Boris Skossirev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Skossirev
Persona informo
Naskonomo Борис Михайлович Скосырев
Naskiĝo 12-an de januaro 1896 (1896-01-12)
en Vilno
Morto 27-an de februaro 1989 (1989-02-27) (93-jaraĝa)
en Boppard,  Okcidenta Germanio
Ŝtataneco Rusia ImperioAndoroReĝlando de Nederlando vd
Profesio
Okupo militistooficiromonarkoUzurpatorodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Boris Miĥaloviĉ SKOSSIREV (ruse Бори́с Миха́йлович Ско́сырев, katalune Borís Miĥailovitx Skóssirev; la 12-a‏ de januaro 1896 – la 27-an de februaro 1989) estis blank-elmigranto, aventuristo, kunlaboristo kun la Nazioj kaj pretendanto al la krono de la Princlando de Andoro, kiu sin tronigis kiel Princo de Andoro por mallonga periodo komence de la 1930-aj jaroj kiel Boriso la 1-a de Andoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Boris Skossirev en 1920

Skossirev naskiĝis la 12-an de januaro 1896 en Vilno, tiam parto de la Rusia Imperio, ŝajne al familio de malalta aristokrata statuso. Ne multe estas konata pri lia familio preter la malmultaj detaloj kiujn li disponigis en siaj intervjuoj al la amaskomunikilaro sed laŭ li lia titolo estis Barono, titolo kiun li adoptis poste en sia vivo kiel Barono Boris de Skossirev [1][2].

Kun la eksplodo de la civila milito en Rusio en 1917, Skossirev fuĝis al Britio kie li ricevis politikan azilon . En Britio li membriĝis en la Brita Reĝa Mararmeo kaj funkciis kiel oficiro sur la rusa fronto ĝis la fino de la Unua Mondmilito [3][4].

Post lia liberigo de la armeo, Skossirev asertis ke li faris ligojn kun la Brita aristokrataro kaj komencis studi en Oksfordo, detaloj kiuj poste montriĝis malĝustaj. En la sama tempo, Skossirev estis akuzita plurfoje je etaj fraŭdoj, kiuj verŝajne igis lin aliĝi al la brita Ministerio de Eksteraj Aferoj kiel agento kontraŭ la forigo de la akuzoj. li deĵoris ĝis 1925 [5]

La nederlanda pasporto de Skossirev

Poste tiun jaron li translokiĝis al Nederlando kie li ricevis nederlandan pasporton kaj komencis nomi sin la "Grafo de Orange", farante asertojn ke tiu titolo ricevis al li fare de la nederlanda reĝa domo, io kiu estis neita fare de ĉi-lasta. Fine de la 1920-aj jaroj, Skossirev estis difinita de la nederlandaj sekurecaj servoj kiel "internacia ĉarlatano" kaj estis forpelita el la lando [6].

Por mallonga periodo Skossirev translokiĝis al Santa Marta en Kolombio kie li fondis tabakkomercan firmaon kiu malsukcesis sed li lernis la hispanan sufiĉce bone ke en 1932 li translokiĝis al Hispanio, kaj unue konatiĝis kun la Princlando de Andoro [7][8].

Andoro[redakti | redakti fonton]

En 1934 Skossirev vizitis Andoro por la unua fojo kaj komencis plani "puĉon". Li faris ligojn kun civitanoj de ĉiuj medioj de vivo kaj komencis disvastigi en la eta princlando multe da mono donita al li de amerikaj investantoj kiujn li renkontis dum sia restado en Sudameriko [9]. La 17-an de majo 1934, Skossirev aperis antaŭ la Ĝenerala Konsilio de Andoro, kaj proponis investi en la lando kaj efektivigi reformojn kontraŭ prenado de potenco [10]. Lia propono estis unuanime malaprobita fare de la konsilio, kaj la ŝtatprokuroro akuzis lin je provo ribeligo [11][12].

