Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2016/6

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Anonimulo ŝanĝis la mapon en la artikolo Hispana markio kun la komento "map without source replaced". Mi malfaris la ŝanĝon ĉar la malnova mapo ne estas "sen fonto" (without source) en la senco, ke ĝia aŭtoro estas nekonata. Tamen ĝi ne citas iun ĝenerale rekonatan fonton, ekzemple libron pri historio.

Nun la sama anonimulo refaris la ŝanĝon kun jena komento:

"The half left of this map is totally invented, wrong. The author mixte two differrent centuries on one map. Now it's your responsability to put bullshit on this page. I won't come back".

Lo sama okazis en la kataluna vikipedio, kiu malfaris ankaŭ la duan ŝanĝon. Ŝajne la anonimulo faris la ŝanĝon en ĉiuj vikipedioj, kiuj uzis tiun mapon (ag, ar, bg, ca, de, es, it, nl, no, oc…), kaj nur la kataluna kaj ni malfaris ĝin.

La franca kaj la eŭska vikipedioj jam antaŭe ne uzis la mapon.

Kion ni faru? Mi ne povas juĝi ĉu la mapo montras la veron.

-- Umbert' (diskuto) 06:08, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Laŭ mia kono de la hispana historio, konsideri Navaron kiel kataluna teritorio estas kontraŭhistoria kaj respondas al nuntempa neceso de kataluna naciismo. Mi ne havas klaran opinion ĉu forigi la bildon aŭ ne. Eble sufiĉus nur klarigo sub ĝi. Resume temas pri troigita montro de Katalunio, tiam nomata Hispana markio, kiel teritorio dependa el la Karolida Imperio, etendanta ĝis atingi Navaron.--kani (diskuto) 14:21, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Kategorioj de homoj laŭ landoj[redakti fonton]

Nun en vikipedio estas du aroj de kategorioj de homoj laŭ landoj: en Kategorio:Homoj laŭ etnoj kaj en Kategorio:Personoj laŭ landoj. Ekzemple Kategorio:Usonanoj kaj Kategorio:Personoj de Usono. Kvankaŭ inter ili povus esti subtla diferenco, fakte ĝi ne estas prizorgata, kaj la artikoloj kaj subkategorioj estas hazarde disĵetitaj inter ĉi tiuj du aroj.

Do mi proponas forigi subkategoriojn de Kategorio:Personoj laŭ landoj (ili estas malpli populitaj), kaj ĉion meti en subkategoriojn de Kategorio:Homoj laŭ etnoj.

Sed mem la nomo "Personoj laŭ landoj" estas pli taŭga ol "Homoj laŭ etnoj", do restu "Personoj laŭ landoj" kiel la ĉefa kategorio. Ene de ĝi estu "Kategorio:Usonanoj" kaj aliaj. Maksim (diskuto) 18:14, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

La propono saĝas. Mi subtenas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 20:37, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
  • Necesas kategoriigi laŭ landoj kaj ne laŭ etnoj, ĉar etna aparteno de iu persono estas foje malfacile pruvebla sed facile kvereliga. Ĉu ni deziras droni en diskutoj, ĉu iu persono estas ruso aŭ ukraino, tataro aŭ baŝkiro ktp? Kaj nomoj de tiaj kategorioj nepre devas esti en la formo «Personoj de…», ĉar por pluraj landoj anoj de la titola etno kaj naskitoj/loĝantoj estas indikataj per sama vorto; estas klara diferenco inter ruso kaj rusiano kaj inter germano kaj germaniano, sed kion vi dirus pri la vortoj «azerbajĝanano» kaj «nederlandano»? Gamliel Fiŝkin 02:12, 22 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Esperanto aparte karakteriziĝas per sia aglutina sistemo krei koncizajn vortojn per afiksoj. Tiujn longe antaŭ ekesto de vikipedio ekestintajn koncizajn nomojn oni nepre ne malinventu nur pro matematikeca ordigemo krei novajn nomojn de kategorioj. La civitanoj de Islandoj estas "islandanoj", ne necesas priskribi la staton per "personoj de Islando", "homoj de Islando", "individuoj de Islando" aŭ simile. Tial la plene esperantecaj nomoj per sufikso -anoj nepre ne malinventiĝu en la kategorioj. Tio klare signifas "kategoriigi laŭ landoj kaj ne laŭ etnoj", kiel ankaŭ Gamliel volas. Kio pri «azerbajĝanano» kaj «nederlandano»? Klare ke temas pri ano de Azerbajĝano kaj de Nederlando. Kiel estus la koncernaj vortoj pri etnoj? Estas etno «azerioj», sed ŝajnas al mi ke en Esperanto tute ne estas etna difino de homoj parolantaj la nederlandan lingvon (ne estas vorto komparebla al fantazia «nederoj»). Ĉar la kategoriigo estu laŭ landoj, laŭ mi ne gravas tiu manko de vorto pri etno (aŭ ĉu eĉ manko de etno??). Mi komprenas ke Gamliel ĝeniĝas ke en e-lingvaj vortaroj iuj vortoj por homoj denaske parolantaj iun lingvon kompreniĝas kaj anoj de certa ŝtato kaj ano de etno: ekzemple "litovoj" laŭvortare estas kaj anoj de la litova etno kaj loĝantoj de Litovio. Kompreneble eblas ankaŭ pli longe diri "litovianoj", sed ne necesas. Laŭ mi tiu zamenhofa malprecizeco saĝas, kaj 100procenta matematika ekzakteco eĉ ne alcelindas. La nomigoj estu koncizaj kaj proksimaj al la parola lingvo, tial mi malfavoras kategorionomon "personoj laŭ urboj de Islando", se povas esti "islandanoj laŭ urboj". Mi toleras la kategorian formon "rusianoj" (rusoj, tataroj, ĉeĉenoj, inguŝoj ktp.) en kategorioj, sed jam pri Ĉinio mi ne insistus pri kategorioj "ĉinianoj", sed kontentas pri kategorioj "ĉinoj" (hanoj, ĝŭangoj, manĉuroj, hujoj ktp.). ThomasPusch (diskuto) 20:22, 22 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
PS: En duba kazo (nur tiam!) ja permeseblas formo "Homoj de [urbo]", aparte se oni volas tian kategorion pri ĉiu urbeto kaj vilaĝo, el kiuj preskaŭ ĉiuj estos sen esperantlingva nomo. Mi persone ne vidas sencon en kategorioj pri ĉiuj vilaĝoj, do tute kontentas se kategorioj laŭ homoj estas limigitaj per la vortare fiksitaj nomoj de landoj, landopartoj kaj metropolaj urboj. Mi subtenus kategorion "Sankt-Peterburganoj", vidas en ĝi loĝantojn de la urbego en Rusio, kaj konscias ke pri Sankt-Peterburgo (Florido) ĝis nun eĉ ne estas propra kategorio (fakte estas nur unu artikolo, pri la urbo), des malpli kategorio pri urbanoj, aŭ apartaj kategorioj pri naskiĝintoj kaj mortintoj tie. Sed se deziratas, povas esti kategorioj "homoj de...", "naskiĝintoj en...", "mortintoj en...". Mi tamen tre dubas ke tiaj kategorioj pri ĉiu loĝloko de la mondo havus ian sencon. ThomasPusch (diskuto) 20:33, 22 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
La vorto «islandano» havas du sencojn: persono, rilata al Islando (naskiĝinto, loĝanto ktp) kaj «etna islandano» (ĉ. 80 mil etnaj islandanoj loĝas ekster Islando, en tiu nombro multaj en Kanado). Kaj etna aparteno tute ne ĉiam koincidas al penslingvo (ekzemple, la ekonomikisto Herman Gref estas rusiano kaj ruslingvano, sed ne ruso: li estas germano; kaj la komponisto Ludwig van Beethoven estis germaniano [poste aŭstriano] kaj germanlingvano, sed ne germano: li estis flandro). Kategoriigo laŭ etnoj estas evitinda, sed nomoj de kategorioj kiel islandanoj kaj nederlandanoj estas miskomprenigaj: ili supozigas ke temas pri etnoj. Loĝantoj de Litovio estas ĝuste litovianoj; ja en Litovio loĝas ne nur litovoj, sed ankaŭ judoj, poloj, rusoj ktp. Malprecizeco bonas por artverko sed ne por enciklopedio. Se en iu urbeto naskiĝis nur unu menciinda persono, ne estas bezono pri apartaj kategorioj por personoj rilataj al tiu urbeto, sed se tie naskiĝis dek menciindaj personoj, koncernaj kategorioj necesas. Krome, se kategorioj por personoj rilataj al geografiaj objektoj ne estos nomitaj laŭ unu sama sĥemo, ni fojfoje devos fari permane tion, kion alikaze povus fari roboto. Krome, se iu persono neniam loĝis en Parizo, sed tie mortis, la artikolo pri li aŭ ŝi devas aperi en kategorio Mortintoj en Parizo; sed se per tiu kategorio tiu persono aperos en kategorio Parizanoj (anstataŭ Personoj rilataj al Parizo), tio estos malvero. Kaj pri la la florida urbo, koncernaj kategorioj ankoraŭ ne ekzistas ĉi tie, sed en kelkaj vikioj ili jam ekzistas; vidu en Vikidatumoj: Kategorio:Personoj de Sankt-Peterburgo (Florido) (en ok lingvaj sekcioj de Vikipedio kaj en Komunejo), Kategorio:Naskiĝintoj en Sankt-Peterburgo (Florido) (en tri lingvaj sekcioj de Vikipedio), Kategorio:Mortintoj en Sankt-Peterburgo (Florido) (en kvar lingvaj sekcioj). Gamliel Fiŝkin 10:46, 26 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Wikipedia to the Moon: voting has begun[redakti fonton]

