Barato

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj
Genro: Phylloscopus
Specio: P. collybita
Phylloscopus collybita
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • 1. Bredado; nur somero 2. Bredejo; malgrandaj nombroj ankaŭ vintras 3. Bredejo; ankaŭ ofta vintre 4. Ne-reproduktanta vintrejo 5. Ne-reproduktanta vintrejo en taŭgaj vivejoj (oazoj, irigaciitaj kultivaĵoj)
    1. Bredado; nur somero
    2. Bredejo; malgrandaj nombroj ankaŭ vintras
    3. Bredejo; ankaŭ ofta vintre
    4. Ne-reproduktanta vintrejo
    5. Ne-reproduktanta vintrejo en taŭgaj vivejoj (oazoj, irigaciitaj kultivaĵoj)
    1. Bredado; nur somero


    2. Bredejo; malgrandaj nombroj ankaŭ vintras
    3. Bredejo; ankaŭ ofta vintre
    4. Ne-reproduktanta vintrejo


    5. Ne-reproduktanta vintrejo en taŭgaj vivejoj (oazoj, irigaciitaj kultivaĵoj)
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Ĉifĉafo

    La ĈifĉafoFrua filoskopo (Phylloscopus collybita) estas komuna kaj disvastigata filoskopo kiu reproduktiĝas en malfermaj arbaroj de norda kaj moderklimata Eŭropo kaj Azio. Ĝi malofte videblas (verdeca meze de verdaj folioj), kaj tre malfacile distingeblas aspekte de la aliaj Filoskopoj, sed ĝi tre facile rekoneblas per sia (la virbirdo) kanto: ripeteca "ĉik-ĉak" aŭ “sib-sab” similanta bruon de moneroj, kiujn oni ĵetus vice kiel por nombri ilin. De tiu rekonebla kanto devenas la onomatopea nomo de la specio, simila al tiu en angla, germana, bretona, hungara, litova, pola, slovaka kaj aliaj lingvoj.

    Ĝi estas, en Eŭropo, la migranta birdo plej frue alvenanta (en norda Francio proksimume la 20-an de marto), kio kialas pri la dua alternativa nomo, Frua filoskopo.

    Ĝi estas migranta paserina birdo kiuj vintras en suda kaj okcidenta Eŭropo, suda Azio kaj norda Afriko. Verdecbruna supre kaj blankeca sube, ĝi preferinde ricevas sian nomon anstataŭ pro la aspekto pro la onomatopeo de sia simpla ĉifĉafa kanto. Ĝi havas multajn subspeciojn, kelkaj el kiuj estas nuntempe traktataj kiel plenaj specioj. La ino konstruas kupolan neston sur aŭ ĉe grundo, kaj respondecas pri plej parto de la zorgado kaj manĝigado de la idoj, dum la masklo havas malmultan implicon en reproduktado, sed defendas sian teritorion kontraŭ rivaloj, kaj eĉ atakas eventualajn predantojn.

    Ĝi estas malgranda (11 cm longa) insektovora birdo, kaj estas objekto de predado fare de mamuloj, kiel katoj kaj musteledoj, kaj birdoj, ĉefe akcipitroj de la genro Accipiter. Ili povas akiri ankaŭ eksterajn aŭ internajn parazitojn. Ties granda teritorio kaj populacio implicas, ke ties statuso estas sekura, kvankam almenaŭ unu subspecio estas probable formortinta.

    Taksonomio[redakti | redakti fonton]

    La brita naturalisto Gilbert White estis unu el la unuaj kiuj sukcesis separi la similaspektajn Ĉifĉafon, Fitison kaj Arbarfiloskopon pro ties kantoj, kiel li detalis en 1789 en sia verko The Natural History and Antiquities of Selborne,[1] sed la Ĉifĉafo estis unuafoje formale priskribita kiel Sylvia collybita de franca ornitologo Louis Vieillot en 1817 en sia Nouvelle Dictionnaire d'Histoire Naturelle.[2]