Unua ekzilo[redakti | redakti fonton]

Post tiu fiasko, Skossirev forlasis Andoro al Hispanio, al la urbo La Seu d'Urgell situanta nur ĉirkaŭ 5 kilometrojn de la andora landlimo, kie li deklaris sin "la reganto de Andoro en ekzilo" [13][14]. Skossirev komencis konduti kiel monarko al ĉiuj intencoj kaj celoj, aranĝante bankedojn kaj konferencojn, donante forpardonojn kaj farante intervjuojn kun gvidaj gazetoj kiel ekzemple The Times kaj la Daily Herald [15].

Skossirev renkontis en Hispanio princon Jean, Duko de Guise (Jean d'Orléans), kiu estis la postulanto al la franca krono nome de la Domo de Orléans, kaj ŝajne akiris de li konsenton ricevi la rajton al la titolo "Princo de Andoro" kondiĉigita de la franca krono [16]. Skossirev asertis ke ĉar Andoro estas regata de kunprinco de Andoro, unu el kiuj estis la reĝo de Francio antaŭ la Franca Revolucio, tial princo Jean havas la aŭtoritaton doni al li la tronon de la princlando [17].

En la sama tempo, Skossirev komencis verki konstitucion por Andoro, en kiu li proponis igi Andoro'n impostan rifuĝejon kaj alporti religian liberecon, modernigon kaj eksterajn investojn, kio estis bonega novaĵo por la fermita princlando kaj kiu kondukis al granda subteno por sia plano tra la tuta lando [18][19].

Regado[redakti | redakti fonton]

Flago de Andoro sub la regado de Skossirev

La 7-an de julio 1934, Skossirev revenis de sia ekzilo al Andoro kaj, akompanita de siaj subtenantoj, marŝis al Andoro Malnova (Andoro-la-Vila) por prezentiĝi denove antaŭ la Ĝenerala Konsilio [20][21]. Li donis paroladon al la konsilio en kiu li prezentis sin kiel la Grafon de Orange, prezentis la konstitucion kiun li verkis kaj petis ricevi en rendimento la regadon de la princlando. Li estis akompanita de sia edzino, usona milionulino. La venontan tagon (la 8-an de julio) la asembleo superforte aprobis la peton, kaj du tagojn poste akceptis la novan konstitucion kaj kronis Skossirev kiel "Boris I de Andoro" [22][23].

Blazono de Boris la 1-a kiel mem-deklarita Reĝo de Andoro

Post la kronado, ne estis reago en la internacia komunumo. Hispanio kaj Francio ne reagis al la okazaĵoj kaj kun la escepto de kelkaj novaĵartikoloj en la franca gazetaro, la okazaĵoj ne ricevis ajnan resonon, sed kiam Skossirev deklaris militon kontraŭ la dua kunprinco de Andoro, la Episkopo de Urgell por establi sian regadon, ĉi-lasta turnis sin al la hispanaj aŭtoritatoj kaj postulis ke Skossirev estu forigita de Andoro [24].

La 21-an de julio 1934, dek tri tagojn post kiam li ekregis, 4 membroj de la hispanaj sekurecaj taĉmentoj eniris Andoroon kaj arestis Skossirev [25]. Laŭ la ordono de la Episkopo de Orje, la Ĝenerala Konsilio estis dissolvita kaj hispanaj kaj francaj reprezentantoj estis nomumitaj en ilia loko.

Dua ekzilo[redakti | redakti fonton]

Skossirev estis translokigita al Barcelono kaj post du tagoj estis sendita al Madrido, kie li estis juĝita kaj sendita al loka malliberejo [26][27]. Dum lia restado en malliberejo li daŭre kondutis kiel monarko kaj sendis plurajn ordonojn al Andoro [28][29].

