Bavario: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 124: | Linio 124: | ||
| ĉefulo = |
| ĉefulo = |
||
| ĉefulo_noto = Horst Seehofer |
| ĉefulo_noto = Horst Seehofer |
||
| ĉefulo_tipo = |
| ĉefulo_tipo = [[Ministroprezidanto]] |
||
| ĉefulo_partio = [[Christlich-Soziale Union in Bayern|CSU]] |
| ĉefulo_partio = [[Christlich-Soziale Union in Bayern|CSU]] |
||
<!-- *** Kodoj *** --> |
<!-- *** Kodoj *** --> |
||
Linio 140: | Linio 140: | ||
| kodo1_tipo = [[Aŭtokodoj en Germanio|Aŭtokodoj]] Kiu dirus ke "B" estus aŭtokodo de Bavario??? |
| kodo1_tipo = [[Aŭtokodoj en Germanio|Aŭtokodoj]] Kiu dirus ke "B" estus aŭtokodo de Bavario??? |
||
--> |
--> |
||
⚫ | |||
| kodo2_tipo = Landa Esperanto-asocio <!-- iom malperfekta elturniĝo, sed solvo sen devi adapti la ŝablonon --> |
|||
<!-- *** Liberaj kampoj *** --> |
<!-- *** Liberaj kampoj *** --> |
||
| libera = |
| libera = [[Bavara Esperanto-Ligo]] (BELO) |
||
⚫ | |||
<!-- *** Unesko *** --> |
<!-- *** Unesko *** --> |
||
| unesko_nomo = |
| unesko_nomo = |
Kiel registrite je 10:43, 3 dec. 2012
Bavario | |||
germane: Bayern | |||
Federacia lando | |||
Elaviadila vido al Rothsee
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Freistaat Bayern | |||
Lando | Germanio | ||
---|---|---|---|
Federacia lando | Bavario | ||
Distriktaroj | 7
| ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Montaroj | Bavariaj Alpoj, Šumava | ||
Najbaras kun | 9
| ||
Riveroj | 5
| ||
Ĉefurbo | Munkeno | ||
- koordinatoj | 48° 08′ N 11° 35′ O / 48.133 °N, 11.583 °O (mapo) | ||
Areo | 70 549,44 km² (7 054 944 ha) | ||
Loĝantaro | 12 494 781 (31.03.2009) | ||
Denseco | 177,11 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
ISO 3166 | DE-BY | ||
Landa Esperanto-asocio | Bavara Esperanto-Ligo (BELO) | ||
Situo de Munkeno enkadre de Germanio
| |||
La administraj distriktaroj de Bavario
| |||
Vikimedia Komunejo: Bavaria | |||
Retpaĝo: www.bayern.de | |||
Bavario aŭ Bavarujo, germane Bayern [bajern], estas federacia lando de Germanio, la sudorienta, arbara kaj montara kvinono de la ŝtato. Ĝi havas areon de 70.550 kv. km (20% da Germanio) kaj 11.993 mil homojn (14% da Germanio). Bavario situas norde de Aŭstrio, okcidente de Ĉeĥio kaj sude de la federacia lando Turingio.
La ekonomia centro de Bavario estas Munkeno, la hejmo de BMW kaj Siemens (kiu transloĝiĝis al Bavario pro la izolita situo de Okcidenta Berlino dum la "Malvarma milito"). Bavario ne grande industriiĝis ĝis la malfrua 20-a jarcento, do la industria substrukturo estas relative nova.
Al Bavario apartenas ankaŭ la historiaj regionoj Frankonio (kun Nurenbergo) kaj parto de Ŝvabio (kun Aŭgsburgo).
Oni diras, ke kompare al norda Germanio, Bavario estas pli katolika kaj konservema. De jardekoj regas la konservativa Kristan-Sociala Unio, la nuntempa ministroprezidanto estas Horst Seehofer (ekde 2008).
Historio
Bavario, kiu ricevis siajn nunajn landlimojn ĉefe dum kaj post la napoleona epoko, en 1870 aliĝis al la Nordgermana Federacio, kiu en la sekva jaro ricevis novan konstitucion kiel Germana Regno. Bavario daŭre havis propran reĝon (vidu: dinastio Vitelsbaĥoj), kaj krome kelkajn specialajn rajtojn (armeo, poŝto).
En 1918 Bavario fariĝis respubliko, aŭ "Libera Ŝtato", kiel oni preferas diri (tio estas malnova germanismo por respubliko). La landon skuis ekstremistaj puĉo-provoj, unue de komunistoj, poste de dekstraj ekstremistoj, ĉefe la "Hitler-puĉo" de 1923. En Munkeno fondiĝis la partio DAP, al kiu aliĝis Adolf Hitler (la posta NSDAP), kaj tie ankaŭ poste restadis ĝia sidejo. La kongresoj de NSDAP okazis en Nurenbergo.
Bavario eliris la Duan Mondomiliton multe detruita kaj devis akcepti multajn rifuĝintojn. La lando estis ankoraŭ tre agrikultura. Politike, la partia spektro malsamis al la resto de (okcidenta) Germanio: ekzistis propra Bavara Partio, sed ĝi fine malvenkadis kontraŭ la Kristan-Sociala Unio (CSU). Tiu nova partio estas la "fratina" partio de la kutima Kristan-Demokrata Unio kaj formas komunan frakcion kun ĝi en la federacia parlamento de Germanio. CSU regadas Bavarion, unue komune kun koaliciaj partneroj, ekde 1957. De 1962 ĝis 2008 ĝi regis sola, kun absoluta plimulto. Ekde 2008, kiam ĝi perdis la absolutan plimulton en la septembra baloto, ĝi koalicias kun FDP.
Administra subdivido
Administraj distriktaroj
- Supra Bavario (Oberbayern)
- Supra Frankonio (Oberfranken)
- Supra Palatinato (Oberpfalz)
- Meza Frankonio (Mittelfranken)
- Malsupra Bavario (Niederbayern)
- Ŝvabio (Schwaben)
- Malsupra Frankonio (Unterfranken)
Distriktoj
La 7 administraj distriktaroj estas subdividitaj je 71 distriktoj kaj 25 eksterdistriktaj urboj:
Eksterdistriktaj urboj
En Bavario ekzistas 25 eksterdistriktaj urboj: | ||
|
|
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de Bavario (en la germana, angla, franca kaj rusa) greke oficialaj retaj paĝoj de la Oktobrofesto (en la germana kaj angla) greke detala mapo
|