Bavario: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Neniu resumo de redakto
Linio 127: Linio 127:
| ĉefulo_partio = [[Christlich-Soziale Union in Bayern|CSU]]
| ĉefulo_partio = [[Christlich-Soziale Union in Bayern|CSU]]
<!-- *** Kodoj *** -->
<!-- *** Kodoj *** -->
| horzono = [[Mez-Eŭropa tempo|MET]] | utc_offset =+1
| horzono = [[Mez-Eŭropa tempo|MET]]
| utc_offset =+1
| horzono_DST = [[Mez-Eŭropa tempo|MEST]] | utc_offset_DST =+2
| horzono_DST = [[Mez-Eŭropa tempo|MEST]]
| utc_offset_DST =+2
| poŝtkodo =
| poŝtkodo =
| areo_kodo =
| areo_kodo =
| areo_kodo_tipo = Tel. antaŭkodo
| areo_kodo_tipo = Tel. antaŭkodo
| kodo = DE-BY | kodo_tipo = ISO 3166
| kodo = DE-BY
| kodo_tipo = ISO 3166
<!--
| kodo1 = B | kodo1_tipo = [[Aŭtokodoj en Germanio|Aŭtokodoj]]
| kodo1 = B
| kodo1_tipo = [[Aŭtokodoj en Germanio|Aŭtokodoj]] Kiu dirus ke "B" estus aŭtokodo de Bavario???
-->
| kodo2 = [[Bavara Esperanto-Ligo]]
| kodo2_tipo = Landa Esperanto-asocio <!-- iom malperfekta elturniĝo, sed solvo sen devi adapti la ŝablonon -->
<!-- *** Liberaj kampoj *** -->
<!-- *** Liberaj kampoj *** -->
| libera =
| libera =

Kiel registrite je 01:34, 3 dec. 2012

Bavario
germane: Bayern
Federacia lando
Elaviadila vido al Rothsee
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
Oficiala nomo: Freistaat Bayern
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Bavario
Distriktaroj
Historiaj regionoj
Montaroj Bavariaj Alpoj, Šumava
Najbaras kun
Riveroj
Ĉefurbo Munkeno
 - koordinatoj 48° 08′ N 11° 35′ O / 48.133 °N, 11.583 °O / 48.133; 11.583 (mapo)
Areo 70 549,44 km² (7 054 944 ha)
Loĝantaro 12 494 781 (31.03.2009)
Denseco 177,11 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166 DE-BY
Landa Esperanto-asocio Bavara Esperanto-Ligo
Situo de Munkeno enkadre de Germanio
Situo de Munkeno enkadre de Germanio
Situo de Munkeno enkadre de Germanio
La administraj distriktaroj de Bavario
La administraj distriktaroj de Bavario
La administraj distriktaroj de Bavario
Vikimedia Komunejo: Bavaria
Retpaĝo: www.bayern.de

BavarioBavarujo, germane Bayern [bajern], estas federacia lando de Germanio, la sudorienta, arbara kaj montara kvinono de la ŝtato. Ĝi havas areon de 70.550 kv. km (20% da Germanio) kaj 11.993 mil homojn (14% da Germanio). Bavario situas norde de Aŭstrio, okcidente de Ĉeĥio kaj sude de la federacia lando Turingio.

La ekonomia centro de Bavario estas Munkeno, la hejmo de BMW kaj Siemens (kiu transloĝiĝis al Bavario pro la izolita situo de Okcidenta Berlino dum la "Malvarma milito"). Bavario ne grande industriiĝis ĝis la malfrua 20-a jarcento, do la industria substrukturo estas relative nova.

Al Bavario apartenas ankaŭ la historiaj regionoj Frankonio (kun Nurenbergo) kaj parto de Ŝvabio (kun Aŭgsburgo).

Oni diras, ke kompare al norda Germanio, Bavario estas pli katolika kaj konservema. De jardekoj regas la konservativa Kristan-Sociala Unio, la nuntempa ministroprezidanto estas Horst Seehofer (ekde 2008).

Historio

Bavario, kiu ricevis siajn nunajn landlimojn ĉefe dum kaj post la napoleona epoko, en 1870 aliĝis al la Nordgermana Federacio, kiu en la sekva jaro ricevis novan konstitucion kiel Germana Regno. Bavario daŭre havis propran reĝon (vidu: dinastio Vitelsbaĥoj), kaj krome kelkajn specialajn rajtojn (armeo, poŝto).

Preĝejo Wieskirche en Steingaden

En 1918 Bavario fariĝis respubliko, aŭ "Libera Ŝtato", kiel oni preferas diri (tio estas malnova germanismo por respubliko). La landon skuis ekstremistaj puĉo-provoj, unue de komunistoj, poste de dekstraj ekstremistoj, ĉefe la "Hitler-puĉo" de 1923. En Munkeno fondiĝis la partio DAP, al kiu aliĝis Adolf Hitler (la posta NSDAP), kaj tie ankaŭ poste restadis ĝia sidejo. La kongresoj de NSDAP okazis en Nurenbergo.

