Ajtno (luno)
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Ajtno. |
| Ajtno | |
| Natura satelito de Jupitero (XXXI) | |
| Oficiala nomo | Jupitero XXXI[1] |
| Aliaj nomoj | S/2001 J 11 |
| Historio | |
| Malkovrinto | - Scott S. Sheppard - David C. Jewitt - Jan Kleyna[1] |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
9-a de decembro 2001[1] Mauna Kea[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 23 229 000 km |
| Discentreco | 0,2643 |
| Klinangulo | 165,091° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 730,18 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 3 km (averaĝe)[2] |
| Maso - Denso |
~4,5 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ? |
| Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 22,7[2] |
Ajtno estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Enhavo |
Malkovro[redakti]
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, post observoj inter la 9-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002 per teleskopoj de Mauna Kea.
Ili anoncis la 16-an de majo 2001 la malkovron de dekunu lunoj[3], inter kiuj Ajtno, kiu tiam estis la dekunua jupitera luno malkovrita en 2001, kaj sekve ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 11
Nomo[redakti]
La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Ajtno[5], nomo de unu nimfo de la helena mitologio (greke: Αίτνη), personigo de la vulkano Etna.
Orbito[redakti]
Ajtno estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
Notoj kaj referencoj[redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj
Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj)
Planetary Satellite Physical Parameters (angle) - ↑ IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Aitne, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj[redakti]
pole Ajtno, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Ajtno (angla versio)
france La dekunu novaj jupiteraj satelitoj S/2001 J1 al J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

