Stefan Wyszyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Wyszyński
Kardinalo Stefan Wyszyński, primaso de Pollando en la jaroj 1948-1981
Kardinalo Stefan Wyszyński, primaso de Pollando en la jaroj 1948-1981
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1901 (1901-08-03)
en Zuzela
Morto 28-an de majo 1981 (1981-05-28) (79-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo stomaka kancero
Tombo Ĉefkatedralo Johano la Baptisto en Varsovio
Lingvoj polagermana
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a”
Subskribo Stefan Wyszyński
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • verkisto • katolika episkopo
TTT
Retejo http://www.prymaswyszynski.pl
vdr
La monumento de Kardinalo Stefan Wyszyński en Varsovio
La blazono de Kardinalo Stefan Wyszyński
Kardinalo Stefan Wyszyński

Stefan WYSZYŃSKI (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1901 en Zuzela apud Bugo, proksime al Ostrów Mazowiecka, mortis la 28-an de majo 1981 en Varsovio) estis pola episkopo de la Romkatolika Eklezio, episkopo de Lublin en la jaroj 1946-1948, ĉefepiskopo de Gniezno kaj Varsovio, primaso de Pollando (konata kiel Primaso de la jarmilo) en la jaroj 1948-1981, kardinalo ekde 1953, Servisto de Dio. Membro de la Laika Ordeno de Franciskanoj. La 2-an de oktobro 2019 Francisko (papo) subskribis la dekreton konfirmantan la miraklon "pro la propeto de la Servisto de Dio Stefan Wyszyński - tio malfermas la vojon por la beatigo.

La monumento de Johano Paŭlo la 2-a kaj Stefano Wyszyński sur la kortego de Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"
La monumento de Kardinalo Stefan Wyszyński sur la Jasna Góra (Hela Monto) en Ĉenstoĥovo (Pollando)
La monumento de Johano Paŭlo la 2-a kaj Stefano Wyszyński sur la Paroĥeja Placo en Prudnik
La maŭoleo de Kardinalo Stefan Wyszyński en la kapelo de Arkikatedralo de Sankta Johano Baptisto en Varsovio

Frua vivo kaj ordineco[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel la dua infano de Stanisław Wyszyński (orgenisto de la loka eklezio) kaj Julianna Karp. En 1910 la familio translokiĝis al Andrzejów, kie la patrino mortis. En la jaroj 1912–1914 estis gimnaziano en Varsovio. Pro la unua mondmilito en la jaroj 1914–1917 partoprenis viran gimnazion je la nomo de Piotr Skarga en Łomża. En la jaroj 1917–1920 lernis en liceo je la nomo de Pio la 10-a (Malsupera Animzorga Seminario) en Włocławek. En la jaroj 1920–1924 estis kleriko de Supera Animzorga Seminario samloke.

Ordiniĝis la 3-an de aŭgusto 1924 en katedrala baziliko de Włocławek. En la jaroj 1925–1929 estis studento de la Fakultato de Kanona Juro kaj la Fakultato de Juro kaj Soci-Ekonomiaj Sciencoj ĉe Katolika Universitato de Lublin, kiun finis doktoriĝante pri Rajtoj al lernejo de la familio, eklezio kaj ŝtato. En 1931 estis vikario en paroĥejo de la Sankta Familio. De 1932 plenumis devon de ĉefredaktoro de la monata revuo „Ateneum Kapłańskie” en Włocławek, kie samtempe gvidis kristanan laboristan universitaton kaj agis soci-klerige en kristanaj sindikatoj. Post eksplodo de la dua mondmilito kaŝis sin for de gestapo en la vilaĝo Stanisławka en Lublina Provinco. Dum la ribelo de Varsovio sub la pseŭdonomo „Radwan III” estis kapelano de la Grupo Kampinos ĉe la Pola Enlanda Armeo, aganta i.a. en Laski apud Varsovio, kaj de la ribela hospitalo.

Post fino de la milito li revenis al Włocławek, kie rearanĝis animzorgan seminarion plenuminte devon de la rektoro. En 1946 estis nomumita episkopo en la diocezo de Lublin. Sacerdotan ordinon ricevis de la manopj de kardinalo August Hlond, la primaso de Pollando.

En sia episkopa blazono metis vortojn "Soli Deo" t.e. "Al unusola Dio". Servo al la Dio pere de Dipatrino estis videbla en lia tuta vivo. Ofte kun siaj gepatroj komune vespere preĝis per rozario.

Ĉefepiskopo kaj primaso[redakti | redakti fonton]

Post morto de la primaso August Hlond en 1948, kiam la plej serioza kandidato por lin anstataŭi, episkopo de Łomża Stanisław Kostka Łukomski pereis en trafika akcidento kaŭzita de Sekureca Servo, Wyszyński surprize iĝis nomumita ĉefepiskopo de Gniezno kaj Varsovio kaj ankaŭ primaso de Pollando. La 12-an de januaro 1953 dum kolegio de kardinaloj en Romo estis nomumita de la papo Pio la 12-a kardinalo, membro de la kardinala kolegio. Kiel unusola pola kardinalo partoprenis kvar konklavojn. En 1958, kiam li gajnis kelke da voĉoj, kaj en 1963, kiam estis unusola reprezentanto de la Orienta Eŭropo.

La 14-an de aprilo 1950 nome de la Konferenco de Pola Episkoparo subskribis interkonsenton kun komunista registaro. Interŝanĝe kontraŭ certigo instrui religion en lernejoj kaj funkciado de Katolika Universitato de Lublin Romkatolika Eklezio agnoskis orientajn limojn de Pola Popola Respubliko kaj kondamnis "bandojn de reakcia subtera movado".