Bavario eliris la Duan Mondomiliton multe detruita kaj devis akcepti multajn rifuĝintojn. La lando estis ankoraŭ tre agrikultura. Politike, la partia spektro malsamis al la resto de (okcidenta) Germanio: ekzistis propra Bavara Partio, sed ĝi fine malvenkadis kontraŭ la Kristan-Sociala Unio (CSU). Tiu nova partio estas la "fratina" partio de la kutima Kristan-Demokrata Unio kaj formas komunan frakcion kun ĝi en la federacia parlamento de Germanio. CSU regadas Bavarion, unue komune kun koaliciaj partneroj, ekde 1957. De 1962 ĝis 2008 ĝi regis sola, kun absoluta plimulto. Ekde 2008, kiam ĝi perdis la absolutan plimulton en la septembra baloto, ĝi koalicias kun FDP.

Administra subdivido

Administraj distriktaroj

Distriktoj

La 7 administraj distriktaroj estas subdividitaj je 71 distriktoj kaj 25 eksterdistriktaj urboj:


la distriktoj de Bavario
La 71 distriktoj de Bavario estas:
  1. Aichach-Friedberg (AIC)
  2. Altötting (AÖ)
  3. Amberg-Sulzbach (AS)
  4. Ansbach (AN)
  5. Aschaffenburg (AB)
  6. Augsburg (A)
  7. Bad Kissingen (kg)
  8. Bad Tölz-Wolfratshausen (TÖL)
  9. Bamberg (BA)
  10. Bayreuth (BT)
  11. Berchtesgadener Land (BGL)
  12. Cham (CHA)
  13. Coburg (CO)
  14. Dachau (DAH)
  15. Deggendorf (DEG)
  16. Dillingen an der Donau (DLG)
  17. Dingolfing-Landau (DGF)
  1. Donau-Ries (DON)
  2. Ebersberg (EBE)
  3. Eichstätt (EI)
  4. Erding (ED)
  5. Erlangen-Höchstadt (ERH)
  6. Forchheim (FO)
  7. Freising (FS)
  8. Freyung-Grafenau (FRG)
  9. Fürstenfeldbruck (FFB)
  10. Fürth (FÜ)
  11. Garmisch-Partenkirchen (GAP)
  12. Günzburg (GZ)
  13. Haßberge (HAS)
  14. Hof (HO)
  15. Kelheim (KEH)
  16. Kitzingen (KT)
  17. Kronach (KC)
  18. Kulmbach (KU)
  19. Landsberg am Lech (LL)
  1. Landshut (LA)
  2. Lichtenfels (LIF)
  3. Lindau (Bodensee) (LI)
  4. Main-Spessart (MSP)
  5. Miesbach (MB)
  6. Miltenberg (MIL)
  7. Mühldorf am Inn (MÜ)
  8. München (M)
  9. Neuburg-Schrobenhausen (ND)
  10. Neumarkt in der Oberpfalz (NM)
  11. Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim (NEA)
  12. Neustadt an der Waldnaab (NEW)
  13. Neu-Ulm (NU)
  14. Nürnberger Land (LAU)
  15. Oberallgäu (OA)
  16. Ostallgäu (OAL)
  1. Passau (PA)
  2. Pfaffenhofen an der Ilm (PAF)
  3. Regen (REG)
  4. Regensburg (R)
  5. Rhön-Grabfeld (NES)
  6. Rosenheim (RO)
  7. Roth (RH)
  8. Rottal-Inn (PAN)
  9. Schwandorf (SAD)
  10. Schweinfurt (SW)
  11. Starnberg (STA)
  12. Straubing-Bogen (SR)
  13. Tirschenreuth (TIR)
  14. Traunstein (TS)
  15. Unterallgäu (MN)
  16. Weilheim-Schongau (WM)
  17. Weißenburg-Gunzenhausen (WUG)
  18. Wunsiedel im Fichtelgebirge (WUN)
  19. Würzburg (WÜ)

Eksterdistriktaj urboj

En Bavario ekzistas 25 eksterdistriktaj urboj:
  1. Amberg (AM)
  2. Ansbach (AN)
  3. Aschaffenburg (AB)
  4. Augsburg (A)
  5. Bamberg (BA)
  6. Bayreuth (BT)
  7. Coburg (CO)
  8. Erlangen (ER)
  9. Fürth (FÜ)
  1. Hof (HO)
  2. Ingolstadt (IN)
  3. Kaufbeuren (KF)
  4. Kempten (Algovio) (KE)
  5. Landshut (LA)
  6. Memmingen (MM)
  7. München (M)
  8. Nürnberg (N)
  9. Passau (PA)
  1. Regensburg (R)
  2. Rosenheim (RO)
  3. Schwabach (SC)
  4. Schweinfurt (SW)
  5. Straubing (SR)
  6. Weiden (Supra Palatinato) (WEN)
  7. Würzburg (WÜ)
apud Bamberg

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de Bavario (en la germana, angla, franca kaj rusa) greke oficialaj retaj paĝoj de la Oktobrofesto (en la germana kaj angla) greke detala mapo

Ŝablono:LigoElstara