    Priskribita de la germana zoologo Heinrich Boie en 1826, la genro Phylloscopus enhavas ĉirkaŭ 50 speciojn de malgrandaj insektovoraj malnovmondaj kiuj estas ĉu verdacaj ĉu brunecaj supre kaj flavecaj, blankecaj aŭ sablokoloraj sube. Tiu genro estis iam parto de la familio de Silviedoj, sed ĝi estis lastatempe disigita kiel separata familio de Filoskopedoj.[3] La plej proksimaj parencoj de la Ĉifĉafo, krom la iamaj subspecioj, estas grupo de filoskopoj kies simileco ne havas kronostriojn, flavajn pugojn aŭ evidentajn flugilstriojn; ili estas la Fitiso, la Montfitiso, la Arbafiloskopo kaj la Senkolora filoskopo.[4]

    La Ĉifĉafo havas tri ankoraŭ komune akceptatajn subspeciojn, kune kun kelkaj el la Iberia Duoninsulo, la Kanarioj, kaj la Kaŭkazo kiuj estas nuntempe plej ofte traktataj kiel plenaj specioj.[5][6]

    Subspecioj[redakti | redakti fonton]

    Skiza spektrogramo komparanta alvokojn de, el maldekstro dekstren, la subspeciojn collybita, abietinus kaj tristis.
    • P. c. collybita, la nomiga formo, reproduktiĝas en Eŭropo orienten al Pollando kaj Bulgario, kaj estas priskribata sube. Ĝi ĉefe vintras en sudo de sia reprodukta teritorio ĉirkaŭ la Mediteraneo kaj en Nordafriko.[4] Ĝi ampleksigis sian teritorion norden en Skandinavion ekde 1970 kaj proksimen de la suda bordo de la teritorio de P. c. abietinus.[7]
    • P. c. abietinus loĝas en Skandinavio kaj norda Rusio, kaj vintrumas el sudorienta Eŭropo kaj nordorienta Afriko orienten al Irako kaj okcidenta Irano. Ĝi estas intermeza laŭ aspekto inter P. c. tristis kaj P. c. collybita, ĉar estas griznuanca olivecverda supre kun pala flava superokula strio, kaj subaj partoj pli blankaj ol ĉe P. c. collybita,[8] sed ĝi havas tre similan voĉon al la nomiga subspecio.[4] Pro individua variado, povas esti malfacile separi P. c. abietinus kaj P. c. collybita for de ties ĉefaj reproduktaj kaj vintraj teritorioj.[8]
    • P. (c.) tristis, la Siberia ĉifĉafo, reproduktiĝas en Siberio oriente de la Rivero Peĉora kaj vintras en malalta Himalajo.[4] Ĝi estas senkoloreca subspecio, grizeca aŭ bruneca supre kaj blankeca sube, kun malmulta flavo en plumaro, kaj la sabloblankeca superokula strio estas ofte pli longa ol ĉe la okcidenta subspecio. Ĝi havas pli altatonan kanton suicicuisit kaj mallongan altatonan alvokon ĉiit.[8] Oni ofte konsideras ĝin plenan specion pro tie distingaj plumaro kaj voĉoj, similaj al tiuj de la P. s. sindianus ĉe tiuj aspektoj.[9][10] La nomiga P. c. collybita kaj la P. c. tristis ne rekonas unu la kanton de la alia.[11][12] Dum oni ne solvas la statuson de P. (c.) fulvescens, kiu troviĝas kie la teritorioj de P. c. abietinus kaj P. c. tristis koincidas kaj povas[13] aŭ ne povas [12] esti hibrido inter tiuj, tristis restas en P. collybita.[6]

    Iamaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

    • P. ibericus, la Iberia ĉifĉafo estas pli brila, pli verdeca en pugo, kaj pli flava sube ol P. collybita,[4] kaj havas kanton tit-tit-tit-cŭii-cŭii. Ĝi nomiĝis dekomece P. brehmii, sed la tipa specimeno de tiu taksono ne estas Iberia ĉifĉafo.[14] Tiu specio troviĝas en Portugalio kaj Hispanio, okcidente de linio el okcidenta Pireneoj[15] tra la montoj de centra Hispanio al Mediteraneo; la Iberia kaj la Komuna ĉifĉafo kunvivas en mallarĝa zono laŭlonge de tiu linio.[16] Krom la plej norda sekcio, la preciza situo de la koincida zono ne estas bone dokumentata. Tiu specio estas longdistanca migranta, kaj vintrumas en Okcidenta Afriko. Ĝi diferenciĝas el P. c. collybita laŭ voĉo,[10][15][17] ekstera morfologio,[18] kaj sekvencoj de DNA.[10][19] Estas hibrido en la kontakta zono,[15][17][20], preskaŭ ĉiam inter masklo de P. ibericus kaj ino de P. c. collybita,[20] kaj hibridoj ŝajne montras grandan malfortigon;[19] inaj hibridoj ŝajne estas nefekundaj laŭ la Regulo de Haldane.[21] Pri la lasta aspekto, interesas noti, ke la Iberia ĉifĉafo ŝajne estas la plej malnova stirpo de ĉifĉafoj kaj estas tre distinga el la Komuna ĉifĉafo.[10]
    En tiu foto oni montras la historian teritorion de la formortinta Orientkanaria ĉifĉafo (P. canariensis exsul).
    • P. canariensis, la Kanaria ĉifĉafo estas nemigranta specio iam vivanta en la grandaj Kanarioj, kiu diferenciĝas el P. collybita pro morfologio, voĉo kaj genetikaj karakteroj, kaj kompreneble ne estas simpatria kun iu ajn alia ĉifĉafo. La nomiga okcidenta subspecio P. c. canariensis de El Hierro, La Palma, La Gomera, Tenerife kaj Gran Canaria estas pli malgranda ol la Komuna ĉifĉafo, kaj havas pli mallongajn, rondoformajn flugilojn.[10] Ĝi estas olivecbruna supre kaj havas senkolorajn bruston kaj flankojn;[4] ĝi havas tre profundan kanton ĉip-ĉiip-ĉiip-ĉip-ĉip-ĉiip kaj alvokon similan al la nomiga raso.[8] La orienta P. c. exsul de Lanzarote kaj eble Fuerteventura estis pli pala supre kaj malpli ruĝeca sube ol sia okcidenta parenco,[4] kaj havis pli akran alvokon;[8] ĝi povus esti distinga specio,[6] sed ĝi iĝis formortinta en 1986 almenaŭ, probable multe pli frue. La kialoj de ties formorto ne estas klaraj, sed ŝajne ĝi estis ĉiam malabunda kaj surloka, vivante nur en la Valo Haria de Lanzarote.[22]
    • P. sindianus, la Montoĉifĉafo, troviĝas en Kaŭkazo (P. s. lorenzii) kaj Himalajo (P. s. sindianus), kaj estas altituda migranto, kiu moviĝas al pli malaltaj niveloj vintre. La nomiga subspecio estas simila al P. c. tristis, sed kun pli fajna malhela beko, pli brunaj supraj partoj kaj sablokoloraj flankoj; ties kanto estas preskaŭ identa al P. collybita, sed la alvoko estas malforta psiŭ. P. s. lorenzii estas pli forta kaj malhelbruna ol la nomiga raso;[4] ĝi estas simpatria kun la Komuna ĉifĉafo en malgranda areo de Okcidenta Kaŭkazo, sed interreproduktado okazas rare, se okazas.[9] La Montoĉifĉafo diferenciĝas el tristis pro voĉo,[9][23] ekstera morfologio,[24] kaj sekvencoj de DNA.[10] Ties du subspecioj ŝajne estas distingaj laŭvoĉe,[9] kaj ankaŭ montras ioman diferencon en sekvencoj de DNA;[10] ili restas kiel subspecioj atendante plian studon.[6]

    Etimologio[redakti | redakti fonton]

    La ĉefa nomo de la Ĉifĉafo estas onomatopea, aluda al la ripeteca ĉifĉafa kanto de la eŭropa subspecio.[25] Estas similaj nomoj en angla “Chiffchaff” kaj en kelkaj aliaj eŭropaj lingvoj, kiel la nederlanda Tjiftjaf kaj la germana Zilpzalp kaj kimra siff-saff. La scienca nomo uzas du radikojn de la antikva greka; Phylloscopus devenas el fyllon/φυλλον, "folio", kaj skopeo/σκοπεω, "rigardi" aŭ "vidi",[26] ĉar tiu genro enhavas speciojn kiuj dediĉas multon de sia tempo al manĝoserĉado en arboj, dum collybita estas koruptado de kollubistes, "monŝanĝisto", ĉar ties kanto sonas kiel monerbruo.[25]

    Priskribo[redakti | redakti fonton]

