Surĵeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matematikaj funkcioj
Argumentaro, Celaro, Bildaro, Malbildo
Fundamentaj funkcioj
algebraj funkcioj:
konstantalinearakvadratapolinomaracionalaTransformo de Möbius
ceteraj funkcioj:
trigonometriajinversa trigonometriahiperbolaeksponentalogaritmapotenca
Specialaj funkcioj
eraraβΓζηW de Lambertde Bessel
Nombroteoriaj funkcioj:
τσde Möbiusφπλ
Ecoj:
pareco kaj malparecomonotonecobaritecoperiodecodisĵetecosurĵetecodissurĵeteco
kontinuecoderivaĵecointegralebleco
Surjekcia funkcio.
Alia surjekcia funkcio.
Ne-surjekcia funkcio.

Surĵeto (aŭ surjekcio) estas tia matematika funkcio, por kiu al ĉiu elemento de la celaro rilatas iu elemento de la argumentaro. Tio signifas, ke por ĉiu elemento de la celaro ekzistas almenaŭ unu malbildo (fonto). La celaro kaj la bildaro (valoraro) de la funkcio estas do identaj.

Formala difino[redakti | redakti fonton]

Estu kaj aroj, kaj bildigo de al .

nomiĝas surjekcia (sur ), se por ĉiu el ekzistas almenaŭ unu el kun .

Lingva noto[redakti | redakti fonton]

La termino surĵeto respondas al la matematika maniero voĉlegi la formulon kiel «f  ĵetas A sur B» (kp ankaŭ la anglan sinonimon onto map). Kontraste, se f ne estas surĵeto, oni povas indiki tio per la uzo de la prepozicio «en»: «f ĵetas A en B».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]