Třebíč
Třebíč | |||
germane: Trebitsch | |||
urbo | |||
Třebíč-Vnitřní Město el belvedero de Masaryk sur Hrádek
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Třebíč | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Vysočina | ||
Distrikto | Distrikto Třebíč | ||
Administra municipo | Třebíč | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Memorindaĵoj | Juda kvartalo en Třebíč, Baziliko de sankta Prokopo | ||
Rivero | Jihlava | ||
Situo | Třebíč | ||
- alteco | 405 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 13′ 12″ N 15° 52′ 48″ O / 49.22000 °N, 15.88000 °O (mapo) | ||
Areo | 24,86 km² (2 486 ha) | ||
Loĝantaro | 5 732 (1.1.2010) | ||
Denseco | 230,57 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1277 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 674 01 | ||
NUTS 3 | CZ063 | ||
NUTS 4 | CZ0634 | ||
NUTS 5 | CZ0634 590266 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Juda kvartalo en Třebíč | ||
Katastraj teritorioj | 10 | ||
Partoj de urbo | 17 | ||
Bazaj sidejunuoj | 32 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Třebíč | |||
Retpaĝo: www.trebic.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Třebíč estas urbo kun 40 000 loĝantoj, situanta en okcidenta Moravio, en valo de rivero Jihlava, 55 km okcidente de urbo Brno, 18 km sudokcidente de urbo Velké Meziříčí.
Historio
Třebíč estiĝis el vilaĝo, situanta sub benediktina monaĥejo, en signifa pado ĝis Bohemio. La monaĥejo estas fidinde dokumentita en la jaro 1197. Ĝi fariĝis signifa kolonigata centro de okcidenta Moravio. Reĝo Přemysl Otakar la 2-a donis al Třebíč urbajn rajtojn. Ĝi fariĝis reĝa urbo en 1335 per decido de marggrafo, pli malfrua imperiestro Karolo la 4-a. Třebíč subtenis husanan movadon, kiam ĝi estis konkerita de ili. En 1435 ĝi estis konkerita de soldataroj de Albrecht Rakouský, en 1468 ĝi estis sieĝata kaj poste komune kun la monaĥejo prirabita de Matiaso la 1-a Korvino. En la paso de la 16-a jarcento kaj komence de la 17-a jarcento okazis prospero, kiu montriĝis per konstruado de paradaj renesancaj domoj. Dum la tridekjara milito la urbo suferis pro restado de fremdaj, ĉefe svedaj soldataroj. En la 18-a jarcento okazis evoluo de metioj. Militoj – prusia-aŭstria (1742), napoleonaj marŝoj en 1805 – 1806 kaj okupo de prusoj (1866) – tre difektis evoluon de la urbo kaj ili kaŭzis kamparanajn ribelojn (1875).
En la 14-a kaj la 15-a jarcentoj historia kerno de Třebíč estis ĉirkaŭbarita de remparoj, malfermita per tri pordegoj. La remparoj estis plifortigitaj per prismaj bastionoj kaj cilindroformaj turoj, el kiuj ĝis hodiaŭ konserviĝis sole sudorienta parto kaj parto de norda sektoro. El la devena romana benediktina monaĥejo konserviĝis preskaŭ nenio. En la jaroj 1240 – 1260 estis konstruita nova monaĥejo. La monaĥeja areo estis ŝirmata per sep turoj, oni eniris en la areon tra pordego kun turo. El la monaĥejobjektoj konserviĝis baziliko de sankta Prokopo.
Centra loko de la historia centro estas plilongigita Karola placo kun eksterordinara areo 22 000 m2. Devene ĝi estis borderita per renesancaj domoj, sed post incendioj en la 19-a jarcento estis fasadoj de plimulto da domoj reguligitaj empire aŭ klasicisme.
Signifa memorigaĵo sur la maldekstra bordo de rivero Jihlava estas juda urbo kun du sinagogoj, konsiderata kiel eŭropa unikaĵo. La ekzistado de juda komunumo estas dokumentita al la jaro 1410. Al la plej valoraj objektoj apartenas renovigita, la tn. Nova sinagogo, renesanca hala konstruaĵo kun ogivaj fenestroj el jarcentŝanĝo de la 16-a kaj la 17-a jarcentoj, kun volbo, etaĝa ĥorejo kaj stukaĵornamaĵaro kaj surmuraj pentraĵoj. Post renovigo ĝi servas al kulturceloj. Malnova sinagogo estis el komenco de la 18-a jarcento estis en la 19-a jarcento reguligita novgotike. Hodiaŭ ĝi servas kiel preĝejloko de Ĉeĥa husana eklezio. Juda tombejo situas en la sama bordo de rivero Jihlava norde de la juda geto, en valo de Týnský-rojo. El 3 000 tombŝtonoj estas la plej malnova el la jaro 1641.
Vidindaĵoj
Esperanto
En Třebíč estas klubo de esperantistoj, kiu organizas Someran Esperanto-Tendaron apud vilaĝo Lančov. En urbo ankaŭ okazis la 6-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en jaro 1991.
Panoramoj
Servoj
Eduksistemo
Ŝablono:KapoMunicipoNav Borovina | Budíkovice | Horka-Domky | Jejkov | Nové Dvory | Nové Město | Pocoucov | Podklášteří | Ptáčov | Račerovice | Řípov | Slavice | Sokolí | Stařečka | Týn | Vnitřní Město | Zámostí Ŝablono:PiedoMunicipoNav
|