Bofflens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bofflens
Blazono de Bofflens
Blazono de Bofflens
Blazono de Bofflens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 42′ 17″ N 6° 30′ 1″ O / 46.70472 °N, 6.50028 °O / 46.70472; 6.50028 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 17″ N 6° 30′ 1″ O / 46.70472 °N, 6.50028 °O / 46.70472; 6.50028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 185
Areo 4,22 km²
Alteco 572 m super marnivelo
Poŝtkodo 1353
Komunumkodo 5747
Mapo de Bofflens
Mapo de Bofflens
Situa mapo de Bofflens
vdr

Bofflens estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 185 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bofflens situas sur la tavolo inter la ebenaĵo de la rivero Orbe en okcidento kaj la suda piedo de la Ĵurasa Montaro en oriento. en oriento de la komununumo etendiĝas la arbara Kresto Crêt des Fives. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bofflens kaj pluraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,22 km², de kiuj 21,8% estas kovritaj de arbaro, 72,3% servas por agrikulturo kaj 5,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bofflens limas en nordoriento al Agiez, en sudoriento al Arnex-sur-Orbe, en sudokcidento al Croy, en okcidento al Romainmôtier-Envy, kaj en nordokcidento al Bretonnières.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bofflens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 130 de Orbe trans la montopasejo Pétra Félix al L'Abayye ĉe la bordo de la Lago de Joux. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 6 kilometrojn oriente de la komunumo oriente de La Sarraz. Pere de poŝtaŭtolinio de Orbe al Vaulion la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bofflens datiĝas el la jaro 1007 kiel curte Bofflenis. sur la komunuma teritorio estis trovitaj objektoj el la Hallstatt-epoko kaj la La-Tène-epoko kaj tombokampoj el la frua mezepoko. Dum mezepoko post diversaj donacoj la tuta vilaĝo apartenis al la Monaĥejo Romainmôtier. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Romainmôtier. Post la revolucio ĝi apartenis ĝis la 31-a de decembro 2007 al la Distrikto Orbe, kiu tiam surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]