Saltu al enhavo

Listo de insuloj laŭ areo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu listo de insuloj laŭ areo inkludas ĉiujn insulojn en la mondo pli grandaj ol 2,500 km2 > kaj kelkajn aliajn insulojn super 500 km2, en descenda ordo laŭ areo. Por komparo, oni montras ankaŭ kontinentojn.

Kontinentaj teramasoj

[redakti | redakti fonton]
Laŭgranda komparo de la plej malgranda kontinento (Aŭstralio) kaj la la plej granda insulo (Gronlando). Sude de la Aŭstralia ĉeftero estas Tasmanio, mem la 26a plej granda insulo.

Kvankam la kontinentaj teramasoj listitaj sube ne estas normale nomitaj insuloj, ili estas tero entute ĉirkaŭita de akvo (ekskludante la geologie malgravajn Suezan kaj Panaman Kanalojn). Fakte ili estas enormaj insuloj kaj estas montrataj tie pro tiu tialo. La ciferoj estas ĉirkaŭkalkuloj kaj temas nur pri la kontinenta ĉeftero. Kelkaj personoj, tamen, konsideras ĉefteron de Aŭstralio kiel insulo.

Rango Teramaso Areo
(km2)
Areo
(sq mi)
Lando aŭ landoj
1 Afrik-Eŭrazio 85,000,000 33,200,000 Variaj
2 Ameriko 42,300,000 16,400,000 Variaj
3 Antarkto[1] 14,000,000 5,400,000 Neniu (variaj landoj havas teritoriajn postulojn)
4 Aŭstralio[2] 7,600,000 2,900,000  Aŭstralio

Insuloj super 100,000 km² (39,000 sq mi)

[redakti | redakti fonton]

Kvankam insulo estas, ĝenerale, ajn teramaso kiu estas komplete ĉirkaŭita de akvo, kelkaj difinoj ekskludas teramasojn sufiĉe grandajn por esti konsiderataj kontinentoj. Lokigi Aŭstralion en la plej lastan kategorion (eĉ kvankam oni polemikis pri kiel teknike oni decidas ĉu temas pri kontinento, aŭ simple parto de pli granda kontinento nomita ankaŭ Aŭstralio) faras Gronlandon la plej granda insulo. Tiele tiu listo de insuloj ekas per Gronlando.

Rango Nomo de la insulo Areo
(km2)[3]
Areo
(sq mi)
Lando aŭ landoj
1 Gronlando[4] 2,130,800[5] 822,706  Gronlando
2 Nov-Gvineo &0000000000785753.000000785 753 303,381  Indonezio (Papuo kaj Okcidenta Papuo) kaj  Papuo-Nov-Gvineo
3 Borneo &0000000000748168.000000748 168 288,869  Brunejo,  Indonezio (Centra, Orienta, Norda, Suda kaj Okcidenta Kalimantano) kaj  Malajzio (Sabaho kaj Saravako)
4 Madagaskaro &0000000000587713.000000587 713 226,917  Madagaskaro
5 Bafina Insulo &0000000000507451.000000507 451[6] 195,928  Kanado (Nunavuto)
6 Sumatro &0000000000480848.000000480 848 187,831  Indonezio (Aceh, Bengkulu, Jambi, Lampung, Riau kaj Norda, Suda kaj Okcidenta Sumatro)
7 Honŝu 225,800 87,182  Japanio (Regionoj Ĉubu, Ĉugoku, Kansajo, Kanto kaj Tohoku)
8 Viktoria Insulo 217,291[6] 83,897  Kanado (Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto)
9 Granda Britio 209,331 80,823  Britio (Anglio, Skotlando kaj Kimrio)
10 Insulo Ellesmere 196,236[6] 75,767  Kanado (Nunavuto)
11 Sulaveso 180,681 69,761  Indonezio (Provincoj Gorontalo kaj Centra, Norda, Suda, Sudorienta kaj Okcidenta Sulaveso)
12 Suda Insulo 145,836 56,308 (Regionoj Kanterburio, Otago, Sudlando, Okcidentmarborda, Tasmana, Nelson, kaj Marlborough)
13 Javo 138,794 53,589  Indonezio (Provincoj Banteno, Ĝakarto, Jogjakarto kaj Centra, Orienta kaj Okcidenta Javo)
14 Norda Insulo 111,583 43,082 (Regionoj Nordia, Aŭklanda, Waikato, Gisborne, Bay of Plenty, Taranaki, Hawke's Bay, Manawatu-Wanganui kaj Wellington)
15 Luzono 109,965 42,458  Filipinoj (Regionoj Bikola, Kagajana Valo, CALABARZON, Centra Luzono, Kordilera, Iloko kaj Nacia Ĉefurbo)
16 Novlando 108,860[6] 42,031  Kanado (Novlando kaj Labradoro)
17 Kubo (ĉefa insulo) 104,556 40,369  Kubo
18 Islando (insulo) 101,826 39,315  Islando

Insuloj 25,000–100,000 km² (9,700–38,600 sq mi)

[redakti | redakti fonton]
Rango Nomo de la insulo Areo
(km2)[3]
Areo
(sq mi)
Lando aŭ landoj
19 Mindanao 97,530 36,657  Filipinoj (Caraga, Davao, Islama Mindanao, Norda Mindanao, SOCCSKSARGEN kaj Zamboanga Duoninsulo)
20 Irlando 84,421[7] 32,595  Irlando kaj  Britio (Norda Irlando)
21 Hokkaido 78,719 30,394  Japanio (Hokkaida regiono)
22 Hispaniolo 76,480 29,530  Dominika Respubliko kaj  Haitio
23 Saĥaleno 72,493 27,989  Rusio (Saĥalena provinco)
24 Banks 70,028[6] 27,038  Kanado (Nordokcidentaj Teritorioj)
25 Sri Lanka (ĉefa insulo) 65,268[5] 25,200  Srilanko
26 Tasmanio 64,519 24,911  Aŭstralio (Tasmanio)
27 Devon 55,247[6] 21,331  Kanado (Nunavuto) (plej granda neloĝata insulo en la mondo)
28 Insulo Aleksander 49,070 18,946 Neniu (Antarktaj teritoriaj postuloj fare de  Argentino (parte),  Ĉilio kaj  Britio)
29 Isla Grande de Tierra del Fuego 47,401 18,302  Argentino (Fajrolanda Provinco) kaj  Ĉilio (Magallanes y de la Antártica Chilena)
30 Severnij (Nova Zemlo, Norda) 47,079 18,177  Rusio (Arĥangelska provinco)
31 Insulo Berkner 43,873 16,939 Neniu (Antarktaj teritoriaj postuloj fare de  Argentino,  Ĉilio (partial) and  Britio)
32 Insulo Axel Heiberg 43,178[6] 16,671  Kanado (Nunavuto)
33 Insulo Melville 42,149[6] 16,274  Kanado (Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto)
34 Insulo Southampton 41,214[6] 15,913  Kanado (Nunavuto)
35 Marajó 40,100[5] 15,483  Brazilo (Pará)
36 Spicbergo 37,814[8] 14,600  Norvegio (Svalbardo)
37 Kjuŝu 37,437 14,455  Japanio (Kyūshū regiono)
38 Tajvano (Formosa) 35,883[9] 13,855  Tajvano[10]
39 Nova Britio 35,145 13,570  Papuo-Nov-Gvineo
40 Insulo Princo de Kimrio 33,339[6] 12,872  Kanado (Nunavuto)
41 Suda Insulo (Nova Zemlo, Suda) 33,246 12,836  Rusio (Arĥangelska provinco)
42 Hajnano 33,210 12,822  Ĉinio (Hajnana Provinco)
43 Vankuvera Insulo 31,285[6] 12,079  Kanado (Brita Kolumbio)
44 Timoro 28,418 10,972 kaj  Indonezio (Orientaj sudorientaj insuloj)
45 Sicilio 25,662 9,908  Italio

Insuloj 10,000–25,000 km² (3,900–9,700 sq mi)

