Victor Hugo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: yi:וויקטאר הוגא
MalafayaBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.2) (robota aldono de: xmf:ვიქტორ ჰიუგო
Linio 218: Linio 218:
[[vo:Victor Hugo]]
[[vo:Victor Hugo]]
[[war:Victor Hugo]]
[[war:Victor Hugo]]
[[xmf:ვიქტორ ჰიუგო]]
[[yi:וויקטאר הוגא]]
[[yi:וויקטאר הוגא]]
[[yo:Victor Hugo]]
[[yo:Victor Hugo]]

Kiel registrite je 20:55, 19 jul. 2011

Victor Hugo
Naskiĝo 26-a de februaro 1802
en Besançon, Francio
Morto 22-a de majo 1885
en Parizo, Francio
Nacieco franco
Sukcesis kiel verkisto
Artista celigo romantikismo
vdr

La franca verkisto Victor HUGO naskiĝis je la 26-a de februaro 1802 en Besançon, kaj mortis je la 22-a de majo 1885 en Parizo. Li estis fama reprezentanto de la franca romantikismo, membro de la Académie française, ankaŭ politike aktiva.

Biografio

Lia patro estis generalo en la armeo de Napoleono. Lia infanaĝo pasiĝis ĉefe en Parizo (elvokita en poemo "Aux Feuilantines"), sed restadoj en Napolo kaj en Hispanujo influis lin. Li edzinigis Adèle Foucher (1803-1868) en 1822 kiu lin donis la unuan filinon Léopoldine en 1824.

Li ekfamiĝis en la jaro 1827 kiam en la antaŭparolo de sia unua teatraĵo Cromwell li oponis la klasikajn konvenciojn pri la teatro, kaj la literara gusto de lia tempo. Tiam li iĝis enokule de la socia publiko la ĉefo de la romantisma skolo, li estis karikaturita ĉekape de ties bando kun lia tipika elstara vasta frunto.

En 1830 lia dua filino Adèle naskiĝis, tri jaroj antaŭ li komencas ligadon kun aktorino Juliette Drouet. Ĝi daŭris 50 jarojn. Post fekunda periodo (ĉefe multaj dramoj inter 1830 kaj 1840) li estis elektata al en la Académie française en 1841.

Politike

Komence de sia beletra kaj politika kariero li estis konservema kaj favora al legitima monarĥio. Sed poste li politike evoluis al favoro pri humanema demokratio. Kiam la nevo de Napoleono faris ŝtatrenverson kaj sin proklamis imperiestro sub la nomo Napoleono la 3-a, Victor Hugo iĝis ties akra nefleksebla kontraŭulo, kaj pasigis la jarojn de 1851 ĝis 1870 ekzile en Bruselo kaj sur la anglo-normanaj insuloj Jersey kaj Guernesey. Poste li kondamnis la ekcesojn de la Parizan Komunumon sed proklamis, ke tiuj de la konservativa reprimo estis centoble pli abomenaj. Li devenis senatoro en 1876.

Fino de sia vivo

Li iĝis vivanta simbolo de sociaj humanistaj republikanaj sentoj. Victor Hugo mortis la 22-an de majo 1885, je 13:27 kiam li estis 83 jaraĝa. Oni faris al li Nacian Funebron, kaj estis entombigita en la pariza Pantheono, kie ripozas la francaj gloruloj.

Verkoj

Antaŭ 1830

  • Odes et Poésies diverses (poemoj, 1822)
  • Han d'Islande (1823)
  • Nouvelles Odes (poemoj, 1824)
  • Bug-Jargal (1826)
  • Odes et Ballades (poemoj, 1826)
  • Cromwell (dramo, 1827)
  • Le Dernier Jour d'un Condamné (romano, 1829)
  • Les Orientales (poemoj, 1829)

1830 - 1840

  • Hernani (dramo, 1830)
  • Notre-Dame de Paris (romano, 1831)
  • Les Feuilles d'automne (poemoj, 1831)
  • Marion Delorme (dramo, 1831)
  • Le Roi s'amuse (dramo, 1832)
  • Lucrèce Borgia (1833)
  • Marie Tudor (dramo, 1833)
  • Claude Gueux (1834)
  • Angelo (dramo, 1835)
  • Les Chants du crépuscule (1835)
  • Les Voix intérieures (1837)
  • Ruy Blas (dramo, 1838)

1840 - 1870

  • Les Rayons et les Ombres (1840)
  • Le Rhin ("La Rejno", 1842)
  • Les burgraves (dramo, 1843)
  • Les Châtiments (1853)
  • Les contemplations ("La kontemploj", poemoj, 1856)
  • Les misérables ("La mizeruloj", romano, 1862) kiu denoncas la soicajn problemojn de la epoko per tragedio de multaj interplektataj roluloj.
  • Les Chansons des rues et des bois (poemoj, 1865)
  • Les Travailleurs de la mer (1866)

Post 1870

  • L'Année terrible (1872)
  • Quatrevingt-treize ("Naŭdek tri", 1874)
  • L'Art d'être grand-père (1877)
  • Histoire d'un crime (1877)
  • Religions et Religion (1880)
  • Les Quatre Vents de l'Esprit (1881)
  • Torquemada (dramo, 1882)

Tradukoj en Esperanto

Pri Victor Hugo

  • Olympio aŭ la vivo de Victor Hugo - eminenta biografia romano de André Maurois

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara