José Gaspar Rodríguez de Francia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Gaspar Rodríguez de Francia
Persona informo
José Gaspar Rodríguez de Francia
Naskiĝo 6-an de januaro 1766 (1766-01-06)
en Yaguarón
Morto 20-an de septembro 1840 (1840-09-20) (74-jaraĝa)
en Asunciono
Mortis per apoplexy vd
Tombo National Pantheon of the Heroes vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispana ImperioParagvajo vd
Alma mater Universitato Nacia de Kordobo vd
Familio
Infanoj Ubalda García de Cañete vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
Aktiva dum 1787–1840 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Gaspar Rodríguez de FRANCIA (naskiĝis la 6-an de januaro 1766, mortis la 20-an de septembro 1840) estis paragvaja politikisto kaj advokato kaj la unua gvidanto-diktatoro (1814–1840) de sendependa Paragvajo sekve ties 1811 sendependecon de la hispana Vicreĝlando de Río de la Plata [1]. Lia oficiala titolo estis "Supera kaj Eterna Diktatoro de Paragvajo", sed li estis popularly konata kiel El Supremo.

Interalie, li estas konsiderita esti la ĉefa ideologo kaj politika gvidanto de la frakcio kiu rekomendis por la plena sendependeco de Paragvajo de la Unuecaj Provincoj de la Río de la Plata kaj de la Imperio de Brazilo [2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

José Gaspar Rodríguez de Francia

Francia naskiĝis en religian familion. Lia patro estis brazila farmisto kiu kultivis tabakon. La deveno de lia patro estis miksita, kaj Francia ŝajnis ekstere esti mulato [3]. Francia doktoriĝis pri teologio ĉe la Universitato de Montserrat en Córdoba [4]. Li estis destinita iĝi pastro, sed neniam eniris la vicojn de la pastraro. En 1790, li akceptis postenon kiel teologia preleganto en la universitato de Asunciono, kaj samtempe studis juron. Kiel advokato, li fidele reprezentis membrojn de la pli malfortajn klasojn en la socio - la malriĉajn kaj simplajn kamparanojn. En 1809 li estis nomumita estro de la konsilio (Cabildo) nome de la hispana kolonia registaro en Asunciono [5]. Ĉi tiu estas la plej alta pozicio al kiu li povus aspiri pro sia miksita deveno.

Vojo al sendependeco[redakti | redakti fonton]

La 14-an de majo 1811, la paragvaja popolo deklaris sendependecon de Hispanio, kaj Francia aliĝis al la reganta ĥunto. La reala potenco estis en la manoj de la armeo, sed la talentoj de Francia altiris la atenton de la homoj.

En oktobro de 1811 Francia estis la moviganta forto malantaŭ la alianco kun la regantoj de Argentino. Argentino rekonis la sendependecon de Paragvajo kaj subskribis armean aliancon kun ĝi. Tio estis politika atingo de la unua ordo, kaj ĝi estas atribuita al la saĝeco kaj internacia sperto de Francia.

Post la konkludo de la alianco, pro lia malkontento kun la rolo ludita de la armeo en regado de Paragvajo, Francia retiriĝis al kabano en Ibaray, malgranda vilaĝo proksime de Asunciono. De tie li daŭre agis kontraŭ la reganta ĥunto. En la sama tempo, Argentino ekkomprenis ke ĝi estis perfidita fare de la alianco de 1811, kaj sendis reprezentantojn por remalfermi la diplomatiajn negocojn. En novembro 1812, la ĥunto vokis Francian por reveni por fari la negocojn kun Argentino, kiu nun esprimis sian deziron al unio kun Paragvajo, kies praktika signifo estis la anekso de malgranda Paragvajo al granda Argentino. Francia nun estis la plej potenca figuro en la paragvaja registaro. Kiam la argentina sendito, Herrera, alvenis al Paragvajo en majo 1813, li estis rakontita ke li devas atendi la renkontiĝon de la Kongreso de Paragvajo okazonta en septembro. La Kongreso, kiu kunvenis la 30-an de septembro 1813, inkluzivis pli ol mil reprezentantojn. Por la unua fojo, ĉiu plenkreska vira paragvaja civitano havis la rajton voĉdoni por la Kongreso [4]. La Kongreso malaprobis la proponojn de Herrera por unuiĝo kun Argentino, kaj anstataŭe definitive deklaris la "Respublikon de Paragvajo", nomumante Francian kiel "Unua Konsulo", en stilo bone lernita de la transoceana administracio de Napoleona. La potenco de Francia ne plu dependis de la armea elito, sed de la rekta subteno de la popolamasoj [6].

Regardo[redakti | redakti fonton]

Dank al sia eduko, Francia estis bonsperta en la verkaĵoj de la francaj filozofoj de sia tempo. Li intencis krei utopian socion bazitan sur la socia kontrakto laŭ la linioj de Jean-Jacques Rousseau kaj la heredaĵo de la Franca Revolucio [7], sed en praktiko, ila regado estis pli simila al tiu de Robespierre kaj Napoleono. Lia regado estis kaj diktatoreca kaj popolista, kaj li nomis sin Kaŭdilo, titolo kiu priskribas aŭtoritatajn gvidantojn [8].

