El Ejido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Ejido
hispane: El Ejido
urbo
Flago
Blazono
municipo en Hispanio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Andalucio
Provinco Provinco Almerio
Komarko Poniente Almeriense
Supermara alteco 72 m s. m. [1]
Koordinatoj 36° 46′ 30″ Nordo 2° 48′ 46″ Okcidento / 36.774866 °N, 2.812757 °U / 36.774866; -2.812757 (mapo)
Areo 225,4 km² (22 540 ha)
Loĝantaro 83 594 (2019)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 04700[2]
ISO 3166-2:ES ES-AL
El Ejido (Hispanio)
El Ejido (Hispanio)
DEC
Situo de El Ejido enkadre de Hispanio
El Ejido (Almerio)
El Ejido (Almerio)
DEC
Situo de El Ejido enkadre de Provinco Almerio
Vikimedia Komunejo: El Ejido
Retpaĝo: https://elejido.es/
Map
vdr

El Ejido [eleĤIdo][3] (signife "komuna tereno") estas hispana municipo kiu lokas en Andaluzio kaj en sudo de provinco Almerio. Ĝia etendo konsistas el 225,4 km2. En la jaro 2019 okdek tri mil kvincent naŭdek kvar personoj rezidis en la municipo.[4][5] Ĝi estas en la komarko Poniente Almeriense, je 32 km de la provinca ĉefurbo, Almerio. En 2016 jam estis 88 752 loĝantoj kaj estis la tria municipo plej loĝata de la provinco Almerio, post Almerio mem kaj Roquetas de Mar. La areo estas de 227 km² kaj estas loĝdenseco de 370,68 loĝ/km².

Enmigrado[redakti | redakti fonton]

Pro la prospera ekonomio de El Ejido, bazita en la agrikulturo de legomoj sub plastaj forcejoj, estis forta altiro al enmigrado en la lastaj jardekoj, unue de lokanoj de proksimaj areoj kiel Alpujarras kaj poste de aliaj partoj de Hispanio kaj de aliaj landoj. La eksterlanda enmigrado estas forta en El Ejido, pro la granda kvanto de laborpostenoj en la agrikulturo, pro kio estas gravaj la kolonioj de marokanoj, rumanoj, ekvadoranoj, argentinoj aŭ rusoj, ĉefe, same kiel de landoj el Subsahara Afriko. En la lasta jardeko okazis polemikoj pro akuzoj kontraŭ la dungantoj, ke ili nek zorgas pri la enleĝigo de la situacioj de la eksterlandaj laboristoj nek respektas iliajn laborajn rajtojn. La dungantoj defendas sin, ke ili respektas la laboran juron kaj ke multaj eksterlandanoj post atingi reguligon forlasas la laborpostenojn.[6]

Jam fine de la 20a jarcento okazis foje konfliktetoj inter la lokanoj kaj la enmigrintoj kiuj suferis ofte malhumanajn labor- kaj viv-kondiĉojn. Iam okazis en la urbo tri murdoj, el kiuj unu de virino murdita de enmigrinto kun mensaj malordoj. Tiam, 6a de februaro 2000, eksplodis tajdo de perforto de lokanoj kontraŭ enmigrintoj, kaj dum du tagoj oni detruegis loĝejojn, aŭtojn kaj instalaĵojn apartenantajn al enmigrintoj. Devis veni ĝis 600 policanoj por restarigi la ordon.[7] Dudek jarojn poste, la enmigrintoj, devenaj el 94 landoj –ĉefe el Maroko- plue estas la 30% de la loĝantaro de la municipio el 84 000 reguligitaj loĝantoj, al kiuj aldonedas centoj de eksterleĝaj migrantoj. Tiu eksterlanda proporcio konstituas 80% de la laboristaro de la forcejoj de tiu municipo, kun deklarita areo de 14 000 hektaroj, nome pli ol duono de la forceja kultivado de la provinco Almerio.[8] Granda parto de la enmigrintoj plue suferas malfacilajn vivkondiĉojn, dum granda parto de la lokanoj pli kaj pli apogas la desktrajn politikistojn kiuj tendencas al duraj reguloj kontraŭ enmigrado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.juntadeandalucia.es/institutodeestadisticaycartografia/sima/ficha.htm?mun=04902
  2. https://www.correos.es/ss/Satellite/site/Aplicacion_C-1349167812778-1363184049882/includeTemplate=COR_Aplicacion-sidioma=es_ES
  3. Tio sonas same kiel la hispanlingva vorto "elegido" (elektito), sed tute ne rilatas.
  4. [https://www.juntadeandalucia.es/institutodeestadisticaycartografia/sima/ficha.htm?mun=04902
  5. https://ine.es/jaxiT3/Tabla.htm?t=2857&L=1]
  6. La TV pública belga emite un documental sobre la explotación de inmigrantes en Almería Público, 29/01/2008 16:26, Alirita la 27an de januaro 2020.
  7. santiago f. reviejo, Veinte años después del ataque xenófobo en El Ejido las causas persisten, Público, 06/02/2008, Alirita la 6an de februaro 2020.
  8. santiago f. reviejo, samloke