Hello, after six weeks of community discussion about Wikipedia to the Moon, there are now 10 different proposals for content for the mission. Starting today, you can vote for them on Meta-Wiki, and decide what we will work on: a Wikipedia canon, different lists, the Moon in 300 languages, an astronomy editathon, featured articles, articles about technology, endangered things, or DNA-related topics. You can even vote against community involvement. Voting is open until 24 June. Sorry that this message is again in English only, but we are using village pumps to reach as many communities as possible, so that everyone knows they can vote. Best, Moon team at Wikimedia Deutschland 15:31, 10 jun. 2016 (UTC)

Saluton, post ses semajnoj de komunuma diskuto pri Wikipedia to the Moon (Vikipedio al la Luno), estas nun 10 diversaj proponoj pri enhavo por la misio. Ekde hodiaŭ vi povas voĉdoni por ili en Meta-Vikio kaj decidi pri kio ni laboros: regularo de Vikipedio, diversaj listoj, the Moon (la Luno) en 300 lingvoj, astronomio, elstaraj artikoloj, artikoloj pri teĥnologio, endanĝerigitaj aĵoj aŭ temoj rilataj al DNA. Vi povas eĉ voti kontraŭ komunuma partopreno. Voĉdonado estas malfermita ĝis la 24-a de junio. Pardonon ke ĉi tiu mesaĝo estas denove nur en la angla, sed ni uzas diskutejojn por atingi tiel multajn komunumojn kiel eblas, tiel ke iu ajn sciu ke li aŭ ŝi povas voĉdoni. Bondezire, teamo de la Luno ĉe Vikimedio en Germanio 15:31, 10 jun. 2016 (UTC)

— tradukis Gamliel Fiŝkin 13:13, 14 jun. 2016 (UTC)

PGP-Party@Wikimania[redakti fonton]

Hello all.
I’m not sure if that is the right place: If not, please move it to the right place.
There will be two PGP-/GPG-key-signing-parties at the Wikimania. One will be at Thursday (during the preconference), the other will be at Saturday – both at 17:30. The goal of the parties is to strengthen the connections between the different languages of Wikipedia. So if you have a key, please add yourself to the list (to make our organizing easier) and come to one of the parties; you can of course also come without adding yourself to the list. --DaB. (diskuto) 22:21, 12 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Strategio por Havendaj Artikoloj kaj scienculoj[redakti fonton]

Saluton. Mi dum la lastaj monatoj laboris por plialtigi artikolojn en Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj. Nun la plej malalta klaso enhavas nur 150 artikolojn, dum antaŭ unu jaro estis ĉirkaŭ 400. Male, la plej alta klaso nun preskaŭ atingas 200, dum antaŭ unu jaro estis nur ĉirkaŭ 150. Mia nuna plano estas revizii la plej altan klason por klopodi perfektigon ĉefe de nekompletaj artikoloj, manko de referencoj ktp., por poste reveni al la meza klaso. En la plej malalta klaso restas ĉefe artikoloj kiuj temas pri sciencoj: matematiko, fiziko, kemio, medicino ktp., pri kiuj mi tute malkompetentas. Artikolojn pri beletroj, literaturo, historio, geografio, eĉ naturaj sciencoj, socio, ktp., mi plialtigis almenaŭ al la meza klaso. Pro tio mi faras alvokon ĉi tie por 1.- Unue, alvoki al homoj kiuj scias pri tiuj unue menciitaj sciencoj por malaltigi tiujn 150 artikolojn al esperindajn 100 maksimume. Tio eblas, mi jam faris. 2.- Due, disvastigi tiun alvokon ekster la vikipedia medio, tio estas al someraj kongresoj, atelieroj, laborgrupoj, dissendolistoj, konatuloj ktp. Ĉu mi bone faras? ĉu aperas konsiloj, sugestoj, helpoj ktp.?--kani (diskuto) 14:33, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Por mi, la stratregio estas bona. Ni povus ankaŭ uzi kiel ilo la rubriko "kunlaboraĵo de la semajno" (vidu ĉefpaĝo). Ekzemple ĉu vi povus proponi artikolon ĉe la posta kandidato. --pino (diskuto) 16:04, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, vi pravas. Dum tiuj lastaj tagoj ekzemple Atletiko plialtiĝis je kategorio. Mi faros tion.--kani (diskuto) 10:32, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Merchandise giveaways/Nominations[redakti fonton]

Saluton. Mi esperas ke estas interesanta: kelkaj uzantoj eo>3 en ĉi tiu paĝo: m:Merchandise giveaways/Nominations. --Alexmar983 (diskuto) 05:00, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Telegram-grupo pri agado[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj Esperanto-aktivuloj. Aperis nova grupo en la komunikilo Telegram, kie eblas komuniki por pli bone agadi internacie pri sama artikolo aŭ dividi laboron ene de Vikipedio-projekto, ekzemple. Jen ligilo por aliĝi en la grupon. — Aleks Aɴᴅʀᴇ (diskuto) 06:53, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉu ni ankaŭ povas anoncii tion ĉe Mediawiki:Sitenotice? --Lingveno (diskuto) 07:10, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Multaj nomoj de unu elemento[redakti fonton]

Ofte okazas ke unu elemento (ideo, aĵo) havas pli multe nomojn ol unu. Ĉu jam estas decido ĉu en Vikipedio pli bone estas:

NomoA, NomoB estas ...

ĉu

NomoA, NomoB estas ...

Se ne estas decido de mi proponas pripensi nun pri tio. Ĉu vi havas opinion? Mi demandas pri una frazo en vikipedia artikolo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:56, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Se temo de la artikolo havas kelkajn validajn nomojn, emfazu ĉiujn. Vidu por ekzemplo kelkajn artikolojn: Gronlanda nacia parko, Nomservilo, Patrasa golfo, URIGamliel Fiŝkin 17:07, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Ekde la 29-a de junio ĝis la 12-a de julio 2016 ni organizas semajnon de Kultura heredo. Se vi skribas pri kultura heredo en iu regiono, vi havas ŝancon akiri atestilon de aprezo. --Lingveno (diskuto) 08:39, 26 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

ELiSo kiel faka organizo[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj! Nuntempe EliSo plenumas ĉiujn kriteriojn por esti faka organizo de Fondaĵo Vikimedio.

Fakaj organizoj estas sendependaj ne-profitaj organizoj fonditaj por apogi kaj antaŭenigi la Vikimediajn projektojn en preciza fokusa areo. Kiel ĉapitroj kaj kontraste uzantogrupoj, ili estas postulataj por havi leĝan strukturon, subteni detalajn registrojn sur aktivecoj, subteni kompetentecon en ilia fokusa areo, kaj kunhavigi tiun kompetentecon kun la Vikimedia movado.

Sed ni devas decidi, ĉu ni volas tion? Se vi estas por aŭ kontraŭ, skribu tion ĉi tie --Lingveno (diskuto) 13:48, 28 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Lingvejo[redakti fonton]

Kiel citi titolojn de libroj?[redakti fonton]

Eldono de 1989.
Eldono de 2015.