[redakti | redakti fonton]
  1. Antarkto estas speciala kazo: se ties glacio estas konsiderara ne kiel tero, sed kiel akvo, ĝi ne estas ununura teramaso, sed kelkaj terareoj de multe pli malgranda areo, ĉae la glacilimo estas sub marnivelo en multaj regionoj de la kontinento. Se tiu glacimantelo liberiĝus, iome da rokaĵoj kiu estas nune sub marnivelo leviĝus al tera areo,Global warming and the stability of the West Antarctic Ice Sheet, Michael Oppenheimer, 1998 (vidu mapon de Antarkto montrantan regionojn kie rokaĵoj estas sub marnivelo) kvankam tio parte estus kontraŭdirita, kaj en kelkaj areoj de la kontinento superita, de marnivelaj leviĝoj. (Majo 2009) “Reassessment of the Potential Sea-Level Rise from a Collapse of the West Antarctic Ice Sheet”, Science 324 (59295), p. 901–903. doi:10.1126/science.1169335. Alirita 3 June 2013.. 
  2. Aŭstralio estas pli ol tri fojojn la grando de Gronlando, nome la plej granda insulo. Aŭstralio estas foje nomita "La Insula Kontinento", kaj foje ricevis la titolon de "la plej granda insulo sed la plej malgranda kontinento de la mondo". Australia in Brief - Department of Foreign Affairs and Trade. Dfat.gov.au. Arkivita el la originalo je 2003-08-20. Alirita 2010-08-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2003-08-20. Alirita 2015-09-14.
  3. 3,0 3,1 Islands By Land Area. Islands.unep.ch. Arkivita el la originalo je 2015-12-01. Alirita 2010-08-01.
  4. Oni pensas ke inter la Gronlanda glaciejo povus esti tri separataj insuloj."Greenland's huge ice sheet is melting far faster than scientists expected", San Francisco Chronicle, 2a de Julio 2006. Ĉu lokoj kie la glaci-roka limejo estas sub marnivelo aŭ estas tero estas ankoraŭ temo disputata. La kutima difino estas ke Gronlando estas unu ĉefa insulo.
  5. 5,0 5,1 5,2 Joshua Calder's World Island Info. Worldislandinfo.com. Alirita 2010-08-30.
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 Atlas of Canada. Atlas.nrcan.gc.ca (2009-08-12). Arkivita el la originalo je 2013-01-22. Alirita 2010-08-30. Arkivigite je 2013-01-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-22. Alirita 2015-09-14.
  7. . Geography of Ireland. Registaro de Irlando. Arkivita el la originalo je 2009-11-24. Alirita 2009-11-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-11-24. Alirita 2015-09-15.
  8. Statistisk ĺrbok 2009: Geografisk oversikt (norvege). Ssb.no. Alirita 2010-08-01.
  9. Monthly Bulletin of Interior Statistics 2011.12 Arkivigite je 2014-03-29 per la retarkivo Wayback Machine, Department of Statistics, Ministry of the Interior, Taiwan/R.O.C.
  10. La Respubliko Ĉina (RĈ) estas ŝtato plej ofte aludita kiel Tajvano. Ĝi estas ankaŭ diplomatie foje konata kiel Ĉina Tajpeo aŭ per aliaj nomoj. La RĈ ne estas plu membro de Unuiĝintaj Nacioj ekde la fino de 1971 kaj konsiderata de UN kiel Tajvano, Provinco de Ĉinio. Ĝi estas nune agnoskita nur fare de Vatikanurbo kaj de 23 UN membroŝtatoj kaj kun de facto internaciaj rilatoj kun plej aliaj. Tajvano tenas ĉefajn politikajn, ekonomiajn, kaj militistajn rilatojn kun Usono, Japanio, landoj de EU inter ĉefaj ŝtatoj. La politika statuso de ROC kaj la jura statuso de Tajvano (kun la teritorioj sub ties jurisdikcio ekde 1945) estas en disputo. La RĈ estas malkonfuzenda kun la Popola Respubliko Ĉinio (PRĈ) kiu estas kutime referencata simple kiel Ĉinio, aŭ kun la nomo Respubliko Tajvano proponita de la defendantoj de Tajvana sendependeco.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]