Japana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japana lingvo
日本語 [Nihongo]
natura lingvomoderna lingvo
japana lingvaro
Parolata en Japanio, Peruo, Brazilo, Usono (en Havajo), Palaŭo, Gvamo
Parolantoj 127,000,000
Skribo Miksaĵo de la Ĉina skribo kun du ĉin-derivitaj silabaroj
Lingvistika klasifiko
Japana
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Japanio, Angaur ( Palaŭo)
Reguligita de Kokugo Shingikai, Council for Cultural Affairs, Ministerio pri Literaturo kaj Scienco de Japanio, Agency for Cultural Affairs
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ja
  ISO 639-2 jpn
  ISO 639-3 jpn
  SIL JPN
  Glottolog nucl1643
Angla nomo Japanese
Franca nomo japonais
Vikipedio
vdr

La japana lingvo (japane 日本語 [Nihongo] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la nacia lingvo de Japanio, de nekonata origino. Ĝia karaktero montras simplan fonologion, tre malsimplan esprimaron pri respekto kaj mildeco, kaj vortordon SOV kun postpozicioj.

Parencoj kaj origino[redakti | redakti fonton]

La solaj konataj parencoj de la japana estas la Rjukjua lingvaro, parolata en la Rjukjua Insularo sudokcidente de la ĉefaj insuloj de Japanio kaj ofte rigardataj kiel dialektoj de la japana. La rjukjuaj lingvoj estas nur iomete interkompreneblaj inter si, sed kune ekdisiĝis el la prajapana antaŭ unu ĝis du mil jaroj, kaj ne plu estas interkompreneblaj kun la norma japana. Tamen, la rjukjuaj neniel lumigas la praoriginon de la prajapana, kiu restas plu mistera.

Fonetike la japana similas al la Pacifikaj lingvoj kiaj la samoa aŭ la malaja, kio videblas ekzemple ĉe la malmultecon de vokaloj, sed gramatike ĝi similas plie al la altajaj lingvoj, kiaj la korea aŭ la mongola, kio videblas ekzemple ĉe la vortordo aŭ la postpozicioj. Por kongruigi ambaŭ hipotezojn, aperis tria skolo kiu proponas, ke dekomence loĝis en Japanio popolo kun sudmara lingvo kaj poste ĝi estis invadita de popolo kun altaja lingvo. Ĉiukaze grava elemento kiu estas la vortotrezoro rilatas al neniu relative proksima lingvo.[1]

Fonetiko[redakti | redakti fonton]

Vokala trapezo de la japana lingvo

La bazon de la japana fonologia sistemo bone modelas la kana-skribo (vidu supre), kiu notas silabojn konsistantajn el konsonanto kaj vokalo. Aldone ekzistas la silabferma (n).

Ankaŭ sola vokalo sen konsonanto povas konsistigi silabon.

Pri la prononco estas regionaj diferencoj interne de Japanio.

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Simile kiel Esperanto la japana havas kvinpartan vokalan sistemon; la kvin vokalojn oni laŭ IFA transskribas kiel /a/ /e/ /i/ /o/ /ɯ/. La unuaj kvar estas similaj al la esperantaj, sed /a/, /e/ kaj /o/ havas ferman kaj malferman variaĵon depende de la longeco. La sonon /ɯ/ oni produktas prononcante "u" sen rondigi la lipojn.[2]

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

La konsonantoj, kiuj formas la unuan parton de la silaboj, estas principe 14, sed ne ĉiu okazas kombine kun ĉiu vokalo. Aldone ekzistas moligitaj variaĵoj kun "j"-sono inter konsonanto kaj vokalo, tamen nur kun la vokaloj /a/, /o/ kaj /u/, kaj ne kun la konsonantoj ŭ kaj, evidente, j. La kombinoj "ji" kaj "je" ne ekzistas, kaj "ŭ" ekzistas nur kombine kun "a" ( = ŭa); signo por "ŭo" ekzistas (), sed ĝi estas prononcata "o" kaj markas, kiel postpozicio, la akuzativon.

La vokaloj influas la prononcadon de la (antaŭa) konsonanto, ekzemple jene:

  • Antaŭ "i" la konsonanto "s" estas prononcata kiel "ŝ" (sa / ŝi / su / se / so), kaj "t" estas prononcata kiel "ĉ".
  • Antaŭ "u" la konsonanto "t" estas prononcata kiel "c" (ta / ĉi / cu / te / to), kaj "d" estas prononcata kiel "z".
  • Antaŭ "u" la konsonanto "h" estas prononcata kiel "f" (ha / hi / fu / he / ho).
  • Kaj tiel plu.

