Iamaj orientaj teritorioj de Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iamaj orientaj teritorioj de Germanio perditaj profite al Pollando kaj Sovetunio dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj aperas grize kaj nigre, respektive. Nuntempa Germanio estas markita ruĝe en tiu mapo.

La iamaj orientaj teritorioj de Germanio (germane Ehemalige deutsche Ostgebiete) estas tiuj provincojregionoj orientaj al la nunaj orientaj limoj de Germanio (nome la Odro-Niso-limo) kiuj estis perditaj de Germanio post la Unua Mondmilito kaj poste en la Dua Mondmilito.

La teritorioj perditaj post la Unua Mondmilito estas plej el la Provinco Posen kaj Okcidenta Prusio, kaj pliaj teritorioj perditaj post la Dua Mondmilito estas Orienta Prusio, Transpomeranio, Orienta Brandenburgo, Supra Silezio, kaj preskaŭ la tuta Malsupra Silezio.[1] Ĉiuj teritorioj perditaj en ambaŭ mondmilitoj estas 33% (tio estas unu triono) el la iama Germana Imperio, dum la lando cedita de Germanio post la Dua Mondmilito konstituas ĉirkaŭ 25% (tio estas unu kvarono) el la iama antaŭmilita Vajmara teritorio.[2] En nuntempa Germanio, la termino kutime referencas nur al la teritorioj perditaj en la Dua Mondmilito,[3] dum en Pollando la teritorioj akiritaj el Germanio post la Dua Mondmilito estas konataj kiel la "Regajnitaj Teritorioj", reference al la fakto ke ili estis iel regataj de Pollando antaŭ iĝi parto de la Germanaj politikoj (partikulare post la 18a-jarcentaj dispartigoj de Pollando).

La postmilita limo inter Germanio kaj Pollando laŭlonge de la Odro-Niso-limo estis formale agnoskita de Orienta Germanio en 1950 fare de la Traktato de Zgorzelec, sub premo de Stalino. En 1952, agnosko de la Odro-Niso-limo kiel permanenta limo estis unu el la kondiĉoj de Stalino por ke Sovetunio interkonsentu al reunuigo de Germanio. La propono estis malakceptita de okcidentgermana kanceliero Konrad Adenauer. La oficiala sinteno de la Germana registaro pri la statuso de iamaj orientaj teritorioj de Germanio malplenigitaj de setliĝintaj Germanaj komunumoj oriente de la riveroj Odro kaj Niso estis ke la areoj estas "provizore sub Pola [aŭ Soveta] administracio." En 1970, Okcidenta Germanio agnoskis la linion kiel de facto limo en la Traktato de Varsovio.

En 1990, kiel parto de la Germania reunuiĝo, Okcidenta Germanio akceptis klaŭzojn en la Traktato pri la Fina Setlado rilate al Germanio, laŭ kiuj Germanio rezignis ĉiujn postulojn al la teritorioj orientaj de la Odro-Niso-limo.[4] La agnosko fare de Germanio de la Odro-Niso-limo estis formaligita de la re-unuiĝinta Germanio en la German-Pola Limtraktato de 14-a de novembro 1990; kaj pere de la nuligo de la Artikolo 23 de la Baza Leĝo por la Federacia Respubliko Germanio laŭ kiu Germanaj ŝtatoj ekster la Federacia Respubliko povus iam postuli akcepton. Pere de tiu nuligo la limoj de Germanio post-1990 estis fermitaj al plua etendo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Escepte pro malgranda areo oriente de, kaj ĉirkaŭ Hoyerswerda.
  2. Demshuk, Andrew. The Lost German East: Forced Migration and the Politics of Memory, 1945-1970. page 52
  3. vidu por ekzemplo msn encarta Arkivigite je 2011-05-26 per la retarkivo Wayback Machinewebarchive 2009-10-31: "diejenigen Gebiete des Deutschen Reiches innerhalb der deutschen Grenzen von 1937", Meyers Lexikon online Arkivigite je 2009-01-26 per la retarkivo Wayback Machine: "die Teile des ehemaligen deutschen Reichsgebietes zwischen der Oder-Neiße-Linie im Westen und der Reichsgrenze von 1937 im Osten". Arkivita 2009-10-31.
  4. La problemo kun la statuso de tiuj teritorioj estas ke en 1945 la konkluda dokumento de la Potsdama konferenco ne estis laŭleĝe traktato, sed memorando inter Sovetunio, Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando. Ĝi reguligis la aferon de la limo de orienta Germanio, kiu finfine estos la Odro-Niso-limo, sed la fina artikolo de la memorando diris ke la finaj decidoj koncerne Germanion estas celo de separata pactraktato. Tiu traktato estis subskribita en 1990 sub la nomo de Traktato pri Fina Setlado de ambaŭ Germanaj ŝtatoj kaj ratifitaj en 1991 de unuiĝinta Germanio. Tio finigis la staton de jura limbo kiu daŭris 45 jarojn; personoj de ambaŭ flankoj de la limo ne povis esti certaj ĉu la setlado atingita en 1945 povus esti ŝanĝita je ioma estonta dato.