Liptovská Sielnica
Liptovská Sielnica | |
hungare: Szielnic | |
municipo | |
Koliba en Liptovská Sielnica
| |
|
|
Oficiala nomo: Liptovská Sielnica | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Montaro | Chočské vrchy |
Akvorezervujo | Liptovská Mara |
Situo | Liptovská Sielnica |
- alteco | 574 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 08′ 41″ N 19° 30′ 48″ O / 49.14472 °N, 19.51333 °O (mapo) |
Areo | 17,238718 km² (1 723,87 ha) |
Loĝantaro | 631 (31.12.2010) |
Denseco | 36,6 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Liptova valkaldrono |
Unua skribmencio | 1256 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 032 23 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | LM |
NUTS | 510653 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Liptovská Sielnica | |
Retpaĝo: www.liptovskasielnica.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Liptovská Sielnica, hungare Szielnic [sielnic] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ proksima vilaĝeto estas apartenaĵo de la municipo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Liptovská Sielnica situas laŭ akvorezervujo Liptovská Mara, laŭ traira flankovojoj. Liptovský Mikuláš troviĝas je 13 km. La novkonstruita municipo estiĝis post tio, kiam estis pro la akvorezervujo inundigita la devena Liptovská Sielnica. Solena malfermo de la nova Liptovská Sielnica okazis la 25-an de aŭgusto 1974. La nova municipo estas konstruita proksimume 2 km norde de la devena Liptovská Sielnica.
Burgo
[redakti | redakti fonton]Jam dum la bronzepoko tie estis tera burgo. Ŝtona fortikaĵo konstruiĝis por la reĝo proksimume en 1262, kiun baldaŭe Mateo Csák okupis. En 1397 Venceslao la 4-a, en 1441 la husanoj okupis ĝin. Fine 1474 Matiaso la 1-a plene detruis la fortikaĵon, kiu neniam rekonstruiĝis.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1256 en formo "Zelniche". Ekde la 15-a jarcento ĝi iĝis kampurbo. En 1463 Matiaso la 1-a donacis sendoganecon al la urbeto. En 1784 930 vilaĝanoj loĝis en 144 domoj, en 1828 1183 vilaĝanoj loĝis en 146 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szielnic 380 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptószentmiklós, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1974 la tuta municipo iomete translokiĝis pro la akvorezervujo. En 2001 vivis en Liptovská Sielnica 529 homoj, (525 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo el la 13-a jarcento, en 1750 ĝi barokiĝis
- luterana preĝejo de 1783, en la 19-a jarcento trakonstruita; pri nunaj statoj de la preĝejoj ne estas fidelaj fontoj
- ruino de la fortikaĵo
- kastelo de 1510, en la 17-a jarcento ĝi renesanciĝis
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En tiam konata Szilnic naskiĝis superintendanto Ádám Lovich.