Tiaj apartaĵoj estas grava diferenco inter la transliteradsistemoj Hepburn (kiu notas ilin) kaj Kunrei (kiu ignoras ilin). Vidu malsupre ĉe skribo.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La japana estas lingvo de la speco SOV (subjekto-objekto-verbo). Kutime por tia lingvo, ĝi havas neniujn prepoziciojn kiel la hindeŭropaj lingvoj sed postpoziciojn kiuj troviĝas post la modifato.

La substantivo ne fleksiiĝas, sed ĝin sekvas postpozicio por montri la frazrolon. Simile al la ĉina kaj la korea lingvoj, la plurnombro estas nedeviga.

La verbo fleksiiĝas laŭ finiteco, neeco, kaj mildeco. Adjektivoj en la japana estas stataj verboj.

Vortprovizo[redakti | redakti fonton]

La japana entenas multege da vortoj pruntitaj el la ĉina lingvo tra la jarcentoj.

Eĉ la bazaj numeraloj estas ĉinaj:

iĉi, ni, san, ŝi, go, roku, ŝiĉi, haĉi, kju, ĝu (unu, du, …, dek)

Ili ekzistas paralele kun la indiĝenaj numeraloj:

hitocu, hutacu, miccu, joccu, icucu, muccu, nanacu, jaccu, kokonocu, to (unu, du, …, dek)

Ekde la 16-a jarcento la japana pruntas vortojn ankaŭ el la eŭropaj lingvoj. Dekomence el la portugala kaj la nederlanda, kaj nuntempe precipe el la angla. La uzon de la angla kiel fonto de novaj vortoj helpas tio, ke de kelkaj jardekoj preskaŭ ĉiu japana lernanto studas la anglan dum kelkaj jaroj. Tial, angleca neologismo estas sufiĉe komprenata por fariĝi ofte uzata.

Eble pro la longdaŭra uzo de la ĉina skribsistemo, japanaj vortegoj kutime mallongiĝas al aĵoj de kvar moraoj: pāsonaru konpyūta (el angla "personal computer") → pasokon

Skribo[redakti | redakti fonton]

La japana skribiĝas per kvar (iomete ankaŭ kvin aŭ ses en specialaj cirkonstancoj) diversaj skribsistemoj:

  • Ĉinaj signoj (kanji): signoj pruntitaj el najbara Ĉinio ekde proksimume la kvina jarcento. La ĉinaj signoj ofte prononciĝas plurmaniere, ĉar ili estis pruntataj kaj laŭ signifo, kaj laŭ sono, kaj por ĉindevenaj pruntvortoj. Inter 1981 kaj 2010 ĉiuj japanaj infanoj devis lerni 1945 normigitajn ĉinajn signojn; nun ili devas lerni 2136. Ankaŭ miloj da pliaj ekzistas. En 1946 Japanio reformis la signojn, ĝenerale simpligante ilian formon.
  • Rondaj kanaoj (hiragana): signoj, kiuj reprezentas silabojn, aŭ pli precize moraojn. Ili baziĝas sur kursivaj formoj de ĉinaj signoj. Oni skribas per ili gramatikajn finaĵojn kaj postpoziciojn, kaj japanajn vortojn por kiuj ne ekzistas (normigitaj) ĉinaj signoj.
  • Strekaj kanaoj (katakana): signoj, kiuj same reprezentas moraojn, sed kiuj baziĝas sur simpligitaj pecoj de ĉinaj signoj. La du kana-sistemoj nombriĝas je po 46 simboloj. Oni uzas strekajn kanaojn precipe por skribi moderntempajn pruntvortojn, fremdlingvajn nomojn, kaj onomatopeojn.
  • Latinaj literoj (rōmaji): Oni ankaŭ povas skribi la japanan per la latina alfabeto. Tia skribo uziĝas precipe en dokumentoj, vojmontriloj, kaj lernolibroj por fremdlingvanoj. Ne ekzistas unusola ĉie-uzata latinliteriga sistemo. Tial uzi latinajn literojn senerare povas esti iom malklara afero. Ĉi tie prezentiĝas latinliterigo pli-malpli laŭ la oficiala sistemo Kunrei (japane 訓令, «direktivo») aŭ Monbusyo (japane 文部省, «kultura ministerio»), sed ankaŭ plejofte uzata estas la Hepburn-a sistemo. La sistemo Kunrei estas malofte uzata eĉ en Japanio, ĉar ĝi estas malfacile legebla por neparolantoj de la japana: ankaŭ la oficialaj retejoj de la japana registaro uzas la hepburnan. Tamen, Kunrei estas pli konciza ol la sistemo Hepburn, kaj tial estas ĝenerale uzata por klavarumado en la japana en komputiloj. La vorto «mi» estas skribita watashi laŭ la sistemo Hepburn, kaj watasi per la latinigo Kunrei, kaj prononciĝas ŭataŝi.
  • arabdevenaj nombrosimboloj, sed la japana skribo ankaŭ uzas la ĉinan nombrosimbolaron.

