Poznano
Poznań | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
urba komunumo Hansa urbo eksterdistrikta urbo en Pollando urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: POZnan* *Miasto know-how | |||||
Administrado | |||||
Lando | Pollando | ||||
Ŝtato | Pollando | ||||
Regiono | Grandpollando | ||||
Provinco | Vojevodio Grandpollando | ||||
Fondita | 8-a jarcento | ||||
Patrono | Sankaj Petro kaj Paŭlo | ||||
Ĝemelurboj | Jyväskylä, Assen, Brno, Ĥarkivo, Hanovro, Nablus, Pozuelo de Alarcon, Nottinghamshire, Rennes, Shenzhen, Toledo | ||||
SIMC kodo | 0969400 [+] | ||||
Poŝtkodo | 60-001 ĝis 61-890 | ||||
Aŭtokodo | PO | ||||
Telefonkodo | (+48) 61 | ||||
Retpaĝaro | http://www.poznan.pl | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Jacek Jaśkowiak | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 546 859 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 088 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 52° 24′ N, 16° 55′ O (mapo)52.416.916666666667Koordinatoj: 52° 24′ N, 16° 55′ O (mapo) | ||||
Alto | 50 - 154 m | ||||
Areo | 261,85 km² (26 185 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Poznań [+] | |||||
| |||||
Poznań ([ˈpɔznaɲ] ( elparolo), esperante Poznano, germane Posen) estas la ĉefurbo de la pola provinco Grandpollando (Wielkopolskie) kaj kvina plej granda urbo en Pollando. Ĝi situas ĉe la rivero Varto kaj havas 560 000 loĝantojn. Ĝi havas urbo-statuson ekde la 13-a jarcento, kaj apartenis al Prusio de 1793–1918 kaj al Tria Regno inter 1939–45. Poznano estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Poznano, kiu plene ĉirkaŭas la urban komunumon. En 2021 en la urbo vivis 546 859 loĝantoj.
Laŭ la hierarkio de la plej bonaj polaj urboj por vivi, de la ĉiusemajna revuo Przekrój, Poznano okupas la pintajn poziciojn (ekda la 1-a ĝis la 3-a)[1].
La 28-an de junio 1956, la laboristoj ribelis kontraŭ la sovetunia ĉeesto, tio estis perforte subpremita.
Prahistorio
La unuaj migrantaj ĉasistoj komencis setliĝi ĉe Poznano jam pli ol 8 mil jarojn antaŭ nia erao. Dum jarcentoj la regionon jen kaj jen celis laŭvicaj hom-grupoj, alportante ĉiam pli novajn kutimojn kaj vivmanierojn. Sufiĉas diri, ke nun en la urbo arkeologoj laboras en pli ol 100 foscentroj. Bedaŭrinde tra la regiono ne kondukis la romia sukcena itinero aŭ aliaj gravaj trakoj, tial temas verdire pri loko iom provinca. Tio tamen ne signifis sole malavantaĝojn. Ĝuste la provinca situo de la regiono kaŭzis, ke ne damaĝis ĝin la migrantoj el la okcidento al la oriento keltoj nek la migrantoj el la nordo al la sudo de la eŭropa kontinento gotoj. La loka komerco disvolviĝis malrapide, sed senĉese. Ĝian ekziston ĉesigis nur invadoj de hunoj, kiuj superlavangis la regionon en la 5-a jarcento.
Historio
Veran renaskiĝon de la regiono kaj establon de setlejo, el kiu evoluis Poznano, alportis nur la 9-a jarcento. Temas pri Ostrów Tumski – la rivera insulo de Warta. Neplenaj 100 jarojn pli poste ĝi fariĝis unu el la plej gravaj lokoj en la kreiĝanta ŝtato de princo Mieszko la 1-a, opiniata la unua reganto de Pollando. Tre rapide la urbo disvoviĝis, grandparte pro la situo najbare kun la germana imperio. Ĝuste kun ĝi la unuaj regantoj de Pollando estis plej proksime ligitaj. Pri la tiama graveco de Poznano povas atesti la fakto, ke laŭ la arkeologiaj esploroj ĝuste ĝi estis la plej bone fortikigita urbo en la ŝtato de Mieszko la 1-a.
