Louis Braille

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Louis Braille [lŭi braj] (naskiĝis la 4-an de januaro, 1809, mortis la 6-an de januaro, 1852) estis la inventinto de la brajla skribo.

Louis Braille naskiĝis en Coupvray apud Parizo. Kiel eta infano li pro akcidento blindiĝis. La ege inteligenta kaj scivolema knabo pro tio ne perdis sian kuraĝon; la sola afero, kiu tamen daŭre afliktis lin, estis la fakto, ke li povis ĝui literaturon nur aŭskultante voĉlegadon.

Kiel lernanto en Pariza blindullernejo Braille eksciis pri tiel nomata nokta skribo inventita de la artileria kapitano Charles Barbier por la transdono de militaraj mesaĝoj dum mallumo. La principo de tia palpebla skribo estis tute bona, sed por la praktika uzo ĝi estis tro komplika. La juna Braille do ŝanĝis la silaban sistemon al litera kaj reduktis la nombron de punktoj po signo de dek du al ses. En 1825 lia skribo estis preta kaj en 1839 Braille kreis muziknotojn laŭ la sama sistemo.

Kvankam la skribo montriĝis simpla kaj facile lernebla, ĝi longtempe estis forte kritikata. La finan venkon de sia invento Braille, kiu en 1852 mortis de tuberkulozo, ne plu povis sperti.

La skribo de Braille, laŭ la inventinto nomata "Brajlo", ankaŭ ekzistas en Esperanta versio. La Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) zorgas pri la kreo kaj disvastigo de brajlaj publikaĵoj en Esperanto.

En la jaro 2009 Internacia Ekzamena Komisiono de UEA kaj ILEI proponis regularon por ekzamensesioj por blinduloj. Tio okazis en la jubilea jaro 200 jarojn post la naskiĝo de Braille. Samjare tiu regularo estis aprobita de la du Komitatoj de UEA kaj de ILEI.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.bookmine.org/memoirs/braille.html greke http://www.afb.org/braillebug/louis_braille_bio.asp greke http://www.rnib.org.uk/xpedio/groups/public/documents/publicwebsite/public_braille.hcsp greke http://people.inforefuge.com/louis-braille/index.html