Komence de 1935 li estis deportita al Portugalio kie li restis preskaŭ unu jaron kaj daŭre asertis esti monarĥo en ekzilo [30]. Post iom da tempo li estis deportita al Francio, kie li estis arestita pro eksvalidiĝo de sia pasporto kaj sendita al Hispanio [31]. Kun la ekapero de la civita milito en Hispanio, Skossirev denove fuĝis al Francio kaj estis sendita al malliberejo dum pluraj monatoj, ĝis komence de 1938 li estis permesita vivi en Francio kiel blanka ekzilo [32][33].

Cetero de lia vivo[redakti | redakti fonton]

En Francio, Skossirev vivis en Aix-en-Provence en la sudo de la lando kaj tie li geedziĝis. Kun la ekapero de la Dua Mondmilito kaj la falo de Francio ĉe la manoj de Nazia Germanio, Skossirev estis arestita kaj liberigita fare de la germanoj en 1942 [34]. Skossirev aliĝis al la germana armeo kaj servis ĉe la rusa fronto. Post la fino de la milito, Skossirev estis arestita en 1946 fare de la francoj en Berlino kaj akuzita je kunlaborismo kun la nazioj [35]. Li estis malliberigita ĝis la fino de tiu jaro kaj sendita al Germana Demokratia Respubliko [36], kie li estis arestita fare de la sovetianoj kaj juĝita al 25 jaroj en malliberejo. Skossirev plenumis sian punon en kaptitejo en Siberio ĝis 1956 [37]. Post sia liberigo, li translokiĝis por vivi en la urbo Boppard en Okcidenta Germanio ĝis sia morto la 27-an de februaro 1989 en la aĝo de 93.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Skossirev estis unu el la faktoroj kiuj kaŭzis la malfermon de Andoro al la mondo, kaj multaj el la iniciatoj kiujn li prezentis en la konstitucio estis efektivigitaj poste. Krome, la alportado de tabakkultivaĵoj al la regiono estas atribuita al li en la princlando.

Pluraj libroj estis verkitaj pri lia vivo, kaj en 2006 teatraĵo nomita "Borís I (el rei d'Andorra") estis enscenigita en Barcelono priskribanta lian vivon [38][39].

