Butros Butros-Gali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Butros Butros-Gali
Persona informo
بطرس بطرس غالي
Naskiĝo 14-an de novembro 1922 (1922-11-14)
en Kairo
Morto 16-an de februaro 2016 (2016-02-16) (93-jaraĝa)
en Gizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Religio Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio vd
Lingvoj arabaanglafranca vd
Ŝtataneco Egiptio vd
Alma mater Universitato de KairoInstituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Collège de la Sainte Famille • Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd
Partio Araba Socialista Unio vd
Subskribo Butros Butros-Gali
Familio
Patro Yusuf Butros Ghali vd
Edz(in)o Lilly Kahil vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoverkistojuristo • universitata instruisto vd
Laborkampo internaciaj rilatojpolitika scienco vd
Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj
Dum 1982-1991
Antaŭulo Javier Pérez de Cuéllar
Sekvanto Kofi Annan
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Butros Butros-Ghali en Davos, fotografita en 1995

Boutros Boutros-Ghali aŭ en Esperanto Butros Butros-Gali (araba: بطرس بطرس غالي, kopta: Ⲃⲟⲩⲧⲣⲟⲥ Ⲃⲟⲩⲧⲣⲟⲥ Ⲅⲁⲗⲏ) (naskiĝis la 14-an de novembro 1922, mortis la 16-an de februaro 2016) estis egipta diplomato kiu estis la sesa Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) de Januaro 1992 al Januaro 1997, precize en epoko kiam okazis malfacilaj momentoj en diversaj mondoregionoj, kiaj la disfalo de Sovetunio, la militoj en Jugoslavio kaj la genocido de Ruando.[1]

Superlerneja kariero[redakti | redakti fonton]

Butros Butros-Gali naskiĝis en Kairo en familio de kopta eklezio (Butros estas Petro en la araba). Lia avo Butros Gali estis diversfoje ministro kaj fine Ĉefministro de Egiptio de 1908 ĝis li estis mortigita en 1910.[1]

Butros-Gali diplomiĝis ĉe Kairo Universitato en 1946, kiel Doktoro pri internacia juro en la Universitato de Parizo, diplomito en internaciaj rilatoj de Politika scienco en 1949, kaj Jurdoktoro en la Thomas M. Cooley Fakultato pri juro en 1979. En la sama jaro, li fariĝis Profesoro de Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj ĉe Kairo Universitato kaj daŭris en tiu profesio ĝis 1999. Li fariĝis Prezidanto de la Centro pri Politikaj kaj Strategiaj Studoj en 1975 kaj Prezidanto de la Afrika Socio pri Politikaj Studoj en 1980. Li estis Esplora Sciencisto de Fulbright ĉe la Universitato Columbia de 1954 al 1955, Direktoro de la Centro pri Esploro(j) de la Akademio pri Internacia Juro de Hago[1] de 1963 al 1964, kaj Invitita Profesoro ĉe la Fakultato pri Juro en la Universitato de Parizo de 1967 al 1968. Li estas ankaŭ la Honora Rektoro de la Instituto de Pacstudoj (Institute of Peace Studies), filio de la Kyunghee Universitato en Seulo.

Egiptia politika kariero[redakti | redakti fonton]

Li estis delonge proksime asociiĝita kun la estraro en Egiptio. Lia politika kariero evoluis dum la prezidanteco de Anwar al-Sadat. Li estis membro de la Centra Komitato de la Araba Socialisma Unio de 1974 al 1977. En Egiptio li estis Ministro por Eksterlandaj Aferoj de 1977 ĝis la komenco de 1991. Tiam, li fariĝis Vic-ministro pri Eksterlandaj Aferoj dum kelkaj monatoj antaŭ iri al la UN. Kiel Ministro por Eksterlandaj Aferoj, li partoprenis de la (polemikaj inter araboj) pacakordoj inter Prezidanto Sadat kaj israela ĉefministro Menachem Begin. Sadat estis murditaj kaŭze de tiuj pacakordoj dum Butros-Gali sekvis en posteno unu plian jardekon sub la nova prezidento Hosni Mubarak.[1]

Laŭ esplora ĵurnalistino Linda Melvern, Butros-Gali aprobis sekretan armilan vendon de $26 milionojn al la registaro de Ruando en 1990, dum li estis Egiptia Ministro por Eksterlandaj Aferoj. La armiloj estis kolektitaj de la hutua reĝimo kiel parto de la tre konata, longe-daŭra preparado por la la posta genocido. Li estis jam la Ĝenerala Sekretario de UN kiam la amas-mortigoj okazis 4 jarojn post la vendado.

