Lu Xun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el XUN)
Lu Xun
Lu Xun en 1930
Lu Xun en 1930
Persona informo
Naskonomo 周樹人
Aliaj nomoj Lu Xun • 豫才 • 豫山 • 豫亭
Naskiĝo 25-an de septembro 1881 (1881-09-25)
en Ŝaosing
Morto 19-an de oktobro 1936 (1936-10-19) (55-jaraĝa)
en Ŝanhajo
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Lu Xun's tomb
Lingvoj japanaanglagermanarusaEsperantoklasika ĉina • skribita ĉiutaga ĉina lingvo • ĉina
Ŝtataneco Dinastio QingRespubliko Ĉinio
Alma mater Orient-Norda Universitato • Kobun Institute • Sendai Medical College
Subskribo Lu Xun
Familio
Patro Zhou Boyi
Frat(in)oj Zhou Zuoren • Zhou Jianren
Edz(in)o Zhu An • Xu Guangping
Amkunulo Xu Guangping
Infano Zhou Haiying
Okupo
Okupo eseisto • poeto • literaturkritikisto • esperantistotradukisto • romanisto • kritikistoverkisto
Verkoj La Vera Historio de Ah Q
La Taglibro de Frenezulo
vdr
Lu Xun
Persona informo
魯迅
Naskonomo 周樹人
Naskiĝo 25-an de septembro 1881 (1881-09-25)
en Ŝaosing
Morto 19-an de oktobro 1936 (1936-10-19) (55-jaraĝa)
en Ŝanhajo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Lu Xun's tomb vd
Etno ĉinoj vd
Lingvoj japanaanglagermanarusaEsperantoklasika ĉina • skribita ĉiutaga ĉina lingvo • ĉina vd
Ŝtataneco Dinastio QingRespubliko Ĉinio vd
Alma mater Orient-Norda Universitato • Kobun Institute • Sendai Medical College vd
Subskribo Lu Xun
Familio
Patro Zhou Boyi vd
Gefratoj Zhou Zuoren • Zhou Jianren vd
Edz(in)o Zhu An • Xu Guangping vd
Amkunulo Xu Guangping vd
Infanoj Zhou Haiying vd
Profesio
Alia nomo Lu Xun • 豫才 • 豫山 • 豫亭 vd
Okupo eseisto • poeto • literaturkritikisto • esperantistotradukisto • romanisto • kritikistoverkisto vd
Verkado
Verkoj La Vera Historio de Ah Q ❦
La Taglibro de Frenezulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lu Xun, Lu Hsün (en sistemo Wade-Giles), aŭ en Esperanto pli ofte Lusin, estas la plumnomo de la verkisto ZHOU Shuren (25-a de septembro 188119-a de oktobro 1936), konsiderata unu el la plej influaj ĉinaj verkistoj de la dudeka jarcento kaj la fondinto de la moderna baihua (白话 báihuà), ankaŭ konata kiel la vulgara ĝenro.

Li esprimis sian malaprobon de Konfuceanismo kaj la tiama ĉina socio. Liaj verkoj influegis la Movadon de la Kvara de Majo, kiam Ĉinio transformiĝis literature kaj politike. Li ankaŭ estas fama tradukisto kiu ekkonigis Ĉinion al la monda literaturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juna Vivo[redakti | redakti fonton]

Lu Xun naskiĝis en Ŝaosing en la provinco de Zhejiang. Unue li nomiĝis Zhou Zhangshu (ĉine) sed malfrue renomiĝis "Shuren" (ĉine), kiu signifas "edukita persono". Lia familio estis klera kaj etnobelara, sed ili fariĝis malriĉaj kiam li naskiĝis. Lia patro havis kronikan malsanon kaj mortis kiam Lu Xin estis adoleskulo. Tiuj spertoj inspiris lin studi medicinon, ne la tradician ĉinan (pro nombro da tiaj ĉarlatanoj) sed la okcidentan medicinon en la Tohoku Alta Medicina Instituto (nuntempe parto de la Tohaku Universitato) en Sendai, Japanio.

