Kálmán Kalocsay: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Zetey2 (diskuto | kontribuoj) |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 79: | Linio 79: | ||
*''La Taglibro'' (de Goethe), [[1984]] |
*''La Taglibro'' (de Goethe), [[1984]] |
||
*''La Tragedio de l'Homo'' (de Madách), [[1924]] (reeldonita en [[1965]]), en KD: [[1999]] |
*''La Tragedio de l'Homo'' (de Madách), [[1924]] (reeldonita en [[1965]]), en KD: [[1999]] |
||
*''Libero kaj Amo'' (de Sándor Petőfi), [[1970]] |
*''[[Libero kaj Amo]]'' (de Sándor Petőfi), [[1970]] |
||
*''Morgaŭ matene'' (de Frigyes Karinthy), prozo, [[1923]] |
*''Morgaŭ matene'' (de Frigyes Karinthy), prozo, [[1923]] |
||
*''[[Ni kantu!]]'' [[1928]], [[2000]] |
*''[[Ni kantu!]]'' [[1928]], [[2000]] |
Kiel registrite je 14:36, 25 mar. 2016
Kálmán Kalocsay | |
---|---|
Kálmán Kalocsay | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | C. E. R. Bumy Kopar Alex Kay K. Stelov Malice Pik Peter Peneter |
Naskiĝo | 6-a de oktobro 1891 en Abaújszántó, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 27-a de februaro 1976 en Ŝablono:Flagikono Budapeŝto, Hungario |
Lingvoj | Esperanto • hungara |
Nacieco | hungaro |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | infectious disease physician • poeto • tradukisto • esperantisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | vidu suben |
Verkis en Esperanto | ekz.:Plena Gramatiko de Esperanto Parnasa Gvidlibro |
Kálmán Kalocsay | ||
---|---|---|
Naskiĝo | 6-a de oktobro 1891 en Abaújszántó, Aŭstrio-Hungario | |
Morto | 27-a de februaro 1976 en Ŝablono:Flagikono Budapeŝto, Hungario | |
Nacieco | hungaro | |
Sukcesis kiel | ||
Reprezentaj verkoj | Enciklopedio de Esperanto | |
Kálmán KALOCSAY ([ˈkaːlmaːn ˈkɒloʧai]; Esperantigite Kolomano KALOĈAJO) (6-a de oktobro 1891 en Abaújszántó – 27-a de februaro 1976), estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano. Liaj pseŭdonimoj: C. E. R. Bumy, Kopar, -y, Alex Kay, K. Stelov, Malice Pik, Peter Peneter.
Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa infektologo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto Streĉita Kordo, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala poezio en Esperanto. Ankaŭ aperis Rimportretoj - spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.
Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (erotika sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter.
Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo kaj eldonejo nomitaj Literatura Mondo. Kaj tiu grupo de verkistoj kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, nomiĝis la Budapeŝta skolo.
La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvisma teorio inkludas la ampleksan verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gastono Varingjeno, kaj la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo.
Kalocsay kunverkis la du-voluman Enciklopedio de Esperanto.
Pri Kalocsay multe verkis kaj prizorgis lian postlasaĵon Ada Csiszár, post kies morto la postlasaĵo transiris al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
Ido
Kalocsay skribis: "En 1912 mi funde trastudis la gramatikon kaj vortaron de Ido. Tiam mi sciis Idon same bone kiel Esperanton. Sed mi neniam partoprenis en la Ido-movado, nek verkis ion en Ido: mia interesiĝo estis pure lingva kaj ĉesis post la ellerno de mia Ido-libro."
Originalaj poemaroj
- Dek elektitaj poemoj (el Streĉita Kordo), 1976
- Dissemitaj floroj, 2005
- Izolo, 1977
- La dekdu noktoj de satano, 1990
- La kremo de Kalocsay, 1971
- Libro de amo (kun pseŭdonimo Peter Peneter), 1969
- Mondo kaj Koro, 1921, 1981
- Postrikolto, 2004
- Rimportretoj, 1934
- Sekretaj Sonetoj, 1932, 1989
- Streĉita Kordo, 1931, 1978
- Versojn oni ne aĉetas, 1992
Novelo
- Mia penso [1], aperis en Norda Prismo 1957/4 p. 182-185. (samtitola kun la poemo Mia penso de Zamenhof)
Verkoj tradukitaj de K. Kalocsay estas:
- Al la espero (kanto de Mihály Csokonai Vitéz)
- Arthistorio (de Antal Hekler), prozo 1934
- Du kokcineloj (de Géza Gárdonyi), prozo, 1923
- Eterna Bukedo - poezi-antologio tirita el 22 lingvoj en 1931
- Ezopa saĝo (rekreo laŭ EZOPO) 1956, 1978
- Fabelarbo (el infanpoemoj de Zsigmond Móricz), 2003
- Hungara Antologio, 1933, 1983;
- Infero (de Dante), 1933, 1979
- Johano la Brava (de Petőfi), 1923, 1948, 1984, bildrakonto 2001
- Kantanta kamparo (popolkantoj), 1922
- Kantoj kaj Romancoj (de Heine) kune kun Waringhien, 1969
- La Floroj de l'Malbono (de Baudelaire) (kolektive tradukita), 1957
- La paĝio de l'reĝino (teatraĵo de Jenő Heltai-Emil Makai), 1922
- La Tempesto (de Shakespeare), 1970
- La Taglibro (de Goethe), 1984
- La Tragedio de l'Homo (de Madách), 1924 (reeldonita en 1965), en KD: 1999
- Libero kaj Amo (de Sándor Petőfi), 1970
- Morgaŭ matene (de Frigyes Karinthy), prozo, 1923
- Ni kantu! 1928, 2000
- Reĝo Lear (de Shakespeare), 1966
- Romaj Elegioj, La Taglibro (de Goethe), 1932;
- Rozinjo (de Török) - teatraĵo 1938, 1977
- Somermeznokta sonĝo (de Shakespeare), ...