Ofte oni apudigas al maloftaj ĉinaj signoj silabajn kanasignojn por indiki la prononcon; tio nomiĝas furigana, speco de tipo ruby. Kun vertikala tekstdirekto, furigana kutime situas sur la dekstra flanko de la teksto, tamen kun horizontala direkto supere.

Jen la bazaj signoj de la ronda kaj la streka kanaaroj (kun latinliteraj prononcindikoj)

En la du kana-sistemoj la voĉajn konsonantojn g, z, d oni distingas disde la senvoĉaj k, s, t per duoblaj streketoj ĉe la supra dekstro de la kana-signo. b samamaniere distiniĝas de h (kiu en la antikva japana lingvo estis sono pli simila al f). p distingiĝas de b per anstataŭigo de la streketoj per cirkleto.

En la japana skribsistemo oni ne disigas vortojn per spaco, krom en libroj por infanoj kaj alilandaj lernantoj.

Ekzempla teksto[redakti | redakti fonton]

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, artikolo 1: すべての人間 (にんげん)は、 ()まれながらにして自由 (じゆう)であり、かつ、尊厳 (そんげん)権利 (けんり)とについて平等 (びょうどう)である。人間 (にんげん)は、理性 (りせい)良心 (りょうしん)とを (さず)けられており、 (たが)いに同胞 (どうほう)精神 (せいしん)をもって行動 (こうどう)しなければならない。

Transskribado Hepburn: Subete no (Ĉiuj) ningen (homoj) wa ((temo)), umare nagara ni shite (denaske) jiyū de ari (liberas), katsu (kaj), songen (digno) to ((kaj)) kenri (rajto) to ((kaj)) ni tsuite ((pri)) byōdō de aru (egalas). Ningen (la homoj) wa ((temo)), risei (racio) to ((kaj)) ryōshin (konscienco) to ((kaj)) wo ((akuzativo)) sazukerarete ori (estas donataj), tagai ni (unu la alian) dōhō no (frateca) seishin (spirito) wo ((akuzativo)) motte (havante) kōdō shinakereba naranai (devas agi).

Japandevenaj Esperantaj vortoj[redakti | redakti fonton]

aikido, animeo, bokeo, bonzo, cunamo, ĉanojo (tradicia te-ceremonio), daimio, eno, goo, hajko, harakiro (harakiri, honora sinmortigo de samurajo), haŝioj (manĝbastonetoj), hibakuŝo, hikikimorio, ĵudo, kamikazo, karaokeo, karateo, katano, kimono, mangao, ninĵo, Nipono (sinonimo de "Japanio"), noo, origamio, sakeo, samurajo, sorobano, sudoko, sumoo, suŝio, sojo, ŝamiseno, ŝinkanseno, ŝintoo, ŝogio, ŝoguno, tatamo, tankao, tofuo, tokusacuo, udonoj (nudeloj), utao, zorioj, zumioj.

Triviale:[redakti | redakti fonton]

En la japana lingvo dankon signifas peniso. Kelkaj japanaj esperantistoj – specife virinoj – malŝatas diri la vorton, do ili anstataŭe diras dankas.

Vortaro

Nuntempaj japanaj vortoj kaj esprimoj en Esperanto / Esuperanto gendai yoogo-shuu, Yamakawa Syuiti, Lerniloj, vortaroj, Yamakawa Syuiti, 2023. Listo de pli ol 12 000 japanaj vortoj kaj esprimoj, kun Esperantaj ekvivalentoj plejparte ĉerpitaj el retejoj[3].