Kariero ĉe UN[redakti | redakti fonton]

Elektita kiel Ĝenerala Sekretario, la plej grava posteno de la Unuiĝintaj Nacioj, en 1991, la Mandato de Butros-Gali estis revolucia (li estis post Javier Pérez de Cuéllar la unua afrika kaj la unua araba en tiu posteno)[1] kaj daŭras polemika. En 1992, li proponis Pacagendon (Tagordo por la Paco)-n, sugesto por kiel UN povus respondi al perfortaj konfliktoj. Tamen, li estis kritikita pro la malsukceso de UN dum la Ruanda Genocido en 1994, kiu oficiale mortigis 1 milionon da homoj, kaj pro tio ke li ne sukcesis gajni apogon ene de la UN mem por interveni en la Somalia interna milito. Unu el la plej malfacilaj taskoj dum lia Sekretariado estis la krizo de la Jugoslavaj militoj post la desintegro de Jugoslavio. Lia reputacio suferis pro la grandaj polemikoj rilate al la efikeco de la UN kaj la rolo de Usono en la UN. Laŭ liaj malŝatantoj, speciale la usona ministro pri eksteraj rilatoj Warren Christopher kaj la usona ambasadoro de UN Madeleine Albright, li simbolis la senmovecon de UN fronte al humanitaraj krizoj.

Kandidatigo por dua mandato[redakti | redakti fonton]

En 1996, dek anoj de la Sekureca Konsilio, gviditaj de afrikaj membroj Egiptio, Gvineo kaj Bocvano, verkis rezolucion subtenante Butros-Gali por dua kvinjara sekretariiĝo, ĝis la jaro 2001. Tamen, Usono vetois duan mandaton por Butros-Gali. Krom Usono, ankaŭ Britio, Pollando, Sud-Koreio, kaj Italio ne apogis la rezolucion, kvankam la kvar landoj voĉdonis favore al Butros-Gali post kiam Usono jam estis deklarita ĝian intencon vetoi. Kvankam li ne estas lia unua vetoita (Ĉinio vetois la trian mandaton de Kurt Waldheim en 1981), Butros-Gali estis la sola Ĝenerala Sekretario de UN kiu ne estis elektita al dua mandato. Li estis anstataŭigita de Kofi Annan.[1]

Richard Clarke (kontraŭ-terorisma spertulo de Usono), Michael Sheehan, kaj James Rubin partoprenis tion, kion ili nomis "Operation Orient Express (Operacio Orient Express)". Clarke skribis:

"Albright, mi kaj aliaj (Michael Sheehan, Jamie Rubin) havis pakton en 1996 por elirigi Butros-Gali(n) kiel Ĝeneralan Sekretarion de la Unuiĝintaj Nacioj, sekreta plano, kiun ni nomis Operacio Orient Express, nomata tiel pro tio ke ni esperis apogon de multaj nacioj en UN. Fine, Usono devis fari ĉion sole (kun ĝia vetoo) kaj Sheehan kaj mi devis halti la Prezidenton cedi al la premo de mondaj gvidantoj por pligrandigi la mandaton de Butros-Gali, ofte kuranta al la Oficejo de la usona prezidento kiam ni estis atentigitaj ke ia ŝtatestro estis telefonante al la Prezidento. Fine, Clinton estis impresita ke ni sukcesis ne nur en la eliro de Boutros-Ghali sed ankaŭ en la elekto de Kofi Annan por anstataŭigi lin. (Clinton diris al Sheehan kaj mi, 'Donu al mi korvon, mi devas manĝi korvon, ĉar mi diris al vi ke vi neniam sukcesus.')