    La Ĉifĉafo estas malgranda, diketa, 10–12 cm longa filoskopo. La masklo pezas 7–8 g kaj la ino 6–7 g. Printempa plenkreskulo de la okcidenta subspecio P. c. collybita havas brunnuancajn grizverdecajn suprajn partojn, blankecajn subajn partojn kiuj iĝas pli flavecaj en flankoj, kaj mallongan blankecan superokulan strion. Ĝi havas malhelajn krurojn, fajnan malhelan bekon, kaj mallongajn flugilplumojn (elstare de la falditaj flugiloj). Dum la plumaro eluziĝas, ĝi iĝas pli senkolora kaj bruna, kaj perdiĝas la flava koloro de flankoj, sed post la reprodukta sezono estas longa kaj kompleta plumoŝanĝo antaŭ migrado.[8] La junuloj estas pli brunaj supre ol plenkreskuloj, kun flavablankecaj subaj partoj, sed post plumoŝanĝado dum 10 semajnoj ili akiras sian unuan plumaron. Post plumoŝanĝo, kaj plenkreskuloj kaj junuloj havas pli brilajn kaj verdajn suprajn partojn kaj pli palajn superokulajn striojn.[8]

    Nomiga subspecio
    P. c. collybita

    Tiu filoskopo ricevas sian nomon el sia simpla distinga kanto, ripeteca gaja ĉif-ĉaf. Tiu kanto estas unu el la unuaj birdosignoj kiuj indikas ke printempo revenis. Ties alvoko estas hŭiit, malpli dusilaba ol la huŭiit de la Fitiso aŭ ol la hu-it de la Montfitiso.[27]

    La kanto diferenciĝas el tiu de la Iberia ĉifĉafo, kiu havas pli mallongan ĝap ĝap ĝap ŭip ŭip ĉittiĉittiĉiittiĉitta. Tamn povas esti miksitaj kantantoj pro hibridada zono kaj krome povas esti malfacile atribui la specion.[20]

    Kiam ne kantante, la Ĉifĉafo povas estas malfacile distingebla el la aliaj filoskopoj havantaj verdecajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn, ĉefe la Fitiso. Tamen, tiu specio havas pli longajn unuarangajn plumojn, pli brilan aspekton kaj ĝenerale pli palajn krurojn. La Montfitiso (P. bonelli) povas esti konfuzata kun la orienta ĉifĉafa subspecio tristis, sed ĝi havas senmarkan vizaĝon kaj verdon en flugiloj.[8] Krome la Ĉifĉafo havas ankaŭ rondoformajn flugilojn dumfluge, kaj diferencigan vostomovon konsistan je subigo kaj poste svingeto, kio distingas ĝin el aliaj specioj de Phylloscopus[28] kaj kialas pro la nomo de "vostosvingisto" kiun ricevas la specio en Barato.[22]

    Eble plej malfacile estas distingi nekantantajn birdojn de la nomiga subspecio el Iberia ĉifĉafo en naturo. En Britio kaj Nederlando, ĉiuj akceptitaj vidaĵoj de vagantoj de Iberia Ĉifĉafo estis de kantantaj maskloj.[20]

    Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

    Subspecio P. c. tristis en Delhi.

    Tiu palearktisa birdo reproduktiĝas en Eŭropo kaj Azio orienten al orienta Siberio kaj norden ĝis ĉirkaŭ 70oN, krom izolataj populacioj en nordokcidenta Afriko, norda kaj okcidenta Turkio kaj nordokcidenta Irano.[8] Ĝi estas migranta, sed ĝi estas unu el la unuaj paserinaj birdoj kiuj revenas al siaj reproduktaj areoj printempe kaj inter la lastaj kiuj foriras fine de aŭtuno.[27][28] Dum la reprodukta sezono ĝi estas birdo de malfermaj arbaroj kun kelkaj altaj arboj kaj grundotavolo taŭga por nestumado. Tiuj arboj estas tipe almenaŭ 5 m altaj, kun subkreskaĵaro de herboj, filikoj, urtikoj aŭ similaj plantoj. Ties reprodukta biotopo estas tre specifa, kaj ili ne kunhavas ĝin eĉ kun la parencoj; ekzemple, la Fitiso (P. trochilus) preferas pli junajn arbojn, dum la Arbarfiloskopo (P. sibilatrix) preferas malpli subkreskaĵaro.[8] Vintre la Ĉifĉafo uzas pli ampleksan gamon de biotopoj inklude de arbustaro, kaj ĝi ne estas tiom dependa de arboj. Ĝi troviĝas ofte ĉe akvo, malkiel la Fitiso kiu toleras pli sekajn habitatojn. Estas pliiĝanta tendenco vintri en okcidenta Eŭropo pli norde ol la tradiciaj areoj, ĉefe en suda marbordo de Anglio kaj la milda urba mikroklimato de Londono.[8] Tiuj trovintrumantaj Ĉifĉafoj inkludas kelkajn vizitantojn de la orientaj subspecioj abietinus kaj tristis, kaj ne certe ĉiuj tiuj birdoj reproduktiĝis surloke, kvankam kelkajn sendube.[28]

