Mannheim
- Koordinatoj: 49° 29′ N 8° 29′ O / 49.483 °N, 8.483 °O (mapo)Koordinatoj: 49° 29′ N 8° 29′ O / 49.483 °N, 8.483 °O (mapo)
- Alteco: averaĝe 97 metrojn super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Loĝantaro: proksimume 320.000
Mannheim [MANhajm] (en Esperanto Manhejmo) situas apud la kunfluejo de la riveroj Rejno kaj Nekaro. En la jaro 766 post Kristo kiel Mannenheim (hejmo de [la viro] Manno) unuafoje dokumente menciita, ĝi ekde 1607 rajtis nomi sin urbo. En la 17-a kaj 18-a jarcento la urbo (post du-foja detruo) estis rekonstruita en la formo de 136 rektanguloj. Ĝis nun la Manhejma urbocentro ne havas stratnomojn, sed ĉiu dombloko estas retrovebla per po unu litero kaj unu nombro.
Rilatoj al Esperanto
En la urbo ekde la fino de la 19-a jarcento kontinue aktivis esperantistoj kaj ekzistis diversaj Esperanto-grupoj. Kutime ili proksime kunlaboris kun la geografie tre proksimaj samcelaj grupoj en Ludwigshafen kaj Heidelberg. En la norda urboparto Käfertal estas strato nomata "Zamenhofstraße".
Manhejmo estas naskiĝloko de Vlado Jukl.
Partneraj urboj
- Swansea, Britio (seit 1957)
- Toulon, Francio (seit 1959)
- la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino (ekde 1961 partneraj rilatoj kun la urboparto Charlottenburg)
- Windsor, Kanado (ekde 1980)
- Riesa, Saksio (ekde 1988, tiam ankoraŭ en GDR)
- Chişinău, Moldavio (ekde 1989)
- Bydgoszcz (germane Bromberg), Pollando (ekde 1991)
- Klaipėda, Litovio (ekde 2002, partneraj rilatoj ekzistis ekde 1915)
- Zhenjiang, Ĉinio (ekde 2004)
- Ĥajfo, Israelo (ekde 2008)
Vidu ankaŭ
- Luiza Parko Mannheim
- Ĉina ĝardeno Mannheim
- Itinero memoriga pri Bertha Benz (Mannheim-Pforzheim-Mannheim)
Eksteraj ligiloj
- Ligo al la Mannheima Esperanto-Klubo
- Oficiala retpaĝo de la urbo Mannheim (germane)
- Vidindaĵoj de Mannheim (germane sed kun bildoj)
- Rhein Neckar Guide
- Bertha Benz Memorial Route
|