Artemizia lagopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Artemizia lagopo
Artemizia lagopo, masklo, en Usono
Artemizia lagopo, masklo, en Usono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Centrocercus
Specio: C. urophasianus
Centrocercus urophasianus
(Bonaparte], 1827)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
{{{specioj de subdivizio}}}
  • Centrocercus urophasianus phaios
  • Centrocercus urophasianus urophasianus
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Artemizia lagopo (Centrocercus urophasianus) estas la plej granda birdospecio de la familio de Tetraonedoj en Nordameriko, kie ili estas konataj kiel la Granda artemizia lagopo. Ties teritorioj estas kamparo de artemizio en okcidenta Usono kaj suda Alberto kaj Saskaĉevano, en okcidenta Kanado. La populacio de pli malgrandaj birdoj, konataj en Usono kiel Gunisona lagopo, ĵus estis agnoskitaj kiel separata specio.[1] La plej granda de la nordamerikaj lagopoj, nome la Artemizia lagopo kaj la tre simila Gunisona lagopo estis ĵus disigitaj en du separatajn speciojn, kiam oni malkovris, ke la Gunisona lagopo estas genetike distinga kaj havas diferencajn pariĝadajn ceremoniojn kaj alvokojn.

La populacio de Artemizia lagopo de la baseno de la Lago Mono povus esti distinga.

Subspecioj[2][redakti | redakti fonton]

Ne estas agnoskitaj subspecioj laŭ Clements.[3]

La menciotaj subspecioj estas konsiderataj kiel sinonimoj de Centrocercus urophasianus fare de ITIS, sed la COSEPAC konsideras ilin kiel du populacioj distingaj, el kiuj la unua jam estus malaperinta el Kanado.

Aliaj fakuloj agnoskis la jenajn du subspeciojn:

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj havas longan, pintan voston kaj krurojn kun plumoj ĝis la fingroj. Masklaj plenkreskuloj havas flavan makulon superokulan, estas grizecaj supre kun blanka brusto, malhelbruna gorĝo kaj nigra ventro; du flavecaj aersakoj en la gorĝo aŭ kolo estas ŝvelitaj dum la ceremonia memmontrado antaŭ pariĝado. Inaj plenkreskuloj estas makulece grizbrunaj kun helbruna gorĝo kaj malhela ventro.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas de loĝantaj birdoj. Kelkaj moviĝas mallongajn distancojn al pli malaltaj lokoj vintre (ebenaĵoj vintre kaj montodeklivoj somere). Tiuj birdoj manĝas surgrunde. Ili manĝas ĉefe artemizion, ankaŭ insektojn kaj aliajn plantojn. La Artemizia lagopo ne havas muskolan stomakon kaj ne povas digesti fortajn semojn kiel aliaj lagopoj. Ili nestas surgrunde ĉe herbotufoj de artemizio aŭ de aliaj herboj kaj loĝas en etendaj makisaroj de artemizio, kiu havigas al ili ŝirmejojn kaj nutradon.

La Artemizia lagopo ege dependas el artemizia habitato, kaj rapide malaperas el areoj kie tiu habitato konvertiĝas en agrikulturaj kampoj aŭ herbejoj por brutaro. Tiele ili troviĝas nur en habitatoj kie estas artemizio, ĉu malfermaj ebenaĵoj, montovaloj, montodeklivoj kaj altebenaĵoj. Ili manĝas kaj foliojn kaj freŝajn burĝonojn de artemizio, ĉefe aŭtune kaj vintre. Ili manĝas ankaŭ aliajn foliojn, florojn, burĝonojn kaj similan materialon en aliaj sezonoj, kaj konsumas ankaŭ kelkajn insektojn dum someraj monatoj.

Pariĝado[redakti | redakti fonton]

La specioj de la genro Centrocercus rimarkindas pro siaj prilaborataj pariĝadaj ceremonioj. Ĉiun printempon maskloj ariĝas en masklejoj “lek” kaj plenumas memmontran ceremonion. La masklo ŝvelas la kolon kaj du grandajn, blankecajn aersakojn de sia brusto (rapidaj ŝvelo kaj malŝvelo), faras mildan tamburadon profundan kaj kuklecan, kaj fanfaronadas montrante fazanece siajn pintegajn vostoplumojn kaj aersakojn. Grupoj de inoj observas tiujn montrojn kaj selektas la plej allogajn masklojn por kopulacio. Nur kelkaj maskloj faras plej parton de la ceremonio. La hegemonia masklo situa en la centro de la “lek” (masklarejo) tipe kopulacias kun ĉirkaŭ 80 % de la inoj de la masklaro. Maskloj plenumas la masklajn ceremoniojn dum horoj frumateniĝe kaj vespere dum la printempaj monatoj inter februaro kaj aprilo. La masklejoj estas ĝenerale malfermaj areoj apudaj al densaj artemiziejoj, kaj la sama masklejo estas uzata de la lagopoj dum jardekoj.

