Neotropiso: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 37: | Linio 37: | ||
== Endemiaj bestoj kaj plantoj == |
== Endemiaj bestoj kaj plantoj == |
||
=== Bestoj === |
=== Bestoj === |
||
Tridek unu [[Birdo|birdfamilioj]] estas [[Endemio|endemiaj]] de la |
Tridek unu [[Birdo|birdfamilioj]] estas [[Endemio|endemiaj]] de la neotropiso, pli ol la duoblo de iu ajn alia ekozono. Ili inkluzivas [[rao]]jn, [[tinamo]]jn, ''Cracidae'', kaj [[Tukano (birdo)|tokanojn]]. Birdfamilioj origine limigitaj al la neotropiso inkluzivas [[kolibro]]jn (familon ''Trochilidae'') kaj [[trogloditedoj]]n (familon ''Troglodytidae''). |
||
[[Mamuloj|Mamulaj]] taksonoj origine restriktaj al la neotropiso inkluzivas : |
[[Mamuloj|Mamulaj]] taksonoj origine restriktaj al la neotropiso inkluzivas : |
||
Linio 45: | Linio 45: | ||
* la ordojn ''Didelphimorphia'' kaj ''Paucituberculata''. |
* la ordojn ''Didelphimorphia'' kaj ''Paucituberculata''. |
||
Aliaj ekzemploj de grupoj kiuj estas komplete aŭ ĉefe restriktaj al |
Aliaj ekzemploj de grupoj kiuj estas komplete aŭ ĉefe restriktaj al neotropiso inkluzivas : |
||
* [[Furnariedoj]]n |
* [[Furnariedoj]]n |
||
Linio 59: | Linio 59: | ||
* [[Granda Ĉako]] |
* [[Granda Ĉako]] |
||
== Laŭbiome klasifitaj |
== Laŭbiome klasifitaj neotropisaj ekoregionoj == |
||
[[Dosiero:Neotropic biomes.svg|eta|220px|left|Disvastiĝo de la neotropisaj [[biomo]]j.]] |
[[Dosiero:Neotropic biomes.svg|eta|220px|left|Disvastiĝo de la neotropisaj [[biomo]]j.]] |
||
{{Neotropikaj ekoregionoj}} |
{{Neotropikaj ekoregionoj}} |
Kiel registrite je 18:50, 12 sep. 2013
La neotropiso aŭ neotropisa ekozono [1] estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ekozono estas ujo de plantoj kaj bestoj kiuj havas tre longan komunan historion, estante disigitaj de aliaj partoj de la tersupraĵo [2].
La neotropisa ekozono ampleksas la tutaĵon de Sudameriko kaj Mezameriko ĝis la sudo de Meksiko. Ĝi prezentas faŭnon kaj flaŭron kiuj diferencas de tiuj de la nearktisa ekozono, pro la estinta disigo inter la du kontinentoj.
Ĉefaj ekologiaj partoj
La Monda Natur-Fonduso (WWF) disigas la neotropisan ekozonon en ok ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiaj grupoj de ekoregionoj povinte enteni diverstipajn biomojn, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."
- Centr-anda ekoprovinco
- Orient-sudamerika ekoprovinco
Orient-sudameriko inkluzivas la kaatingajn kserfitarojn de nordorienta Brazilo, la vastajn ceradajn herbejojn kaj savanojn de la Brazilaj Altaĵoj, kaj la pantanalajn kaj ĉakajn herbejojn. La diversaj Atlantikaj arbaroj de orienta Brazilo estas disigita de la arbaroj de Amazonio per Kaatingo kaj Cerado, kaj gastigas diferencan flaŭron kaj faŭnon.
- Nord-anda ekoprovinco
- Orinoka ekoprovinco
- Sud-sudamerika ekoprovinco
Historio
Sudameriko origine estis parto de la superkontinento Gondvano, kiu inkluzivis Afrikon, Aŭstralion, Hindujon, Novzelandon, kaj Antarkton, kaj la neotropiso kunhavas multajn plantajn kaj bestajn parencarojn kun aliaj kontinentoj, inkluzive de marsupiulaj mamuloj kaj la antarkta flaŭro.