En la 966 jaro, kiam okazis la bapto de tiu ĉi pola princo komenciĝas la skriba historio de Pollando. Necesas aldoni, ke ĝuste Poznano estas opiniata de sciencistoj kiel verŝajna loko de tiu ĉi bapto. Atestas pri tio interalie la fakto, ke en Poznano estis malkovritaj antaŭnelonge restaĵoj de kastelo, la plej granda masonita konstraĵo en la tiama Pollando. Oni supozas, ke apudis ĝin la tn. kapeleto de Dąbrówka – la edzino de Mieszko la 1-a. La arkeologiajn esplorojn malfaciligas la fakto, ke la restaĵoj troviĝas sub la preĝejo de Dipatrino, daŭre funkcianta kaj vizitata de religiuloj. Tamen, arkelogoj ĉiam pli kuraĝe supozas, ke Poznano ne nur rolis kiel loko en kiu komenciĝis la simbola kristanigo de Pollando - pro la bapto de la reganto, sed ke ĝuste ĝi estis la unua ĉefurbo de Pollando.
La unua episkopo de Pollando, Jordan, havis sian sidejon en Poznano en la Katedalo de la sankta Petro troviĝanta sur la insulo Ostrów Tumski. En la sama preĝejo estis entombigitaj princo Mieszko la 1-a kaj poste lia filo Boleslao la Brava – la unua reĝo de Pollando. La katedralo fariĝis loko de la eterna ripozo ankaŭ por laŭvicaj reĝoj de Pollando. Kiel la lasta estis tie entombigita en la 1296-a jaro Przemysław la 2-a. Li enkondukis la blankan aglon kiel la blazonon de Pollando.
Kiel skribas la unua pola kronikisto, Gall Anonim, la jaroj post la morto de Przemysław la 2-a alportis kaoson al la juna pola ŝtato. Rezulte de ĝi homoj revenis al la paganaj ritoj kaj en la katedralo de la sankta Petro ekloĝis sovaĝaj bestoj. La katedralon post preskaŭ jarcento oni rekonstruis, kaj ĝi denove fariĝis la episkopa sidejo. Sed, Poznano ne plu multe gravis. En la jaro 1320 la oficiala ĉefurbo de Pollando fariĝis Krakovo.
Poznano devis pli okupiĝi pri komerco, ankaŭ kun tiom foraj regionoj kiel Arabio. Ene de la ĉirkaŭita per la defendoremparego urbo la vivo bone evoluis. Poznano estis agnoskita urbo jam meze de la 13-a jarcento. El la sama periodo devenas la situigo de la ĉefa urba foirplaco. Ĝia spaco okupis eĉ 2 hektarojn, kio signifis dekonon de la urba spaco entute. La grandeco gravis, ĉar ĝuste sur tiu teritorio okazis ĉiu-merkredaj bazaroj. Pri pli grandaj fieris sole Gdansko kaj Krakovo. Malgraŭ tio, ke en Poznano ne plu loĝis reĝoj, ĝi daŭre apartenis al la ĉefaj urboj de Pollando. Atestas pri tio interalie la fakto, ke ĝuste ĝi kune kun Krakovo devis aprobi ĉiujn subskribitajn pactraktatojn inter la pola ŝtato kaj la Teŭtona Ordeno. En la 15-a jarcento oni ĉirkaŭis Poznanon per aldona defendoremparego kun 35 turetoj, inkluzive de la plej granda, nomata la horloĝa. Kaj kun la horloĝo kaj Poznano entute nedisigeble ligiĝas la t. n. poznanaj kapretoj, vaste rekonataj kiel la simbolo de la urbo.
Dum la germana okupado de Pollando:
- 14.11.1939: en Poznań-regiono oni devigis judojn porti flavajn brakbendojn
- 17.08.1940: laŭ Historische Gesellschaft en Poznań oni sekrete esploris en la jaroj 1933-39 genealogian arbon de germanoj loĝantaj en Tria Regno, kies prauloj loĝis en Pollando
- 26.08.1940: en la urbo loĝis 288 291 personoj, en tio 232 157 poloj, 50 874 germanoj, 4332 personoj kun neklarigita nacieco, 838 fremdlandanoj kaj 190 senŝtatuloj. Samdate en 1944 al Poznań venis unua parto de rabita havaĵo el la ribelanta Varsovio.
