Bredado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porko-bredejo.

Bredado [1] estas homa aktivado, kiu konsistas el bontenado, nutrado kaj reproduktado de dombestoj, pli malofte sovaĝaj bestoj kiel vulpolutreolo. La selekta bredado celas fortigon de preferataj genetikaj trajtoj.

Celoj[redakti | redakti fonton]

la celoj de la bredado estas:

  • La bestoj mem: hejmbestoj, bestoj por spektakloj, bestoj por provizi la ĉas-teritorioj...
  • La bestaj produktoj por nutrado: karno, lakto, ovo, mielo
  • La bestaj produktoj ne nutraj: lado, haro, felo, silko, plumo, korno...
  • la bestaj kromproduktoj: sterko...
  • la bestaj fortoj: tiri, porti.

Industria brutobredado[redakti | redakti fonton]

John Vidal, ĵurnalisto, verkisto kaj iama eldonisto pri mediprotektado de The Guardian, disvolvigas la tezon, ke nuntempaj pandemioj pli kaj pli rilatas al perdo de biodiverseco kaj partikulare pro senarbarigo kaj intensiva brutobredado, kiuj unuflanke perdigas speciojn kiuj povus bremsi la disvastigon de virusaj zoonozoj kaj aliflanke alproksimigas homojn al naskoloko de la malsanoj, kiuj slatas el unu specio al alia specio.[1]

Bredbestoj[redakti | redakti fonton]

Grava lingva noto[redakti | redakti fonton]

Originale, bredado signifis ankaŭ "plibonigon de kulturformoj de plantoj, produktante novajn per krucado aŭ selekto". Tiu senco aperis en PIV, PIV kun Suplemento (1987) kaj tiel en diverslingvaj vortaroj. Tiu signifo de la vorto malaperis el la Nova PIV kaj tiel el la teksto-sekvantaj retpaĝoj kiel ekz. ReVo, kiu do redonas nur la bestorilatajn signifojn.

La pli frua, durilata signifo de bredado eble venis el la angla, germana esprimoj (Breeding, Züchtung), kiuj ambaŭ signifas plibonigon de bestoj kaj plantoj. Dume esperantistoj uzis/uzas la vorton bredado ĉefe por bestoj en senco de prizorgado, reproduktado de bestoj, kaj la vorton kultivado ĉefe por plantoj en senco de prizorgado, reproduktado de plantoj. La dua signifo de la vorto apenaŭ estis uzata en la PIV-donita senco (sed jen ekzemplo Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine). Por la dua signifo oni uzis/uzas la vorton plibonigo (plibonigi) [2] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine [3] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machineselektado (selekti) [4] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.

Interesaj bildoj pri porka bredado en Burkina Faso ¢esperantlingve) Arkivigite je 2004-10-21 per la retarkivo Wayback Machine


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Vidal, "Pandemioj: Homoj estas la kulpuloj", en Unesko Kuriero, numero 3 de Julio-Septembro 2021, eldonita de El Popola Ĉinio, "Restarigo de viv-diverseco, revivigi vivon", 58 pp. en pp. 7-9.