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    Teritorio[redakti | redakti fonton]

    Siberia ĉifĉafo ĉe Hodal, Barato.

    La masklo de Ĉifĉafo estas tre teritoriema dum la reprodukta sezono, kun kerna teritorio tipe de 20 m², kiu estas arde defendata kontraŭ aliaj maskloj. Ankaŭ aliaj malgrandaj birdoj povas esti atakataj. La masklo estas scivolema kaj sentima, kaj atakas eĉ danĝerajn predantojn kiel Ermeno se ili alproksimiĝas al la nesto, kaj sakme la ovoŝtelantojn kiel la Eŭrazia garolo.[8] Lia kanto el favorata elstara ripozejo ŝajne estas uzata por averti pri la starigita teritorio kaj kontakti inon, pli ol kiel patra gvardostrategio.[29]

    Trans la kerna teritorio, estas pli larĝa manĝoteritorio kiu varias laŭgrande, sed tipe dekobla aŭ plie la areon de la reprodukta teritorio. Oni supozas, ke la ino havas pli grandan manĝoteritorion ol la masklo.[8] Post kiam la reproduktado finis, tiu specio abandonas sian teritorion, kaj povas kuniĝi laŭ malgrandaj aroj kun alliaj filoskopoj antaŭ migrado.[28]

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    ovoj de Phylloscopus collybita collybita - Muzeo de Tuluzo

    La masklo de Ĉifĉafo revenas al sia reprodukta teritorio du aŭ tri semajnojn antaŭ la ino kaj tuj ekkantas por fondi sian posedon kaj allogi inon. Kiam ino estas lokigita, la masklo uzas malrapidan papiliecan flugon kiel parto de la pariĝa ceremonio, sed kiam jam la paro estis certigita, aliaj inoj estos forpelitaj el la teritorio. La masklo apenaŭ zorgas pri la nestumado krom la defendo de la teritorio.[8] La ino konstruas neston sur aŭ ĉe grundo en kaŝita situo inter rubusoj, urtikoj aŭ alia densa malalta vegetaĵaro. La kupolnesto havas flankan enirejon kaj estas konstruata el aspra plantomaterialo kiel mortaj folioj kaj herboj, kun pli fajna materialo uzata en la interno antaŭ aldono de kovrado de plumoj. La tipa nesto estas 12.5 cm alta kaj 11 cm larĝa.[8]

    La ovodemetado estas de 2 al 7 (plej ofte 5 aŭ 6) kremokolorajn ovojn kiuj havas etajn ruĝecajn, purpurajn aŭ nigrecajn punktojn kaj estas ĉirkaŭ 1.5 cm longaj kaj 1.2 cm larĝaj. Ili estas kovataj de la ino dum 13–14 tagoj antaŭ eloviĝo.[8] La ino kovas kaj manĝigas la idojn dum pluaj 14–15tagoj antaŭ elnestiĝo. La masklo rare partoprenas en manĝigado, kvankam tio okazas foje, ĉefe kiam malbona vetero limigas insektodisponeblon aŭ se la ino malaperas. Post elnestiĝo la junuloj restas ĉe la nesto dum 3 aŭ 4 semajnoj kaj estas manĝigataj de kaj ripozas ĉe la ino, kvankam tio malpliiĝas post proksimume la unuaj 14 tagoj. Norde de la teritorio estas tempo por nur 1 ovodemetado, pro la mallonga somero, sed dua ovodemetado estas komuna en centraj kaj sudaj areoj.[8]

