Ignacy Pietraszewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ignacy Pietraszewski (naskiĝis la 31-an de decembro 1796 en Biskupiec, mortis la 16-an de novembro 1869 en Berlino) – 19-jarcenta pola orientalisto, numismatikisto, kolektisto kaj tradukisto el Varmio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infaneco kaj juneco

Ignacy Pietraszewski naskiĝis en Varmio en familio de Baltazar kaj Barbara (fraŭline Ciecierska, filino de forĝisto) Pietruszyński. Lia avo flanke de la patro naskiĝis en apuda Bredynki kiel filo de tajloro kaj la avino flanke de la patrino Buczkowska en Biłgoraj. Post morto de la patro (1802) pro tuberkulozo, postlasinta 4 infanojn, kaj denova edziniĝo ak kamparano de la patrino (1805). La bopatro malbone traktis la plej junan infanon, tial Ignacy en la 10-a vivjaro translokiĝis al Grodno, kie restis sub zorgo de siaj geonkloj, Jan kaj Antoni Ciecierski, kiuj poste kiel dominikanoj okupis altajn postenojn. Tie restis liaj pli maljunaj fratoj (ankaŭ dominikanoj), kiuj poste ŝanĝis nomon de Pietruszyński al Pietraszewski kaj inklinis Ignacy al la simila ŝanĝo. Tie en la jaroj 1807–1813 frekventis dominikanan gimnazion. La parencoj provis instigi lin eniri la ordenon, sed li decide refutis, volante plu edukiĝi. Pro tio la familio rifuzis al li pluan apogon, li do devis mem zorgi pri sia vivteno. Dum ses jaroj laboris kiel edukisto kaj nur post ŝparado, en 1822 povis translokiĝi al Vilno.

Studado

En Vilna Universitato ekstudis literaturan fakultaton. Tie aŭskultis lekciojn de profesoro Wilhelm Münnich (1788-1867) instruanta fundamentojn de la persa kaj araba lingvoj.

En 1826 forvojaĝis direkte al Sankt-Peterburgo, kie en instituto pri orientaj lingvoj lekciis interalie profesoroj Józef Sękowski, aŭtoro de konata tiutempe verko Collectanea z dziejopisów tureckich rzeczy do historii polskiej służących (Collectanea el turka historio por servo al la pola historio) (2-a volumo, Varsovio 1824 – 1825) kaj profesoro Mirza Dżafar Topczy-Basza, tradukisto de sonetoj de Adam Mickiewicz en la persan lingvon.

Tiu entrepreno ne estis facila afero. Instruante la germanan lingvon ĉe dominikanoj en Vilno li kolektis iom da groŝo kaj kun sia kapitalo ekiris piede al Rigo, sed sen pasporto ne povis plu vojaĝi. Rapide elĉerpiĝis lia enspezo kaj komencis malsati. Senespera decidis skribi leteron al lokaj regopovoj kun la demando kial oni ne permesas ali li studadon. Baldaŭ ricevis la pasporton kaj sen kopeko povis vojaĝi perpiede. En Rigo konatiĝis kun judo kun ĉevala veturilo, kiu permesis al li eniri la veturilon nur kiam ĝi veturis malsupren kaj nokte afable kovris lin per sakoj por ke li ne malvarmumiĝu.

Fine atingis Neva, sed la pordego de instituto estis por li, tute hazarde alveninta kaj nekonata persono, fermita. Malsato kaj malriĉeco denove akompanis lin. Denove decidis skribi leteron, tiufoje al la caro, kiu en 1926 permesis al li plenumi lian revon pri orientalistiko. Ĉi tie konatiĝis kun Aleksander Chodźko kaj Antoni Muchliński.

Danke al sia laboremo kaj afableco de helpemaj personoj, dominikanoj, en 1830 iĝas stipendiulo en la instituto de orientaj lingvoj kaj ricevas postenon en ministerio de internaj aferoj, kaj poste en ministerio de eksteraj aferoj. En 1831 pasigis finan ekzamenon kaj flue parolis turke, perse kaj arabe.

Dek jarojn en Oriento

Por pliperfektigi la turkan oni sendis lin en 1832 al Konstantinopolo, kie plenumis funkcion de tradukisto-ĉiĉerono. Tie naskiĝis lia hobio al kolektado de orientaj moneroj. De tiam laboris en pluraj diplomatiejoj: en 1836 estis tradukisto en konsulejo de Jafo, poste sekretario en konsulejo en Tesaloniko, en 1837 – tradukisto en konsulejo en Aleksandrio, kaj en la jaroj 1838–1840 konsulo en Jafo. Dum la vojaĝoj tra Oriento Pietraszewski arigis grandan kaj unikan mondskale kolekton de orientaj moneroj (2683 ekzempleroj), pri kiu kun granda rekono opiniis tiutempaj spertuloj de la temo (priskribis ĝin en laboraĵo Numi Mohammedani, Berlino 1843).

En 1840 li stis alvokita al Peterburgo, kie dungiĝis en ministerio de eksteraj aferoj. En 1842 iĝis profesoro en Peterburga Universitato, kie lekciis la turkan lingvon. Pro malsano en 1844 rezignis la postenon kaj post kuracado translokiĝis al Berlino. Samjare estis nomumita doktoro pri filozofio en la Berlina Universitato.

Post prezento de sia ekspozicio de moneroj en Internacia Kongreso de Filologoj en Drezdeno en 1844 li komprenis, ke vendante ĝin fariĝos finance sendependa. Tiucele por trovi adekvatan akironton forveturis al Anglio kaj en 1845 deponis la kolekton en Londona Muzeo. Tamen daŭra prokrasto pri la decido de vendo kaj malfeliĉa eventaro en 1853 senigis lin de la grandioza kolekto ne alportante pli grandan enspezon. Intertempe li revenis en 1847 al Berlino kaj en la Berlina Universitato dungiĝis kiel lektoro de orientaj lingvoj (ĉefe la turkan).

En 1846 eldonis novan prilaboron de la turka historio rilatanta al la pola; tio estis polemiko kun menciita laboraĵo de Sękowski, kiu tro malfavore rilatis al la historio de Pollando, sed troan simpation montris al la historio de Turkio (tian kritikan opinion pri laboraĵo de Sękowski eldiris aliaj sciencistoj, kiel ekzemple Adam Mickiewicz, kvankam aliaj substrekis ke la reago de Pietraszewski estis troigita).

Laŭvica kampo de liaj ekinteresiĝoj estis esploroj pri Sanktaj libroj de Zaratuŝtro, kiuj fruktis en 1857 per eldonaĵo.

Elektitaj verkoj (kronologie) kaj ciferecaj laboraĵoj[redakti | redakti fonton]

(entenas: Tabulae numorum lithographicae.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Władysław Ogrodziński, Ignacy Pietraszewski. Uczony "Warmijczyk" z Biskupca. W 90 rocznicę zgonu (Ignacy Pietraszewski. Dokta "Varmiulo" de Biskupiec. En la 90-a datreveno de la forpaso), Stowarzyszenie Społeczno-Kulturalne "Pojezierze" - Olsztyn 1960, p. 28

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]