Richard Holbrooke komentis pri tiu okazaĵo:

"La diskutoj pri la rolo de U.N. antaŭsignis la usonan persistemon unu jaron poste kontraŭ la lukto de Butros-Gali por dua mandato kiel Ĝenerala Sekretario. Pli ol iu ajn alia kialo, estis lia agado en Bosnio kio igis nin senti ke li ne meritis duan mandaton - same kiel estis la forto de Kofi Annan dum la bombado en Aŭgusto kio farigis lin (Annan) la plej ŝatata de multaj usonanaj respondeculoj. Kvankam la usona kampanjo kontraŭ Butros-Gali, en kiu ĉiuj niaj kernaj alianculoj kontraŭis nin, estis long-daŭra kaj malfacila - speciale al Albright, kiu portis pezan kaj maljustan kritikon por ŝia rolo - la decido estis ĝusta, kaj plejeble ĝi savis la usonan rolon en la Unuiĝintaj Nacioj." (Richard Holbrook, Al Fin Milito , p. 202)

Posta vivo[redakti | redakti fonton]

De 1997 al 2002 Butros-Gali estis Ĝenerala Sekretario de La Francophonie, organizo de franc-lingvaj landoj. De 2003 al 2006, li servis kiel Prezidanto de la La Suda Centro (Esplorinstituto), interregistara esplororganizo de evoluantaj landoj. Poste li estis Prezidanto de la Administracia Konsilio Curatorium (Curatorium Administrative Council) ĉe la Haga Akademio pri Internacia Juro. En 2003, Butros-Gali estis nomita kiel Direktoro de la Egiptia Nacia Konsilio pri Homaj Rajtoj, posteno, kiun li poste tenadis.

Ekde aprilo 2007, Butros-Gali apogis la Kampanjon por Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj estis unu el la unuaj subskribintoj de la Kampanjo. En mesaĝo al la Kampanjo, li emfazis la neceson starigi demokratian partoprenon de civitanoj ĉe tutmonda nivelo.

En 2012, post la revolucio egipta, li estis elpostenigita kaj abandonis definitive la politikon.[1]

Filmaj kaj televidaj aperoj[redakti | redakti fonton]

Butros-Gali aperis en la dokumentara filmo, "Back Door Channels: The Price of Peace." En siaj intervjuoj kun la Direktoro Harry Hunkele, Boutros-Ghali priskribis sian rolon kaj tiun de ekz-Prezidento egiptia Anwar Sadat en fari pacakordon inter Egiptio kaj Israelo en marto 1979. (http://tvfestival.net/Pressreleaseuk.pdf Arkivigite je 2011-07-24 per la retarkivo Wayback Machine)

Butros-Gali estis intervjuita de la televid-programo de Ali G. (http://www.youtube.com/watch?v=aV3ncKB8a4s)

Butros-Gali inspiris komikan lingvaĵon en la komedio de BBC The Fast Show. Precize, la parodio pri hispana ŝtata televido, Kanalo 9. La komediaĵo ĉiam finis kun la roluloj dirante "Butros Butros-Gali" anstataŭ "Ĝis" (http://www.bbc.co.uk/comedy/fastshow/characters/chanel9.shtml)

En la fama usona televid-komedio "Seinfeld", la ĉefa rolulo Jerry Seinfeld ofte uzis la nomon "Butros Butros-Gali" kiel ekkrion, speciale rilate al belegaj virinoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kiel Ĝenerala Sekretario, Butros-Gali verkis An Agenda for Peace (Tagordo por la Paco).

Butros-Gali publikis du memoraĵ-librojn:

  • Egypt's road to Jerusalem (La Vojo de Egipto al Jerusalemo) (1997), pri la Israela-Egipta Pacakordo
  • Unvanquished: A U.S.-U.N. Saga (1999), pri liaj spertoj kiel Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Ricard González, El País, Madrido, 17a de Februaro 2016. Paĝo 43.