Glutbildetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glutbildetfolio kun diversaj motivoj

Glutbildetoj estas slipetoj, sur kiuj troviĝas kultbildo, kiujn oni uzis en Germanio de la 18-a ĝis la 20-a jarcento kiel religia popolmedicino. La kredanto konsideris la glutbildeton parton de la "spirita hejma apoteko" kaj kredis je supernaturaj kuracpovo, kiun li transprenis manĝinte la slipeton. Samcelajn slipetojn senbildajn, nur kun tekstoj, oni nomis manĝslipetojn.

Prezento[redakti | redakti fonton]

Manĝslipetoj[redakti | redakti fonton]

Strio de manĝslipetoj

Manskribitaj manĝslipetoj ricevis sanktajn aŭ magiajn vortojn kaj signojn, ankaŭ nomojn de sanktuloj, biblicitaĵojnpreĝojn, kiuj estis mallongigitaj aŭ transformitaj al sigeloj (magiaj grafiaĵoj). Foje oni uzis ruĝan paperon. En Holstinio oni donis al februlo slipeton kun jena tre naiva surskribo "Febro malĉeestu / N.N. ne ĉeestas."[1] En protestantaj regionoj, kiel Virtembergo, Orientfrislando, OldenburgioHamburgo oni simbole manĝigis al la paciento ties malsanon, skribante lian nomon, naskiĝdaton kaj formulon sur slipeton, kiun oni enmetis en panonfrukton kaj donis al la malsanulo por ke li manĝu ĝin.

Ankaŭ bestoj estis kuracitaj de manskribitaj manĝslipetoj. Tiel oni manĝigis al ili leteretojn kontraŭ „raserey und taubsucht“. Aparte efika kontraŭ rabio estintus la sator-kvadrat-formulo. En la bavara regioneto Isarwinkel sude de Bad Tölz oni donis al brutoj manĝslipetojn kontraŭ antrakso, kies germana nomo estas lienobrulo, tial oni nomis tiujn slipetojn ankaŭ brulslipetoj.

Tiaj printitaj manĝslipetoj, kiujn la eklezio ĉiam konsideris superstiĉon, ne konserviĝis, kvankam ekzistas pluraj bibliografiaj mencioj. Interalie oni mencias triangulajn formojn, kiuj utilis ne nur manĝocele. En tia varianto, vorto aŭ formulo ripetiĝis en ĉiu linio, sed komence kaj fine de ĉiu linio forfalis unu aŭ du literoj. Tio simbolis la deziron pri iompostioma malpligrandiĝo de la malsano.[2]

La konservitaj printitaj manĝslipetoj estas restoj de amasvaroj, kiujn ofertis pilgrimbazaroj. Tiaj manĝslipetoj estis printitaj sur folioj kiel poŝtmarkoj. La surskribaĵoj estis aŭ identaj aŭ ŝanĝis laŭlinie. Por tia lasta modelo, nomita ankaŭ "Lukoslipetoj", konserviĝis kupra printplato. Foje manĝslipetoj estis printitaj ambaŭflanke, tiam ofte la malantaŭa teksto kompletigis la antaŭan. Oni taksas tiajn manĝslipetojn la plej malnovaj.

Glutbildetoj[redakti | redakti fonton]

Folio kun dekdu mariaj glutbildetoj, ĉirkaŭ 1780

Glutbildetoj estis plej ofte kvadrataj, rektangulaj aŭ rondaj kaj havis longecon inter 5 kaj 20 mm. Tiel ili estis la plej malgranda formo de religiaj grafikaĵoj. Bildetoj de la fino de la 19-a jarcento estis foje pli grandaj, ekzemple varianto produktita en la svisa komunumo Einsiedeln (32×22 mm).

Kiel manĝslipetoj ankaŭ glutbildetoj estis folie printitaj 130-oble aŭ pli sur malpezan paperon. Troveblas serioj de la sama motivo, sed ankaŭ tute miksitaj bildoj, kies stilo tamen estis simila.

Pruveblaj estas glutbildetoj nur post mezepoko.[3] Ĝis la 19-a jarcento temis ĉefe pri kupraj printplatoj, kvankam ankaŭ kelkaj slipetoj estis printitaj per lignaj platoj, ekzemple en Mariazell. Poste oni uzis litografiojn, dum la 20-a jarcento ankaŭ fotomekanikajn kopiojn de malnovaj modeloj.

Glutbildetoj montris plej ofte patrono-figuron de la pilgrimejo, malpli ofte aliajn sanktulojn aŭ religiajn objektojn. Ofte troviĝas sub la malgranda motivo surskribo pri la pilgrimejo aŭ la bildigita persono.