Lu Xun malfrue klarigis kiel li forlasis la studadon de medicino. Unutage, post la klaso, unu el liaj japanaj instruistoj projekciis bildon pri japanaj soldatoj en publika ekzekutado de laŭdira ĉina spiono. Aparte de la japanaj soldatoj, la laŭdira spiono estis ĉirkaŭita de ĉinaj samlandanoj. Lu Xun ŝokiĝis pro la apatio de siaj samlandanoj kaj pensis ke estas pli grave kuraci la spiritajn malsanojn de samlandanoj anstataŭ iliajn korpajn. Li revenis al Ĉinio en 1909 kaj poste eklekciis en la Universitato de Pekino kaj ekskribis.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En majo de 1918, Lu Xun ekuzis sian plumnomon kaj publikigis sian unuan baihua-an novelon, Kuangren Riji (狂人日记, La Taglibro de Frenezulo), kio estas unu el siaj du pli famaj verkoj. Ĝi fariĝis, pro sia kritiko de la ĉinaj tradicioj kaj familiaj reguloj, la fonto de la Nova Kultura Movado aŭ la Movado de la Kvara de Majo. Alia novelo, La Vera Historio de Ah Q (Ah Q Zhengzhuan, 阿Q正传) publikiĝis en la 1920-aj jaroj. Kun La Taglibro de Frenezulo, ĝi aperis en la novelaro Krioj (Na Han 呐喊) en 1923.

Inter 1924 kaj 1926, Lu Xun verkis sian ĉefverkon de ironia rememoraĵo, Zhaohua Xishi (朝花夕拾, Matenaj Floroj Kolektitaj dum Vespero publikiĝita en 1928). En 1927 li publikigis sian kolekton de prozaj poemoj Ye Cao (野草, Sovaĝa Herbaro). Li ankaŭ verkis iom da noveloj publiĝotaj en sia dua novelaro Pang Huang (彷徨, Vagado) en 1926. En 1930, li reviziis Zhongguo Xiaoshuo Lüeshi (中国小说略史, Historia Skizo pri la Ĉinaj Noveloj kaj Romanoj); la unua volumo aperis en 1923 kaj la dua en 1924. Ĉi tiu verko estis unu el la plej gravaj literaturaj kritikaĵoj.

Liaj aliaj gravaj verkaĵoj ampleksas volumojn de tradukitaĵoj, ĉefe el la rusa lingvo. Li admiris Nikolai Gogol kaj tradukis la romanon Malvivaj Animoj. Je sia 37a vivojaro li verkis sian unuan novelon La Taglibro de Frenezulo, inspiritan de similtitolaĵo de Gogol kaj aperintan en la maldekstra revuo Nova Junularo. Ekde tiam li ekuzis sian plumnomon. Ĉi tiu verketo famigis lin, kaj la posta 60-paĝa novelo La vera historio de A-Q (1921-22) faris lin la plej legata verkisto en Ĉinio.

La verkaro de Lu Xun nombris 20 volumojn aŭ pli, kaj, kiel maldesktra verkisto, li ludis gravan rolon en la historio de la ĉina literaturo. Lia verkaĵoj restas influemaj kaj popularaj, aparte kun junuloj. En Japanio li koniĝas kiel Rojin (ロジン katakane aŭ 魯迅 kanĵe).

Lu Xun ankaŭ redaktis iom da maldekstraj gazetoj tiel, kiel Nova Junularo (新青年, Xin Qingnian) kaj Ŝosoj (萌芽, Meng Ya). Li estis la frato de alia grava ĉina politika figuro kaj eseisto Zhou Zuoren (周作人). Kvankam Lu Xun neniam aliĝis al la komunista partio de Ĉinio, li simpatiis kun ĝiaj celoj. Pro tio kaj pro la influo de liaj verkoj en la historio de la Popola Respubliko de Ĉinio, oni malpermesis liajn verkojn en Tajvano ĝis la malfruaj 1980-aj jaroj.

Stilo, verko kaj agado[redakti | redakti fonton]

La stilo de Lu Xun estas ofte sardona kaj tranĉa pri societaĵoj. Lia lerteco en la uzo de la vulgara lingvo farigis iom da siaj verkoj (ekz-e A Q Zhengzhuan, 阿Q正传, La Ĉefa Historio de A-Q) preskaŭ netradukeblaj. Lia graveco al la moderna ĉina literaturo restis pro lia disvastiga kontribuo - al ĉiuj ĝenroj escepte de romanoj - dum sia vivtempo.