Japana kulturo pere de japanaj vortoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĝohacu, japana nomo por la fenomeno de malaperantaj homoj kiuj intence decidis forlasi siajn antaŭajn vivojn kaj malaperi en anonimecon.
  • Hitori-Bocchi (patrina animo sole)[4] pri la koncepto de hikikomori (homoj kiuj restas konstante endome), fraŭloj, kiuj spertas malfacilaĵojn por akiri rendevuon kaj tagmanĝas en la necesejo por eviti kolegojn.
  • Ikebano, (japane 生花 aŭ 生け花, laŭvorte vivantaj floroj) estas la arto japandevena aranĝadi florojn. Temas pri tradicia arto, ankaŭ nomata kado (jap. 華道, t.e. la vojo de la floroj); ĝi estas kiel riĉa, tiel ankaŭ kompleksa, kaj estas praktikata ankoraŭ nuntempe.
  • Ikigajo, koncepto pri io kiu donas al homo celon, rezonon por vivi plene.
  • Origamio (折り紙), foje nomata origamo, estas tradicia japana arto de paperfaldado. Oni uzas paperfolion kaj faldas el ĝi figuron, sen tondi la materialon. La figuroj povas esti bestoj, (ankaŭ homoj), transportoj, abstraktaj figuroj, ktp... la vorto venas de la japana oru, faldi, kaj kami, papero.
  • Orizuru (japane: 折鶴, faldita gruo) estas eble la plej konata origamiaĵo en Japanio. La gruo estas bona aŭguro en la japana kulturo. Legendo diras, ke tiu kiu faldos mil paperajn gruojn realigos koran deziron.
  • Vabi sabi, japana estetika filozofio, kiu enfokusas la akceptadon de la pasemeco.
  • Kincugi (ankaŭ kintsugi aŭ ora riparo) estas japana kutimo pli ol 400 jaraĝa. Ekzemple, kiam argila poto falas sur la plankon, tiam vi ne ĵetas la pecojn en la rubon sed prenas ilin kaj riparas la poton kun ora gluo. Malantaŭ ĉi tio estas grava ideo: Se vi ame prizorgas erarojn aŭ difektojn, io tre bela povas ekesti[5].
  • Kuki-o-jomukūki o yomu (空気を読む, くうきをよむ), signifas 'povi legi la etoson' kaj necesa por ĉiuj situacioj, por ke ĉies sentoj estu konsiderataj antaŭ ol individuo prenas decidon[6].
  • Tokidoki ( japana por "foje") estis dokumenta serio pri Japanio por la nederlanda televido[7]. Surbaze de japanaj vortoj, Paulien Cornelisse esploris la japanan kulturon kaj socion. Jen ekzemploj:
  • Jugen (senti sin unu kun la naturo)[8] pri ŝintoismo, ĉerizfloroj, musko, naturaj katastrofoj kaj malstreĉiĝo en la arbaro.
  • Otenba (ribelema)[9] pri ribelemaj virinoj kiuj spektas pornaĵon, faras rakugo-teatron aŭ portas kawaii (ĉarmajn Lolita-vestaĵojn) aŭ kimonojn.
  • Giri' (ŝuldi unu la alian)[10] pri la rigide naciisma Japanio
  • Mono no aware ('la beleco de pasemeco' aŭ 'nenio estas konstanta kaj tio estas malĝoja kaj ĝoja samtempe')[11] pri maljunuloj en forlasitaj vilaĝoj kaj apartamentoj.
  • Rei-Wa (ĝoja harmonio)[12] pri la nova imperiestro, la teo-ceremonio kaj la malapero de la naturo pro la multaj betonaĵoj.
  • Tatemae (ŝajnigante esti diferenca de kio vi fakte estas)[13] pri via vera naturo, la punka sceno, plorterapia sesio kaj japana etiketika kurso.
  • Genki (vivenergio)[14] pri la sekreto de maljuniĝo, memmortigo pro la alta laborŝarĝo kaj junuloj, kiuj interŝanĝas la okupatan urbon kontraŭ la trankvilo de la rizkampoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Por la tuta paragrafo vidu Naokazu Kawasaki, Kelkaj aspektoj de la japana ilngvo, Esperanto, UEA, julio 1965.
  2. Naokazu Kawasaki, Kelkaj aspektoj de la japana lingvo, Esperanto, UEA, julio 1965.
  3. (eo, jp) Yamakawa Syuiti, Nuntempaj japanaj vortoj kaj esprimoj en Esperanto / Esuperanto gendai yoogo-shuu, Libroservo de UEA, 2023
  4. (nl) Hitori-Bocchi, VPRO, la 17-an de majo 2020.
  5. (nl) Eefje Vanpoucke, Een land met stilte, licht en respect (Lando kun silento, lumo kaj respekto), Wablief, la 21-an de julio 2021.
  6. (en) Blogo Japana lingvo kaj kulturo
  7. (nl) Kiel pri Tokidoki?, VPRO , la 11-an de septembro 2018
  8. (nl) Yugen, VPRO, la 16-an de septembro 2018
  9. Otenba, VPRO, la 23-an de septembro 2018.
  10. (nl) Giri, VPRO, la 30-an de septembro 2018.
  11. (nl) Mono no aware, VPRO, la 7-an de oktobro 2018.
  12. (nl) Rei-Wa, VPRO , la 24-an de majo 2020.
  13. (nl) Tatemae, VPRO, la 31 de majo 2020.
  14. (nl) Genki, VPRO, la 7-an de junio 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Yamasaki Seikô, Enkondukon en la japanan, eld. Fonto, Brazilo, 2002[1]
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/09, paĝo 20: La japana verkita de Bradley Kendal.* Monato, internacia magazino sendependa, numero 1994/10, paĝo 21: Du ortografioj verkita de Yamasaki Seikô.
  1. Enkonduko en la japanan, Heroldo de Esperanto, p. 3, n-ro 14 (2026), 13 oktobro - 2 novembro 2002