Makulbeka pelikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makulbeka pelikano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Pelikanedoj Pelecanidae
Genro: Pelikano Pelecanus
Specio: P. philippensis
Pelecanus philippensis
Gmelin, 1789
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Makulbeka pelikano aŭ foje Griza pelikano, ankaŭ Filipina pelikano (Pelecanus philippensis) estas birdospecio el ordo de Pelikanoformaj birdoj kaj familio de Pelikanedoj. Ĝi reproduktiĝas en suda Azio el suda Pakistano tra Barato oriente al Indonezio. Tiele ĝi troviĝas pli rare en la orienta regiono sude de Hebejo, Ĉinio, kaj precipe en Hindio, Tajlando kaj iam en Filipinoj. Ĝi estas birdo de grandaj internaj kaj marbordaj akvejoj, precipe ĉe grandaj lagoj. Je distanco ili estas malfacile diferencigeblaj el aliaj pelikanoj de la regiono, kvankam ĝi estas pli malgranda, sed deproksime rigardita la makuletoj sur la supra makzelo, la manko de brilaj koloroj kaj la pli griza plumaro estas distingaj karakteroj. En kelkaj areoj tiuj birdoj nestumas en grandaj kolonioj proksime al homaj loĝejoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Dumnaĝe.
Plenkreskulo kaj nematuruloj ĉeneste.

La Makulbeka pelikano estas relative malgranda pelikano sed ankoraŭ granda birdo. Ĝi estas 125–152 cm longa kaj ties pezo estas de 4.1–6 kg. Ĝi estas ĉefe blanka, kun griza kresto, nuko kaj bruneca vosto. La plumoj en nuko estas krispaj kaj formas grizecan nukokreston. La bekosako estas elasta kaj rozkoloreca al purpureca kaj havas grandajn helajn makuletojn, kaj la granda kojnforma beko estas ankaŭ kun bluecnigraj makuletoj sur la flankoj de la supra makzelo (tiu karaktero estas tialo por la komuna nomo de la specio). La bekopinto (aŭ ungo) estas flava al oranĝeca. En reprodukta plumaro, la haŭto ĉe la bazo de la beko estas malhela kaj la ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas rozkoloreca. Dumfluge ili similas al la Krispa pelikano sed la triarangaj kaj la internaj duarangaj estas pli malhelaj kaj pala strio laŭlongas de la pli grandaj kovriloj. La vosto estas rondoforma.[1] La kolo surhavas rozkolorajn longajn plumojn. La dika korpo prezentiĝas supre grizbruna kaj malsupre blankeca.

La ĵus eloviĝintaj idoj estas kovritaj per blanka lanugo. Ili poste mudas al grizeca makuleca plumaro. La punktoj en la beko aperas nur post unu jaro. La plumaro de plenkreskulo aperas en ties tria jaro.[2]

Vivejo, disvastiĝo kaj statuso[redakti | redakti fonton]

La specio ŝajne reproduktiĝas nur en duoninsula Barato, Srilanko kaj Kamboĝo. Kelkaj birdoj el Barato vintras en la Gangaj ebenaĵoj sed informoj pri ties esto en multaj aliaj partoj de la regiono kiaj ĉe Maldivoj, Pakistano kaj Bangladeŝo estas pridisputataj.[1] La ĉefa habitato estas en neprofundaj nesalakvaj akvejoj de malaltaj teroj. La Makulbeka pelikano ne estas migranta sed oni scias, ke faras lokajn movojn kaj estas pli amplekse distribuata for de la reprodukta sezono.

Nestumante kun la cikonia specio Blankakapa mikterio.

Tiu specio estas kolonia reproduktanta, ofte en kompano de aliaj akvobirdoj. La nestoj estas en malaltaj arboj ĉe humidejoj kaj foje ankaŭ ĉe homaj loĝejoj. Multaj grandaj reproduktaj kolonioj estis registritaj kaj kelkaj dume malaperis. Junie de 1906, C E Rhenius vizitis kolonion en Kundakulam en Distrikto Tirunelveli kie la lokanoj konsideris tiujn birdojn duon-sakraj.[3] La sama kolonio estis revizitata en 1944, kaj oni trovis, ke estis ĉirkaŭ 10 nestoj de pelikanoj kaj preskaŭ 200 nestoj de Blankakapa mikterio.[4]

La rivero Sittang en Birmo laŭ E W Oates havis "milionojn" de pelikanoj en 1877, kaj en 1929 E C Stuart Baker informis, ke estis ankoraŭ nestumantaj centoj kun cikonioj de la specio Argala marabuo:

Citaĵo
 The whole forest consisted of very large trees, but a portion, about one in twenty, was made up of wood-oil trees, gigantic fellows, 150 feet high and more, and with a smooth branchless trunk of 80 to 100 feet. These are the trees selected by the Pelicans.
I was out that day till 3 p.m., continually moving, and must have walked at least twenty miles in various directions, but never from first to last was 1 out of sight of either a Pelican's or Adjutant's nest. From what I saw, and from what the Burmans told me, I compute the breeding-place of these birds to extend over an area about twenty miles long and five broad.
(La tuta arbaro konsistis el tre grandaj arboj, sed parto, ĉirkaŭ unu el dudeko, estis formata de olelignaj arboj, gigantuloj, 150futaltaj aŭ plie, kaj kun milda sedbranĉa trunko de 80 al 100 futoj. Tiuj estas la arboj selektitaj de la pelikanoj. Mi estis for tiun tagon ĝis la 3 p.m., konstante moviĝante, kaj devis piediri almenaŭ 20 mejlojn en variaj direktoj, sed neniam el la unua al la lasta estis 1 for de vido ĉu nesto de pelikano ĉu de Argala marabuo. Laŭ kion mi vidis, kaj laŭ kion la birmanoj diris al mi, mi kalkulas la reproduktejon de tiuj birdoj kiel etenda sur areo de ĉirkaŭ 20 mejlojn longa kaj 5 larĝa.) 
— Oates (1877) citis en Hume (1890)[5]
Aro flugante en formado.

Pri tiu kolonio tamen informis B E Smythies ke ĝi estis malaperinta inter la 1930-aj kaj la 1940-aj jaroj.[6]

Alia kolonio estis malkovrita en 1902 ĉe vilaĝo nome Buĉupale en la Distrikto Kadapa, kie tiuj pelikanoj nestumis kun la Blankakapa mikterio dum la monato marto.[7] Tiu kolonio neniam plu estis trovata.[6] La kolonio de la lago Kolleru estis malkovrita de K K Neelakantan en 1946. Preskaŭ 3,000 pelikanoj nestumis en tiu kolonio je la epoko de la malkovro.[6][8] Tiu kolonio tamen malaperis ĉirkaŭ 1975.[9][10][11]

Pro habitatoperdo kaj homa ĝenado, la nombroj de Makulbekaj pelikanoj malpliiĝis kaj multaj populacioj de Sudorienta Azio estas nune formortintaj.[12] La specia nomo aludas al Filipinoj, kie la specio estis abunda en la komenco de la 1900-aj jaroj,[2] sed malpliiĝis kaj iĝis surloke formortintaj en la 1960-aj jaroj.[13] La populacioj de suda Barato ŝajne pliiĝantas.[14] Ĉirkaŭkalkuloj sugestas, ke pliiĝanta protektado estas permesanta rekuperon de ties nombroj kaj la statuso de la specio estis ŝanĝata el Vundebla al Preskaŭ Minacata en la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[15]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Nestumante sur artefarita platformo ĉe Uppalapadu, Andra-Pradeŝo.

Tiu orientalisa pelikano estas granda birdo, kiu loĝas ĉe maroj, riveroj kaj lagoj. La plejparto vivas en la tropikaj zonoj.

Tiuj pelikanoj esta tre silentemaj kvankam ĉe siaj nestoj ili povas fari fajfojn, gruntadojn aŭ bekofrapadojn.[1] Kelkaj fruaj priskriboj de nestokolonioj plendis, ke ili distingiĝas pro sia silento sed plej notis la koloniojn kiel bruaj.[6][16]

La birdo lertas en naĝado. Ĉiutage, krom naĝado ĝi dum plejparto de tempo sin sunumas ĉe bordo aŭ ordigas siajn plumojn. Kelkiam ĝi dormas en arbaro. Ĝi lertas en longdistanca flugado. Flugante, ĝi kuntiras sian kolon kaj libere movas ambaŭ flugilojn. Ĝi ofte staras ĉe riverbordo aŭ en malprofunda akvo de maro, atendante sian ĉasaĵon.