La 10-an de septembro 1967 kronis la bildon de Dipatrino de Gietrzwałd (distrikto Olsztyn) kun partopreno de 150 mil kredantoj, 28 episkopoj, pli ol 200 pastroj kaj pli ol 200 monaĥinoj

Reprezalioj[redakti | redakti fonton]

En la 1950-aj jaroj, en la periodo de streĉoj inter la ŝtato kaj Romkatolika Eklezio politiko de la registaro de Pola Popola Respubliko, dependanta de Sovetunio, celis rompi opozicion kaj ĉiujn sendependajn instituciojn. Katolika eklezio kun la primaso restis unusola. Pri tio okupiĝis Ministerio de Publika Sekureco (nomata Sekureca Servo), kiu kreiĝis sur la bazo de Fako de Publika Sekureco ĉe Pola Komitato de Nacia Liberigo, arestante lin la 25-an de septembro 1953 kadre de komunistaj reprezalioj kontraŭ la katolika eklezio. Li estis malliberigita kun ordena fratino Maria Leonia Graczyk kaj pastro Stanisław Skorodecki.

Li loĝadis en jenaj izolejoj:

  • Rywałd (la 25-an de septembro 1953 – la 12-an de oktobro 1953),
  • Stoczek Warmiński (la 12-an de oktobro 1953 – la 6-an de oktobro 1954)
  • Prudnik (la 6-an de oktobro 1954 – la 27-an de oktobro 1955),
  • Komańcza (la 27-an de oktobro 1955 – la 26-an de oktobro 1956)

La 26-an de aŭgusto 1980 dum la Strikoj en la Pola Marbordo lia prediko sur Jasna Góra estis cenzurita en amaskomunikiloj kaj manipulita de la komunista reĝimo.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

La 3-an de majo 1994 li estis postmorte distingita de la Ordeno de Blanka Aglo. La 25-an de oktobro 2000 pro liaj meritoj la Parlamento de Pola Respubliko proklamis 2001 La Jaro de Kardinalo Wyszyński.

La 3-an de julio 1993 kardinalo Józef Glemp iniciatis Primasan Instituton de Stefan Kardinalo Wyszyński, kies celo estas sekurigo kaj diskonigo de la heredaĵo de la Primaso de Jarmilo. En 1998 oni kreis Fondaĵon „Heredaĵo de Stefan Kardinalo Wyszyński".

La 1-an de oktobro 1999 oni aliŝanĝis varsovian Akademion de Katolika Teologio al Universitato de Kardinalo Stefan Wyszyński.

En 2000 aperis pola filmo Prymas. Trzy lata z tysiąca (Primaso. Tri jaroj el milo), rakontanta pri malliberigo de Wyszyński fare de regopovo de la Pola Popola Respubliko, kun Andrzej Seweryn ĉefrole. En 2009 aperis televida spektaklo Prymas w Komańczy (Primaso en Komańcza) reĝiserita de Paweł Woldan kun ĉefrolo de Olgierd Łukaszewicz.

Nuntempe en Pollando la nomon de la Kardinalo portas pluraj lernejoj (pli ol 200), malsanulejoj, fondaĵoj kaj aliaj ĝeneralaj institucioj pri publika servo.

Ligoj kun Karol Wojtyła[redakti | redakti fonton]

Lia influo al papigo de Karol Wojtyła estis granda. La 22-an de oktobro 1978 partoprenis en inaŭguro de pontifiko de Johano Paŭlo la 2-a. Dum solena kardinala omaĝo al la nova papo kiam Wyszyński kisis ringon de la papo, Johano Paŭlo la 2-a signe de estimo por li ekstaris de la trono, kisis lian manplaton kaj alpremis lin.

Johano Paŭlo la 2-a memorigas la primason en sia testamento per la vortoj: Kiam la 16-an de oktobro 1978 konklavo de kardinaloj elektis Johanon Paŭlon la 2-an, Primaso de Pollando kardinalo Stefan Wyszyński diris al mi: "Tasko de nova papo estos enkonduki la Eklezion en la Trian Jarmilon". Mi ne scias, ĉu mi citas la frazon laŭvorte, sed tia certe estis senco de tio, kion mi tiam ekaŭdis. Ĝin eldiris Homo, kiu transiris al historio kiel Primaso de la Jarmilo. Granda Primaso. Mi estis atestanto de Lia misio, Lia heroa fido. De Lia lukto kaj Lia venko. "La venko, kiam venos, estos venko per Dipatrino" – kutimis ripeti Primaso de la Jarmilo la vortoj de Sia Antaŭulo kardinalo August Hlond.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrzej Micewski, Kardynał Wyszyński. Prymas i mąż stanu (Kardinalo Wyszyński. Primaso kaj ŝtatestro), ISBN 2-85316-038-6, Parizo 1982.
  • Marian P. Romaniuk, Prymas Wyszyński. Biografia i wybrane źródła (Primaso Wyszyński. Biografio kaj elektitaj fontoj), Gniezno 2001.
  • Ewa Czaczkowska, Kardynał Wyszyński (Kardinalo Wyszyński), Świat Książki, Varsovio 2009.
  • Ostatnia droga Prymasa Tysiąclecia Stefana Kardynała Wyszyńskiego. Teka dokumentalna (La lasta vojo de Primaso de la Jarmilo Stefan Kardinalo Wyszyński. Dokumentujo), Varsovio 1982.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]