Ségolène Royal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ségolène Royal
Franca politikisto
Franca politikisto
Persona informo
Naskiĝo 22-a de septembro 1953
en Dakaro, Senegalo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato Nancio 2Nacia Lernejo pri AdministradoInstituto pri Politikaj Studoj de ParizoUniversitato de Loreno
Subskribo Ségolène Royal
Familio
Patro Jacques Royal
Patrino Hélène Dehaye
Amkunulo François Hollande
Infanoj Julien Hollande • Flora Hollande • Thomas Hollande • Clémence Hollande
Okupo
Okupo politikistoadvokato
TTT
Retejo http://www.desirsdavenir.org
vdr

Marie-Ségolène ROYAL [maʁi segͻlɛn ʁwajal] (pli konata kiel Ségolène Royal) estas grava franca politikistino kaj membro de la Socialista Partio.

De 1988, ŝi estas deputito en la departemento Deux-Sèvres, kaj prezidentiĝis en 2004 de la regiona konsilio de Puatuo-Ĉarentoj.

Ŝia amkunulo estis la unua sekretario de la socialista partio, François Hollande [Fransŭa Oland]. Ili kune havis kvar gefilojn : Thomas [Toma] (1984), Clémence [Klemãs] (1985), Julien [Ĵüljen] (1987) kaj Flora [Flora] (1992). La paro Ségolène Royal kaj François Hollande oficiale anoncis sian disiĝon la 17-an de junio 2007.

En januaro 2006, anstataŭ memorfesti la 10-an morttagon de la iama socialista prezidento François Mitterrand [Fransŭa Miteran], ŝi preferis translimeniri kaj subteni la kandidatiĝon de Michelle Bachelet [Miŝel Baŝle], en Ĉilio. Ankaŭ ŝia vojaĝo al Italio, por kontraŭi la prezidentiĝon de Silvio Berlusconi [Silvjo Berluskoni] kun la italaj socialistoj, kaj ŝia vizito en Usono, kie ŝi renkontis Hillary Clinton kaj Condoleezza Rice, emfazas la internacian amplekson kiun ŝi ambicias. En la politika franca pejzaĝo, ŝi enpersonigas renoviĝon kaj sendube impulsos la francan socialistan partion, kiu malfortiĝis de la prezidanta baloto de 2002. Ŝi estis la unua virino vere prezidentebla en Francio.

Ekde la 2-a de aprilo 2014 ŝi estas la ministo pri ekologio, daŭripova disvolviĝo kaj energio en la registraro de Manuel Valls.

Kandidato por prezidentiĝo

En 2006, Ségolène Royal kandidatiĝis por esti la socialista konkuranto en la Prezidanta baloto de 2007 en Francio. Ŝi elektiĝis la 16-an de novembro 2006 kiel la socialista kandidato kaj ŝi havis Nicolas Sarkozy [Nikola Sarkozi] kiel ĉefan dekstran (liberalan) kontraŭulon por la prezidentiĝo.

Ségolène Royal ricevis 25.87 % el la voĉdonoj en la prezidanta baloto de la 22-a de aprilo 2007 (1-a turniro) kaj akiris duarangan pozicion post Nicolas Sarkozy, kiu ricevis 31.18 % ( [1])- ŝi tial rajtas partopreni en la decida baloto de la 6-a de majo 2007 (2-a turniro).

Ségolène Royal ricevis 46.94 % el la voĉdonoj en la prezidanta baloto de la 6-a de majo 2007 (2-a turniro), tiel malvenkinte profite al sia kontraŭulo Nicolas Sarkozy, kiu ricevis 53.06 %.

Eksteraj ligiloj