La grafa stilo de bildeto eĉ pli intensivigas la psikologian efikon. Ofte oni ŝajne klopodis transpreni eĉ detalojn de la originala bildo. Simetrio de ortangulaj, triangulaj, rombaj, cirklajelipsaj kadreroj koncentrigis la bildefikon al la centra motivo kaj bildigis kvazaŭ magian potenckampon ĉirkaŭ la kultbildo. Ankaŭ rimedoj kiel radikronoj kaj ŝvebado sur nuboj substrekis la transcendan econ de la bildo.[4]

Produktantoj kaj vendado[redakti | redakti fonton]

Glutbildetfolio el Altötting, ĉ. 1910

Manĝslipetoj estis vendataj ne nur de komercistoj en kultejoj, sed ankaŭ de fuŝdoktoroj. Tiel en 1898 "fuŝkuracisto" trairis Saksion kaj disdonis kontraŭ libervola sumo inter 0,30 kaj 1,00 markoj manĝslipetojn kun nelegeblaj skribaĉoj al malsanuloj. Manĝslipetoj preskribis ankaŭ en 1913 la "miraklodoktoro", konata kiel "der Reinsdorfer Bergmann" (la montulo el Reinsdorf).

Iam glutbildetoj estis vendataj en ĉiuj pilgrimejoj. Inter produktantoj troveblis:

La "brulslipetoj" por bestkuracado estis haveblaj ĉe la franciskanoj en Bad Tölz.

Ankoraŭ komence de la 1970-aj jaroj glutbildetoj estis vendataj en Mariazell, en Napolo kaj en la preĝejo Santa Maria del Carmine en Florenco. El Romo oni dissendis glutbildetojn de la "permanenta helpo" al la tuta mondo.[5]

Uzo[redakti | redakti fonton]

Glutbildetstrio por brutoj kun bildo de la brutarpatrono Sankta Erhard, kuproĉizaĵo, 19-a jarcento

Gravege estis, ke la bildeto estis benata kaj tuŝis la origanalan kultaĵon, ĉu pentraĵon, ĉu skulptaĵon, de la pilgrimejo. Per tia "komunio" la glutbildeto enprenis la kuracpovon de la originalo. Por konservi sian efikon, la bildeto ne devis esti transdonita. Se necese, ĝi devis esti "reŝargita", tuŝante denove la originalon, tiam oni povis ankaŭ transdoni ĝin.

Glutbildetolio kun gracobildoj de Mariazell, kuproĉizaĵo, 18-a jarcento

Kiel supozebligas la nomoj "glutbildetoj" kaj "manĝoslipetoj", ilia ĉefa funkcio estis tiu de spirita kuracilo. Dum baroko oni parolis ankaŭ pri „gratia medicinalis“.[6] Kiel "papera pilolo" la slipetoj estis enakvigitaj, dissolvita aŭ aldonita al manĝaĵoj por ke la malsanulo glutu ĝin. Oni povas interpreti la enkorpigon de la bildeto kiel praa, rekta formo de alpropriĝo, per kiu la eco de la kuracpersono estis daŭre konservata en la persono. Kaj la rita agado por enkapiĝi la komprenon de la bildo, kaj ankaŭ la rilata memorigo pri la tuta pilgrimado pligrandigis la mirakloefikon. Tiu ĉi ne malgrandiĝis pro nelegeblo aŭ nekompreno de la teksto foje verkita en aĉa latina. Neklaras, ĉu ekzistis rilato inter la manĝo de slipetoj kaj la ricevo de la hostio dum eŭkaristio.

Alia, kvankam malpli ofta, uzo de glutbildetoj estis kiel amuletoj, ekzemple gluataj sur foliojn aŭ protektleterojn. Menciata estas ankaŭ uzo por ornami mielkukojn aŭ aliajn bakaĵojn.

Kiam necesis oni uzis ankaŭ malgrandajn kultbildojn de sanktuloj por anstataŭi glutbildetojn. Oni aŭ glutis ilin entute, aŭ disŝiris kaj enakvigis ilin.

Oni uzis glutbildetojn kaj en la oficiala eklezio, kaj en simpla popola religio.[7] La roma kongregacio por kredo-instruado anoncis la 3-an de aŭgusto 1903, ke, kondiĉe ke superstiĉo aŭ danĝero pri superstiĉo ne ekzistas, nenion kontraŭos la uzon de glutbildetoj.[8]

Similaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

Mongolaj manĝslipetoj

Jam en antikvo manĝslipetoj, tiam nomataj "febroslipetoj", ekzistis.

