Floridaj sablopinaroj
La floridaj sablopinaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Florido, Usono.
Priskribo
La ekoregiono troviĝas sur marbordaj kaj landinternaj sablaj krestoj kaj estas karakterizata per makisa plantokomunumo dominata de arbedoj kaj nanaj kverkoj. Tiuj grundoj, speco de entisol, konsistas el kvarco kaj enhavas malmulte da organika materio, silto, kaj argilo. Ĉar la malriĉaj sablaj teroj ne retenas malsekecon, la ekosistemo efike estas arida. Arbaraj incendioj malofte okazas en la floridaj sablopinaroj sed povas esti grandskalaj. La plej granda parto el la jarpluvo (proksimume 135 cm) somere faladas.
Flaŭro kaj faŭno
La flaŭro kaj faŭno havas altan nivelon de endemiismo inkludante taksitajn 40 speciojn de plantoj, 4 vertebrulojn kaj minimume 46 artropodajn speciojn kiujn oni ne trovas aliloke.
Flaŭro
Arbareroj de sablopinoj (Pinus clausa) konstituas la kanopeon [1]. Komunaj plantospecioj inkludas sablokverkon (Quercus geminata), mirtokverkon (Quercus myrtifolia), sablomontetan kverkon (Quercus inopina), Ĉapman-kverkon (Quercus chapmanii), erikecan ceratiolon (Ceratiola ericoides), la arekacojn Sabal etonia kaj Serenoa repens, Garberia heterophylla (asteracoj), la erikacojn Lyonia lucida kaj Lyonia ferruginea), kladonio-speciojn (Cladonia spp.) [2], amerikan ilekson (Ilex opaca var. arenicola), Osmanthus megacarpa (oleacoj), Asimina obovata (anonacoj), Persea humilis (laŭracoj), Yucca filamentosa (asparagacoj), kaj Opuntia humifusa (kaktacoj)[3].
Endanĝerigataj plantoj de la floridaj sablopinaroj inkludas Chrysopsis floridana (asteracoj), Calamintha ashei (lamiacoj), Chionanthus pygmaeus (oleacoj), Polygonella myriophylla (poligonacoj), Prunus geniculata (rozacoj), Conradina brevifolia (lamiacoj), Conradina etonia, Dicerandra christmanii (lamiacoj), Nolina brittoniana (asparagacoj), Liatris ohlingerae (asteracoj), Lupinus aridorum (fabacoj), kaj Bonamia grandiflora ( konvolvulacoj )[4].
Faŭno
La ekoregiono gastigas 173 birdospeciojn [5] kaj 43 mamulospeciojn [5].
Rimarkindaj bestoj de la floridaj sablopinaroj inkludas la floridan makisgarolon, la ronĝulon Podomys floridanus, la reptiliojn Neoseps reynoldsi, Eumeces egregius lividus, Sceloporus woodi, kaj Rhineura floridana.
Minacoj kaj protekto
La ekoregiono estas endanĝerigata [6] per urbanizado, komerca kaj agrikultura disvolviĝoj. La plej granda restanta bloko troviĝas en kaj ĉirkaŭ la Okala Nacia Arbaro. Nacia Faŭnoprotektejo Lake Wales Ridge ankaŭ entenas altan proporcion de restanta makisa vivejo, dum la Archbold Biologia Stacio proksime de Placid-Lago enhavas proksimume 20 km2 da makiso kaj tie plenumas biologian esploradon.
Vidu ankaŭ
Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj | |
---|---|
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto | Kanado |
NA0503 Arizonaj montarbaroj | Usono |
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj | Kanado, Usono |
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj | Kanado, Usono |
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro | Usono |
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj | Usono |
NA0513 Floridaj sablopinaroj | Usono |
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno | Kanado |
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj | Usono |
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro | Kanado, Usono |
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj | Usono |
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj | Kanado, Usono (Alasko) |
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto | Kanado |
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada | Usono |
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj | Usono |
Referencoj
- ↑ angle Florida Scrub. The Croc Docs. Fort Lauderdale Research and Education
- ↑ angle Florida Peninsula Inland Scrub. NatureServe Explorer. NatureServe. Alirita 2009-01-20.
- ↑ angle Plants of the Florida Scrub. The Florida Scrub. Floridata. Alirita 2009-01-20.
- ↑ angle Endangered Plants of the Scrub. The Florida Scrub. Floridata. Alirita 2009-01-20.
- ↑ 5,0 5,1 angle Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560.
- ↑ angle National Geographic Society : Florida sand pine scrub (NA0513)
Eksteraj ligiloj
- angle Floridaj sablopinaroj (WWF)
- angle Floridaj sablopinaroj (WWF-Wildworld)
- angle Floridaj sablopinaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Floridaj sablopinaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Floridaj sablopinaroj (Globalspecies)
- angle Floridaj sablopinaroj (Bioimages)
- angle Situo de la ekoregiono NA0513 : tajpu Florida sand pine scrub
- angle An introduction to Florida Scrub
- angle Beyrup, Nancy D. & Charlotte B. Wilson 2000 : Discovering Florida Scrub: Exploring science in a native ecosystem. Archbold Biological Station.
- angle La florida arbustaro (Floridata)
- angle La florida arbustaro (NatureServe Explorer).