Matthias Fekl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Matthias Fekl
Matthias Fekl

Oficanta
Funkcio akceptita:
4-a de septembro 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Thomas Thévenoud

Oficanta
Funkcio akceptita:
20-a de junio 2012
Venanta post Michel Diefenbacher

Oficanta
Li(Ŝi) akceptis funkcion:
21-a de marto 2010

Naskiĝo 4-a de oktobro 1977
en Frankfurto ĉe Majno (Germanio)
Nacieco Franca
Politika partio Socialista Partio (PS)
Alma mater ENS (Liono), IEP (Parizo), ENA (Francio)
Profesio Juĝisto
Instruisto pri publika juro
v  d  r
Information icon.svg

Matthias Fekl, naskiĝinta la 4-an de oktobro 1977 en Frankfurto ĉe Majno en Germanio, estas franca politikisto , membro de la Socialista Partio. Li fariĝis deputito de la 2-a deputita distrikto de Lot-et-Garonne ekde la 17-a de junio 2012. Li estis nomumita subministro pri eksterlanda komerco la 4-an de septembro 2014.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Matthias Fekl naskiĝis en Germanio, kun germana patro kaj franca patrino, ambaŭ universitatanoj, la unua profesoro pri la franca lingvo, la dua, pri la germana lingvo[1],[2].

Li estis elektita municipa konsiliano de Marmande en 2008 kaj fariĝis vicurbestro pri financoj de la urbestro Gérard Gouzes. Matthias Fekl estas ankaŭ regiona konsiliano de la regiono Akvitanio kaj vicprezidanto komisiita pri rkonomia evoluigo, dungado kaj entreprenoj[3].

Matthias Fekl estas konsilanto de la prezidanto de la Senato Jean-Pierre Bel[1].

Okaze de la deputitaj balotoj de 2012, li estas la unua en la unua balotvico kun 35,09 % de la voĉoj. En la dua balotvico, li venkis kun 53,65 % de la esprimitaj voĉoj fronte al la eliranta deputito Michel Diefenbacher[4], kaj tiel fariĝis la plej juna deputito de Akvitanio. Lia anstataŭanto estas Régine Povéda, socialista urbestrino de Meilhan-sur-Garonne.

La 4-an de septembro 2014, li estis nomumita subministro pri eksterlanda komerco, sekve de la demisio de Thomas Thévenoud[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Matthias Fekl: plus jeune député d'Aquitaine. France 3 Aquitaine (la 18-an de junio 2012).
  2. Christian Seguin, « Le portrait du mois : Matthias Fekl », gazeto "Sud Ouest", la 24-an de februaro 2013
  3. Qui sommes-nous ?.
  4. Rezultoj de la deputitaj balotoj de 2012 : LOT ET GARONNE (47) - 2-a distrikto. ministerio pri enlandaj aferoj.
  5. http://www.francetvinfo.fr/live/message/540/893/1ce/7e0/a44/a8d/005/78c.html

Verko[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]