La domo kie Skossirev loĝis en la distrikto de Sant Julià de Lòria, unu el la Aŭtonomaj Komunumoj de Andoro, estas nomita la "rusa Domo" ("casa del Russos") kaj havas ekspozicion festantan lian vivon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Boris Skossyreff. Arkivita el la originalo je 2020-08-03. Alirita 2020-05-24.
  2. Boris Mikhailovich Skossyreff (1896-1989) - Find... (angle). Arkivita el la originalo je 2020-12-20. Alirita 2020-05-24.
  3. (2007) Boris I, Rey De Andorra, 1‑a eldono, Ediciones Destino.
  4. p2, , "Russian Officer's Story. Relatives murdered by Bolshevists", The Times, 13 January 1919.
  5. Office, Great Britain Foreign. (1969) Index to the Correspondence of the Foreign Office for the Year (angle). Kraus-Thomson.
  6. Leonardo, Ana Cristina, 1959-. (2018) O centro do mundo, 1‑a eldono. ISBN 978-989-722-515-4. OCLC 1039007007.
  7. Борис I: правитель Андорры из Вильно (litove) (2018-07-09). Arkivita el la originalo je 2020-12-20. Alirita 2020-05-24.
  8. . Блоги / Diletant.media: Борис I: правитель Андорры из Российской империи (ruse). Alirita 2020-05-24.
  9. Izu, Miguel. El Rey de Andorra (hispane). Editorial Almuzara. ISBN 978-84-17558-35-2.
  10. . Boris 1e, le mystérieux roi d'Andorre venu de Russie (fr-FR) (2020-02-07). Arkivita el la originalo je 2020-09-27. Alirita 2020-05-24.
  11. p11, , "No King for Andorra. Offer from Chicago Declined", The Times, 3 March 1934.
  12. The Russian King of Andorra: Fantasies and Facts (angle) (10 July 2013). Arkivita el la originalo je 2020-12-20. Alirita 2020-05-24.
  13. Affinati, Riccardo. (2015-11-27) Città fatali II (itale). Soldiershop Publishing. ISBN 978-88-99158-97-2.
  14. d'auteurs, collectif. (2018-05-17) Jeux Floraux des PyrŽnŽes - Anthologie 2018 (france). Lulu.com. ISBN 979-10-90416-28-4.
  15. "The Andorran Pretender," The Times, July 19, 1934.
  16. d'auteurs, collectif. (2018-05-17) Jeux Floraux des PyrŽnŽes - Anthologie 2018 (france). Lulu.com. ISBN 979-10-90416-28-4.
  17. Banks, William C.. (1997-05-05) Political Handbook of the World 1997 (angle). CQ Press. ISBN 978-0-933199-12-5.
  18. d'auteurs, Collectif. (2020-05-11) Jeux Floraux des Pyrénées - Anthologie 2020 (france). BoD - Books on Demand. ISBN 979-10-90416-37-6.
  19. Eccardt, Thomas M.. (2005) Secrets of the Seven Smallest States of Europe: Andorra, Liechtenstein, Luxembourg, Malta, Monaco, San Marino, and Vatican City (angle). Hippocrene Books. ISBN 978-0-7818-1032-6.
  20. Augustin, Byron. (2009) Andorra (angle). Marshall Cavendish. ISBN 978-0-7614-3122-0.
  21. Baldacchinoel, Godfrey. (2020-03-28) Handbook on the Politics of Small States (angle). Edward Elgar Publishing. ISBN 978-1-78811-293-2.
  22. . Boris Skossyreff and monarchical Andorra (angle) (2015-06-04). Arkivita el la originalo je 2015-09-07. Alirita 2020-05-24.
  23. Eccardt, Thomas M.. (2005) Secrets of the Seven Smallest States of Europe: Andorra, Liechtenstein, Luxembourg, Malta, Monaco, San Marino, and Vatican City (angle). Hippocrene Books. ISBN 978-0-7818-1032-6.
  24. Tagliabue, John, "Hard times fall in the valleys of Andorra", The New York Times, 2008-03-24. (en-US)
  25. p3, , "Boris the First arrested", The New York Times, 21 July 1934.
  26. Nogueira, Adeilson. (26 March 2018) Moedas De Andorra (portugale). Clube de Autores (managed).
  27. p11, , "Andorran Pretender taken to Madrid. 'A militant Prince'", The Times, 23 July 1934.
  28. (July 1934) Mundo hispánico (hispane).
  29. p11, , "Andorran Pretender in Prison. Disowned by his 'Subjects'", The Times, 26 July 1934.
  30. (1934) “'Spain week by week”, Bulletin of Spanish Studies 11 (44), p. 209–216. doi:10.1080/14753825012331364384. 
  31. (2002) L'Intermédiaire des chercheurs et curieux (france).
  32. . Rei de Andorra viveu em Olhão (pt-PT) (2008-05-26). Arkivita el la originalo je 2020-12-20. Alirita 2020-05-24.
  33. p13, , "'Prince Boris of Andorra'. Arrest in Portugal", The Times, 23 November 1934.
  34. Boris I. Arkivita el la originalo je 2020-01-24. Alirita 2020-05-24.
  35. Leonardo, Ana Cristina, 1959-. (2018) O centro do mundo, 1‑a eldono. ISBN 978-989-722-515-4. OCLC 1039007007.
  36. Boris Skossyreff. Arkivita el la originalo je 2020-09-20. Alirita 2020-05-24.
  37. Boris Mikhailovich Skossyreff (1896-1989) - Find... (angle). Arkivita el la originalo je 2020-12-20. Alirita 2020-05-24.
  38. Morell, Antoni. (1984) Borís I, Rei D'andorra. La Magrana. ISBN 84-7410-157-3.
  39. Official website of the play[rompita ligilo]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]