Al-Mutasim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Abū Isḥāq Muḥammad ibn Hārūn al-Rashīd (arabe أبو إسحاق محمد بن هارون الرشيد; Oktobro 796 – 5a de Januaro 842), pli bone konata laŭ sia lakab nomo al-Muʿtaṣim bi’llāh (المعتصم بالله, "kiu serĉas rifuĝon en Dio"), estis la oka abasida kalifo, kiu regis el 833 ĝis sia morto en 842.[1] Filo de Harun al-Raŝid, li sukcedis sian duon-fraton al-Ma'mun, ĉe kiu li estis servinta kiel militista komandanto kaj guberniestro. Lia regado estis markita per la enkonduko de turkaj sklav-soldatoj (ghilmānmamālīk) kaj la establadon fare de ili de nova ĉefurbo ĉe Samaro. Tio estis mejloŝtono en la historio de la Kaliflando, ĉar la Turkoj estos tuj hegemoniaj por kontroli la regadon de Abasidoj, eklipsante arabajn kaj iranajn elitojn kiuj estis ludintaj ĉefajn rolojn en la komenca periodo de la Abasida ŝtato. Interne, al-Mu'tasim daŭrigis la subtenon de al-Ma'mun de Mutazilismo kaj ties inkvizicio (miḥna), kaj la centralizitan administracion, malpliigante la povon de provincaj guberniestroj favore al malgranda grupo de malnovaj civilaj kaj militistaj funkciuloj en Samaro. La regado de Al-Mu'tasim estis markita ankaŭ de kontinua militado, kaj kontraŭ internaj ribeloj kiaj la ribelo de Ĥuramita Babak Ĥorramdin aŭ la insurekcio de Mazjar de Tabaristano, sed ankaŭ kontraŭ la Bizanca Imperio, kie la kalifo persone estris la faman rabadon de Amorium, kio certigis lian reputacion kiel milit-kalifo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bosworth 1993, p. 776.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]