Tarazona de la Mancha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tarazona de la Mancha
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02100
Demografio
Loĝantaro 6 138  (2023) [+]
Loĝdenso 29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 16′ N, 1° 55′ U (mapo)39.265-1.9127777777778Koordinatoj: 39° 16′ N, 1° 55′ U (mapo) [+]
Alto 714 m [+]
Areo 212,5 km² (21 250 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tarazona de la Mancha (Hispanio)
Tarazona de la Mancha (Hispanio)
DEC
Tarazona de la Mancha
Tarazona de la Mancha
Situo de Tarazona de la Mancha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tarazona de la Mancha [+]
vdr
Tarazona de la Mancha en la Provinco Albaceto.

Tarazona de la Mancha [taraZOna delaMANĉa] estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Mancha Júcar-Centro en la nordo de la provinco, kaj en la parto Manĉo lime kun la provinco Kvenko. Estas areo de 212,58 km² je 714 msm.

Tarazona de la Mancha havas 6 235 loĝantojn (2019) kun denseco de 29,93.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas norde de la provinco, en la centra parto de la limo kun la najbara provinco Kvenko. Limas kun la municipoj albacetaj Madrigueras, oriente; Albacete kaj La Gineta, sude; Montalvos, La Roda, Fuensanta kaj Villalgordo del Júcar, okcidente; kaj norde kun la municipoj kvenkaj Quintanar del Rey kaj Villagarcía del Llano.

Dependas jurisdikcie de La Roda.

La municipa teritorio havas etendon de 212,58 km², kaj estas trapasata de la rivero Valdemembra, nome malgranda rojo kiu elfluas en la riveron Júcar, kaj kiu trapasas la urban kernon, kaj estas sur ties fluejo romia ponto. La suda limo de la teritorio estas markita de la rivero Júcar, kun longo de 33 km, kies norda bordo markas la municipan teritorion.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj restoj estas de vilao romia situa en la loko konata kiel "Casa de los Guardas". En tiu vilao oni trovis mozaikojn kiuj aktuale estas ekspoziciataj en la Arkeologia Muzeo de Albacete. Estas ankaŭ romia ponto super la rivero Valdemembra. Ŝajne ĝi formis parton de antikva ŝoseo kiu trapasis la municipan teritorion. La ponto estas uzata aktuale kaj ties konservado estas sufiĉe bona.

La aktuala vilaĝo estis fondita de lokanoj de Villanueva de la Jara je antikva domaro nomita "Casas de Cuarto Alto", meze de la 15a jarcento.

En la municipaj balotoj venkas plej ofte la maldekstro.

Demografia evoluo[redakti | redakti fonton]

1900-2017
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1970 1981 1991 1996 2001 2005 2010 2011 2014 2015 2017
4.865 5.545 5.955 6.302 6.714 7.111 6.850 5.952 6.011 5.747 5.976 6.179 6.576 6.550 6.543 6.363

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Sankta Bartolomeo.
  • Ĉefa placo.
  • Urbodomo de la 17a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]