Nestumado okazas maje kaj junie. Ino respondecas pri ĉio.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Populacioj de centrocerkoj malpliiĝas pro habitatoperdo kaj malpliiĝo de la ebenaĵaj prahabitatoj kiujn tiuj specioj postulas por reproduktiĝi. La Artemizia lagopo troviĝas en grandaj nombroj nur en duono de la subŝtatoj kiujn enhavas la originaj teritorioj. La Biodiversity Conservation Alliance kaj aliaj organizoj petis listigi la lagopon sub laŭ la Endangered Species Act.

Resideja konstruado kaj disvolvigo por energiproduktado kaŭzis la malpliiĝon de la populacio de la Artemizia lagopo el 16 milionoj de antaŭ 100 jaroj al 200,000 nuntempe.[6] La naftoindustrio, kiu ĉiam petas senbaran etendon al naturaj teroj tra Okcidenta Usono, estis ĉefa kontraŭo al federala protekto de endanĝeritaj specioj kiaj tiu birdo.[7]

Tiu specio malpliiĝas pro habitatoperdo; la birda teritorio malpliiĝis en historia epoko, kaj la birdospecio estis formortinta el Brita Kolumbio, Kansaso, Nebrasko, Oklahomo, Arizono kaj Nov-Meksiko. Kvankam la Artemizia lagopo kiel tuto ne estas konsiderata endanĝerita fare de la IUCN, lokaj populacioj povus esti endanĝeritaj je formorto. Maje de 2000, la Kanada Dokumento por Endanĝeritaj Specioj listis la Centrocercus urophasianus phaios, iam troviĝanta en Brita Kolumbio, kiel formortinta el Kanado.[8] La ekzisto de ostoj de subfosilio ĉe la grotoj Conkling Cave kaj Shelter Cave de suda Nov-Meksiko montras, ke la specio ekzistis sude de sia nunaj teritorioj fine de la lasta glaciepoko, kio kondukis kelkajn fakulojn supozi ke la specio povus esti pli kaj pli pli vundebla pro la tutmonda plivarmigo kiu pliigas la humidecon en duonaridaj regionoj.[9]

En Usono la specio estas kandidata por esti listita laŭ la Endangered Species Act, kvnkam dum la registado de George W. Bush, la tiama diputata sekretario de la servo Fish and Wildlife and Parks nome Julie A. MacDonald asertis, ke la Artemizia lagopo ne bezonas protekton. Decembre 2007, post rezigno de MacDonald kaj interna esplorado, ĵuĝa tribunalo de Iovao ŝanĝis ŝian decidon, citante la "sensenkulpiga konduto de iu el la funkciuloj... kiu estis nek sciencisto nek fakulo pri Artemizia lagopo." Laŭ la ĵuĝdecido, MacDonald havis "bone dokumentatan historion de interveno en la listiga proceduro." [10][11]

Peton subskribis organizoj kiaj American Lands Alliance, Biodiversity Conservation Alliance, Center for Biological Diversity, Center for Native Ecosystems, Forest Guardians, The Fund for Animals, Gallatin Wildlife Association, Great Old Broads for Wilderness, Hells Canyon Preservation Council, The Larch Company, The Northwest Coalition for Alternatives to Pesticides, Northwest Ecosystem Alliance, Oregon Natural Desert Association, Oregon Natural Resources Council, Predator Defense Institute, Sierra Club, Sinapu, Western Fire Ecology Center, Western Watersheds Project, Wild Utah Project, kaj Wildlands CPR.[6]

En 2010, post dua revizio, la Departamento de Internaj Aferoj atribuis al la Artemizia lagopo statuson konatan kiel "warranted but precluded" (garantiata sed antaŭinkludata) kaj enmetis la specion en atendolisto (por esti pli draste minacata specio) por federala protektado. Kvankam la Artemizia lagopo ne estis aldonita al la listo de endanĝeritaj specioj, la decido de 2010 klare kontraŭdiris la rulon de MacDonald per agnosko de ties endanĝeriĝo.

Ilustracie de la divido inter usonaj sciencistoj kaj politikistoj pri tiu temo, la respublikano de Utaho Jason Chaffetz diris, ke "The only good place for a sage grouse to be listed is on the menu of a French bistro" (La ununura bona loko por listigi la Artemizian lagopon estas la menuo de franca restoracio).[6]

Marte de 2010 la U.S. Fish and Wildlife Service (USFWS) konkludis, ke la Artemizia lagopo meritas protekton kiel "minacata" laŭ la usona federala Endangered Species Act (ESA). Tamen la USFWS konkludis ankaŭ, ke la tuja listigo estus "precluded" (antaŭata) de pli urĝaj listigoprioritatoj por aliaj endanĝeritaj specioj. Tile ili markis tiun specion kiel "Kandidatonivelo 8" por aldono al la listo de minacataj specioj iome future. Ties decido estas kontraŭata de grupoj kuj defendas, ke la specio estu tuje ricevanta protekton laŭ la ESA.

