Iĵirako (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iĵirako
Natura satelito de Saturno (XXII[1])
Oficiala nomo Saturno XXII
Historio
Malkovrinto Brett J. Gladman[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
23-a de septembro 2000[1]
Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 11 124 000 km[2]
Discentreco 0,3163
Klinangulo 46,4447° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 451,4 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 12 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
?
?
?
?
Rotacia periodo ?
Aksa kliniteco ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo ?
Surfaca temperaturo ?
Albedo 0,04
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,6
Information icon.svg
vdr

Iĵirako estas neregula satelito de Saturno, ano de la inuita grupo.

Ĝi estis malkovrita de teamo estrita de Brett J. Gladman kay John J. Kavelaars[3]. Ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/2000 S 6.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝia koloro estas pli ruĝa ol tiu de Siarnako, de PaliakoKiviuko[4]. Ĝia ruĝeco kaj ĝia infraruĝa spekto memorigas tiujn de transneptunaj objektoj kiel Sedno.

Ĝia orbito estas proksima al tiu de Kiviuko. Oni supozas ke la du satelitoj travivas resonancon de Kozai, tio estas, ke la inklino kaj discentreco de iliaj orbitoj periode interŝanĝas.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon de Iĵirako[5], infantimigulo de la inuita mitologio. Tia nomo estis proponita de Kavelaars, astronomo en la Universitato McMaster, por liberiĝi el la etnocentrisma helena mitologio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]