Post la decida disfalo de Gondvano ĉirkaŭ antaŭ 110 milionoj da jaroj, Sudameriko estis apartigita de Afriko kaj drivis norden kaj okcidenten. Multe pli malfrue, antaŭ ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, Sudameriko estis ligita al Nordameriko per la Istmo de Panamo , kiu permesis biologian interŝanĝon inter la du kontinentoj, la tiel nomatan Grandan Amerikan Interŝanĝon.
Endemiaj bestoj kaj plantoj
Bestoj
Tridek unu birdfamilioj estas endemiaj de la neotropiso, pli ol la duoblo de iu ajn alia ekozono. Ili inkluzivas raojn, tinamojn, Cracidae, kaj tokanojn. Birdfamilioj origine limigitaj al la neotropiso inkluzivas kolibrojn (familon Trochilidae) kaj trogloditedojn (familon Troglodytidae).
Mamulaj taksonoj origine restriktaj al la neotropiso inkluzivas :
- la ordon ksenartrojn : formikomanĝulojn, dazipojn, Megalonychidae kaj Bradypodidae;
- okcidentajn simiulojn : kalitriksedojn, cebedojn, Aotidae, Pitheciidae, Atelidae;
- Caviomorpha (ronĝulojn), inkluzive de kapibaro, kobajo, kaj ĉinĉiloj;
- la ordojn Didelphimorphia kaj Paucituberculata.
Aliaj ekzemploj de grupoj kiuj estas komplete aŭ ĉefe restriktaj al neotropiso inkluzivas :
- Furnariedojn
- Tamnofiledojn
- Traŭpedojn
- Caimaninae (grupon de aligatoredoj)
- Dendrobatidae (grupon de anuroj)
- Gonyleptidae (grupon de araneoidoj)
Vidu ankaŭ
Laŭbiome klasifitaj neotropisaj ekoregionoj
Notoj
- ↑ Ne temas pri tropika (nek pri nov-tropika) regiono ĉar la ekozono enhavas ankaŭ vastegajn mezvarmajn, mediteraneajn, altmontarajn, eĉ subpolusajn regionojn; tial termino derivata senpere de la latina nomo (ankaŭ uzata germane) Neotropis termino ŝajnas la plej akceptinda traduko por ne krei konfuzojn pri ties signifo. Tio kio jam estas internacia inter fakuloj, restu evidente prefere tiele.
- ↑ Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 365, ISBN 2-271-05816-3 france
Néotropical (adj.) 1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie le territoire biogéographique correspondant au Néotropis. 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon present dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
[Neotropisa ( adjektivo ) 1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la biogeografian teritorion respondanta al Neotropis. 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]
Bibliografio
- angle Cox, C. Barry; Peter D. Moore 1985 : Biogeography. An Ecological and Evolutionary Approach (Fourth Edition). Blackwell Scientific Publications, Oxford.
- angle Dinerstein, Eric; David Olson; Douglas J. Graham; et al. 1995 : A Conservation Assessment of the Terrestrial Ecoregions of Latin America and the Caribbean. World Bank, Washington DC.
- angle Schultz, J. 2005 : The Ecozones of the World, Springer, Berlin Heidelberg New York, 2n ed. ISBN 3-540-20014-2.
- angle Udvardy, M.D.F. 1975 : A classification of the biogeographical provinces of the world. IUCN Occasional Paper no. 18, Morgues, Switzerland.
Eksteraj ligiloj
- angle Listo de neotropisaj ekoregionoj (WWF)
- angle Ekoregionoj en Sudameriko (The Encyclopedia of Earth)
- angle La plej rimarkindaj naturejoj en la mondo (WWF)
- hispane angle Eko-Indekso, Dulingvaj elserĉ-referencoj pri naturprotektaj kaj esploradaj projektoj en la neotropiko; Servo de la "Rainforest Alliance" (Pluvarbara Ligo).
- angle Neotropikaj fiŝoj.
- hispane Origino de la sudamerika faŭno.