Laŭ Forstbirdo "Titolo de libro estas propra nomo, unikaĵo". Pro tio, li iom post iom ŝanĝas titolon de kelkaj libroj al nova kun majusklaj komencaj literoj de ĉiuj vortoj. Mia oponio, ke li erare agadas. Kion opinias aliaj vikipediistoj? ekz. Frosta nokto.Narvalo (diskuto) 16:32, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Vidu ankaŭ, sen dubo titolo de libro estas propra nomo, unikaĵo sed ŝajnas al mi, ke ĉiuj nomoj en titolo komencantaj kun majusklo ne estas esperanta regulo. --pino (diskuto) 17:40, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Kial la nomo de libro estu iu malsama ol la nomon de artikolo? Vikipedio ŝajnas majuskligi nur la unuan vorton de la artikolo titoloj, krom se ĝi enhavas vorton kiu estus ekstere de titolo. -- Sollupulo (diskuto) 19:26, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Estas diferenco inter Ruĝa stelo (ĝenerala nocio) kaj Ruĝa Stelo (unikaĵo, libro). Same estas diferenco inter "Esperanta antologio" (ĝenerala nocio) kaj "Esperanta Antologio" (libro kun tiu ĉi titolo, unikaĵo). Ankaŭ Nigra Maro, Gaston Waringhien estas tiaj unikaĵoj. Vidu ankaŭ unu el la plej elstaroj libroj pri Esperanta literaturo : Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6 kaj Historio de Esperanto (Courtinat). --Forstbirdo (diskuto) 21:55, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Majuskligi unuan literon de ĉiu ne-serva vorto en titolo estas tradicio de la angla lingvo, sed ja ne de Esperanto; la titolo Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto estas en la angla. En la germana lingvo, se mi ne eraras, estas majuskligata unua litero de ĉiu substantivo; kaj en la hebrea entute forestas majuskla kaj minuskla formoj de literoj, sed kvin literoj havas alian formon ĉe vortofino. Diversaj lingvoj havas diversajn regulojn kaj tradiciojn, kaj neniu lingvo bezonas sekvi regulojn kaj tradiciojn de aliaj lingvoj. Gamliel Fiŝkin 23:44, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Kara Forstbirdo, via majuskligo estas sennecesa, nebazita. Vi povas diferencigi inter la samnomaj titoloj jene, kiel kutime: Esperanta antologio (libro), Ruĝa stelo (libro). Simile ĉe la filmoj el la samtitola libro. Mi havas la libron kun titolo Hungara antologio (kun minusklo). Kial ŝanĝi la oficialan titolon de libro? Tio do estas falsigo.Narvalo (diskuto) 07:27, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Ne temas pri la kutimoj en la angla aŭ en iu ajn alia lingvo. Temas pri elekto de klareco ĝenerale. Se Geoffrey Sutton, sendube unu el la plej gravaj nuntempaj bibliografistoj pri Esperanto, rajtas skribi ĉiujn Esperantajn (!!!) titolojn majuskle, kial ni ne? Sutton skribas ekzemple "Ĉu Vi Kuiras Ĉine" (libro de Claude Piron) k.t.p. Same ĉe Courtinat la titoloj estas skribitaj majuskle. Do ne estas "tradicio" en Esperanto skribi la titolojn de libroj minuskle. Ĉu ni ĉiuj ne tute spontane skribas "Fundamenta Krestomatio" aŭ "Plena Analiza Gramatiko de Esperanto"? Se oni citas titolojn de libroj ene de iu teksto, estas multe pli klare se tiuj titoloj estas skribitaj majuskle. Oni ĉiam elektu la plej utilajn kaj raciajn solvojn : Esperanto estas artefarita lingvo destinita por esti utila kaj klara. Ĉu Geoffrey Sutton estas persono kiu falsigas? --Forstbirdo (diskuto) 07:45, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&aŭtoro=&katego=antl&kondicho=chio&trovu=jes&liste=jes Ŝajnas, ke vi volas enkonduki novajn, nekutimajn titoligojn. http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/cu.html Ĉu vi kuiras ĉine? Bonvolu analizi la paĝon.Narvalo (diskuto) 09:01, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Klare estas pluraj uzadoj, se Sutton majusklas, ni povas fari same. Ke ĉi tiu metodo estas klare pli racia, mi ne estas tute konvinkata. Ni ne havas regulon do estus saĝe ne alinomi sisteme la jam ĉeestantajn artikolojn.--pino (diskuto) 13:00, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Kial oni ĉiam skribas Literatura Foiro, La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo, kaj neniam "Literatura foiro", "La ondo de Esperanto", "Literatura mondo"? Ĉar laŭ mi estas pli klare por la leganto skribi majuskle por tiaj unikaĵoj kiaj revuoj (kaj do ankaŭ por libroj, pli-malpli samspecaj objektoj). Oni estu konsekvenca...--Forstbirdo (diskuto) 06:36, 21 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Vi selektas titolojn, kiuj apogas viajn celojn. Sed ekzistas pli multe, kiuj ne apogas tion. Ĉu vi klikis je miaj ligiloj? Bonvolu ne altrudi, enkonduki novaj titol-donajn kutimojn. Uzu la veran titolon de iu libro ne iu elpensitan majuskligon.Narvalo (diskuto) 07:37, 21 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, oni vidas diversajn ekzemplojn sed uzi la "veran titolon" estas malfacila, la kovrilo de libro estas belarta verko kun multaj fantazioj (malfacile uzataj en bibliografio). Saĝe, estus lasi la kreanto de la artikolo juĝi, kion estas pli taŭga. Oni povas ankaŭ elekti universan regulon por nia vikipedia sed laŭ mi tio estas ne vere necesa kaj certe kaŭzos multajn sterilajn debatojn. --pino (diskuto) 09:39, 21 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Titolo de libro estas ĝenerale indikita ne nur sur kovrilo, sed ankaŭ en bibliografia datumo. Kaj se ĉiu vikipediano memstare decidadus, ĉu aŭtoro kaj eldonejo skribis librotitolon ĝuste aŭ eraris, tio estus originala esploro. Gamliel Fiŝkin 11:10, 22 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Jes bibliografiaj datumoj povus esti utilaj iloj. Certe ĉiuj datumbazoj povas elekti topografian konvencion. Ni ankaŭ elektis tipografian konvencion por personaj nomoj. Tipografia konvencio ne estas esploro. Oni povas opinii kiel kolego Forstbirdo, ke estas pli klara por la leganto skribi majuskle por tiaj unikaĵoj kiaj revuoj (kaj do ankaŭ por libroj, pli-malpli samspecaj objektoj). Estus interesa kaj utila scii kiel datumbazoj laboras. Kun ŝablonoj "ISBN", "Citaĵo el libro" aŭ "libro" oni uzas specialan paĝon Vidu. Kiel oni povas modifi la specialan paĝon ? Estas interesa aldoni aliajn datumbazojn, precipe en Esperanto. Ĉu iu scias modifi la specialan paĝon, ĉu iu konas interesajn datumbazojn ? --pino (diskuto) 14:29, 22 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Se oni apogas sin sur la librokovriloj (vidu ĉi supre) oni devus skribi foje "LA BONA LINGVO", foje "La bona lingvo". Fakte en Vikipedio la tiutema artikolo ne estas ĝenerala artikolo pri "bona lingvo" sed estas artikolo pri certa libro (tial laŭ mi la bona solvo estas tiu de Geoffroy Sutton kiu skribas "La Bona Lingvo"). Estas fantaziaĵoj de la eldonistoj. Nur la uzitaj vortoj estas karakterizaj de la titolo de libro, kaj oni ne rajtas ŝanĝi ilin kiel por ordinara vikipedia artikolo : estas speco de propraj nomoj. Same "Esperanta antologio" estas ĝenerala nocio (povas ekzisti diferencaj tiaj libroj kun diversaj titoloj, sed estas normale nur unu libro titolita "Esperanta Antologio" (vidu ankaŭ Geoffroy Sutton). Kaj estus ridinde en teksto ĉiam ripeti "Esperanta antologio (libro)". Oni ne bazu sin sur iuj "datumbazoj" sed sur la ekzemploj de unu el la plej bonaj bibliografistoj en Esperantujo. --Forstbirdo (diskuto) 15:12, 22 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Eĉ la Enciklopedio de Esperanto uzis jam la labormanieron de Sutton... Jen kelkaj eltiraĵoj :
  • Al Eterna Paco. Filozofia traktaĵo de Kant, el la germana trad. P. Christaller. 1924, 88 p. "La penso de l' geniulo en tiu lia verko mirinde kuniĝas kun la interna ideo de nia movado. Inda tradukon (G. S., E, 1924, p: 125.)
  • Eklumo en la Abismo. Verkis Barbusse, el la franca trad. Else. 1923, 96 p. "La traduko de tiu alvoko al detruo de l' imperiismo kaj kapitalismo ne forprenis la energion de l' originalo. Akrega kritiko de l' nuna sociordo." (G. 5., ,E' 1923. p. 223)
  • Hungara Antologio. Redaktis kaj grandegan arton de la poemoj tradukis Kalocsay, kunlaboris Baghy, Bodo, Halka, Szilagyi, Totsche. Poemoj kaj noveloj de 50 hungaraj verkistoj. 1933. 473 p. kaj 24 kliŝopaĝoj kun la portretoj de 47 verkistoj. --Forstbirdo (diskuto) 15:56, 22 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
jen
  1. Vi citas (kiel ĉef-argumenton) ĉ. 80-jaran enciklopedion kaj iun anglon, kies propra lingvo uzas majuskligon (vidu majuskligon de la angla lingvo el la hispana https://en.wikipedia.org.wiki/Mario_Vargas_Llosa#Selected_works), kaj tiel li sekvas tiun kutimon en Esperanto (influo de propra lingvo). Tiel li ne estas fidinda, sekvinda ekzemplo por nia komunumo.
  2. "Hungara antologio" uzas minusklon (eldono en 1983), la libro estas apud mi.
  3. http://www.worldcat.org/title/eklumo-en-la-abismo/oclc/718167311 "Eklumo en la abismo"; "Al eterna paco" http://www.worldcat.org/title/al-eterna-paco/oclc/36309378&referer=brief_results
  4. Vi certe neglektas miajn aldonojn, ĉar tiuj tute detruas viajn argumentojn: "Ĉu Vi Kuiras Ĉine" http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/cu.html? Titoluzo de UEA: http://katalogo.uea.org./katalogo.php?titolo=&a%C5%ADtoro=&katego=antl&kondicho=chio&trovu=jes&liste=jes aliaj paĝoj http://www.librejo.com/tradukita.html https://www.esperanto.be/fel/but/e-libro.php
  5. Resume: La lingvo evoluas, nun preskaŭ neniu uzas en Esperantujo la angla-tipan majuskligon de librotitoloj (eĉ en aliaj lingvoj!!!). Bonvolu ne enkonduki, altrudi tiun angla-devenan kutimon.Narvalo (diskuto) 18:41, 22 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi restas konvinkita ke la majuskligo de librotitoloj estas la plej bona solvo por Vikipedio ĉar ĝi permesas plej klare distingi inter titolo pri libro kaj ordinara titolo de artikolo. Tiu metodo ankaŭ plibonigas la legeblecon kiam en teksto oni citas titolojn de libroj. Ne estas la fantaziaĵoj de la eldonistoj, nek la kutimoj kiuj regas en Esperanto aŭ ĉe aliaj lingvoj kiuj vere gravas. La ekzemplojn, kiujn mi donis, estas nur por montri ke minuskligo de librotitoloj ne estas Esperantuja leĝo. Mi esperas ke aliaj vikipediistoj, sufiĉe grandnombre sciigu iliajn opiniojn. Ĉar en la Esperanta Vikipedio, bedaŭrinde, pro la fakto ke estas malmultaj aktivaj uzantoj, ĉio estas decidita de malmulte da personoj. Tio ne estas bona. --Forstbirdo (diskuto) 09:37, 23 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
  • "minuskligo de librotitoloj ne estas Esperantuja leĝo" - jes, vi pravas. Sed ankaŭ "malminuskligo de librotitoloj ne estas Esperantuja leĝo" do povas esti ke unu libgro havas titolon "Ekzempla titolo 1" kaj alia libro havas titolon "Ekzempla Titolo 2" do ni ne povas skribi: "Ekzempla Titolo 1" kaj "Ekzempla titolo 2" Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:32, 23 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi kopias diraĵojn de aliaj partoprenintoj kaj poste sekvas al mia opinio. Majuskligi unuan literon de ĉiu ne-serva vorto en titolo estas tradicio de la angla lingvo, sed ja ne de Esperanto. Titolo de libro estas ĝenerale indikita ne nur sur kovrilo, sed ankaŭ en bibliografia datumo; kaj ĉefe en bibliografia datumo, tiele oni ne devas atenti pri la kovrilo, kie foje prilaboras grafikisto, teknikisto, eldonisto, komercisto ktp. Kaj tiuokaze majuskloj foje estas nur komercaj iloj. "Esperanta Antologio" aŭ "Esperanta antologio" diferencas klare el la koncepto esperanta antologio, pro la kunteksto, la manko aŭ esto de citiloj aŭ kursivaj literoj ktp. Resume ne necesas ĝenerala majuskligo de titoloj. Ŝajne preskaŭ nur Forstbirdo apogas tion. Tamen mi precizigus. Aŭtoro rajtas al verkado kaj al decido de eĉ sia propra literumado. Do la titolo decidita de aŭtoro devus esti la aŭtoritato. Tio validas por libroj publikigitaj en Esperanto ĉu originalaj verkoj ĉu tradukoj. Oni ne ŝanĝu tion. Ekzemple estas hispana verko "Lumoj de bohemio". Se la aŭtoro (aŭ tradukisto) volus aludi al la regiono, estu Bohemio; se volus aludi al la kultura koncepto, estu bohemio. Se temas pri verkoj (aŭ filmoj aŭ io simila) ne ankoraŭ publikigitaj en Esperanto, same oni devus majuskligi nur tiujn vortojn kiuj devas iri majuskle en la normala skribado. Ekzemple "La vera historio de la morto de Francisco Franco".--kani (diskuto) 16:29, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Ni konsideras du metodojn por citi librojn en Esperanto:

  • (O) Laŭ originala titolo: Kiel la aŭtoro/eldonejo intencis ĝin, ekz-e "Ĉu vi kuiras ĉine", "La bona lingvo", "Fundamenta Krestomatio", "Hungara antologio", "Eklumo en la abismo". Kutime oni trovas tion sur la interna titolpaĝo (ne la ekstera kovrilo!).
  • (M) Laŭ majuskligita titolo: Iuj vortoj en la titolo majuskligitaj, ekz-e "Ĉu Vi Kuiras Ĉine", "La Bona Lingvo", "Fundamenta Krestomatio", "Hungara Antologio", "Eklumo en la Abismo". Tio estas la sistemo de la angla lingvo. Por uzi ĝin, necesas ie difini kiuj vortoj estu majuskligitaj kaj kiuj ne.

Demando: Kiu metodo estas ĝenerale uzata en Esperantujo?

Laŭ mia persona sperto, tio estas tute klare la "originala titolo". Mi preskaŭ neniam renkontis ion alian dum miaj pli ol 30 jaroj da esperantista agado, en kiuj mi interalie intense laboris pri esperantaj librokatalogoj, kiel tiu de la Germana Esperanto-Biblioteko. Mi ja renkontis strangaĵojn, kiel "Estonta soveta poezio" (misskribo de "Estona soveta poezio") kaj "La mono de s-ino Arne" (misskribo de "La mono de s-ro Arne"), sed librotitolo prezentita kiel "Ĉu Vi Kuiras Ĉine" aspektas al mi ekstreme stranga, fremda kaj ekster la normala esperanta lingvouzo. Laŭ mia sperto, do Geoffrey Sutton ŝajnas esti unu tutsola escepto kontrasta al la tuto de la cetera esperantistaro.

Demando: Kiu metodo estas, kaj estu, uzata en Vikipedio?

Vikipedio sekvu la normalan esperantan lingvouzon. Apartaj lingvoreguloj nur en/por Vikipedio estas vikipediismoj kaj evitindaj. Ĝenerale ja Vikipedio sekvas la normalan esperantan lingvouzon, do, la metodon "originala titolo". Neniu vikipediisto ŝanĝu tion laŭ propra plaĉo.

Demando: Kiu metodo estas pli bona?

Pri tio eblas havi multajn diversajn opiniojn. Sed tio multe malpli gravas ol la demando, kio estas la normala esperanta lingvouzo kaj kion interkonsentas la vikipedianoj.

Demando: Ĉu eblas ŝanĝi la metodon uzatan en Vikipedio de (O) al (M)?

Se vi volas ŝanĝon, vi estas bonvena lanĉi diskuton kaj voĉdonigi. Sed mi taksus ke la ŝancoj por gajni subtenon por tia drasta ŝanĝo estas ege, ege malgrandaj.

Sincere, Moldur (diskuto) 14:31, 25 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi dankas ĉiujn pro ilia kontribuo en la diskuto. Tamen unu rimarko : laŭ mi "esperanta antologio" (= antologio kiu esperas) ne povas ekzisti. Antologio estas objekto, ne vivaĵo. Ekzistas nur la nocioj "Esperanta antologio" (ĝenerala nocio) kaj "Esperanta Antologio" (libro kun tia titolo). --Forstbirdo (diskuto) 07:03, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Se aŭtoro skribos libron "Esperanta antologio" do povas ekzisti. Aŭtoro havas rajton skribi titolon kun eraro kaj ni kiel enciklopedistoj devas noti kie estas vere, ne kie estus senerare. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:36, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Jen denove samo. Gamliel Fiŝkin 13:47, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Jes sed ni evitu longajn sterilajn debatojn. Aŭtoro povas elekti plurajn formojn por la titolo de sia libro. Encikopedioj kaj datumbazoj povas elekti diversajn proprajn normojn. Se ne estas klara eraro, ne malkuragu verintojn de enhavo per troigo de ŝikanoj. --pino (diskuto) 20:42, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Ie estas eraro ĉu vera nomo estas: "Lingvo kaj Vivo" ĉu "Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj"? Ĉu eraro estas ĉi tieĉi tie? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:27, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
La "vera nomo" de la verko, se per tio vi celas la nomon presitan en la verko mem, estas "LINGVO kaj VIVO". En la unua eldono de 1959 aperas nenia alia titolo, nek sur la titolpaĝoj, nek sur la kovriloj, nek en la teksto de la verko.
Ekzistas nenia regulo pri majuskloj en librotitoloj, nur diversaj konvencioj. Ankaŭ la listo ĉi-supre donita de Moldur ne estas kompleta. En ĉi tiu afero ne estas majuskligaj eraroj, nur grave eraraj kondutoj. Plej multan malbonon kaŭzas tiuj fervoruloj (ekz. Forstbirdo), kiuj sisteme "unuecigas" la titolojn en Vikipedio, t.e. ĉion adaptas laŭ sia persona fiksideo. Nenio necesigas unuformecon en ĉi tia afero. Esperanto estas esence varia, diversaj homoj uzas ĝin diverse, kaj nia enciklopedio ne forŝovelu la diversecon. Kiu legas ion en Esperanto devas konscii pri la diverseco kaj toleri la ĝin. --Surfo 12:17, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Teknikejo[redakti fonton]