Francia agis kun determino, li fermis la seminariojn, sed vastigis la bazlernejan sistemon kaj devigis edukadon al ĉiuj viroj [9]. Li malpermesis la gazetaron, la poŝton, la sklavecon (kaj estis la unua en la sudamerika kontinento por fari tion), kaj fondis sekretan policon. Pro la limigoj de Francia de libereco, Fulgencio Yegros kaj pluraj aliaj sendependec-epokaj gvidantoj en 1820 planis puĉon kontraŭ Francia, kiu malkovris la intrigon kaj havis ĝiajn gvidantojn aŭ ekzekutitaj aŭ malliberigitaj por vivo [10].

Persone, Francia vivis spartan vivstilon kaj atendis ke la aliaj faru la saman. Li redonis sian salajron al la ŝtata trezorejo, kaj fermis la landlimojn, por malhelpi nacian ŝuldon en la spirito de protektismo, sed ankaŭ por malhelpi eksterlandajn influojn [11][12].

Notindas ke Francia naciigis la posedaĵojn de la Romkatolika Eklezio kaj kun la helpo de tiu posedaĵo fondis kolektivismajn agrikulturajn bienojn, kiuj estis sukcesaj. Li deklaris sin la estro de la eklezio en Paragvajo, iom rememoriga de Henriko la 8-a kiu deklaris sin mem Supera Kapo de la Eklezio de Anglio. En respondo la Papo Pio la 7-a ekskomunikis lin.

Kiel estro de la eklezio, Francia decidis ke li propre farus ĉiujn geedziĝceremoniojn en la lando, kaj trudis pezan imposton kaj multajn restriktojn sur geedziĝo. Interalie, li malpermesis al la supra klaso de pura hispana origino geedziĝi inter si. La privata vivo de Francia estis izola, kaj verŝajne li ne havis multajn interhomajn rilatojn, kvankam estas konata ke li havis filinon.

Por atingi la daŭran subtenon de la kamparanojn li antaŭeniris agraran reformon. Liaj policioj faris Paragvajon unu el la plej moderna kaj sociale antaŭenirita lando en Latin-Ameriko: la redistribuo de riĉeco estis tiel granda ke multaj fremdaj vizitantoj raportis ke la lando havis neniun almozpetulojn, malsatonkonflikton [12]. Francia ankaŭ kredis la ŝtatojn de Latin-Ameriko devus formi konfederacion bazita sur egaleco de nacioj kaj komuna defendo [13].

Post lia morto en 1840, la povo pasis al lia nevo Carlos Antonio López, kaj poste al Francisco Solano López.

Nuntempe, iuj konsideras Francia-n tiun kiun respondecas por la konstruado de forta kaj sendependa Paragvajo el politika kaj ekonomia vidpunkto, kaj pro la fakto ke la potenco de la malnovaj elitoj, de hispana origino, malkreskis, kio ebligis la unuiĝon de Paragvajo en unu politikan enton. Aliaj vidas lin kiel kruela kaj ekscentra diktatoro, prototipo por diktatoroj de lia tipo ĉie en Latinameriko. Francia estas la heroo de la romano de unu el la plej grandaj paragvajaj verkistoj, Augusto Roa Bastos, "Yo, el Supremo" (Mi, la Supera), kiu estis publikigita en Paragvajo en 1974. Eĥoj de la vivo de Francia troviĝas ankaŭ en la verko de Gabriel García Márquez "Aŭtuno de patriarko". En lia hejmurbo Yaguarón estis establita muzeo en lia memoro.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

Primaraj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bareiro, D.. (2009) Francia, Vol. I, 1762–1816. Asunción: Tiempo de Historia. ISBN 9789995381646.


  • El Supremo: A Romance of the Great Dictator of Paraguay (E. P. Dutton & Co., 1916)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2021) “Britain and the Paraguayan Dictatorship, c. 1820–1840”, The Historical Journal (en) 65 (2), p. 371–392. doi:10.1017/S0018246X21000339. 
  2. Romero, Roberto A.. (1988) Dr. José Gaspar Rodríguez de Francia: ideólogo de la independencia del Paraguay. Asunción (Paraguay): A.R. Impr.
  3. Homenajes SESQUICENTENARIOS JOSE GASPAR RODRIGUEZ DE FRANCIA.
  4. 4,0 4,1 Williams, John Hoyt. (1979) The Rise and Fall of the Paraguayan Republic, 1800–1870. University of Texas Press.
  5. Paraguay – Jose Gaspar Rodriguez de Francia. Library of Congress. Alirita 3 March 2016.
  6. Paraguay, a history lesson in racial equality, Juan Manuel Casal, 2 Dec, 2016. https://theconversation.com/amp/from-paraguay-a-history-lesson-on-racial-equality-68655.
  7. War of the Triple Alliance. Arkivita el la originalo je 7 August 2014. Alirita 14 November 2010.
  8. War of The Triple Alliance Arkivigite je 2014-08-07 per la retarkivo Wayback Machine Retrieved 14 November 2010
  9. Jerry W. Cooney (Winter 1983). “Repression to Reform: Education in the Republic of Paraguay, 1811–1850”, History of Education Quarterly 23 (4), p. 413–428. doi:10.2307/368077. 
  10. “Colonial period”, Encyclopedia Britannica.
  11. Meade, Teresa A.. (2016-01-19) A history of modern Latin America: 1800 to the present. ISBN 9781118772485. OCLC 915135785.
  12. 12,0 12,1 (2 November 2015) Una Otan de la Economía. Revista Punto de Vista Número 8. ISBN 9788495798268.
  13. Permanent Council of the OAS. Oas.org. Alirita 2012-08-16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]