42 (lernejo)
42 | ||
---|---|---|
42 | ||
![]() | ||
organizaĵo pri edukado lernejo ![]() | ||
Komenco | 2013 vd | |
Lando(j) | Francio • Portugalio • Belgio • Svislando • Turkio • Singapuro • Malajzio • Kanado • Brazilo • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Luksemburgo • Nederlando • Italio • Hispanio • Maroko • Madagaskaro • Germanio • Ĉeĥio • Aŭstrio • Finnlando • Jordanio • Armenio • Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj • Aŭstralio • Tajlando • Japanio • Sud-Koreio • Libano • Angolo • Palestino • Pollando vd | |
Situo | Parizo | |
Moto | Born2code | |
Fondinto(j) | Xavier Niel • Kwame Yamgnane • Florian Bucher • Nicolas Sadirac vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | asocio laŭ leĝo de 1901 | |
42 estas privata institucio de superedukado pri informadiko, kiu estis fondita de Xavier Niel, Nicolas Sadirac (eksa administra direktoro ĉe Epitech) [1], Kwame Yamgnane kaj Florian Bucher (eksaj oficiroj ĉe Epitech) [2]. La lernejo malfermiĝis en Parizo en 2013.
La lernejo havas neniujn profesorojn kaj estas malferma seninterompo, 24/7. Studentoj estas trejnita tra koleg-al-kolega pedagogio kaj projekto-bazita lernado.
La nomo de 42 estas referenco al la libro La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio de brita aŭtoro Douglas Adams: en la libro, 42 estas la Respondo al la Lasta Demando de Vivo, la Universo, kaj Ĉio.
Aplikprocezo
[redakti | redakti fonton]Iu ajn 18-jara aŭ pli povas registriĝi kiel kandidato en la retejo [3].
La elektprocezo komenciĝas per kelkaj atento- kaj logiktestoj dizajnitaj por taksi la kapablon de persono lerni programadon.
Sekvas dua elekto nomata Piscine 'Swimming Pool' (france: naĝejo ): Kvarsemajna antaŭkurso en la C programlingvo [4].
Leciona dezajno kaj trejna kurso
[redakti | redakti fonton]Post Piscine, IT-trejnado daŭras du ĝis kvin jarojn. La lerneja didaktiko estas inspirita de modernaj instrumetodoj kiuj inkluzivas kunularan pedagogion, projekt-bazitan lernadon kaj memhelpon. Tiamaniere, la studentoj devus subteni unu la alian en sia lernado. Alia specialaĵo estas la formo de instruado organizita en projektoj kaj la ebleco uzi la trejnejojn dum la tuta tago. Dum lerneja tempo, studentoj devas plenumi staĝojn. Por kvalifiki por staĝo, studento devas esti kompletiginta certan nombron da projektoj kaj trapasinta kvin ekzamenojn.
Komence de la trejnado, la fokuso estas sur Unikso kaj la C-programlingvo.
Oni poste laboras kun PHP, C++, OCAML, inter aliaj. Por iuj projektoj la programlingvo povas esti libere elektita. La trejnado ankaŭ koncentriĝas pri artefarita intelekto kaj komputila sekureco aŭ kodumado-hakado [4]. La lernejo ankaŭ formis partnerecojn kun aliaj lernejoj (ekz. dezajno kaj fakaj lernejoj) kaj la hakatona okazaĵo. Tio permesas al studentoj eniĝi en kunlaboroj kun membroj de aliaj lernejoj.
Post sukcese plenumi la unuan staĝon, studentoj havas la eblon translokiĝi al alia lernejo en la 42-reto.
Historio
[redakti | redakti fonton]En redakciartikolo Xavier Niel 42 prezentis kaj referencas al la eduka sistemo en Francio [5].
![]() |
|
Anoncita la 26an de marto, 2013, 42 estis malfermita en Parizo la 15an de julio, 2013, por la elekta fazo nomita La Piscine (la naĝejo).
la 17an de majo, 2016, 42 anoncis planojn malfermi duan universitatejon en Fremont, Kalifornio [6]. La Fremont universitatejo estis fermita en 2020 [7].
Aktuale en 2023, 47 universitatejoj estis malfermita en 26 landoj [8]. Krom la oficiala universitatejo en Parizo, Francio, la lerneja modelo estis adoptita en Liono, Reims kaj Mulhouse, Francio, tiel kiel en Hispanio, Rumanio, Sud-Afriko, Ukrainio, Bulgario, Moldavio [9], Belgio, Rusio, Maroko, Nederlando, Indonezio, Finnlando [10], Germanio [11], Adelaide, Aŭstralio [12], Armenio [13], la Unuiĝintaj Arabaj Emirolandoj [14], Londono [15], Kebekio, Kanado [16], Bankoko [17], Florenco [18], Romo [19], Lausanne, Svislando [20] kaj Turkio.
Listo de lernejoj
[redakti | redakti fonton]Pliaj lernejoj
[redakti | redakti fonton]- AKADEMIO+PLUS (Rumanio - fondita en 2014): Ĉe AKADEMIO + PLUS, noviga aliro al edukado: laboro pri projektoj, kunlernado, mezureblaj rezultoj, kun la celo instigi teamlaboron. La studprogramo estas limigita al du jaroj. La lernejo baziĝas sur 42 lernprogramoj [25].