Poznano nuntempe
Ĝi estas urbo kun ampleksa kultura heredaĵo sed ankaŭ ĝi forte disvolviĝas ekonomie, interalie en la teksa industrio kaj la novaj teknologioj. Kiel ĉefa pola urbo pri ekonomio, ĝi eltenas sian heredaĵon el sia pasinteco de urbo ĉe la vojkruciĝo de la ĉefaj vojoj, ĝi ankaŭ okazigas foirojn (Międzynarodowe Targi Poznańskie).
La urbo enhavas ankaŭ unu el la plej famaj universitatoj de Pollando danke al la universitato Mickiewicz (UAM).
Vidindaĵoj
La katedralo de Poznano, la ĉefepiskopa katedralo Sankta Petro kaj Paŭlo (pole: Bazylika archikatedralna św. Piotra i św. Pawła w Poznaniu), estas la katedralo de la ĉefepiskopujo Poznano kaj grava historia monumento de la urbo.
Monumento al Viktimoj de la Ribelo de Poznań
Transporto
Fervojo
Tra Poznano gvidas grava fervoja linio de Berlino al Varsovio. Do estas regula konekto inter tiuj du ĉefurboj ĝuste tra Poznano. Temas pri Berlin-Warszawa-Express - trajnoj. Regulaj direktaj trajnkonektoj estas ankaŭ kun Wroclaw.
Fervojlinio Poznań Główny – Szczecin Główny kunigas Poznano kun ĉefurbo de Okcidentpomeria Provinco: Szczecin.
Urba transporto
En urbo oni povas vojaĝi per busoj aŭ tramoj (vidu artikolon Tramtransporto en Poznano). Inter jaroj 1930 kaj 1970 estis uzitaj ankaŭ trolebusoj.[2]
Ĝemelurboj
- Hanovro, Malsupra Saksio en Germanio ekde 1979
- Jyväskylä en Finnlando ekde 1979
- Toledo, Ohio en Usono ekde 1991
- Assen en Nederlando ekde 1992
- Pozuelo de Alarcón en Hispanio ekde 1992
- Ŝenĵeno en Popola Respubliko Ĉinio ekde 1993
- Nottinghamshire, Anglio en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ekde 1994
- Brno en Ĉeĥio ekde 1996
- Nablus en Palestino ekde 1997
- Ĥarkovo en Ukrainio ekde 1998
- Rennes en Francio ekde 1998
- Győr en Hungario ekde 2008
- Kutaiso en Kartvelio ekde 2009
- Ra'anana en Israelo ekde 2010
Personoj ligitaj kun la urbo
- Andrzej Błasik, ĉefkomandanto de aerarmeo
- Arkady Fiedler, prozisto, raportisto, natursciencisto kaj vojaĝisto
- Kazimierz Flatau, klavicenisto kaj astrologo
- Paul von Hindenburg, germana prezidento de Vajmara Respubliko
- E.T.A. Hoffmann, germana verkisto, komponisto kaj juristo
- Zdzisław Krygowski, matematikisto kaj kriptologo
- Janina Lewandowska, kantistino kaj sporta pilotino, murdita
- Johannes Mewaldt, klasika filologo
- Mjeŝko la 1-a, piasta princo
- Kazimierz Nowak, vojaĝisto kaj raportisto de Afriko
- Robert Remak, embriologo, fiziologo, kaj neŭurologo
- Jerzy Różycki, matematikisto kaj kriptologo
- Paweł Edmund Strzelecki, vojaĝisto kaj esploristo de Aŭstralio
- Henryk Zygalski, matematikisto kaj kriptologo
- Marian Żelazek, misiisto en Barato
Esperanto en Poznano
Poznań estas unu el la plej gravaj Esperanto-centroj en Pollando.
Rudolf Janas translokiĝis al Poznań kaj tie fondis Esperanto-grupon en 1908.
En la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań ekde 1997 okazas la trijaraj Interlingvistikaj Studoj sub la gvido de Ilona Koutny.
Nuntempe funkcias en Poznań E-SENCO Kulturo-Socia Societo nome de L. Zamenhof kaj kiu organizas Arkones.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
(de, en, pl) Oficiala retejo de la urbo Poznan
Referencoj
- ↑ Portaloj "Wirtualna Polska" kaj la revuo "Przekrój", 2009-06-18, http://wiadomosci.wp.pl/kat,1347,title,Ranking-miast-polskich-gdzie-sie-zyje-najlepiej,wid,11232108,wiadomosc_prasa.html?ticaid=1d31c
- ↑ http://www.mpk.poznan.pl/o-mpk/historia
|