Statistiko de vizitoj[redakti fonton]

Ĝi plu ne funkcias. Bonvolu anstataŭigi ĝin per la nova utilaĵo.—La komenton aldonis, sen subskribo, 46.147.190.208 (diskuto • kontribuoj) 03:55, 12 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ŝanĝis ĝin en la paĝo Vikipedio:Statistiko, sed kredas mi, ke la vera peto estas ŝanĝi la ligilon en ĉiuj historio‑paĝoj, per la jena kodo:
[{{fullurl:toollabs:pageviews|project=eo.wikipedia.org&pages={{TUTAPAĜNOMOO}}}} Statistiko de vizitoj]. Bezonas tia ŝanĝo administranton. —LLarson (dirita & farita) 14:46, 12 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
✔ Farite. Gamliel Fiŝkin 14:05, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Serĉilo kaj aliaj funkcioj[redakti fonton]

Mi malĝoje konstatas, ke nuntempe la serĉilo funkcias pli malbone, ol pli frue. Se mi ekzemple tajpas nomon de iu, pri kiu mi volos krei artikolon, nature ne estas trafo, sed en la lasta parto aperis ligo al la sama persono en alilingvaj Vp-oj, eĉ en la hungara, kiu uzas inversan vortoordon (nature, se estas tia artikolo). Nun tiu servo ne funkcias, nur malofte aperas teksto en Esperanto: malkovru la artikolon ... Do la kritiko estas tio, ke tiu servo malofte funkcias.

La alia kritiko estas Rilataj artikoloj sub la artikolo. Mi jam kritikis tion jam antaŭ monatoj, iu respondis, ke mi ne uzu ĝin. Tio estas vero, sed mi persistas, ke tiu servo estas malbona, ofte estas eraraj, dubaj, senvaloraj ligiloj. Tiu servo ne funkcias en la hungara Vp. Tial mi sugestas, ke la centra Vp-a komputilo faru pli saĝajn servojn kaj ĉesu tiu servo. --Crosstor (diskuto) 06:49, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

  • Ĉu vi parolas pri tiu serĉilo, kiu troviĝas supre dekstre? Ĝi funkcias ĉe mi same kiel antaŭe; kontrolu: eble vi ensaltis iun aldonaĵon aŭ betan funkcion, kaj ĝi kreas tian efekton. Se vi ne bezonas betan funkcion «rilataj artikoloj», elŝaltu ĝin (Preferoj → Betaj funkcioj → Rilataj paĝoj) kaj vi tuj povos forgesi pri ĝi. Gamliel Fiŝkin 23:27, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Rilatajn artikolojn mi malŝaltis, sed estus pli bona, se la plena ril. art. malaperu el la eblecoj. La serĉilo fakte estas serĉi laŭ la skribo. Mi proponas al la centra Vp-a komputilo forgesu la ril art.-ojn, anstataŭe ĝi okupiĝu pli bone pri "malkovru la artikolon".--Crosstor (diskuto) 05:24, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

MediaWiki:Linkshere rompas ligilojn[redakti fonton]

Saluton! Estas ligilo kreita en MediaWiki:Linkshere, kiu donas problemojn al tiu paĝo ligas‑ĉi‑tien. La fuŝaĉo estas la teksto, kiu diras “de elementoj2 Montri nur alidirektilojn”; tio estas, ke funkcias ne bone spacetoj en retadresoj. Administranto povos anstataŭigi la linion 3 kun la jena kodo:
Eksteraj iloj: [http://dispenser.homenet.org/~dispenser/cgi-bin/rdcheck.py?lang=eo&page={{PAĜNOMOO:$1}} Montri nur alidirektilojn] {{
Dankon! —LLarson (dirita & farita) 17:09, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite. Tamen ankaŭ via kodo enhavas eraron: tie devas esti ne {{PAGENAMEE:$1}} ({{PAĜNOMOO:$1}}), sed {{FULLPAGENAMEE:$1}}. Gamliel Fiŝkin 17:31, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Ho! 😳 Dankon. Ĉu diras vi do, ke mia ero volis ligi al ...&page=Listo_de_elementoj2 anstataŭ al ...&page=Ŝablono:Listo_de_elementoj2? Alian dankon, —LLarson (dirita & farita) 17:39, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes. Gamliel Fiŝkin 18:03, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

{​{tlinks}}[redakti fonton]

Bona solvo de hungara Vp[redakti fonton]

referenca ŝpruchelpilo
navigaj saltofenestroj

Se iu vizitas la hungaran Vp-on, tie etendiĝis nova servo. Se vi iros en la teksto al la bluo per la muŝo, tiam aperos nova malgranda fenestro kun plej ofte foto kaj enkonduka parto de la artikolo. --Crosstor (diskuto) 11:14, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

En esperantlingva vikpedio ankaŭ funkcias tio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:41, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉe mi tiel funkcias, ke ĝi ripetas la bluon kaj nenion alian. La hungara montras eĉ foton!--Crosstor (diskuto) 11:48, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Temas pri du diversaj aldonaĵoj: referenca ŝpruchelpilo kaj navigaj saltofenestroj (vi povas kompari la ekrankopiojn dekstre). Ambaŭ estas ŝalteblaj en preferoj (la ligilo «Preferoj» disponeblas en la vico de ligiloj en la supra dekstra angulo de ajna paĝo de Vikipedio ĉiam kiam vi estas ensalutinta). Gamliel Fiŝkin 12:42, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon la helpon, sed nenio nova okazis. Mi iris al Preferoj/Aldonaĵoj/Ĝeneralaj aldonaĵoj/Referenca ŝpruchelpilo (nature konservi preferon). Tiun lastan mi markis, sed se mi iras al bluo, nur aperos fenestreto kun la sama blua teksto, kiel pli frue.--Crosstor (diskuto) 13:07, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi rigardis al la ekrankopioj? Tio, kion vi jam havas, estas referenca ŝpruchelpilo. Kaj tio, kion vi deziras, estas navigaj saltofenestroj. Gamliel Fiŝkin 13:24, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
dankon, tio sukcesis!--Crosstor (diskuto) 13:34, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]

Paĝoj pri komunumoj de Italio[redakti fonton]