Kiam ili flugas al ripozejoj aŭ manĝareoj, malgrandaj grupoj flugas en formado per malrapida flugilfrapado. Dum la varma parto de la tago, ili ofte ŝvebas sur termikoj.[17]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Alifoje ĝi naĝas antaŭen, kun larĝe malfermita beko en akvo kiel fiŝkapta reto el la surfaco. Tuj post kiam fiŝo eniĝas en la kropon de pelikano, ĝi fermas la bekon, kuntiras la poŝon por eligi la akvon kaj englutas la fiŝon. Suferante pro malsatego, makulbekaj pelikanoj sin vicigas sur akvo rektalinie aŭ duoncirkle, forte frapas akvon per siaj flugiloj por peli fiŝojn al malprofunda akvo ĉe bordo, kaj fine kaptas ilin per granda retosimila beko. Ilia vidkapablo estas sufiĉe akra. Alte flugante, ili povas trovi fiŝeton en akvo. Tiam ili sin jetas malsupren en akvon kaj kaptas la fiŝon per la beko. Krom fiŝoj, ankaŭ krustuloj, amfibioj kaj birdetoj estas iliaj manĝaĵoj. Malkiel la Blanka pelikano, tiu ne formas grandajn kunmanĝantarojn kaj kutime oni povas vidi ilin fiŝkapte solece aŭ en malgrandaj aroj. Ili povas manĝi nokte je ioma etendo.[18]

Idonutrado ĉe Vedanthangal, Tamilnado.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili ofte konstruas grupe (kolonie) nestojn sur altaj aŭ malaltaj arboj konsiste el densa platformo el bastonetoj. La reprodukta sezono varias el oktobro al majo.[1] En Tamilnado, la reprodukta sezono sekvas la komencon de la Nordorienta Musono. La ceremonia porpariĝa memmontrado de maskloj postulas etendigon de la bekosako per skuaj movoj de la kapo supren kaj suben sekve de flankaj movoj kaj meto de la kapo reen super la dorso. Ankaŭ bekofrapado povas esti produktita dum la kaposkuaj movoj.[19][20] La nestoj estas kutime konstruitaj ĉe tiuj de aliaj koloniaj akvobirdoj, ĉefe la Blankakapa mikterio.

Ĝenerale, la pelikanino demetas du (kaj ĝis 3-4) kalkecajn blankajn ovojn. La ovoj iĝas malpurecaj laŭ la tempopaso.[17] Eloviĝo okazas post 30–33 tagoj. La junuloj povas resti en aŭ ĉe la nesto el 3 al 5 monatoj.[19][21] La kovado kaj nutrado estas plenumataj de ambaŭ gepatraj birdoj. En la unuaj tagoj post eloviĝo la gepatroj elvomas duondigestitan manĝaĵon en sian neston, por ke la idoj mem prenu ĝin. Kaj poste la gepatroj simple lasas ilin ŝovi ia kapojn en iliajn malfermitajn bekojn por preni manĝaĵon el la kropo.

Bredataj birdoj povas vivi 30-40 jarojn kaj povas reproduktiĝi je du aĝojaroj.[22] Kiel ĉe aliaj pelikanoj, ili povas refreŝiĝi per uzado de la bekosaka skuado kaj anhelado.[23]

Pelikanoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe kolonio (Uppalapadu)

Tiu specio estis iam uzataj de fiŝkaptistoj en partoj de orienta Bengalo kiel allogaĵoj por iaj fiŝoj. Tiuj fiŝkaptistoj kredis, ke olesekrecio el la birdo allogis iajn fiŝojn kiaj tiuj de la genroj Colisa kaj Anabas.[24]

La emo de tiuj birdoj nestumi ĉe homaj setlejoj estis jam notite el la epoko de T C Jerdon:

Citaĵo
 I have visited on Pelicanry in the Carnatic, where the Pelicans have (for ages I was told) built their rude nests, on rather low trees in the midst of a village, and seemed to care little for the close and constant proximity of human beings. (Mi vizitis pelikanarejon en Karnatiko, kie la pelikanoj (ekde longe, oni diris al mi) konstruas siajn krudajn nestojn, sur sufiĉe malaltaj arboj en la mezo de la vilaĝo, kaj ŝajne ne zorgas pri la konstanta proksimeco de la homaj estaĵoj) 
— Jerdon, 1864[24]