En la karolida indiculus superstitionum estas menciata la manĝo de dibildo enbakita en panon.

En la malfrua romia medicino oni uzis la cindron de bruligitaj papirusslipetoj (charta combusta) kiel ingredienco por ŝmiraĵoj kaj por buŝeanuse uzotaj kuraciloj. Tiaj slipetoj tamen havis laŭkrede kuracan efikon kaj kun kaj sen surskribaĵoj.

Simila al manĝoslipetoj estis la febrohostioj eldonitaj fine de la 18-a jarcento en Graz de la minoritoj (konventaj franciskanoj). Fine de la 14-a kaj komence de la 15-a jarcento oblatoj utilis kiel kuracilo, kiel menciis la tirolano Hans Vintler en sia Bluemen der tugent (floroj de virto): „Vil di wellen auf oblat schreiben / und das Fieber damit vertreiben“.[9]

Alia ekzemplo de sakramenta manĝo estas skrapmadonoj el argilo disvastiĝintaj ĝis la 20-a jarcento, de kiuj oni forskrapis materialon por manĝis ĝin.

Ankaŭ la protektslipoj, konataj dum la tridekjara milito kiel artaĵoj de Passau, estis foje glutitaj laŭ specifaj ritoj.

Kiel evidentiĝis printbloko trovita en la 1920-aj jaroj en orienta Mongolio, ankaŭ en la tiea kulturcirklo oni uzis manĝslipetojn.[10] Sur malgrandaj kampoj, po ĉirkaŭ 34×29 mm, la printbloko enhavas diversajn tibetajn magiajn formulojn kun la koresponda uzcelo. Evidente ĝi devenis de la tibeta lamaa popolmedicino kaj eble apartenis al lamaa migranta kuracisto. Laŭ indiko la slipetoj donis diversajn uzmanieron, ekzemple "manĝu ĝin kaze de gripo""manĝu naŭ kaze de pulmodoloro".

El Ugando oni scias, ke fine de la 1990-aj jaroj disĉiploj de fama kristana karismisma predikanto kaj miraklokuracanto, ties foton enakvigis kaj tiun akvon trinkis por enkorpiĝi parton de lia kuracpovo.[11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la germana: „Fieber bleib aus / N.N. ist nicht zu Haus“.
  2. Richter, p. 43
  3. Adolph Franz: Die kirchlichen Benediktionen im Mittelalter. Vo. 2, p. 454, Anm. 2. Freiburg/Br. 1909. Citita ĉe Christoph Kürzeder: Als die Dinge heilig waren. Gelebte Frömmigkeit im Zeitalter des Barock. p. 130. Schnell & Steiner, Regensburg 2005, ISBN 3-7954-1769-4
  4. Schneegass, p. 29
  5. Richter, p. 44
  6. Wolfgang Brückner: Eßzettel. en Lexikon für Theologie und Kirche. Vo. 3, p. 894. Herder, Freiburg 1993, ISBN 3-451-22003-2
  7. Lenz Kriss-Rettenbeck: Bilder und Zeichen religiösen Volksglaubens. p. 45. Callwey, München 1963
  8. Komparu kun Philipp Schmidt: Frömmigkeit auf Abwegen (Morus-Kleinschriften, Nr. 32), p. 7. Morus-Verlag, Berlin 1955. Citita ĉe Richter, p. 47
  9. ... skribi sur oblaton / kaj tiel forpeli la febron.
  10. Walther Heissig: Heilung durch Zettelschlucken. In Walther Heissig, Claudius C. Müller (Eldonisto): Die Mongolen. Vo. 2. Pinguin-Verlag, Innsbruck 1989, ISBN 3-7016-2297-3
  11. Heike Behrend: Photo Magic: Photographs in Practices of Healing and Harming in East Africa. Journal of Religion in Africa 33, 22 (aŭgusto 2003): 129–145, ISSN 0022-4200

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Eckstein: Essen. In Eduard Hoffmann-Krayer, Hanns Bächtold-Stäubli (Hrsg.): Handwörterbuch des deutschen Aberglaubens. Bd. 2, Sp. 1055–1058. De Gruyter, Berlin 1987, ISBN 3-11-011194-2
  • Erwin Richter: Eßzettel. In Reallexikon zur Deutschen Kunstgeschichte. Bd. 6, Sp. 42–48. Zentralinstitut für Kunstgeschichte, München 1973 (Online[rompita ligilo])
  • Christian Schneegass: Schluckbildchen. Ein Beispiel der „Populärgraphik“ zur aktiven Aneignung. Volkskunst 6 (1983): 27–32, ISSN 0343-7159

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.