La plej multaj paĝoj pri komunumoj de Italio aspektas kiel tiu ĉi. Ili estis faritaj kiam en la komunejo estis ĉiuj blazonoj de italaj komunumoj, kiuj mallonge poste ĉiuj forpreniĝis kaj loke stokiĝis en la itala, angla, germana vikipedioj, nealireblaj por artikoloj en aliaj lingvoj, havas datumojn de 2005 (tiam aktualajn), indikis tiun jaron ankaŭ ĉe parametroj kiuj tute ne bezonas jaron (ekzemple la informkesta mencio de la regiono kaj provinco, de kristana patrono kaj alteco super la marnicelo, parametroj kiuj, kredu min, ne ŝanĝiĝas tiom ofte), kaj ofte konsistas nur el unu frazo, eĉ ne havante indikon ke temus pri ĝerma aŭ ĝermeta artikolo. Laŭ mi la minimumo, en ĉiuj miloj da artikoloj, estus levi la nivelon al tiu ĉi. Tio signifas a) iri al la itala vikipedio, tie preni la relative plej aktualan nombron de loĝantoj kun dato, b) iri al vikidatumoj, tie aldoni (se vi ne ŝaltis Esperanton: "add") valoron "loĝantaro" ("popolation"), aldoni ("add qualifier") "dato" ("point in time") kaj meti la daton de la nombro de loĝantoj [Fakte, en la praktiko mi rimarkis, ke necesas ankaŭ en ĉiu kazo detale meti referencon kun parametroj "URL" kaj "eldonejo", ĉar alikaze venis la eks-tre-aktiva vikipediano kaj malfaris ĉiun ŝanĝon, laŭ koncepto "sen referenco: tujforigata"]. Poste en la e-lingva artikolo c) indas forstreki ruĝajn literojn pri neekzistanta blazono en la informkesto, ĉ) meti indikon kvanto_de_loĝantoj = {{unuo|{{WikidataLoĝantaro}}}} ({{WikidataLoĝantaroDato}}) en la informkesto, d) forpreni ĉiujn indikojn pri jaro "2005" kie ili ne nepras, e) meti la komencan frazon "X estas komunumo de Italio." sub la informkeston, f) post la komencan frazon meti tekstoblokon Ĝi situas en la regiono [[...]] kaj la [[provinco ...]]. La komunumo etendiĝas sur areo de ... kvadrataj kilometroj kaj havis {{unuo|{{WikidataLoĝantaro}}|loĝantojn}} laŭ la lasta oficiala nombro de {{WikidataLoĝantaroDato}}. == Eksteraj ligiloj == {{EL}} {{oficiala retejo}} {{projektoj}} {{ĝermo|Italio}} (do nepre agi po provinco, kaj necesas novaj tekstolinioj kiel tie) kaj g) kontroli ĉu en la antaŭa teksto jam estis pliaj frazoj, kiuj iru post la nuna tria frazo, ĉu estas duobla frazo pri nombro de loĝantoj, kiu forstrekiĝu, ĉu estas bildoj, kiuj laŭplaĉe povas esti antaŭ, en aŭ post la teksto (sed nepre antaŭ la indikoj "projektoj" kaj "ĝermo"), kaj laste ĉu nun erare estas du mencioj "ĝermo", el kiuj kompreneble necesas viŝi unu. En la kategorio Komunumoj de Italio estas 7 966 paĝoj. Granda nombro. Preskaŭ ĉiuj bezonus tiun minimuman trakton. Kiurilate roboto povas helpi pri tio? Mi ekzemple ankoraŭ neniam vidis ke roboto transportus ion de iks-lingva vikipedio al vikidatumoj: Ĉu tiaj agoj entute ekzistas? Ĉu aŭtomataj redaktiloj plirapidigus la kampanjon? Aŭ ĉu necesus dividi la provincojn inter diversaj vikipediistoj kaj simple permane poluri unu paĝon post alia? ThomasPusch (diskuto) 06:29, 7 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

 . Oni povus simple permane poluri unu paĝon post alia, estus tre interesa, ke kelkaj italiaj kolegoj minimume zorgas pri kelkaj artikoloj. Kun la ilo AWB mi povus aldoni kelkaj korektojn, sed mi ne estas ankaŭ tre lerta kaj la ilo estas limata. Oni povus aldoni blazonojn en nia vikipedio se estas nia politiko sed grava problemo estas loĝantaro. oni forigis la datojn el vikidatumoj. Verŝajne itala vikipedio havas problemon kun kopirajto sed mi ne komprenas kial.--pino (diskuto) 10:04, 8 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

PS: Mi scias ke estas pluraj tiaj "konstrulaborejoj" en Vikipedio. La artikoloj pri komunumoj de la mondo gravas, sed pro sia granda kvanto kostas signifan tempokvanton de prizorgo. Pri Francio daŭre entute mankas multaj artikoloj, kaj ĉiuj restaj bezonas adapton laŭ la nacia regrupigo de regionoj en januaro 2016, pri Nederlando estus farendaĵoj, pri Germanio multegaj artikoloj estas bonigitaj (jam investiĝis laboro de monatoj), sed pluraj regionoj ankoraŭ mankas, pri Belgio pozitive konstateblas ke ĉiujn municipajn artikolojn Tlustuilimu kaj mi povis aktualigi kaj bonigi en januaro-februaro 2016... kaj jen nur kelkaj landoj. Sed pri Italio laŭ mia juĝo aparte malmulto moviĝas: tial indas voki la atenton tien. -- Thomas Pusch
PPS Plia ero estas navigilo paĝofine. Iuj neesperantistoj al neprilaboritaj robote kreitaj artikoloj pri komunumoj de Germanio komencis aldoni la ŝablonon "orfa", por signi ke malmultaj aliaj artikoloj interligiĝas kun la neprilaboritaj tekstoj. La kritiko ne senbazas, sed ĝi tuj iĝas senbaza se oni aldonas navigilon pri ĉiuj tekstoj pri komunumoj de unuopa provinco (en Italio, resp. distrikto en Germanio), kaj sen granda peno tuj estas amaso da interligiĝoj.
Pri Francio ni havas pli ol 36 0000 komunumojn, estas ne facila, jam ni decidis eviti amasigon kreadon per roboto por eviti malgrandan kvaliton kiel en Volapuko Vikipedio aŭ kiel tie por italiaj komunumoj. Eble nun ni estus sufiĉe matura por krei tute la komunumojn robote sed teknike mi ne scias. --pino (diskuto) 10:04, 8 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
PS Regrupigo de regionoj en januaro 2016, ne estas vera problemo, por la komunumoj estas facila korekti per AWB sed ne urĝas ĉar ni ne scias ĉiuokaze la definitivajn nomojn - sed tre malfacilas korekti la kantonojn kiuj ŝanĝiĝis en 2015. --pino (diskuto) 10:39, 8 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi alvokas al komuna kunagado en la prilaboro de la artikoloj pri komunumoj de Italio. Dum la lastaj semajnoj mi sukcesis prilabori ĉiujn artikolojn de la komunumoj de la Metropola urbo Milano, Metropola urbo Florenco, la relative nova provinco Monza kaj Brianza kaj provinco Cremona, sed absolute klaras ke unu homo ne povas unuope trafosi ĉiujn 8000 tekstojn pri komunumoj de Italio (almenaŭ mi certe ne povus fari tion, kiom ajn engaĝita mi estus - aŭ unuopa volontulo devus senlaboriĝi kaj senfamiliiĝi, por havi senliman tempon por tia projekto). Do nepre necesas ke pluraj homoj transprenu aŭ unu aŭ malmultajn provinco(j)n, kaj sisteme traktu tiujn. Miajn spertojn pri la laboroj de la lastaj semajnoj mi hodiaŭ notis en kategorio-diskuto:Komunumoj de Italio, kaj mi petas rigardi tien! Persone mi post ioma paŭzo eble sukcesos ankoraŭ tralabori la tekstojn pri unu aŭ du provincoj, sed plej laste tiam mia persona limo estos atingata. Cetere: Kompreneble tiu sistemo estas granda servo al la ĉiulingva projekto vikidatumoj, do eblus kunlabori eĉ sen esti konvinkata esperantisto, sed engaĝita alilingva esperantisto. Tamen estas signifa laboro. ThomasPusch (diskuto) 18:25, 6 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Proponoj por {​{Informkesto lingvo}}[redakti fonton]

