Baza Angla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baza angla)
Saltu al: navigado, serĉo

Baza Angla (Basic English [bejsik ingliŝ]) estas planlingvo, planita de Charles Kay Ogden. Ĝi estis kreita en 1930 kiel simpla, baza formo de la angla. La skribo estas latina.

La baza angla lingvo estas simpla, baza formo de la angla kreita de Ogden por esti komuna dua lingvo por la mondo. Ĝi estas angla tiel malgranda kaj simpla, ke ĝi havas nur 850 vortojn (kaj 78 internaciajn vortojn). Sed spite de tio, laŭ Ogden, ĝi povas esprimi ĉion ajn, kiun la plena angla povas esprimi. Verbojn, substantivojn ktp., por kiuj mankas vorto en la sistemo, oni devas esprimi per anstataŭigo, parafrazo, difino aŭ analizo.

La vorto Basic en la nomo formiĝis el la unuaj literoj de la vortoj British, American, Scientific, International, Commercial ("Brita, Usona, Scienca, Internacia, Komerca") kaj samtempe signifas "baza".

Ogden diris, ke oni devas studi: sep jarojn por lerni la anglan, sep monatojn por lerni Esperanton, kaj sep semajnojn por lerni Bazan Anglan.

Winston Churchill rekomendis la bazan anglan kiel internacian lingvon en parolo en 1944 ĉe la Universitato Harvard. George Orwell unue proponis la lingvon inter 1942 kaj 1944, sed poste iĝis kritika. Konata estas lia satira lingvo Newspeak en la romano 1984.[1]

La ideo por la baza angla venis al Ogden dum liaj esploroj kun I. A. Richards en la 1920-aj jaroj pri la naturo de signifo de vortoj. Ili verkis vortaron de la angla, difininte ĉiun ajn vorton per vortoj pli simplaj kaj bazaj. Ili rimarkis, ke la samaj kelkaj vortoj ade reaperis en iliaj difinoj. Per tio ili eltrovis, ke kerna vortprovizo de la angla estas tre malgranda – tute malsimile al la latinidaj lingvoj (ekzemple, la franca)[mankas fonto].

Richards mem poste utilis la bazan anglan por instrui la anglan al alilingvanoj.

La Enciklopedio de Esperanto skribas pri la ero Basic English:

“/../ (bejsik ingliŝ). Simpligita formo de la angla lingvo, kompilita de C. K. Ogden, 1932 kaj propagandata ankaŭ kiel internacia lingvo.”

Ekzistas vikipedio en baza angla lingvo, sed la lingvaĵo en ĝi uzata ne estas vera planlingvo, sed facila, simpla angla uzanta pli da vortoj ol Baza Angla. Mankas difinoj pri la uzendaj vortoj kaj gramatikaĵoj kaj sekve apud facile kompreneblaj tekstoj troviĝas aliaj, kies lingvo ne esence diferencas de la ĝenerale uzata angla.

Komparite, la tuta baza radikaro de Esperanto (BRO) kun ĉiuj grupoj enhavas pli ol 2 500 elementoj, de kiu plu ol 800 estas en la lasta grupo.[2] Kredeble, pro la vasteco kaj pro la sufiksa sistemo de Esperanto, la BRO havas pli grandan esprimkapableco ol la kutima vortprovizo de Baza Angla. La 5–6 plej bazaj niveloj de BRO kune, estas simile malgranda kiel la kutima Baza Angla. Esperanto ankaŭ estas multe pli regula ol la angla kaj havas tute fonetika literumado.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Gramatiko de baza angla helpas homojn uzi 850 vortojn de la lingvo.

  1. Pluraloj havas "s" en la fino de la vorto. Se la vorto havas specialan pluralon (ekzemplo: "es", "ies") oni devas uzi tiujn.
  2. Verboj havas 4 vortfinojn: la substantivojn vortfinojn -"ER" kaj -"ING", kaj la adjektivajn vortfinojn: -"ING" kaj -"ED".
  3. Adverboj deriviĝas el adjektivoj per sufikso: -"LY".
  4. Por komparativo oni uzas "MORE" kaj "MOST". Ankaŭ -"ER" kaj -"EST".
  5. La prefikso "UN"- estas simila al la Esperanta prefikso "MAL"-.
  6. La frazaj demandoj (jes-ne-demandoj) estas enkondukataj per "DO".
  7. Pronomoj estas similaj al la anglaj.
  8. Kunmetitaj vortoj estas duopaj substantivoj (ekzemplo: "milkman" aŭ "wordend") aŭ substantivo kaj ordono (sundown).
  9. Mezuroj, numeroj, monoj, monatoj, tagoj, jaroj, tempoj kaj internaciaj vortoj uzas anglajn formojn.
  10. Oni povas uzi vortojn de industrio kaj scienco.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

  • La Baza Angla anstataŭigas vortojn per idiotismaj frazoj, kiuj estas ankaŭ pene lernendaj de studanto.
  • Ogden ne forigis neregulaĵojn por kongrui kun plena angla lingvo. Tiel, Baza Angla estas malregula kaj parte ne-fonetika.
  • Kelkaj kritikantoj de Baza Angla vidis ĝin kiel ne neŭtrala kaj ilo de lingva imperiismo favore al la angla.

Aperis kritiko en la 50-a kaj 51-a numeroj de Heroldo de Esperanto, 1933, de M. C. Butler.

Specimeno[redakti | redakti fonton]

La Patro Nia:

Our Father in heaven,
may your name be kept holy.
Let your kingdom come.
Let your pleasure be done,
as in heaven, so on earth.
Give us this day bread for our needs.
And make us free of our debts,
as we have made those free who are in debt to us.
And let us not be put to the test,
but keep us safe from the Evil One.

La fama diraĵo de Churchill, “blood, toil, tears and sweat” – sango, laborego, larmoj kaj ŝvito – estis tradukita kiel blood, hard work, eyewash and body water – sango, streĉa laboro, okullavo kaj korpo-akvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fikcia respondo de Orwell pri Newspeak kaj Baza Angla kaj Wittgenstein, bazita de faktoj kaj la libro 1984 (kopio ĉe Internet Archive, la Interreta Arkivo)
  2. Aktoj de la Akademio II 1968–1974 – Baza Radikaro Oficiala

Komparu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]