Havlíčkův Brod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Havlickuv Brod)
Havlíčkův Brod
(Německý Brod)
germane Deutsch Brod
urbo
Placo de Havlíček el turo de preĝejo de Ĉieliro de Sankta Maria
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Havlíčkův Brod
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Havlíčkův Brod
Administra municipo Havlíčkův Brod
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasazava montetaro
Riveroj Sázava, Šlapanka
Situo Havlíčkův Brod
 - alteco 422 m s. m.
 - koordinatoj 49° 36′ 21″ N 15° 34′ 43″ O / 49.60583 °N, 15.57861 °O / 49.60583; 15.57861 (mapo)
Areo 64,95 km² (6 495 ha)
Loĝantaro 23 398 (2023)
Denseco 360,25 loĝ./km²
Unua skribmencio 1256
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 580 01
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0631
NUTS 5 CZ0631 568414
Katastraj teritorioj 13
Partoj de urbo 14
Bazaj setlejunuoj 37
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Katastra membrigo de Havlíčkův Brod
Katastra membrigo de Havlíčkův Brod
Katastra membrigo de Havlíčkův Brod
Vikimedia Komunejo: Havlíčkův Brod
Retpaĝo: www.muhb.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Havlíčkův Brod estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en valo de rivero Sázava, en okcidenta parto de Českomoravská vrchovina (Bohema-Moravia Montetaro). Ĉirkaŭaĵo de la urbo havas milde ondiĝintan terenon. En Havlíčkův Brod vivas 23 398 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radostín, Ždírec, Vysoká (distrikto Havlíčkův Brod), Veselý Žďár, Štoky, Šlapanov, Okrouhlice, Pohled, Olešná (distrikto Havlíčkův Brod), Břevnice, Bartoušov, Kyjov, Knyk, Hurtova Lhota, Okrouhlička, Michalovice (distrikto Havlíčkův Brod), Krásná Hora, Krátká Ves, Lípa (distrikto Havlíčkův Brod), Česká Bělá kaj Horní Krupá.

Historio[redakti | redakti fonton]

En loko de malnova slava vilaĝo el 2-a duono de la 12-a jarcento estis inter la jaroj 12511258 fondita urbo, kies komencoj koneksas kun komencoj de minado de arĝenta erco kaj kun sekvanta germana kolonigado. Fondinto estis Smil el Lichtenburk, laŭ kies nomo Brod estis nomata ankaŭ Brod de Smil. La plej malnova skribdokumento rilatas al la jaro 1256.

Fervoja stacio en Havlíčkův Brod

La urbo estis fondita en regula bazplano kun granda placo kaj preĝejo. Kiam estis trovitaj riĉaj arĝenttrovejoj ĉe urbo Kutná Hora, la minado ĉe Brod komencis stagni kaj iam tiutempe la urbo akiris nomon Germana Brod. En la jaro 1422 sieĝis kaj konkeris la urbon husana armeestro Jan Žižka el Trocnov, dum kio plimulto da domoj estis forbruligita. En la 16-a jarcento la urbo travivis tempon de prospero. Male katastrofon alportis la tridekjara milito, pestaj epidemioj, incendioj. Sed Brod rekonsciiĝis kaj ĝi fariĝis grava centro de baroka kulturo. En la jaro 1735 ĉi tie estis fondita la unua latina gimnazio en la regiono, en kiu krom alia studis Josef Dobrovský, Karel Havlíček Borovský, Bedřich SmetanaJan Zrzavý. Vilaĝan karakteron Brod konservis ĝis la jaro 1870, kiam ĉi tien estis alkondukita fervojo. Tio ebligis evoluon de industrio kaj iniciatis konstruagadon.

En la jaro 1945 la urbo estis enkadre de ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio alinomita je Havlíčkův Brod laŭ Karel Havlíček Borovský.

En urbaj parkoj staras monumentoj al Karel Havlíček Borovský, al lia patrino kaj al Bedřich Smetana. En kelkaj lokoj ni trovos restaĵojn de duforma urba remparo el la jaro 1310 kaj el lasta kvarono de la 15-a jarcento. En la urbo estas vico da loĝigeblecoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 987
18808 811
18909 359
190010 240
19108 529
19218 986
JaroLoĝantoj
193010 760
195013 173
196114 927
197017 804
198024 550
199124 872
JaroLoĝantoj
200124 375
201223 549
201423 345
201623 234
201723 145
201823 101
JaroLoĝantoj
201923 256
202023 442
202122 920
202222 879
202323 398

Transporto[redakti | redakti fonton]

Fervoja konekto[redakti | redakti fonton]

Havlíčkův Brod havas regulan trajnan konekton kun Brno kaj Prago (tra Havlíčkův Brod gvidas linio de Brno al Prago). Ankaŭ estas konekto al Jihlava kaj Pardubice.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Havlíčkův Brod naskiĝis Ladislav Riedl.