Mi proponas tri ŝanĝojn por la ŝablono {{Informkesto lingvo}}, por kiuj1, 2, 3, bezonatus administranta helpo. Ĉu iu povus rigardadi ilin, mi petus? Dankon. —LLarson (dirita & farita) 14:44, 10 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Ankaŭe, ĉu ekzistas Esperanto‑Vikipedia ŝablono, kiu atentigas, ke redaktpeto atendas, kiun mi povis aldoni al la diskutpaĝo, ekzemple tiu aŭ tiu? —LLarson (dirita & farita) 14:44, 10 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
LLarson, mi ĵus ŝanĝis protektnivelon de la ŝablono, do nun vi povas plibonigi ĝin. Kiam vi finos, bonvole, skribu al mi, do mi denove protektos tiun ŝablonon. --Lingveno (diskuto) 15:44, 10 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
@Lingveno: Dankon! Ĉu devus oni kontroli, ke estas interkonsento pri la proponitaj redaktoj? Fine, ĉu bezonas ni tielan altnivelan sekurecon por tiu ŝablono? Veran dankon. —LLarson (dirita & farita) 03:33, 11 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
@Lingveno: Faris mi nure la nepolemikan redakton: du aliaj restas konfirmo pri interkonsento. Alian Dankon! —LLarson (dirita & farita) 03:51, 11 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
@LLarson:, tiu ŝablono estas protektita ĉar ĝi estas uzita de pli ol 1.000 paĝoj. Mi nun renovos protektadon kaj atendos por aŭskulti kion aliaj uzantoj opinias. --Lingveno (diskuto) 04:08, 11 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Pli ol mil? Mi vidas ke la ŝablono havas 527 inkludojn. Gamliel Fiŝkin 12:38, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fishkin:, mi eraris. Sed ankoraŭ tio estas tre multe - ŝablono kreas multe da trafiko. --Lingveno (diskuto) 13:06, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
@Lingveno kaj Gamliel Fiŝkin: kredas mi, ke la ŝablono ja kreas trafikon sed ke ia risko etas, kaj ke Vikipedio devas esti libere redakita kiam ne estas klara risko de danĝero. Plie, aldonis mi tri redaktajn petojn, du el kiuj, ŝajnas forlasite1, 3. Se risko veras, kredus mi, ke responoj estus malpli malabundaj. Devas ni pliliberigi la ŝablonon. —LLarson (dirita & farita) 16:45, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Lingveno, mi proponas anstataŭi ĉi-kaze protekton per duonprotekto. Aŭ, se vi ne kontraŭas, mi faros tion. Gamliel Fiŝkin 20:54, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Jes kial ne, se duonprotekto konsistas nur malpermesi al IP-uloj fari ŝanĝojn sed ne malpermesi al ne administratojn. Mi aprobas Llarson, ni povus sen granda risko priliberi la ŝablonon, plue admnisrtantoj ne estas teknike pli lerta aliaj kontrubuantoj.--pino (diskuto) 21:18, 14 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi duonprotektis la ŝablonon. --Lingveno (diskuto) 07:48, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

problemoj pri alinomigo[redakti fonton]

Farinte kelkajn ŝanĝojn en la paĝo "Ĵersejo" (ĉefe ŝanĝante al la pli kutima nomformo "Ĵerzejo"), mi renkontis problemon en la provo alinomigi la paĝon: ne eblis alinomigi al "Ĵerzejo" ĉar "Paĝo kun tiu nomo jam ekzistas, aŭ la nomo kiun vi elektis ne validas. Bonvolu elekti alian nomon." Laŭ mia scio tamen ĝis nun ne ekzistas paĝo "Ĵerzejo" (kiu ankaŭx ne estas trovebla per normala retserĉo), kaj miaj mallertaj provoj solvi la problemon rezultigis nur "Vikipedio:Ĵerzejo". Kaj nun samo okazis kiam mi provis (pro samaj motivoj) alinomigi "Gvernzejo" al "Gernezejo". Verŝajne estas tie io, kion nur administranto povas solvi. Moonbri (diskuto) 15:32, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

@Moonbri:, ✔ Farite. --Lingveno (diskuto) 15:41, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon, sed restas la problemo, ke mi ne sukcesas ŝanĝi "Gvernzejo" al "Gernezejo", pro la sama erara kialo, ke "Paĝo kun tiu nomo jam ekzistas'. Moonbri (diskuto) 16:30, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

  • Unue:
22:36, 14 jun. 2016 (UTC) Moonbri movis paĝon Ĵersejo al Vikipedio:Ĵerzejo (Formo kun -s- kontraŭas fortan kutimon pri transskribo de eŭropaj propraj nomoj kun intervokala /s/.)
15:40, 15 jun. 2016 (UTC) Lingveno forigis paĝon Ĵerzejo (por alinomigi)
15:40, 15 jun. 2016 (UTC) Lingveno movis paĝon Vikipedio:Ĵerzejo al Ĵerzejo ne lasante alidirektilon
Due, la alidirektilo Gernezejo vere ekzistas (vidu ankaŭ la ekrankopion dekstre). Gamliel Fiŝkin 00:38, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Alinomigo farita. --pino (diskuto) 11:56, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon pro tio. Nun mi pli bone komprenas la aferon. Sed restas problemo ĝenerala: kiel oni povas ekscii, ke ekzistas alidirektila paĝo? Mi vane serĉis manieron listigi la ekzistantajn alidirektilojn al difinita paĝo.Moonbri (diskuto) 08:39, 24 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Ekscii, ĉu iu paĝo ekzistas, eblas tre facile: veni al la supozata nomo de tiu paĝo. Kaj trovi ĉiujn redirektilojn al iu paĝo ankaŭ facilas: per la ilo «ligiloj ĉi tien». Gamliel Fiŝkin 09:44, 26 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Peace Treaties in Art 30 x 30 Challenge[redakti fonton]

Saluton! I am Iñaki LL, a Wikipedian in residence at the San Telmo Museoa, Donostia-San Sebastián. We are holding the Peace Treaties in Art 30 x 30 Challenge in collaboration with Donostia-San Sebastián European Capital of Culture 2016 with a view to fostering a culture of peace and based on its Peace Treaty exhibitions at different city locations. In keeping with our inclusive and multicultural approach, we are intent on encouraging production in non-mainstream languages, such as Esperanto.

Still three weeks to go on the challenge while enriching the WP in Esperanto with art-specific articles! We would really love to have all your good wikipedic and artistic know-how poured into this inspirational challenge :p The contest will reach its climax in an edit-a-thon we will be holding on July 9! Hopefully see you, Esperanto contributors, virtually or on site, dankon! Iñaki LL (diskuto) 09:50, 26 jun. 2016 (UTC)[Respondi]