- Tutmonda Sonoro - poezi-antologio tradukita el 30 lingvoj en du volumoj, 1981
- Vivo de Arnaldo (de Mussolini) - prozo 1934
Redaktitaj libroj
- Dekdu Poetoj (1934)
- Naŭ poetoj (1938, reeldono 1989)
Prilingvaj, prozaj kaj miksitaj verkoj
- 8000 frazeologiaj esprimoj (kune kun Ada Csiszár, unulingva frazaro), 2003
- Arĝenta Duopo (Jubilea volumo kun Julio Baghy), 1937
- Dek prelegoj 1985
- Diino Hertha 1992
- DOMFABRIKO: 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj (komuna verko kun Ada Csiszár, 1975);
- Eszperantó nyelvtan - hungare 1948
- Kiel verki kaj traduki - 1979
- La gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj, 1938, 1980
- Lingvo Stilo Formo, studoj 1931, 1963, 1970
- Ora Duopo (Jubilea volumo kun Julio Baghy), 1966
- Parnasa Gvidlibro, kun Waringhien, 1932, 1968, 1984
- Plena Analiza Gramatiko kun Waringhien, 1980
- Plena gramatiko, partoj sintakso kaj vortfarado, 1935, 1938, 1958-1964
- Rendszeres eszperantó nyelvan - hungare 1966, 1968, 2004
- Sendemandaj respondoj Sezonoj 1992
- Vojaĝo inter la tempoj, Stafeto 1966;
Pri Kalocsay
- En superlativo (poemoj verkitaj por/pri K.K.), 2001
- In Memoriam dr. Kalocsay Kálmán - hungare de Ada Csiszár, 1994
- La eterna neologisma diskuto: Kalocsay kaj la sekvo, (de Herbert Mayer), 1987
- Omaĝe la Kálmán Kalocsay: El Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso de Ada Csiszár 1997
- Omaĝe al Kálmán Kalocsay. Poeto de la Internacia Lingvo 2. vol. de Ada Csiszár, 1999
- Omaĝe al Kálmán Kalocsay. Tradukinto de la Internacia Lingvo 3. vol. de Ada Csiszár, 2000
- Omaĝe al Kálmán Kalocsay. La proza verkisto kaj tradukinto 4. vol. de Ada Csiszár, 2000
- Omaĝe al Kálmán Kalocsay. Lingvisto kaj gramatikisto 5. vol. de Ada Csiszár, 2001
- Omaĝe al Kálmán Kalocsay. La redaktoro. Literatura Mondo. Budapeŝta Skolo 6. vol. de Ada Csiszár, 2001
- Omaĝe al Kálmán Kalocsay. Ses jardekoj en la Esperanto-movado 7. vol. de Ada Csiszár, 2002
- Omaĝe al Kálmán Kalocsay. La postmorta vivo de K.K. 8. vol. de Ada Csiszár, 2002
- Senvuale (Pri la pseŭdonimoj de K.K.), 1999
Tradukitaj el Esperanto
- Ezopa saĝo - ĉine 1980
- En nacia vesto - en 19 lingvoj, Budapest 2004
- Johano la brava en la ĉina kaj E. dua eld: 1997
Vidu ankaŭ
- Degenkamp G.J. 1947 : Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura, p. 36-37
- Mayer, Herbert 1987 : La Eterna Neologisma Diskuto : Kalocsay kaj la Sekvo
Eksteraj ligiloj
|
- Internacia Amika Societo Kalocsay Kálmán - en Budapeŝto
- Kelkaj Poemoj (el Retarkivo 20060202022221) (aŭ 1) de Kálmán KALOCSAY, Tajpitaj de Hèctor Alòs i Font, TTTeksitaj de Don Harlow
- Kelkaj Poemoj de Kalocsay tradukitaj anglen sur Poems Found in Translation
- Al K. Kalocsay de Reto Rossetti, originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 121
- RENKONTO AL LA LUNO
- Sendemandaj respondoj de Kálmán Kalocsay
- In a bitter hour angle kaj loĵbane
- Biografio (el Retarkivo 200908) kaj angle (el Retarkivo 200908)
- Kálmán Kalocsay, le traducteur littéraire, Ada Csiszár: In memoriam Dr. Kalocsay Kálmán (1891-1976). Pp. 34-35. Tradukita francen de István Ertl.
- K. Kalocsay kaj G. Waringhien Korespondaĵoj Marc van Oostendorp (eo en)
- KÁLMÁN KALOCSAY, LA TRADUKARTISTO (el Retarkivo 2004) (eo fr hu)
- La poemoj de Eterna bukedo, Ezopa saĝo, Izolo, Libero kaj amo, Libro de amo, Rimportretoj, Romaj elegioj, Sekretaj sonetoj, Streĉita kordo, Tutmonda sonoro
- Verkoj de kaj pri Kálmán Kalocsay en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Jes ja, poeziaĵo el poemciklo “Tra la Ŝtormo”, en Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, red. Lájós Kökény (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1966)
- Kaloĉajaj literaturaj verkoj enretigitaj
- Rimportretoj, GALERIO DE ESPERANTAJ STELOJ,Literatura Mondo, Budapest, 1934