Etna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Etno (vulkano))
Etno
(Etna)
itale: Etna, latine: Aetna, sicilie: Mongibello
vulkano
Vulkano Etna
Deveno de nomo: el la greka loknomo Aἴτνα, 'aitna
Lando Italio Italio
Insulo Sicilio
Provinco Provinco de Katanio
Tipo de vulkano Stratovulkano[1]
Situo Etna
 - alteco 3 330[2] m s. m.
 - koordinatoj 37° 45′ 18″ N 14° 59′ 43″ O / 37.75500 °N, 14.99528 °O / 37.75500; 14.99528 (mapo)
Unua erupcio ~ 500 000 antaŭ Kristo
Lasta erupcio 2017 [3]
Situo de Etna enkadre de Italio
Situo de Etna enkadre de Italio
Situo de Etna enkadre de Italio
Situo enkadre de Sicilio
Situo enkadre de Sicilio
Situo enkadre de Sicilio
Vikimedia Komunejo: Etna
Retpaĝo: www.unescoparcoetna.it
Map

Etno[4]Etna (itale Etna 'ɛtna, latine Aetna, sicilie Mongibello) estas la plej alta (3300 m) aktiva vulkano de Eŭropo. Ĝi situas tuj norde de Katanio, en la orienta parto de Sicilio, laŭ la marbordo de la Ionia maro.

Ĝi aktivas jam ekde ĉirkaŭ 500.000 jaroj.[5] La vulkano havas ne nur unu aktivan centron, sed estigis multajn flankajn konusojn. La nunan strukturon de la monto formis du erupciaj centroj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La antikvaj grekoj, kiuj en la 8-a jarcento a.K. ekloĝis la apudan marbordon kaj fondis Katanion kaj Mesinon, celis per la nomo Aἴτνα ('ai̯tna) komence kaj la vulkanon kaj la apudajn urbojn, inkluzive de la unua kerno de Katanio.

Verŝajne, la nomo Aἴτνα devenas de la greka vorto αἴθω ('ai̯θo:), signifanta "bruli". Kelkaj fakuloj tamen subtenas alian devenon, el la fenica attuna ("forno").

Sub la romianoj la nomo iĝis Ætna. La araboj, kiuj regis Sicilion de la 9-a jarcento ĝis la 11-a, nomis la vulkanon Ĝabal al-Burkān (monto de la vulkano) aŭ Ĝabal Aṭma Ṣiqilliya (monto altega de Sicilio) aŭ Ĝabal an-Nār (monto de la fajro). De la araba vorto ĝabal (monto) kune kun la samsignifa latina vorto mons venis nova nomo, Mongibello (mondʒi'bɛllo), ankoraŭ uzata kelkfoje en Sicilio, ĉefe pri la plej alta parto de la vulkano.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Rilato al homoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la antikvaj grekoj, Etna estas metiejo de forĝista kaj fajra dio, Hefesto.

Erupciojn de Etna mencias jam la antikva poeto Heziodo, sed skribis ankaŭ la grekoj Pindaro kaj Esĥilo pri la fama erupcio de 475 a.K.. Oni notis ĝis 1669 entute 71 erupciojn, el kiuj la plej forta estis tiu de 1669, kiu kaŭzis morton de ĉirkaŭ 20.000 homoj. La lafo neniigis 12 vilaĝojn sur la deklivoj kaj okcidentan parton de Catania.

Oni notis 26 novajn erupciojn inter 1669 kaj 1900. En la 20-a jarcento okazis erupcioj en jaroj: 1908, 1910, 1911, 1918, 1923, 1928, 1942, 1947, 1949, 1950, 1955 kaj 1971. Post 1971, la vulkano agadis preskaŭ daŭre. Oni provis fordirekti la lafofluon unuafoje en 1669 (oni fosis kavaĵojn supre de vilaĝo) kaj en 1983 per eksplodoj.

La plej fama antikva erupcio okazis en 396 a.K., kiam la armeo de Kartago ne povis militmarŝi al Catania. En 1381, la lafofluo atingis la maron, en 1928 trafluis la fervojliniojn ĉe la montopiedo kaj kovris vilaĝon Mascali.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La monto dividiĝas en tri ekologiajn zonojn:

Ĉe la pinto oni trovis eĉ algojn.

Aera vido, komputile generita 3-D-bildo

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etna (angle). Global Volcanism Program. Smithsonian Institution. Alirita 2018-04-25.
  2. La preciza alto de la pinto ŝanĝas jaron post jaro pro erupcioj. Ĝi estis 3345m en 1978 sed nur 3290m en 2014.
  3. Aggiornamenti sull'attività eruttiva dell'Etna (dall'INGV-Osservatorio Etneo, Catania) (itale). INGV Catania. Arkivita el la originalo je 2018-04-09. Alirita 2018-04-25.
  4. Laŭ PIV.
  5. Evoluzione geologica del monte Etna - Fase delle Tholeiiti Basali (itale). INGV Catania. Arkivita el la originalo je 2017-11-28. Alirita 2018-04-25.