Helsinko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 136: | Linio 136: | ||
[[Dosiero:Helsingin_vaesto.PNG|thumb|270px|Evoluo de la loĝantaro de Helsinko]] |
[[Dosiero:Helsingin_vaesto.PNG|thumb|270px|Evoluo de la loĝantaro de Helsinko]] |
||
[[Dosiero:Tower of the Helsinki Olympic Stadium.jpg|thumb|180px|Helsinka Olimpika Stadiono. Turo ofertas bonan vidon super Helsinko.]] |
[[Dosiero:Tower of the Helsinki Olympic Stadium.jpg|thumb|180px|Helsinka Olimpika Stadiono. Turo ofertas bonan vidon super Helsinko.]] |
||
'''Helsinko''' ({{lang-fi|Helsinki}}, {{lang-sv|Helsingfors}}) estas la [[ĉefurbo]] de [[Finnlando]], situas apud la [[ |
'''Helsinko''' ({{lang-fi|Helsinki}}, {{lang-sv|Helsingfors}}) estas la [[ĉefurbo]] de [[Finnlando]], situas apud la [[Finna golfo]] kaj estas ankaŭ grava havenurbo. La urbo unufoje gastigis la [[Olimpiaj ludoj|Olimpiajn Ludojn]] (en [[1952]]) kaj dufoje la [[Universala Kongreso de Esperanto|Universalan Kongreson de Esperanto]] (en [[1922]] kaj [[1969]]). En la komenco de 20-a jarcento en Esperanto estis uzata ankaŭ la formo '''Helsingforso''', kiu devenas el la svedlingva nomo de la urbo. |
||
== Loĝantaro == |
== Loĝantaro == |
Kiel registrite je 20:34, 15 nov. 2015
Helsinko | ||
finne Helsinki, svede Helsingfors | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Helsinki | ||
Ŝtato | Finnlando | |
---|---|---|
Duoninsulo | Skandinavia duoninsulo | |
Gubernio | Suda Finnlando | |
Provinco | Uusimaa | |
Subregiono | Granda Helsinko | |
Metroo | Metroo de Helsinko | |
Memorindaĵoj | Templo de eterna dormo, Suomenlinna surmara fortikaĵo, Katedralo de Helsinko | |
Muzeo | Ateneum | |
Akvoj | Finna golfo, Balta Maro | |
Situo | Helsinko | |
- koordinatoj | 60° 10′ 15″ N 24° 56′ 15″ O / 60.17083 °N, 24.93750 °O (mapo) | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 0 m s. m. | |
Areo | 715,55 km² (71 555 ha) | |
- de aglomeraĵo | 769,48 km² (76 948 ha) | |
- de metropolo | 2 969,54 km² (296 954 ha) | |
Loĝantaro | 579 016 (24.06.2009) | |
- de aglomeraĵo | 1 027 635 | |
- de metropolo | 1 303 126 | |
Denseco | 809,19 loĝ./km² | |
- de aglomeraĵo | 1 335 loĝ./km² | |
- de metropolo | 439 loĝ./km² | |
Nacia parko | Nuuksio | |
Fondo | 1550 | |
Horzono | OET (UTC+2) | |
- somera tempo | OET (UTC+3) | |
Poŝtkodo | ||
Telefona antaŭkodo | 091 | |
Situo enkadre de Finnlando
| ||
Situo enkadre de Eŭropo
| ||
Vikimedia Komunejo: Helsinki | ||
Retpaĝo: www.hel.fi | ||
Helsinko (finne Helsinki, svede Helsingfors) estas la ĉefurbo de Finnlando, situas apud la Finna golfo kaj estas ankaŭ grava havenurbo. La urbo unufoje gastigis la Olimpiajn Ludojn (en 1952) kaj dufoje la Universalan Kongreson de Esperanto (en 1922 kaj 1969). En la komenco de 20-a jarcento en Esperanto estis uzata ankaŭ la formo Helsingforso, kiu devenas el la svedlingva nomo de la urbo.
Loĝantaro
Helsinki estas la plej granda urbo de Finnlando kaj la loĝata areo etendiĝas ekster la urbaj limoj. Entute en la ĉefurba regiono estas preskaŭ miliono da loĝantoj, el kiuj proksimume duono en la ĉefurbo mem.
Helsinki estis tradicie svedlingva urbo, fondita en svedlingva regiono. Tamen jam tre frue aperis ankaŭ finnlingvaj loĝantoj, germanlingvaj komercistoj kaj post 1809 ruslingvaj administraj funkciuloj kaj komercistoj kaj anoj de diversaj gentoj de Rusa imperio.