    Kvankam paroj restas kune dum la reprodukta sezono kaj la poligamio estas nekomuna, eĉ se la masklo kaj la ino revenas al la sama loko venontjare ne estas ŝajna rekono aŭ fideleco. Interreproduktado kun aliaj specioj, krom tiuj iam konsiderataj subspecioj de P. collybita, estas rara, sed oni konas kelkajn ekzemplojn de hibridiĝo kun la Fitiso. Tiaj hibridoj faras miksitajn kantojn, sed nur tio ne estas sufiĉa pruvo de interspeca reproduktado.[8]

    Manĝo[redakti | redakti fonton]

    Kiel plej parto de silviedoj kaj filoskopedoj, ankaŭ tiu malgranda spcio estas insektovora, kiu moviĝas konstante inter foliaro aŭ dummallonge ŝvebas. Ili manĝas insektojn, ĉefe muŝojn, el pli da 50 familioj, kaj aliajn malgrandajn kaj mezgrandajn senvertebrulojn. Ili manĝas la ovojn kaj larvojn de papilioj kaj tineoj, ĉefe tiujn de la Vintra tineo.[8] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la Ĉifĉafo bezonas ĉirkaŭ unu trionon de sia pezo en insektoj ĉiutage, kaj ili manĝas preskaŭ konstante aŭtune por havi kroman grason kiel “benzino” por la longa migroflugo.[8]

    Predantoj kaj minacoj[redakti | redakti fonton]

    Kiel ĉe plej parto de malgrandaj birdoj, mortindico en la unua vivojaro estas alta, sed oni vidas kutime plenkreskulojn 3 al 4jaraĝajn, kaj la vidaĵoj atingas ĝis pli da 7jaraĝajn. Ovoj, idoj kaj junuloj de tiu grundonestumanta specio estas predataj de Ermenoj, Musteloj kaj Korvedoj kiel la Eŭropa pigo, kaj plenkeskuloj estas ĉasataj de rabobirdoj, ĉefe de Akcipitredoj. Malgrandaj birdoj estas ankaŭ suferantaj de malbona vetero, ĉefe dum migrado, sed ankaŭ dum reproduktado kaj ĉe vintrejoj.[8]

    La Ĉifĉafo estas eventuale gastiganto de nestoparazitaj kukoloj, inklude la komunan kaj la pli raran specion Horsfilda kukolo,[30] sed ĝi rekonas kaj forpelas neimitajn ovojn kaj estas tiele nur rare sukcese nestoparazitita.[31] Kiel aliaj paserinoj, la Ĉifĉafo povas ankaŭ akiri intestajn nematodojn parazitajn kaj eksterajn iksodojn.[32][33]

    La ĉefa efekto de homoj sur tiu specio estas nerekta, tra arbarklarigado kiu damaĝas la habitaton, predadon fare de katoj, kaj kolizioj kontraŭ fenestroj, konstruaĵoj kaj aŭtoj. Nur la unua el tiuj havas povon grave endanĝerigi populaciojn, sed pro la ampleksa geografia disvastigo de la P. c. abietinus kaj de la P. c. tristis, kaj arbarkonservada politiko en la teritorio de la P. c. collybita, la futuro de la Ĉifĉafo ŝajnas sekura.[8]

    Statuso[redakti | redakti fonton]

    La ĉifĉafo havas enorman teritorion, kun ĉirkaŭkalkulita etendo de 10 milionoj da km² kaj populacion de 60–120 milionoj da individuoj nur en Eŭropo. Kvankam la tutmonda populacio ne estis kalkulita, oni supozas, ke tiu specio ne alproksimiĝas al kriterioj por malpliiĝo de la Ruĝa Listo de IUCN kaj pro tio la specio estas konsiderata kiel "Malplej zorgiga".[34]

    Neniu el la gravaj subspecioj de tiu specio estas sub minaco, sed exsul, kiel jam menciate, estas probable formortinta. Estas malrapida populacipliiĝo de la ĉifĉafo en Ĉeĥio[35]. La teritorio de almenaŭ P. c. collybita ŝajne etendiĝas, kaj okazas nordenaj antaŭeniroj en Skotio, Norvegio kaj Svedio kaj granda populacio pliiĝas en Danio[28].

