Pápakovácsi
Aspekto
Pápakovácsi [pApakovAĉi] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa. Kovács kaŝiĝanta en la vilaĝnomo signifas: forĝisto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cf/P%C3%A1pakov%C3%A1csi_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg/320px-P%C3%A1pakov%C3%A1csi_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg)
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.265/17.4868
- Areo: 14 km²
- Loĝantaro: 590
- Poŝtkodo: 8596
- Telefonprefikso: 89
Situo
[redakti | redakti fonton]Pápakovácsi situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Pápa troviĝas 9, Devecser kaj Ajka po 23 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1352. Ŝajnas, post la turka erao germanoj alvenis. En 1945 ermitejo fondiĝis, kiu ne rajtis funkcii dum la socialismo. Vilaĝservoj estas poŝto, germanlingvaj infanĝardeno kaj lernejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de 1950
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna
- kalvinana preĝejo
- kastelo de Somogyi [ŝomodji]
- pilgrimloko Attyapuszta de 1950