Ekde tiam, oni malkovris koloniojn kaj dum multaj el tiuj estis malaperintaj aliaj estis protektitaj kaj kelkaj vilaĝoj kun nestokolonioj iĝis popularaj turismaj allogaĵoj. Bone konataj vilaĝoj kun kolonioj estas Kokrebellur, Kundakulam kaj Uppalapadu.[10][25]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 49.
  2. 2,0 2,1 McGregor, R C. (1909) A manual of Philippine birds. Part 1. Bureau of Printing, Manila, p. 208–210.
  3. Rhenius, CE (1907). “Pelicans breeding in India”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 17 (3), p. 806–807. 
  4. Webb-Peploe, CG (1945). “Notes on a few birds from the South of the Tinnevelly District”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 45 (3), p. 425–426. 
  5. Hume, AO. (1890) The nests and eggs of Indian birds. Volume 3. R H Porter.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Gee,EP (1960). “The breeding of the Grey or Spottedbilled Pelican Pelecanus philippensis (Gmelin)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 57 (2), p. 245–251. 
  7. Campbell,WH (1902). “Nesting of the Grey Pelican Pelecanus philippensis in the Cuddapah District, Madras Presidency”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. (2), p. 401. 
  8. Neelakantan,KK (1949). “A South Indian pelicanry”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 48 (4), p. 656–666. 
  9. Guttikar, S. N. (1978). “Lost pelicanry”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 75, p. 482–484. 
  10. 10,0 10,1 Kannan V & R Manakadan (2005). “The status and distribution of Spot-billed Pelican Pelecanus philippensis in southern India”, Forktail (PDF) 21, p. 9–14.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-15. Alirita 2013-01-01.
  11. Nagulu, V & Ramana Rao, JV (1983). “Survey of south Indian pelicanries”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 80 (1), p. 141–143. 
  12. (1984) “Status of the Pelecanidae”, Biological Conservation 30 (2), p. 147. doi:10.1016/0006-3207(84)90063-6. 
  13. Van Weerd, Merlijn & J van der Ploeg (2004). “Surveys of wetlands and waterbirds in Cagayan valley, Luzon, Philippines”, Forktail (PDF) 20, p. 33–39.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-14. Alirita 2013-01-01.
  14. Gokula, V (2011). “Status and distribution of population and potential and potential breeding and foraging sites of spot-billed pelican in Tamil Nadu, India”, J. Sci. Trans. Environ. Technov 5 (2), p. 59–69. [rompita ligilo]
  15. IUCN2012
  16. Whistler, Hugh. (1949) Popular handbook of Indian birds. Edition 4. Gurney and Jackson, p. 489–491.
  17. 17,0 17,1 Ali, Salim. (1996) The Book of Indian Birds. Edition 12.. BNHS & Oxford University Press, p. 66.
  18. Gokula, V. (2011). “Nocturnal foraging by Spot-billed Pelican in Tamil Nadu, India”, Marine Ornithology 39, p. 267–268. 
  19. 19,0 19,1 Gokula, V (2011). “Breeding biology of the Spot-billed Pelican (Pelecanus philippensis) in Karaivetti Bird Sanctuary, Tamil Nadu, India”, Chinese Birds 2 (2), p. 101–108. doi:10.5122/cbirds.2011.0013. 
  20. Gokula V (2011). “An ethogram of Spot-billed Pelican (Pelecanus philippensis)”, Chinese Birds 2 (4), p. 183–192. doi:10.5122/cbirds.2011.0030. 
  21. Ali, S & S D Ripley. (1978) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 2, Oxford University Press, p. 29–30.
  22. Das, RK (1991). “Assam: the main breeding ground of Spotbilled Pelican”, Newsletter for Birdwatchers 31 (11&12), p. 12–13. 
  23. Bartholomew, GA; Robert C. Lasiewski and Eugene C. Crawford, Jr. (1968). “Patterns of Panting and Gular Flutter in Cormorants, Pelicans, Owls, and Doves”, The Condor 70 (1), p. 31–34. doi:10.2307/1366506. 
  24. 24,0 24,1 Jerdon, TC. (1864) The Birds of India. Volume 3. George Wyman & Co., p. 858–860.
  25. Neginhal, S. G. (1977). “Discovery of a pelicanry in Karnataka”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 74, p. 169–170.