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. White, Gilbert. [1789] (1887) The Natural History and Antiquities of Selborne. Londono: Cassell & Company, p. 38–39. OCLC 3423785.
    2. (france) Vieillot, Louis Jean Pierre (1817): Nouvelle Dictionnaire d'Histoire Naturelle nouvelle édition, 11, 235.
    3. Alström, Per; Ericson, Per G.P.; Olsson, Urban & Sundberg, Per (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Molecular Phylogenetics and Evolution 38(2): 381–397. COI:10.1016/j.ympev.2005.05.015
    4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 Baker, Kevin. (1997) Warblers of Europe, Asia and North Africa (Helm Identification Guides). Londono: Helm, p. 256–259. ISBN 0713639717.
    5. Clement, P. & Helbig, Andreas J. (1998): Taxonomy and identification of chiffchaffs in the Western Palearctic. British Birds 91: 361–376.
    6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002):Taxonomic recommendations for European birds. Arkivigite je 2019-09-13 per la retarkivo Wayback Machine Ibis 144(1): 153–159. COI:10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x ]
    7. (2000) “Range expansion and the possibility of an emerging contact zone between two subspecies of Chiffchaff Phylloscopus collybita ssp”, Journal of Avian Biology 31, p. 548–558. doi:10.1034/j.1600-048X.2000.1310414.x. 
    8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 8,10 8,11 8,12 8,13 8,14 8,15 8,16 8,17 8,18 8,19 8,20 8,21 Clement, Peter. (1995) The Chiffchaff. Londono: Hamlyn. ISBN 0600579786.
    9. 9,0 9,1 9,2 9,3 (germane) Martens, Jochen (1982): Ringförmige Arealüberschneidung und Artbildung beim Zilpzalp, Phylloscopus collybita. Das lorenzii-Problem. Zeitschrift für Zoologische Systematik und Evolutionsforschung 20: 82–100.
    10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 10,6 Helbig, Andreas J.; Martens, Jochen; Seibold, I.; Henning, F.; Schottler, B; Wink, Michael (1996): Phylogeny and species limits in the Palearctic Chiffchaff Phylloscopus collybita complex: mitochondrial genetic differentiation and bioacoustic evidence. Ibis 138 (4): 650–666 Plena teksto
    11. Schubert, M. (1982): Zur Lautgebung mehrerer zentralasiatischer Laubsänger-Arten (Phylloscopus; Aves, Sylviidae). Mitteilungen aus dem Zoologischen Museum Berlin 58: 109–128.
    12. 12,0 12,1 Martens, Jochen; Meincke, C. (1989): Der sibirische Zilpzalp (Phylloscopus collybita tristis): Gesang und Reaktion einer mitteleuropäischen Population im Freilandversuch. Journal für Ornithologie 130 (4): 455–473. [germane kun angla resumo] DOI 10.1007/BF01918465
    13. (ruse) Marova, I. M. & Leonovich, V. V. (1993) [Hybridization between Siberian (Phylloscopus collybita tristis) and East European (Ph. collybita abietinus) Chiffchaffs in the area of sympatry.] Sbornik Trudov Zoologicheskogo Muzeya, Moskovskogo Gosudarstvennogo Universiteta 30: 147–163.
    14. Svensson, Lars (2001). “The correct name of the Iberian Chiffchaff Phylloscopus ibericus Ticehurst 1937, its identification and new evidence of its winter grounds”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 121, p. 281–296. 
    15. 15,0 15,1 15,2 Salomon, Marc (1989): Song as a possible reproductive isolating mechanism between two parapatric forms. The case of the chiffchaffs Phylloscopus c. collybita and P. c. brehmii in the western Pyrenees. Behaviour 111 (1–4): 270–290.
    16. Balmori, Alfonso; Cuesta, Miguel Ángel; Caballero, José María (2002): Distribución de los mosquiteros ibérico (Phylloscopus brehmii) y europeo (Phylloscopus collybita) en los bosques de ribera de Castilla y León (España). [hispane kun angla resumo]. Ardeola 49(1): 19–27.