- WeThinkCode (Sudafriko - fondita en 2016): WeThinkCode estas nova speco de teknologia inkubatoro dizajnita por ekstermi la mankon de kapabloj en informa teknologio. La misio de WeThinkCode estas identigi kaj trejni la estontan kodigan talenton de Afriko. Surbaze de la instruplano en lernejo 42 [26].
- AKADEMIO+MOLDOVA (Moldova - fondita en 2016): alternativa kaj senpaga IT- lernejo , lanĉita de Fondaĵo IT Moldavio kunlabore kun Academy + Plus Cluj-Napoca kaj 42 en Parizo [27].
- UNIT Factory (Kijvo, Ukrainio - fondita en 2016): fondita kiel komuna projekto de la fondo de Vasilij Ĥmelnitskij nomita "K.Fund" kaj 42 subtenata de publika institucio "Osvytoria" [28].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Camille Gévaudan (2013) "42", v'là les geeks ! (france). Arkivita el la originalo je 2013-10-25. Alirita 2014-06-24 . .
- ↑ Damien Leloup (2013) "42", l'étrange école d'informatique de Xavier Niel (france). .
- ↑ Aplika Procezo. Eo: 42 Wolfsburg Software Engineering School. La 17-an de aŭgusto 2021, kaj la 29-an de decembro 2022 (Angla).
- ↑ 4,0 4,1 42Heilbronn | Confeso. Prenite la 8-an de aprilo 2021
- ↑ L'édito de Xavier Niel (französisch). 42.fr (2013). Arkivita el la originalo je 2014-07-03.
- ↑ Press release. Arkivita el la originalo je 2021-11-28. Alirita 2016-06-10 .
- ↑ . On the Closing of 42 Silicon Valley from 42 co-founder Kwame Yamgnane. Alirita 2023-03-22 .
- ↑ Celebrating 42 campuses in 25 countries. Alirita 4 June 2022 .
- ↑ French educational model to gamify IT education in Ukraine, Kyiv Post, May 19, 2016
- ↑ 1337, l'École qui veut former des génies du numérique, Le Monde, September 05, 2018
- ↑ About 42 Wolfsburg | The radical new coding school, now in Germany. - Home. Arkivita el la originalo je 2020-09-15. Alirita 2020-09-08 .
- ↑ . 42 to open first Australian campus in Adelaide (2021-03-15). Arkivita el la originalo je 2021-11-23. Alirita 2021-11-23 .
- ↑ 42 Yerevan Coding School Opens Its Doors at TUMO (2021-03-30). Alirita 2022-07-03 .
- ↑ 42 Abu Dhabi.
- ↑ 42 London.
- ↑ Campus 42 Québec https://42quebec.com (French) Retrieved 10 August 2021
- ↑ THE FOUNDING OF 42 BANGKOK. Alirita 2022-10-11 .
- ↑ 42 Firenze.
- ↑ 42 Roma.
- ↑ Campus 42 Lausanne https://42lausanne.ch (French) Retrieved 27 June 2022
- ↑ 42 Schools | 42 - A Global Network of IT Campuses. Alirita 2023-04-07 .
- ↑ . First Piscines announcement! (angle) (2020-07-02). Alirita 2023-04-07 .
- ↑ . Hive Helsinki trains the next generation of world-class coders. We want to give people from all walks of life the tools to solve problems of tomorrow.. Alirita 2023-04-07 .
- ↑ 42 Nice Région Sud (france). Alirita 2023-04-07 .
- ↑ ACADEMY+PLUS. Arkivita el la originalo je 2018-10-09. Alirita 2019-07-24 .
- ↑ WeThinkCode.
- ↑ ACADEMY+PLUS Moldova. Arkivita el la originalo je 2016-07-15. Alirita 2016-07-19 .
- ↑ UNIT Factory. Arkivita el la originalo je 2018-04-24.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Privataj lernejoj
- Organizaĵoj por supera instruado en Francio
- Organizaĵoj fonditaj en 2013
- Instruado en Parizo
- Edukado en Kalifornio
- Edukado en Armenio
- Edukado en Aŭstralio
- Edukado en Aŭstrio
- Edukado en Belgio
- Edukado en Brazilo
- Edukado en Kanado
- Edukado en Ĉeĥio
- Edukado en Finnlando
- Edukado en Francio
- Edukado en Germanio
- Edukado en Italio
- Edukado en Japanio
- Edukado en Jordanio
- Edukado en Luksemburgo
- Edukado en Malajzio
- Edukado en Maroko
- Edukado en Pollando
- Edukado en Portugalio
- Edukado en Rusio
- Edukado en Singapuro
- Edukado en Sud-Koreio
- Edukado en Hispanio
- Edukado en Svislando
- Edukado en Tajlando
- Edukado en Nederlando
- Edukado en Turkio
- Edukado en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- Edukado en Britio
- Edukado en Angolo
- Edukado en Madagaskaro