Entute, li verkis tri novelarojn (Krioj, Vagado, Malnovaj legendoj nove redaktitaj), kolekton de “prozaj poemoj” Sovaĝa herbaro, multegajn eseojn, felietonojn kaj satirojn, kaj daŭre tradukis (precipe el rusaj kaj sovetuniaj aŭtoroj), redaktis gazetojn, kompilis antologiojn, partoprenis en la socia agado. En 1930 li kunfondis Union por Libereco kaj Union de Ĉinaj Maldekstraj Verkistoj.

Pensado[redakti | redakti fonton]

Lu Xun estis nomita la "estro de la moderna ĉina kultura revolucio" (de la tradukantoj Yang Xianyi kaj Gladys Yang) de la tradicia ĉina kulturo al la moderneco de Ĉino, kaj li estas rigardata kiel la plej influema ĉina verkisto de la Movado de la Kvara de Majo. Li severe kritikis sociajn problemojn kaj ĉefe la "ĉinan nacian karakteron". Li helpis multon da verkistoj kaj subtenis komunistan pensadon, sed li neniam aliĝis al la komunista partio.

Rilato al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Grupa foto dum vizito de Vasilij Eroŝenko (sidanta meze) kun siaj lernantoj de Esperanto en Pekino. En la foto videblas ankaŭ Lusin kaj lia frato Zhou Zuoren.

Plurfoje Lusin esprimis sian subtenon al Esperanto, kiu enradikiĝis en Ĉinio post la revolucia jaro 1911. Li estis bone informita pri la lingvo kaj movado danke al sia frato Zhou Zuoren, aktiva esperantisto, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio (ekde 1922)[1].

Li konatiĝis kun Vasilij Eroŝenko, kiun li gastigis kaj subtenis dum ties vojaĝoj en Ĉinio.

Li apogis la Esperanto-movadon en Ĉinio diversmaniere dum postaj jaroj.

Pluraj el liaj verkoj estas tradukitaj en Esperanton. Vidu ampleksan liston en artikolo Artikolo "Nia trezoro: Lusin", de Aleksandr Korĵenkov en La Ondo de Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Noveloj[redakti | redakti fonton]

La Vera Historio de Ah Q, eldoniĝis 1930.
  • el Krioj (1922)
    • La Taglibro de Frenezulo (1918)
    • Kong Jiji (1919)
    • Medikamento (1919)
    • La Morgaŭo (1920)
    • Malgranda Incidento (1920)
    • Rakonto pri la Haroj (1920)
    • Tumulto (1920)
    • Naskiĝloko (1921)
    • La Vera Historio de Ah Q (1921)
    • La Drakboata Festo (1922)
    • Blanka Lumo (1922)
    • La Kunikloj kaj la Kato (1922)
    • La Komedio de la Anasoj (1922)
    • Vilaĝa Opero (1922)
  • el Vagado (Pang Huang) (1925)
    • "Benopeta Ofero" (1924)
    • "En la Vintrinkejo" (1924)
    • "Feliĉa Familio" (1924)
    • "Sapo (Lu Xun)|Sapo" (1924)
    • "La Ĉiam Brilanta Lampo" (1925)
    • "La Publiko" (1925)
    • "Majstro Gaŭ" (1925)
    • "La Soleca Homo" (1925)
    • "Funebro pri l' Forpasintino" (1925)
    • "La Fratoj" (1925)
    • "Nuligo de Geedzeco" (1925)
  • el Malnovaj Legendoj Nove Redaktitaj (1935)
Sovaĝa Herbaro, 1974
    • Fliki la Ĉielon (1935)
    • Forflugo al la Luno (1926)
    • Bridado de la Inundakvo (1935)
    • Vicio (1935)
    • Forĝado de Spado (1926)
    • Foriro tra la Pasejo (1935)
    • Antimilitisto (1934)
    • Revivigo (1935)

Kolektoj de Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Sovaĝa Herbaro (Ye Cao)
  • Matenaj Floraj Kolektitaj en Vespero

Literatura Kritiko[redakti | redakti fonton]

  • Historia Skizo pri la Ĉinaj Noveloj kaj Romanoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]