    17. 17,0 17,1 Salomon, Marc; Hemim, Y. (1992):Song variation in the Chiffchaffs (Phylloscopus collybita) of the western Pyrenees – the contact zone between collybita and brehmii forms. Ethology 92 (4): 265–282.
    18. Salomon, Marc; Bried, J.; Helbig, Andreas J.; Riofrio, J. (1997) Morphometric differentiation between male Common Chiffchaffs, Phylloscopus [c.] collybita Vieillot, 1817, and Iberian Chiffchaffs, P. [c.] brehmii Homeyer, 1871, in a secondary contact zone (Aves: Sylviidae). Zoologischer Anzeiger 236: 25–36.
    19. 19,0 19,1 Helbig, Andreas J.; Salomon, Marc; Bensch, S. & Seibold, I. (2001):Male-biased gene flow across an avian hybrid zone: evidence from mitochondrial and microsatellite DNA.[rompita ligilo] Journal of Evolutionary Biology 14: 277–287. DOI 10.1046/j.1420-9101.2001.00273.x
    20. 20,0 20,1 20,2 20,3 (April 2008) “Identification of vagrant Iberian Chiffchaffs - pointers, pitfalls and problem birds”, British Birds 101 (4), p. 174–188. 
    21. (france) Helbig, Andreas J.; Salomon, Marc; Wink, Michael; Bried, Joël (1993): Absence de flŭ genique mitochondrial entre le Pouillots "veloces" medio-européen et ibérique (Aves: Phylloscopus collybita, P. (c.) brehmii); implications taxonomiques. Résultats tirés de la PCR et du séquencage d'ADN. Les Comptes rendus de l'Académie des sciences 316: 205–210.
    22. 22,0 22,1 Simms, Eric. (1985) British Warblers (New Naturalist Series). Collins, p. 286, 310. ISBN 000219810X.
    23. (germane) Martens, Jochen; Hänel, Sabine (1981): Gesangformen und Verwandtschaft der asiatischen Zilpzalpe Phylloscopus collybita abietinus und Ph. c. sindianus. Journal für Ornithologie 122 (4): 403–427. [kun angla resumo] DOI 10.1007/BF01652928
    24. Cramp, Stanley. (ed.) (1992): The Birds of the Western Palearctic, Vol. 6. Oxford University Press, Oxford.
    25. 25,0 25,1 Cocker, Mark; Mabey, Richard. (2005) Birds Britannica. Londono: Chatto & Windus, p. 378–9. ISBN 0-7011-6907-9.
    26. Terres, John K.. (1980) The Audubon Society encyclopedia of North American birds. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf, Inc, p. 1001. ISBN 0517032880.
    27. 27,0 27,1 Mullarney, Killian; Svensson, Lars, Zetterstrom, Dan; Grant, Peter. (1999). Birds of Europe. London. HarperCollins. pp. 304–306 ISBN 0-00-219728-6
    28. 28,0 28,1 28,2 28,3 28,4 Snow, David; Perrins, Christopher M (editors). (1998) The Birds of the Western Palearctic concise edition (2 volumes). Oksfordo: Oxford University Press. ISBN 0-19-854099-X. p1337–1339
    29. Rodrigues, Marcos (marto 1996). “Song activity in the chiffchaff: territorial defence or mate guarding?”, Animal Behaviour 51 (3), p. 709–716. doi:10.1006/anbe.1996.0074. 
    30. Johnsgard, Paul A.. (1997) The Avian Brood Parasites: Deception at the Nest. Oxford University Press, p. 196. ISBN 0195110420.
    31. (January - March 1992) “Responses of Some Rare Cuckoo Hosts to Mimetic Model Cuckoo Eggs and to Foreign Conspecific Eggs”, Ornis Scandinavica 23 (1), p. 17–23. doi:10.2307/3676422. 
    32. Cork, Susan C, Grant Report - SEPG 1695. The prevalence of nematode parasites in transcontinental songbirds. British Ecological Society. Arkivita el la originalo je 2007-11-21. Alirita 2007-12-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-21. Alirita 2010-02-20.
    33. (May 2007) “Records of ticks (Acari, Ixodidae) from the Faroe Islands”, Norwegian Journal of Entomology. 54, p. 11–15. 
    34. IUCN
    35. (ĉeĥe) Budníček menší (Phylloscopus collybita). Česká společnost ornitologická (Ĉeĥa Societo de Ornitologio), konsultita la 20an de aprilo 2009

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]