Post la sendependiĝo de finnlando en 1917 la urbo komencis fariĝi pli kaj pli finnlingva, kvankam la oficialaj lingvoj daŭre estas kaj la finna kaj la sveda. Ekde 1990 la urbo fariĝis pli multkultura. En 2005 la plej parolataj lingvoj apud la finna kaj la sveda estis la rusa, la somala kaj la araba. (historie)
Jaro | Entute | finnalingvaj | svedlingvaj | alilingvaj |
---|---|---|---|---|
1880 | 36 346 | 34,0% | 52,3% | 13,7% |
1900 | 79 126 | 50,8% | 42,6% | 6,6% |
1920 | 152 200 | 62,9% | 34,4% | 2,7% |
1930 | 220 000 | 69% | 29% | 2% |
1950 | 368 519 | 80% | 19% | 1% |
1960 | 448 315 | 85% | 14% | 1% |
1970 | 523 677 | 88% | 11% | 1% |
1980 | 483 675 | 90% | 9,3% | 0% |
1990 | 490 872 | 90,7% | 7,7% | 1,6% |
2000 | 551 123 | 88,0% | 6,6% | 5,4% |
2005 | 560 905 | 86,2% | 6,2% | 7,6% |
Historio
La nuna teritorio de Helsinko estis ekde mezepoko kamparo loĝata de svedlingvanoj. La sveda reĝo Gustavo Vasa fondis la urbon la 12-an de junio en 1550, unuavice por konkurenci kontraŭ Tallinn kiel komercejo. La unuaj loĝantoj de Helsinko venis el aliaj urboj, Porvoo, Ekenäs, Raumo kaj Ulvila kies burĝoj estis devigitaj transloĝiĝis al Helsinko. Tamen la urbo evoluis sufiĉe malrapide.
En 1809 Helsinko (kaj Finnlando) fariĝis parto de Ruslando kaj en 1812 ĝi fariĝis ĉefurbo de Finnlando. Tiam la urbo havis 4000 loĝantojn. Post la granda incendio en Turku en 1821 ankaŭ la universitato translokiĝis al la nova ĉefurbo. Fine de 19-a jarcento Helsinko havis jam 100 000 loĝantojn, el kiuj ĉ. 50% estis svedlingvaj.
En 1917 Helsinko fariĝis ĉefurbo de sendependa Finnlando.
En 1946 apudaj urbetoj kaj granda parto el apudaj kamparaj regionoj estis ligitaj al Helsinko kaj la urbo komenĉis disvastiĝi. Konstruiĝis novaj urbopartoj kaj la urbo havis 500 000 loĝantojn fine de 1960-aj jaroj. Post tio la loĝantaro kreskis malpli rapide kaj foje exh malkreskis, ĉar la urbeca teritorio etendiĝis ekster la administraj limoj de la urbo.
La Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (KSKE) aŭ Helsinka Interkonsento okazis en Helsinki (Finnlando) laŭlonge de kelkaj sesioj inter la 3a de julio de 1973 kaj la finfina tria sesio de la 30a de Julio ĝis la 1a de aŭgusto de 1975; tie partoprenis reprezentantoj de Usono, Kanado, Sovetunio kaj ĉiuj landoj de Eŭropo (inkludante Turkion kaj ekskludante Albanion kaj Andoron). Ĝi finiĝis per la gravega Fina protokolo de la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo konata ankaŭ kiel Fina protokolo de Helsinki, Traktato de Helsinki aŭ Deklaro de Helsinki.
Esperanto en Helsinko
En Helsinko okazis la 14-a Universala Kongreso de Esperanto, ekde la 9-a de aŭgusto ĝis la 15-a de aŭgusto 1922. Partoprenis 820 kongresanoj el 30 landoj.
Estis tiam aprobita la Kontrakto de Helsinko, kiu starigis novan organizon inter la Universala Esperanto-Asocio, la naciaj societoj (landaj asocioj), la Lingva Komitato kaj la Universalaj Kongresoj. Supera organo fariĝis (Internacia) Centra Komitato de la Esperanto-movado.
La 54-a UK 1969 okazis de 26-a de julio ĝis 2-a de aŭgusto en Helsinko, Finnlando, kun 1857 partoprenantoj. La alta protektanto de la kongreso estis Urho Kekkonen. La lokan kongresan komitaton prezidis N. G. Narvala. La kongresa temo estis "La rolo kaj taskoj de la Esperanto-Organizaĵoj en la aktuala lingva situacio en la mondo."
La kongreso okazis plejparte en kongresejo Dipoli en urboparto Otaniemi de najbara urbo Espoo, ĉe ejo de Finnlanda Teknika Universitato. Teatraj prezentoj okazis en urba teatro de Helsinki.
Helsinkaj esperantistoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:EL Oficiala retejo de la urbo (germane, angle, finne, france, ruse, svede) Ŝablono:EL Retejo de la universitato (ankaŭ komuna portalo de la universitato kaj la urbo) (angle, finne, svede) Ŝablono:EL Urba maratono de Helsinko (angle, finne) Ŝablono:EL Esperanto-Klubo de Helsinki (Esperante, finne)
|