La Agricultural Research Service (ARS) de la usona ministerio de agrikulturo (USDA) priserĉis kelkajn el la tialoj por malpliiĝo de la populacio de la Artemizia lagopo. Priserĉistoj observis, ke la brutaro kiu kunĝuas la herbejon kun la lagopo, post konsumado de ĉirkaŭ 40 % de la herbotufoj inter la artemiziujoj, plukonsumas herbotufojn ĉe la artemiziujoj, tiele detruante la nestohabitaton de la Artemizia lagopo. [12] Por konservi la populacion de Artemizia lagopo, la brutobredistoj devus kontroli la proporcion post kiu la brutaro ekkonsumas la herbotufojn inter la artemiziujoj. Post kiam la brutaro jam konsumis ĉirkaŭ 40 % de la herbotufoj inter la arbustoj, priserĉistoj petas la brutobredistojn movigi la brutaron al nova herbejo. [2]

La Artemizia lagopo malaperas el okcidenta Usono; kvankam ties populacio estis ĉirkaŭkalkulita je milionoj, fine de la 20a jarcento restis nur ĉirkaŭ 150.000 individuojn, kaj pro tio oni malfermis centron por ties protektado en Dubois, Idaho.[13]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la genro estas kombino de la grekaj 'kentron', signife pinto, kaj 'kerkos', vosto. La specia epiteto estas el alia greka vorto signife voston, 'ura', plus 'phasianos', fazano. La nomo 'fazano' estis origine aplikata al birdo kiu estis indiĝena de la valo de la rivero Fazis (nune la rivero Rioni), kiu fluas al la Nigra Maro el Kartvelio. En epoko de Lewis kaj Clark la vorto 'fazano' uzeblis por "genro de Kokoformaj birdoj," laŭ la leksikografiisto Noah Webster (1806), kaj esploristoj ofte uzis ĝin tiusence. 'Kokoformaj' tiam alude al "hejmaj kortobirdoj aŭ eĉ kokinoj"; la nuna familio Galliformes (latine 'gallus', koko, kaj 'forma', formo) nune inkludas fazanojn, lagopojn, meleagrojn, koturnojn kaj ĉiujn hejmajn kokojn. Lewis kaj Clark ŝajne malkovris 5 kokoformajn birdojn krom la lagopojn: nome la Kolumbia akravosta lagopo, la malhela lagopo, la Franklina lagopo, la Oregona lagopo, kaj la montokoturno.[14]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Young et al. (2000)
  2. ESPÈCES SAUVAGES CANADIENNES EN PÉRIL, Comité sur la situation des espèces en péril au Canada (COSEPAC), 2009, konsultita la 12a aprilo 2010
  3. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  4. [ http://www.cosewic.gc.ca/fra/sct1/searchdetail_f.cfm?id=291&StartRow=1&boxStatus=All&boxTaxonomic=All&location=All&change=All&board=All&commonName=&scienceName=Centrocercus%20urophasianus&returnFlag=0&Page=1 Tétras des armoises de la sous-espèce phaios, Centrocercus urophasianus phaios, Comité sur la situation des espèces en péril au Canada (COSEPAC), 2009, COSEPAC, konsultita la 12an de aprilo 2010]
  5. Tétras des armoises de la sous-espèce urophasianus, Centrocercus urophasianus urophasianus, Comité sur la situation des espèces en péril au Canada (COSEPAC), 2009, COSEPAC, konsultita la 12an de aprilo 2010
  6. 6,0 6,1 6,2 No Endangered Status for Plains Bird
  7. [1]
  8. Environment Canada (2006)
  9. Howard (1933)
  10. "Western Watersheds Project v. US Fish and Wildlife Service, Case No. CV-06-277-E-BLW, 4a de decembro, 2007.
  11. Chief US District Judge Winmill (2007)
  12. [http://www.ars.usda.gov/is/pr/2010/100430.htm Sagebrush Rangelands Are for the Birds—and Cattle, USDA Agricultural Research Service, konsultita la 30a de aprilo, 2010]
  13. Servo de Agrikultura Priserĉado (ARS).
  14. El Discovering Lewis & Clark, http://www.lewis-clark.org © 1998–2008 VIAs Inc.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2007, BirdLife International, 2004, 47089, Centrocercus urophasianus, elŝutita la 9an de novembro 2007.
  • Connelly, John W.; Knick, Steven T.; Schroeder, Michael A. & Stiver, San J. (2004): Conservation Assessment of Greater Sage-grouse and Sagebrush Habitats. Nepublikita informo, Western Association of Fish and Wildlife Agencies. Cheyenne, Wyoming. PDf plena teksto
  • Environment Canada (2006): Species at Risk - Greater Sage-Grouse phaios subspecies. Versio de 2006-Majo-08. Retrieved 2007-NOV-09.
  • Howard, Hildegarde (1933): Bird remains from cave deposits in New Mexico. Condor 35(1): 15-18. PDF fulltext DjVu plena teksto
  • Young, Jessica R.; Braun, Clait E.; Oyler-McCance, Sara J.; Hupp Jerry W. & Quinn, Tom W. (2000): A new species of sage-grouse (Phasianidae: Centrocercus) from southwestern Colorado. Wilson Bulletin 112(4): 445-453. Digital Object Identifier:10.1676/0043-5643(2000)112[0445:ANSOSG]2.0.CO;2 HTML resumo
  • Western Watersheds Project v. U.S. Fish and Wildlife Service - Summary Judgement PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj